Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Marysin Wawerski

Marysin Wawerski, pri kiu ni hodiaŭ rakontas, estas loĝkolonio, establita komence de la 20-a jarcento en la arbaroj de la bieno Zastów, kies tereno siatempe havis ĉ. 1500 hektarojn. Temis pri parto de havaĵoj ligitaj al reĝa familio de Johano la 3-a Sobieski troviĝantaj ĉe la dekstra bordo de Vistulo. Jam post la morto de la reĝo, en 1727 aĉetis ilin – de la reĝido Konstanty Władysław Sobieski – la iama korteganino de la reĝa edzino Marie d’Arquien de Nevers. Inter diversaj aĉetitaj tiam objektoj troviĝis ankaŭ la drinkejgastejo Wawer, ĉirkaŭ kiu poste kreiĝis la loĝloko Wawer.
Por ne pli kompliki la jam komplikan historion, ni nur konstatu, ke tiu skizita kelkvorte historio, fundamentas la nomon de la hodiaŭa Marysin Wawerski. Marysin evidente elmontras la karesnomon de la reĝino Marysieńka, Wawerski aludas al la iama loĝloko, kiu nun estas la plej vasta aree kaj samtempe la malplej dense enloĝata kvartalo de Varsovio.
En 1932 sur la tereno de Marysin estis establita la naturrezervejo, kies patrono estas reĝo Johano la 3-a Sobieski. Antaŭmilite la 311-hektara, post la milito ĝi estis je du trionoj malvastigita. En la intermilita periodo en Marysin estis establita klostro de monakinoj de s-ta Felikso kun la preĝejo de la Plej Sankta Virgulino Maria, la Reĝino de Pollando. Ĝiajn internojn ornamas skulpaĵoj kaj basreliefoj de renoma pola skulptisto Xawery Dunikowski.
En 1951 Marysin Wawerski kaj Wawer eniris la administran strukturon de la t.n. Varsovio 2. En la jaroj 1965–1967 estis konstruigita sur ĝia tereno loĝkolonio konsistanta en 20 loĝblokoj.
La 25-an de novembro 2025, do hodiaŭ matene, ĝuste ĉi tien venis ne sole varsoviaj esperantistoj por adiaŭi en la loka tombejo la forpasintan, antaŭ pli ol 10 tagoj, konatan polan esperantiston Roman Dobrzyński.
La tombejo en Marysin Wawerski estis kreita en 1942 kaj komence servis nur al la komunumo de loka paroĥo. Sur ĝia tereno troviĝas Kapelo de Mizerikordo, kiu estas religia spaco por enpensiĝo kaj preĝo. Ĉi tiu – unu el entute 35 tombejoj de Varsovio – funkcias dum la tuta jaro kaj ĝia pordo ĉiam estas invite malferma, ankaŭ ekster sepultaj ceremonioj. Pri la oftaj vizitoj atestas la tage kaj nokte flagrantaj lumoj de memortorĉoj.
Sed krome ĉiuj tombejoj kun sia riĉa verdaĵo kaj trankvila etoso rolas kiel naturspacoj en la vivpulsanta urbo. Laŭ la pola leĝaro tombejoj estas agnoskitaj kiel verdaĵterenoj, kio ebligas trakti ilin kiel parkajn terenojn por trankvilaj promenoj. Kaj tian rolon plenumas ankaŭ la tombejo en Marysin Wawerski.
Kaj kiam restas sole sur la tomboj la flagrantaj torĉoj kaj omaĝaj florbukedoj, la zorgon pri la tombeja kvieto transprenas la vivantaj sur la tombeja tereno birdoj, sciuroj kaj vespertoj. La naturo!

