Antaŭ la mikrofono
Dominika Krajniewska pri Mondaj Tagoj de Junularo en Krakovo (2016)
En nia programo ni informis aparte pri grava religia evento, kiun konsisitigis Mondaj Tagoj de Junularo en Krakovo. Por la evento okazinta fine de julio venis al. Pollando kelkcent mil gejunuloj el la tuta mondo. Komence – inter la 20-a kaj 25-a de julio ili disvolviĝis en unuopaj diocezoj, poste en Krakovo. Siajn impresojn kaj spertojn pri la partopreno en la tagoj dividas kun ni Dominika Krajniewska, renkontita dum la lasta ARKONES en Poznano. El la elsendo 07.10.2016
Prof-ino lona Koutny kaj kelkaj gestudentoj pri Interlingvistikaj Studoj, inkluzive de Instruista Trejnado (2016)
Nia sonsceno el Poznano rilatas al la okazintaj tie en septembro 2016 Interlingvistikaj Studoj, inkluzive de Instruista Trejnado. La eventon en la inaŭguro de la 32-a Arkones sumigas profesorino Ilona Koutny kaj kelkaj gestudentoj. El la elsendo 30.09.2016
Tobiasz Kazimierski pri la 32-a eldono de Arkones
Tobiasz Kazimierski el Pollando/Nederlando, unu el la ĉeforganizantoj de ARKONES en Poznano dividas varmmomente siajn impresojn pri la 32-a eldono de la evento, kiu venigis multnombre partoprenantojn ne sole el Eŭropo. El la elsendo 28.09.2016
D-ino Katalin Kováts pri sia Esperanto-Kulturpremio kaj pri trejnista kurso
Kun la renkontita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano Katalin Kováts el Nederlando ni interparolas pri rekono por ŝia laboro en edukado.net en la formo de la atribuita Esperanto-Kulturpremio de la urbo Aalen kaj pri la komenciĝinta unujara trejnista kurso kadre de la tria studojaro en Poznano. El la elsendo 28.09.2016
D-ro Paul Hopkins pri siaj interesiĝoj, studoj kaj esploroj pri la kaŝuba lingvo
Paul Hopkins el Kanado rakontas en la interparolo kun Maciej Jaskot pri siaj interesiĝoj, studoj kaj esploroj pri la la kaŝuba lingvo. Ekde 2005 ĝi havas la statuson de la unusola regiona lingvo en Pollando. El la elsendo 20.09.2016
Prof. Aleksandro Melnikov pri sia leksikono „Gvidlibro tra Esperantio”
Kun la renkontita dum Baltaj E-Tagoj en Birštonas, Litovio – Aleksandro Melnikov el Rusio ni interparolas pri lia konciza leksikono de la E-kulturo „Gvidlibro tra Esperantio”. El la elsendo 16.09.2016 – 13’49”
Interparolo kun Anna Striganova pri ŝiaj prifabelaj interesiĝoj
Reference al la kongresaj tagoj en Nitro ni prezentas interparolon de Maciej Jaskot kun Anna Striganova antaŭ la Aŭtora Duonhoro en la kongresa Libroservo pri ŝiaj prifabelaj interesiĝoj. El la elsendo 02.09.2016 – 6’17”
Interparolo kun d-ro Maciej Jaskot pri interesa lingvistika konferenco en Hispanio
Kun nia redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot ni retrorigardas al interesa interlingvistika konferenco okazinta ankoraŭ dum la antaŭferia periodo en Hispanio, el kiu tamen venas konkludoj por daŭra laboro de E-sciencistoj kaj esploristoj. El la elsendo 30.08.2016 – 10’56”
Interparolo kun Maryvonne kaj Bruno Robineau (2016)
La antaŭmikrofonaj gastoj de la Redakcio estas Maryvonne kaj Bruno Robineau el Francio, kiuj komence de aŭgusto vizitis Varsovion kun la celo viziti la tompon de L. Zamenhof. Siatempe ili famiĝis kiel mondvojaĝintoj, pri kio rakontas ilia libro „Ok jaroj ĉirkaŭ la mondo” kiu estas aĉetebla en la libroservo de UEA. La misteron de la aludita en la interparolo biciklo Barbara klarigas la paĝo www.velo-du-bonheur.com kaj same la jena video. El la elsendo 26.08.2016 – 8’50”
Intervjuo kun prof. Ilona Koutny dum la Baltaj Tagoj en Birštonas (2016)
Kun prof. Ilona Koutny ni renkontiĝis dum la Baltaj Tagoj en Birštonas. Ni interparolas pri ŝia prelegaro dum la Tagoj, pri la plej gravaj eventoj ĉe Interlingvistikaj Studoj kaj pri la okazonta en septembro (17-23.09.2016) laŭvica sesio de la Interlingvistikaj Studoj kaj komenciĝonta unujara instruista trejnado en Poznano. El la elsendo 19.08.2016 – 8’11”