Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

D-ro Ulrich Lins pri Esperanto-rilataj historiaj eventoj de antaŭ 60 jaroj en Montevideo

Kun d-ro Ulrich Lins  el Germanio  ni interparolas pri la historiaj eventoj de antaŭ 60 jaroj en Montevideo kaj pri la historia dokumentado en la E-komunumo. D-ro Lins estas la kun­redaktoro de la aperinta antaŭ 40 jaroj “Esperanto en Perspektivo” de Ivo Lapenna, enhavanta faktojn kaj­ analizojn pri la Internacia Lingvo. Ĝi i.a. registras faktojn gravajn por la nuna datrevena semajno, en kiu pasis la 60-a datreveno de la starigo de la konsultaj rilatojn inter UEA kaj Unesko kaj en kiu pasos la 60-jariĝo de la unua Unesko-rezolucio pri Esperanto el la 10. 12.1954. El la elsendo 09.12.2014.

Interparolo kun Marcin Ptaszyński en oktobro 2014

Kun Marcin Ptaszyński, nia aŭskultanto el Germanio ni interparolas ne sole pri niaj E-elsendoj, kiuj gravis en lia esperanistiĝo, sed ankaŭ pri lia brile finiĝinta porinstruista studjaro en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano kaj komenciĝanta en oktobro nova instrujaro de E-o en Germanio. Marcin Ptaszyński gvidas du kursojn: en sia universitato kaj en popolaltlernejo. El la elsendo 28.10.2014.