El la elsendo 25.11.2025. Legas Barbara – 04′ 56″

40-jariĝo de kortransplantaj operacioj en Pollando

La 5-an de novembro 1985 la teamo gvidata de profesoro Zbigniew Religa en la Silesia Centro de Koraj Malsanoj en Zabrze efektivigis la unuan sukcesan transplanton de koro en Pollando. Tiun ĉi intervenon oni konsideras pionira, ĉar ĝi markis la komencon de nova erao en la pola transplantologio. Ĝis tiu momento la proceduroj estis teknike kaj organize tre malfacilaj, kaj la sukcesoŝancoj estis limigitaj.
Ĉi tiu unua operacio ne nur montris, ke meze de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento en Pollando jam estis bone preparitaj kirurgoj kapablaj progresigi la medicinajn intervenojn, sed ankaŭ starigis la fundamenton por regule efektivigataj kortransplantaj operacioj en la lando.
La evoluo de organtransplantado speguliĝis en la kreskanta nombro da operacioj. Malpli rapide evoluis la sinteno de poloj. En la malfruaj 80-aj jaroj poloj rezerveme sin rilatis al organdonado kaj ties transplantado; krome, ne ekzistis ankoraŭ leĝaj reguloj koncerne tiuspecajn intervenojn kaj ĝenerale la publika konscio pri la graveco de transplantoproceduroj estis limigita. Tamen, kun la tempofluo ĉiam pli da poloj komencis montri sin favoraj al kortransplantoj. En la jaroj 2021-2025 la pozitiva sinteno koncerne transplantoprocedurojn ne ĉesis konstante kreski . En efektivigita en 2021 enketo ĉirkaŭpreninta 1000 respondintojn 79,1 elcentoj da ili deklaris konsenton pri postmorta organdonado kaj nur 10,6 elcentoj esprimis reziston.
Kortransplantadoj estas efektivigataj en sep specializaj medicinocentroj en Pollando. Inter la 201 kortransplantoj faritaj en 2024, grandnombre temis pri proceduroj ĉe infanoj. Laŭ profesoro Mariusz Kuśmierczyk el la Universitata Klinika Centro de la Medicina Universitato de Varsovio temas pri grandega sukceso de la pola transplantologio. Aldone substrekendas, ke oni efektivigas ĉiam pli da kombinitaj transplantoj, t.e. oni transplantas koron kun hepato, koron kun reno, hepaton kun reno, kaj hepaton kun pankreato.
Dum la kortransplantaj intervenoj oni uzas novajn teknologiojn por pliigi la nombron de donacantoj. Estis ankaŭ enkondukita noveca sistemo por transporti batantan koron. Tiu solvo ne nur permesas transporti la batantan koron, sed ankaŭ provizas ĉiujn substancojn necesajn por normala korfunkcio kaj plilongigas la tempon ĝis la transplanta operacio.
Indas rimarki, ke transplantologio estas speciala fako de medicino bazita sur la koncepto de solidareco kun aliaj kaj la reciproka ligo inter homoj. Ĉiu povas fariĝi organdonanto. En Pollando, laŭleĝe, organoj kaj histoj por transplantado povas esti kolektitaj post morto de iu ajn, kiu ne esprimis dumvive sian ĉi-koncernan malpermeson. Kaze de rena aŭ hepata fragmento, vivanta parenco de la ricevanto povas iĝi donacanto.
Laŭ la donitaĵoj de la pola Sanministerio el la komenco de la nuna jaro, Pollando avanas se temas pri la nombro de registritaj organdonacantoj, troviĝante en la tria loko en Eŭropo kaj sur la kvina mondskale.

