Antaŭ la mikrofono
Kun Katalin Kovats pri ŝia artista aktivado
Kun nia antaŭmikrofona gasto, Katalin Kovats, ni interparolas pri ŝia arta kreado marĝene de ŝia prelego „Vitro en la arto kaj praktiko” dum la lasta ARKONES. Ni rekomendas ĉeokaze viziti ŝiajn fejsbukpaĝajn adresojn: https://www.facebook.com/
El la elsendo 25.12.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak -10’58”
Interparolo kun Rico Giacometto
Interparolo kun Fábio Fortes el Brazilo
Nia antaŭmikrofona gasto, estas Fábio Fortes el Brazilo, kiun ni renkontis dum la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Tiuj ĉi studoj, sed ankaŭ lia profesia laboro kiel lekcianto pri klasikaj lingvoj kaj esperantista aktivado estas temo de nia interparolo.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 05.12.2022 – 13′ 18″
La 23-aj Zamenhof-Tagoj en Bjalistoko
Kun Brandon Sowers, usona/portugala esperantisto i.a. kunaŭtoro de nova podkasto
Kun Brandon Sowers ni renkontiĝis dum la lasta ARKONES-2022. Tio estis la okazo demandi lin pri lia aktivado en la Usona kaj Portugala E-movadoj, pri li kiel kunaŭtoro de nova podkasto de usonaj esperantistoj „Usone Persone”, pri la aktuale funkciantaj E-elssendoj.
El la elsendoj 05 kaj 25.11.2022. Interparolis red. Barbra Pietrzak – 23’23”
