Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Kio nova pri Hodler-kolekto en la Pola Nacia Biblioteko

Kiaj libroj de la #BibliotekHodler lastsemajne trafis al la katalogo de la Pola Nacia Biblioteko? Ĝuste pri ili ĉi-elsende  interparolas Barbara, Maciek kaj Gabi, dividante ankaŭ siajn rimarkojn pri E-literaturo. En la programo evidente ne mankas aludoj al la ĉiam pli proksima #UniversalaKongreso en Aruŝo. Vi jam pretas? Aŭ eble vi celas ĉi-somere aliajn E-aranĝojn? Ni senpaciente atendas viajn reagojn kaj sugestojn pri temoj, pri kiuj vi volus aŭdi pli en niaj elsendoj!

Interparolas geredaktoroj Barbara Pietrzak, Gabi Kosiarska kaj Maciej Jaskot

El la elsendo 05.07.2024 – 11′ 04″

Pri diplomiĝintaj ĉinaj studentoj en Poznano

La antaŭmikrofona gasto de nia Redakcio estas denove profesorino Ilona Koutny, kiu nun lige kun la finiĝo de la dujara magistra studado de ĉinaj studentoj pri la angla lingvo kaj Esperanto ĉe Adam Mickiewicz-Universitato sumigas ĉi tiun unikan eksperimenton kaj prezentas ĝiajn rezultojn.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.06.2024 – 10′ 55″

Antaŭ la redakcia mikrofono

Hodiaŭ redaktoroj Gabi Kosiarska kaj Maciek Jaskot surprizis la redakciestron Barbara Pietrzak per kelkaj demandoj rilataj al ŝia esperantisteco en la kunteksto de ŝia rondcifera vivjubileo. Tiel kreiĝis mozaiko de rememoraj bildoj, kiujn ni prezentas kiel redakcian antaŭmikrofonan renkontiĝon.

Interparolis redaktoroj Gabi Kosiarska kaj Maciej Jaskot kun red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 20.06.2024 – 13′ 51″

En la 100-a naskiĝdatreveno de pola aktorino kaj esperantistino Jadwiga Gibczyńska

Hodiaŭ ni memorigas el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio interparolon el 1996 kun fama pola aktorino kaj esperantistino Jadwiga Gibczyńska, kies 100-a naskiĝdatreveno pasas nunmonate. En la interparolo ŝi mencias – sen konigi la titolon – apartan teatraĵon kiun por ŝi estis pretiganta Paul Gubbins. Temas pri monologo „Noemi”, kiun ŝi prezentis i.a. dum la UK en Adelajdo en 1997.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 10.06.2024 – 07′ 33″

Tobiasz Kubisiowski i.a. pri sia tradukstaĝo kaj laboro en Luksemburgo

Kun Tobiasz Kubisiowski ni interparolas reference al lia postdiploma staĝo pri tradukarto en la Eŭropa Komisiono kaj la nuna laboro en Luksemburgo, sed unuavice ni gratulas pro lia brila E-tradukteksto de la anglalingva romano „Matilda”, kiun aperigis Brita E-Asocio, sekve de sia konkurso.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.05.2024 – 11′ 03″

Forpasis konata japana esperantisto Teruo Matsumoto

Kun profunda aflikto ni eksciis pri la forpaso de konata japana esperantisto Teruo Matsumoto de multegaj jaroj vivanta en Pollando. Adiaŭe al la bedaŭrata amiko ni memorigas hodiaŭ nian arkivan interparolon surbendigitan okaze de 50-jariĝo de la restarigo de la polaj-japanaj diplomataj rilatoj en 2007.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 25.04.2024 – 09′ 03″

Kun d-ro Ulrich Lins pri la redaktita de li “Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat

La 14-an de aprilo pasis la 107-a mortodatreveno de la lingvokreinto, d-ro Ludoviko Zamenhof. Tiukuntekste ni memorigas nian arkivan interparolon kun d-ro Ulrich Lins el 2007 pri lia redakto de la 6-a eldono de „Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.04.2024 – 08′ 39″

Przemek, Rafał kaj Tobiasz pri la lastaŭtunaj C2-nivelaj ekzamenoj

Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas tri junaj poloj, kiuj dividas kun ni siajn spertojn kaj impresojn pri la trapasita KER-ekzameno sur la nivelo C2. Ni renkontiĝas kun Rafał Darasz, Tobiasz Kubisiowski kaj Przemysław Wierzbowski.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 10.04.2024 – 11′ 23″