El la elsendo 20.11.2025. Legas Maciek – 03′ 51″

Subakvigita Arbaro el Mirlokoj de Pollando 2025

Lastmarde, do hieraŭ, estis anoncitaj la rezultoj de la plebiscito „Mirlokoj de Pollando 2025”. Al la titolo pretendis 48 diversaj lokoj elektitaj de „National Geographic Traveler”. La finalon atingis dek ses. La plebiscito ĝuis grandan popularecon, en kiu estis notitaj eĉ 200 mil voĉoj. Aldonendas, ke la plebiscito kun la nomo „Mirlokoj de Pollando” ekde 2023 daŭrigas la lanĉitan en 2011 plebisciton pri „La 7 novaj mirlokoj de Pollando”, kiu daŭris ĝis la 2017-a jaro kaj pri kiu ni ofte informis en la elsendoj. La celo de la plebiscito ne ŝanĝiĝis. Temas pri la subtenado de loka turismo kaj malkovrado de iom nekonataj belaĵoj de la lando por scivolemaj turisme personoj.
Tiel inter la 16 Mirlokoj de Pollando 2025 estas kelkaj, pri kiuj ni jam parolis, sed inter ili unu – kiel turisma atrakciaĵo – aldoniĝis nur antaŭ kelkaj jaroj. Kaj temas pri la mirloko „Subakvigita Arbaro”. Praktike eblas paroli pri ĝi nur ekde la 2016-a jaro, kiam la vetero ĉe Baltiko, karakteriziĝis per ŝiraj ventegoj kaj la maron plagis ŝtormoj. Ĝuste ĉi tiuj klimatfaktoroj malkovris la restaĵojn de pramalnovaj arboj, ĉefe iliaj trunkoj. Sciencistoj difinis, ke la subakvigita arbaro estas la restaĵo de faga-kverka praarbarego de antaŭ tri mil jaroj. Tiam la bordolinio troviĝis kelkajn kilometrojn pli for direkte al la maro kaj la praarbaro mem kreskis sur la tereno troviĝanta 5-6 metrojn super la marnivelo.
Kiu do sorto trafis la fagan-kverkan praarbaregon? Estas du teorioj. Laŭ la unua la praarbaron forhakis niaj prauloj, laŭ la alia – pli verŝajna – la praarbaregon konsumis incendio. Restis sole trunkoj de la arboj, kiujn rabis la marakvoj, kaj sekve konservis sablo alportita de la marondoj.
La subakvigitan arbaron, kiu impone prezentas surstrande siajn restaĵojn, eblas aliri nur perpiede, moviĝante eĉ kelkajn kilometrojn tra la sablo, ĉar ĝi troviĝas sur la tereno de la Nacia Parko, tra kiu kondukas difinitaj itineroj. Tial ĉi-tiu turisma atrakciaĵo povas ĉefe interesi homojn, kiuj ŝatas aktivan moviĝon.
Ĉu valoras la penon? Laŭ informoj de ekspertoj daŭre la loko, kie la ŝtormo malkovris la arbaron, estas malstabila. Tio signifas nur, ke ĝi povas malaperi, ke denove akaparos ĝin la marakvoj. Ĉiujare oni notas, ke la marbordo ŝoviĝas je 15-30 centimetroj, kelkloke eĉ je unu metro, direkte al la kontinento. Ankoraŭ antaŭnelonge la surstrandaj arbotrunkoj estis enorma turisma atrakciaĵo, nun la panoramo ŝanĝiĝas pro la amasiĝanta sablo portita de la maro. Do oni atentigas, ke necesas urĝi por konatiĝi kun ĉi tiu naturmiraklo.
Sed la pola subakvigita arbo ne estas unusola en la mondo. Menciinda estas multe malpli nova subakvigita arbaro en usona New Hampshire. La radikoj de ĝiaj pingloarboj povas aĝi eĉ 3800 jarojn. Multe malpli novaj arborestaĵoj troviĝas en la brita Kornvalo, kiuj devenas de antaŭ 6 mil jaroj, kaj ankaŭ Norfolk – same en Britio – de antaŭ 10 mil jaroj, kiuj estis parto de la prahistoria Doggerland, kiu iam ligis Brition kun la kontinenta Eŭropo.
Kiom longe eblos admiri la polan subakvigitan arbaron? Ĉio dependas de la veterkondiĉoj, pli vaste – klimatkondiĉoj.

