Antaŭ la mikrofono
Clay Magalhães pri preparoj por la 103-a UK en Lisbono
Nur 10 tagoj restis ĝis la fino de la unua favorpreza aliĝperiodo al la 103-a UK en Lisbono. Tio estas okazo gastigi antaŭ nia mikrofono Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magalhães, de kiu ni ekscias plej aktualajn informojn pri la preparoj al la kongreso en Lisbono. El la elsendo 22.12.2017 – 9’46”
Interparolo kun Krystyna Grochocka pri ŝia kontribuo al Esperanto-Sumoo
La 15-a de decembro estas delonge solenata ankaŭ kiel Tago de la E-libro. En tiu kunteksto ni gastigas antaŭmikrofone nian koleginon, Krystyna Grochocka, la kreinton de la retejo de Esperanto- Sumoo, iniciato de HORI Yasuo legigi E-literaturon (http://www.esperanto-sumoo.pl/). El la elsendo 15.12.2017 – 4’50”
D-ro Renato Corsetti pri Interlingvistikaj Studoj kaj pri Arkones
En nia E-elsendo ni gastigas antaŭmikrofone d-ron Renato Corsetti, kiu ĉi-aŭtune estis unu el la gastlekciantoj kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, partoprenis la 4-an Interlingvistikan Simpozion kaj kontribuis al Arkones-programo. El la elsendo 05.12.2017 – 11’26”
Prof. Federico Gobbo pri heredaĵo de Ludoviko Zamenhof kadre de ateliero pri la antaŭholokaŭsta juda historio
Nia antaŭmikrofona gasto nunsemajne estas prof. Federico Gobbo, kun kiu ni interparolas pri interesa evento okazonta meze de decembro en Varsovio. Nome la Muzeo pri la historio de polaj judoj organizas atelieron dediĉitan al la antaŭholokaŭsta juda historio. Pro Zamenhof-Jaro la invititaj esperantlinvaj specialistoj aparte traktos la heredaĵon de Ludoviko Zamenhof. La interparolo kun prof. Gobbo estas ankaŭ la okazo interŝanĝi kelkajn konstatojn pri la gvidita de li Amsterdama Katedro. El la elsendo 28.11.2017 – 9’33”
Interparolo kun Mariusz Hebdzyński
Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Mariusz Hebdzyński en Pollando, junulara aktivulo, diplomito de la Porinstruista Kurso kadre de la Interlingvistikaj Studoj, sed krome persono kun interesa profesio. Lia unua aŭtora produkto ĵus aperis sur la merkato sub la titolo The Dark. El la elsendo 24.11.2017 – 9’10”
Intervjuo kun Tatiana Stepanova kaj Ilia Gnusarev
Niaj hodiaŭaj antaŭmikrofonaj gastoj estas novaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano el Rusio – Tatiana Stepanova kaj Ilia Gnusarev. Ilia entuziasmo sendube jam nun povas sproni laŭvicajn studaspirtojn por la laŭvica studsesio post tri jaroj. El la elsendo 14.11.2017 – 7’03”
Interparolo kun d-ro Marc Bavant
En la interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto, kiu hodiaŭ estas d-ro Marc Bavant el Francio ni referencas al la septembraj tagoj en Poznano memorigante lian partoprenon en la Interlingvistikaj Studoj, sekve doktoriĝon en Amsterdamo kaj la nunajn studojn pri la elama lingvo. Ni mallonge parolas pri la gvidataj de li du sekcioj pri lingvistiko kadre de la 4-a Interlingvistika Simpozio, finante la interparolon per kelkaj opinioj pri la varsoviaj E-elsendoj, kies aŭskultanto li estis kaj – kiel evidentiĝas – daŭre jen kaj jen estas. El la elsendo 07.11.2017 – 10’58”
Interparolo kun Przemysław Wierzbowski (novembro, 2017)
Hodiaŭ ni referencas al nia lasta interparolo kun la prezidanto de la Bialistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski. Ni koncentriĝas pri kelkaj postsomeraj eventoj kaj planata renkontiĝo meze de decembro 2017 i.a. por sumigi la solenadojn de Zamenhof-Jaro solenata sub la aŭspicio de Unesko
El la elsendo 03.11.2017 – 5’58”
Interparolo kun nia aŭskultantino, Neĝeto
Ĉi-semajne ni proponas sondokumentan renkontiĝon – reference al la Seula UK – kun la malnova ĉina aŭskultantino de nia programo, Neĝeto. Ŝi rakontas pri tio, kiel gravis en ŝia e-ista vivo la elsendoj de la E-Redakcio de Pola Radio kaj pri sia nuna laboro. El la elsendo 27.10.2017 – 7’07”
Intervjuo kun Suso Moinhos
Nia antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum la lasta Interlingvistika Sesio en Poznano kaj Arkones, Suso Moinhos el Hispanio. Ni interparolas pri lia finverko de la finiĝinta trijara studado kaj la plej lastaj literaturaj planoj kaj efektivigaĵoj, kiel lia tradukkontribuo al plurlingva eldono de „Pergameno Vindel”. El la elsendo 24.10.2017 – 9’13”