Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Fernando Maia pri Monda Festivalo 2020
Lastsabate okazis rete la Inaŭguro de la evento MondaFest 2020, Monda Festivalo de Esperanto. Pri ĝi – ne sole pri la inaŭguro, sed ankaŭ la tuta ideo kaj koncepto ni interparolas kun nia hodiaŭa gasto, la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia. El la elsendo 23.06.2020 – 13’11”
Jannick Huet pri Kastelo Greziljono
Antaŭ nia mikrofono gastas hodiaŭ Jannick Huet kaj nia interparolo rilatas i.a. al la funkciado kaj aktivadoj de unu el la plej famaj E-centroj, Kastelo Greziljono en Francio (http://gresillon.org/) . El la elsendo 16.06.2020 – 15’21”
Ela Karczewska pri la E-libraro en Bjalistoko
Antaŭ unu semajno la jubileon de 10-jariĝo solenis la E-libraro en Bjalistoko. Tio estas la okazo ne sole por gratuli al la bjalistokaj esperantistoj, sed ankaŭ por gastigi antaŭ nia mikrofono Ela Karczewska, kiu ekde la komenco zorgas pri ĝiaj kolektoj. El la elsendo 19.05.2020 – 12’17”
Interparolo kun Eduardo Larrouy López
Ni memorigas el la arkivejo de la E-Redakcio de Pola Radio interparolon kun veterana hispana esperantisto Eduardo Larrouy López, forpasinta lastlunde en la aĝo de 107 jaroj. En la interparolo kun red. Barbara Pietrzak en 2004 okaze de la 6-a EEU-kongreso la 91-jaraĝa veterano rakontas pri sia esperantistiĝo, E-agado kaj la plej grava liaopinie tasko – disvastigi Esperanton. El la elsendo 28.04.2020 – 8’30”
Interparolo kun d-ro Marek Nahajowsk
La hodiaŭa gasto de nia elsendo estas d-ro Marek Nahajowski kun kiu ni interparolas pri lia laŭvica KD, en kies libreto troviĝas denove la E-lingva priskribo (Canzony znane i nieznane), pri la lia lekcia laboro dum la kondiĉoj de la epidemiaj rigoroj kaj la ĝuo denove viziti arbarojn. El la elsendo 21.04.2020 – 10’42”
Andrzej Pettyn — interalie pri la E-redakcio en la ŝtata Pola Radio
Lastsabate, la 4-an de aprilo 2020 pasis 61 jaroj post la historia evento, la ekfunkcio de la unua profesia E-redakcio, en la ŝtata Pola Radio. Tiuokaze ni gastigas antaŭ nia mikrofono nian eksan redakcian kolegon, Andrzej Pettyn – kiu jen rememoras, jen rakontas pri kio li okupiĝas nun, kiel li superis sian gravan sanlezon de antaŭ tri jaroj. En jutubo dank’ al Flo Martorell eblas vidi etan sonscenon el la pollingva filmakroniko, antaŭtage de la evento, kiam E-Redakcio de la Pola Radio pretigis sin al satelita emisiado de la elsendoj: https://www.facebook.com/flo.martorell/videos/vb.756238348/10154559658138349/?type=2&theater El la elsendo 07.04.2020 – 11’00”
Interparolo kun Istvan Ertl
La gasto de nia elsendo estas Istvan Ertl, kun kiu nia redakcio renkontiĝis okaze de la lasta ARKONES en Poznano. En la interparolo ni traktas liajn priliteraturajn prelegojn dum la poznanaj Interlingvistikaj Studoj kaj ankaŭ lian monologon kreitan post la morto de lia edzino, Fabienne Berthelot kaj prezentitan dum Arkones. Ĝi aŭdiĝis en nia programo la 1-an de novembro 2019 kaj estas aŭskultebla interrete. El la elsendo 17.03.2020 – 13’10”
Intervjuo kun prof. Bengt-Arne Wickström
La antaŭmikrofona gasto de nia redakcio estas profesoro Bengt-Arne Wickström, specialisto pri ekonomiko, kiu dum la februaro interlingvistika sesio en Poznano, en sia prelegaro koncentriĝis pri tio, kiel eblas apliki ekonomikan pensadon al la komunika analizo de lingvouzo. I.a. pri tio ni parolas kun nia gasto. El la elsendo 03.03.2020 – 12’08”
Interparolo kun Katalin Kováts el 2018
Ni prezentas historian interparolon kun Katalin Kováts el 2018, en kiu ni referencas al ŝiaj renomaj premioj, sed krome konatiĝas kun ŝiaj ideoj pri pli vasta prezentiĝo de E-artistoj dum UK-oj kaj kun novaj projektoj de edukado.net jam parte realigataj. El la elsendo 25.02.2020 – 12’29”
Interparolo kun prof.-ino Ilona Koutny (februaro, 2020)
Nia antaŭmikrofona gasto estas prof.-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la januara interlingvistka konferenco en Parizo kaj la ĵus finiĝinta (en februaro) Interlingvistika Sesio ĉe Adam Mickiewicz-Universitato. Ni ekscias informojn pri la septembra ekzamena sesio en Poznano kaj pri la okazonta tiam Interlingvistika Simpozio, ankaŭ pli konkretajn informojn pri la estonteco de la tieaj studoj.
El la elsendo 11.02.2020 – 13’08”