Antaŭ la mikrofono
Kun Peter Baláž pri KAEST 2024
Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas Peter Baláž, kiu en la nomo de E@I estas la organizanto de KAEST 2024, Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Ĉi-jare ĝi estas dediĉita al la temo “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”. Ni ekscias iom pri KAEST-origino kaj historio kaj la nunjara programo en kiu troviĝos ankaŭ multaj aliaj, ekstertemaj prelegoj kaj programeroj.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 20.10.2024 – 08′ 55″
Kun Ilona Koutny emerita profesoro de Adam Mickiewicz-universitato en Poznano
Denove antaŭ nia mikrofono gastas Ilona Koutny el A. Mickiewicz-universitato en Poznano, sed ĉi-foje jam – post la solena adiaŭo – kiel profesoro-emerito. Ŝi rakontas al ni pri siaj aktualaj laboroj en Poznano, pri speciala omaĝa evento okazonta la 18-an de oktobro en Budapeŝto honore al prof. Szerdahelyi, pri la planoj daŭrigi interlingvistikajn studojn kunlabore kun profesoro Dols, pri siaj pridokumentaj planoj i.a. rilate la poznanan Interlingvistikan Sekcion kadre de Lingvistika Kongreso;
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 15.10.2024 – 11′ 46″
UEA preta al serva kunlaboro
En la interparolo kun Duncan Charters, la prezidanto de UEA ni referencas al la Simpozio pri handikapabloj okazinta dum la pariza paraolimpiko, al kiu kontribuon alportis ankaŭ UEA unuavice kiel servopreta kunlaboranto.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El elsendo 10.10.2024 – 05′ 39″
Kio nova en Bjalistoko
Hodiaŭ ni proponas la antaŭmikrofonan interparolon kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemek Wierzbowski. Ni referencas al la plej nova kaj malnova ZEO-oj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Ni parolas pri la nova E-volontulo memorigante la longdaŭran tradicion de la E-volontulado en la urbo kaj aludas al la plej nova projekto, kiun BES kunordigas, dediĉita al rifuĝintoj. BES-prezidanto invitas por la nunjaraj Zamenhof-tagoj 13-15.12.2024
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 05.10.2024 – 10′ 33″
Kun prof. Nicolau Dols post la Kongreso de Lingvistoj
Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas profesoro Nicolau Dols, kiu dum la Interlingvistika Sekcio de la Kongreso de Lingvistoj en Poznano analizis konverĝajn kaj diverĝajn tendencojn en Esperanto surbaze de la Tekstaro. Nia interparolo rilatas al tiu temo, krome al la lasta ekzamena sesio de Interlingvistikaj Studoj. Fine ni interparolas pri lia kontribuo al Arkones-2024. Dum ĝi li deklamis en Esperanto kaj en la kataluna lingvo la poeziaĵon „La pino de Formentor”. Tiun deklamadon li ripetis speciale por niaj aŭskultantoj.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 25.05.2024 – 12′ 35″
Duncan Charters post la ekzamenoj pri instruista trejnado en Poznano
Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ la prezidanto de UEA Duncan Charters, kiu dum la pasinta semajno gastis en Poznano dum la ekzamena sesio de la Interlingvitikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-universitato kaj kontribuis prelege al la sekvinta poste lasta eldono de ARKONES. En nia interparolo ni koncentriĝas pri la ekzamena sesio de instruita trejnado gvidita de Katali Kovats.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 15.09.2024 – 06′ 01″
Kun Maciej Jaskot pri la konkurso ligita kun la 75-a IKUE-kongreso
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas nia redakcia kolego Maciej Jaskot, kiu kundividas kun ni impresojn pri sia konkursa kontribuo al la 75-a IKUE-kongreso prezentante iujn el siaj premiitaj verkoj.
La konkursa temo ligis al la evangeliaj vortoj “Sinjoro, intruu nin preĝi”.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 10.09.2024 – 13′ 01″
Someraj aktivadoj de prof. Ilona Koutny
En nia hodiaŭa antaŭmikrofona renkontiĝo profesorino Ilona Koutny dividas kun ni siajn spertojn pri la dumsomeraj aktivadoj kiel partopreno en konferenco pri konstruataj lingvoj en Francio, kursoj pri interkultura komunikado en Francio kaj Italio, omaĝaj kontribuoj pri la 100-jariĝanta nunjare prof-o Istvan Szerdahely;
Interparolis redaktorino Babrabar Pietrzak
El la elsnedo 05.09.2024 – 12′ 15″
Kun Marjorie Boulton el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio
En la 7-a mortodatreveno de la plej elstara E-poetino, Marjorie Boulton (pasanta la 30-an de aŭgusto 2024) el la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio ni memorigas nian intervjuon faritan kun ŝi dum la UK en Vilno 2005.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 30.08.2024 -13′ 15″
Kio nova ĉe Pasporta Servo 2024
Hodiaŭ niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas Patricio Agustín Iglesias kaj Meiyer Goren, kun kiuj ni interparolas pri aktuala stato de la Pasporta Servo.
Interpaprolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 20.08.2024 – 11′ 10″