El la elsendo 15.10.2025. Legas Barbara – 05′ 12″

Koninda polino – Maria Leszczyńska

Antaŭ dek kelkaj tagoj, la 6-an de septembro en la kastelo Fontanebleo okazis rekonstrua enscenigo de historia evento, omaĝanta la 300-an datrevenon de la geedziĝo de Ludoviko la 15-de al Maria Leszczyńska. La eventon akompanis koncertoj, konferencoj, gvidado tra la historiaj kastelinternoj.
Tiu ronda datreveno estu la okazo memorigi la figuron de Maria Leszczyńska, kiu eĉ dum 43 jaroj estis la reĝino de Francio, kaj la fakton, ke inter ŝiaj pra-pra-pra.. nepoj inter la nuntempaj regantoj estas i.a. la reĝoj de Belgio kaj Hispanio, granda duko de Luksemburgo.
Maria Leszczyńska, la 22-jara filino de la pola reĝo en ekzilo Stanisław Leszczyński, ne distingiĝis per influo, doto, sed havis bonan reputacion, estis klera, kapablis kanti kaj danci, ludis plurajn instrumentojn, libere regis lingvojn: la germanan, francan, svedan, italan kaj latinon. Kio sonas nekredeble ŝi venkis 98 aliajn kandidatinojn, kiujn oni prenis en konsideron por la rolo de reĝino de Francio, kaj kiujn oni proponis al Ludoviko la 15-a. Malantaŭ la kulisoj evidente kaŝiĝis granda politiko, kvankam la geedziĝon inter Ludoviko la 15-a kaj Maria Leszczyńska ne eblis konsideri laŭ ĉi tiu vidpunkto. Ĉiukaze la 15-a jara tiam Ludoviko la 15-a entuziasmiĝis sole ekvidinte la portreton de Maria por konstati, ke ŝi estas la plej bela inter ĉiuj kandidatinoj.
La decido pri la elekto de Maria elvokis mokojn kaj reziston en la franca kortego kaj aristokrataro. En la koretego oni klaĉetis, ke la sola doto de la mizera reĝidino estas la harplektaĵo kaj la pariza socio senĝene mokis ŝin, kiel nudan, t.e. senhavaĵan, senŝuan kaj nekonatan polinon, kun malfacile prononcebla nomo.
Maria Leszczyńska, pli precize Maria Karolina Zofia Felicja Leszczyńska blazone Wieniawa, naskiĝis la 23-an de junio 1703 en Trzebnica. Ŝi havis nur unu jaron, kiam ŝia patro Stanisław Leszczyński estis elektita la reĝo de Pollando. Pro la daŭra rivalado kun la pretendanta al la pola trono dinastio Wettin en 1706 Leszczyński abdikis.
En la sekvaj jaroj la reĝa familio migris tra Eŭropo, en 1711 haltinte en Svedio kaj dank’ al la invito de la regento de Francio, Filipo – la duko de Orleano ĝi setliĝis en Alzaco, en Wissenburg. Tiuperiode formiĝis la karaktero de la estonta reĝino, en kio la ĉefan rolon ludis Stanisław Lesczyński, kiu konsiderante la epokon estis patro eksterordinara – amema, zorgema, tenera, dediĉanta tempo al la eduko de siaj du filinoj. Post la morto de pli aĝa lia tuta amo koncentris al Maria kaj tiu proksima familia ligo daŭris ĝis lia morto. La sciigo, ke Maria fariĝos la reĝino de Francio, estis spirdetena kaj ekscita.
Laŭ historiistoj la geedzeco de Maria kun Ludoviko la 15-a estis komence opiniata kiel feliĉa kaj harmonia. Unu plaĉis al la alia. Maria naskis dek infanojn, inkluzive de la tronheredanto Ludoviko Ferdinando. Entute tri el iliaj infanoj fariĝis reĝoj de Francio. Sed feliĉo kaj harmonio paliĝis. Fine de la 30-aj jaroj Maria estis jam laca pro daŭraj gravedecoj, naskoj, akuŝperiodoj kaj en iu momento – cetere pro kuracistaj avertoj – rezignis pri plua akuŝado kaj intimaj kontaktoj kun la edzo. Ludoviko trovis solvon en tiu situacio kaj en la kortego eksvarmis reĝaj amorantinoj. Iuj klopodis marĝenigi la rolon de Maria kiel la reĝa edzino, kio certe kaŭzis multajn suferojn al ŝi. Tiu situacio ŝanĝigis kiam venis la epoko de la fama amorantino de Ludoviko la 15-a Madame de Pompadour. Ŝi kun granda respekto rilatis al la reĝino kaj sub ŝia influo la reĝo denove direktis sian atenton kaj simpation al la edzino, dank’ al kio ankaŭ la etoso en la Versajla Kastelo ŝanĝigis.
Maria Leszczyńska estis ŝatata de la korteganoj kiel modesta kaj pia persono, kun simpatio rilatanta al ĉiuj. Kun la tempofluo Maria estis ĉiam pli soleca. Malgraŭ persona sufero ŝi konservis rilate la malfidelan edzon fierindan dignon.
Kvankam ŝi retiriĝis el la publika vivo, ŝi ne restis senaktiva. En sia versajla apartamento ŝi kreis spacon por sia senĝena, privata vivo, kie ŝi gvidis ĉiusemajnajn artajn renkontojn. Ŝi estis granda amantino de pentroarto kaj muziko. Ŝi famiĝis kiel patronino de pentristoj, inter kiuj troviĝis ŝiaj ŝatataj Maurice Quentin de la Tour, Jean-Baptiste Van Loo, Carle Van Loo, Louis Touque kaj Jean Marc Nattier. Maria kiel muzikamantino venigis al Versajo faman kantiston Farinelli kaj Wolfgang Amadeus Mozart. Kun ĉi-lasta, surprizante kortaganojn, ŝi libere konversaciis germane. Ŝiaj intersiĝoj ne estis ŝajnaj, sed estis iu el malmultaj fontoj de la viviĝojo. La reĝino ŝatis artan metion, porcelanaĵojn, juvelojn, ventolilojn kaj lakelfaraĵojn, kiujn ŝi volonte kolektis. Ŝi posedis eĉ etan presilon por krei aforismojn kaj siajn presaĵojn disdonadis al infanoj kaj amikoj. Unu por la tronherdonto tekstis „Bonaj reĝoj estas sklavoj, dank’ al kio iliaj nacioj estas liberaj”.
La reĝino famis pro sia profunda pieco kaj aparte estis ligita kun la kulto de la Plej Santa Koro de Jesuo. Kun sindediĉo ŝi subtenadis monakajn komunumojn kaj famis pro malavareco rilate al homoj mizeraj. Kiam korteganoj kritikis ŝin pro tro malavaraj almozoj ŝi replikis: „ Ĉu la tuta havaĵo de la patrino ne apartenas al ŝiaj infanoj”.
Kvankam en la komenco de sia reĝina rolo Maria Leszczyńska estis traktita malfideme, malfavore dum sia vivo ŝi akiris grandan popularecon, kiel „bona reĝino”. En anekdotaj notoj legeblas, ke ŝi estis la lasta reĝino, kies morton francoj priploris.
En la lastaj vivmonatoj de Maria Ludoviko la 15-a kvazaŭ denove rekonis la edzinon, refariginte tenera kaj zorgema kaj vizitante ŝin kelkfoje dum la tago. Onidire ŝi mortis en liaj brakoj tagon post sia 65-jariĝo. Francoj amase pilgrimis al la korporestaĵoj de „Nia Bona Reĝino” prezentitaj publike. Fine ŝi estis entombigita en la Baziliko de Saint-Denis.
Kvankam ne en politika rolo, Maria Leszczyńska gravurigis en la rolo de muzikpatrono, ŝi restas en la historia memoro kiel muzikmecenato kaj en la kunteksto de la meritiĝinta por Lotaringio patro kaj polaj-francaj rilatoj. Oni rimarkas ŝian malrektan influon je politika sukceso de Francio. Nome, kiam Stanisław Leszczyńki definitive malgajnis batalon por la pola trono, li ricevis Princolandon Lotaringio. Dank al li ĝi fariĝis vigla kultura kaj ekonomia centro, kiu post lia morto eniris la konsiston de Francio.

El la elsendo 25.09.2025. Legas Barbara – 09′ 51″

El la E-Gazetaro _ 20.05.2025

Post kelka paŭzo ni denove foliumu iujn el la E-gazetoj, kiuj atingis la redakcion. Plej aktualaj nun evidente estas la retaj eldonoj. Kaj tiuvoje atingis nin sojle de majo la aprila numero de „Esperantolehti” de E-Asocio de Finnlando kun multaj informoj pri esperantistaj aktivadoj tra la tuta lando. Juha Metsäkallas, la prezidanto enkondukas en la numeron per politika temo, sed temo aktuala, kiu ja eĥis ankaŭ en niaj hodiaŭaj aktualaĵoj. Li analizas la kompleksan rilaton de dependeco inter la ŝtato Israelo kaj la Islama Rezista Movado, Hamaso, konkludante – micitas: „Malgraŭ pluraj palestinaj ribeloj, intifadoj, daŭra paco kaj la forigo de apartismo ankoraŭ ŝajnas malproksimaj celoj. Male ŝajnas, ke Israelo, nepridisputata regiona superpotenco, elektis daŭrigi en spiralo de perforto, droni en sango”. Tiuj vortoj estis skribitaj en aprilo. Ĉu la nuna situacio, la hodiaŭa enlaso de la unuaj kamionoj kun helpo por palestinanoj vere kaj kiomgrade aŭguras iun ŝanĝon?.
Dank’ al la maja numero de „Novaĵoj Tamtamas, ”Internacia Gazeto de Esperanto Jokohama (Hama-Rondo) kun profunda scivolemo mi eksciis pri la figuro de Kuroita Katumi renoma historiologo en Japanio. Kiel ni ekscias li estas unu el la plej fruaj adeptoj de Esperanto, kaj multe kontribuis al Esperanto-movado. Eksciinte pri Esperanto en 1902, li fariĝis unu el la fondintoj de Japana Esperantista Asocio en 1906, kaj tiujare redaktis E-Japanan Vortaron. Li retiriĝis el oficiala pozicio en Esperantujo en 1920, kiam la nova Japana Esperanto-Instituto fariĝis la centro de la E-movado, sed lia dediĉo al Esperanto daŭris ĝis lia vivofino. Al Kuroita Katumi sian postdiploman kurson dediĉis Watanabe Tuyosi, kaj dank’ al tio Muzeo en la naskiĝloko de Kuroita, Hasami pretigis specialan ekspozicion pri liaj kontaktoj kaj rilatoj kun Esperanto al kio kontribuis JEI kaj la Hama-Rondo.
Kutime kiel ĉiam ankaŭ la maja numero de „Ora Ĵurnalo” el Gotenburgo fidelas al sia subtitolo, >Magazino por kulturo kaj plezuro< sur 25 paĝoj liverante riĉan enhavon. El ĉi tiu numero mi ŝatus aparte elstarigi la kontribuon de Ulla Luin pri la forpasinta en marto ŝia malnova amiko Aino Åberg. La apudanta foto memorigis al mi mem renkontojn okaze de iuj ŝiaj vizitoj, kiam ŝi akompanis sian edzon Lennart Åberg, grandan amikon de nia redakcio. Kaj la fizika memorspuro pri Aino por mi restas belega finn-stila, sved-stila vintra kandelingo. La alia temo, kiu en „Ora Ĵurnalo” kaptis mian atenton kaj kartuŝis estas la rakonto de Soile Lingman el la Societo de finnaj militinfanoj en Gotenburgo, kiu mallonge rememoras siajn dummilitajn spertojn. Tiom se temas pri elektronikaj periodaĵoj. Mi referencu tamen al tiu jam malnva, ĉar marta numero de „Esperanto-revuo”, kiu grandparte omaĝas per variplumaj kontribuoj la figuron de la forpasinta E-aktivulo Renato Corsetti. El tiu ĉi numero mi tamen ŝatus retentigi ankoraŭ pri la artikolo de Leonarda Chaloupkova skribanta pri la elstaruloj de la ĉeĥa muziko, kiel Smetana, Dvorak kaj Janacek. Verŝajne estas malmultaj, kiuj ne aŭdis pri la E-opero de Ivan Acher >Sternenhoch<, kiu en 2018 ricevis la premion de Teatra Kritiko. La aŭtorino detaligas kelkajn facetojn de tio, kiel kreiĝis ĉi tiu E-opero, do valoros antaŭ la kongreso en Brno refreŝigi siajn konojn. Kaj kompreneble mi esperas ke en pliaj numeroj de E-revuo ni trovos pliajn interesajn temojn pri la kongreslando kaj kongreslando.
La dulingva „Informilo” de esperantistoj el la orienta Francio verŝajne estas la plej bunta, se temas pri la kalejdoskopa retrorigardado kaj alrigardado al la regionaj, sed ne nur regionaj E-eventoj. Verŝajne baldaŭ ni ricevos novan numeron, ĉar la 209-a numero ankoraŭ rilatas al eventoj jarfinaj kaj jarkomencaj kiel Luminesk, sed kiel ĉiam – riĉenhave kaj fotoriĉe. Ankaŭ tiu ĉi numero de „Informilo” omaĝas la memoron de forpasinta Renato Corsetti, sed krome memorigas la figuron de Floreal Gabalda, kies forpaso forte tuŝis partoprenantojn de diversaj E-eventoj. Dankon al Liba, lia edzino, pro mallonga rememoro pri li kaj pro ilia komuna E-aktivado. Nun orientfrancaj esperantistoj rendevuas dum la 83-a Regiona staĝo de Esperanto en Vigy, baldaŭ dum la interasocia kongreso en Nantes. Ili atestas pri la vigleco de E-o en Francio regione kaj landnivele. Nia redakcio kore dankas pro la aperigita embleco de nia Redakcio alvokanta al la aŭskultado.
Sed nepras aldoni, ke ĉi tiu numero de la „Informilo” venis kun la nunjara numero de „Kajero de Tutmonda Asocio de Kontruistoj Esperantistoj”, TAKE. Numero 64-paĝa enhavas fakajn artikolojn pri diversaj aspektoj de konstruado. Inter ili mian apartan atentona partan kaptis tiu pri „Nova vivo de malnova edifico”, ĉar onidire la ŝanĝon postulas en Pollando multaj domblokoj el la 70-aj jaroj. La alia temo – riĉe pritraktita – rilatas al la restarigo, rekte savo de Notre Dame en Parizo. Estas interese, kvankam ne tuj facile kompreni la unuopajn renovigoetapojn pri Nia Damo de Parizo. La temo estis apartigita en la subkategoriojn: rekonstruado, volboj, ĉarpentaĵoj, tegmento kaj spajro – kio eĉ al nefakulo ebligas spuri ĉi tiun malfacilegan laboron, kiu finiĝis per plena sukceso. Aldonendas, ke tiujn detalojn sendube donis neniu alia nacilingva periodaĵo kaj eĉ pro tio necesas apreci la laboron de la redakcia kolektivo, kiu daŭre atendas TAKE-rilatajn kontribuojn.

El la elsendo 20.05.2025. Legas Barbara – 09′ 02″

Printempo kaj iksodo-danĝero

Printempaj temperaturoj invitas pasigi tempon ekstere. Freŝa aero kaj kontakto kun la naturo pozitive influas sanon, sed oni ne povas forgesi pri la danĝero ligita kun la reaktiviĝantaj tiam malgrandaj insektoj: iksodoj. Sciencistoj asertas, ke en Pollando – pro mildaj vintroj – iksodoj povas minaci preskaŭ la tutan jaron, ĉar ili aktivas eĉ en januaro aŭ februaro, tuj kiam la temperaturoj superas la nulan gradon. La kreskanta minaco de iksodoj ligiĝas ankaŭ kun pli granda nombro da sovaĝaj bestoj, kiel cervoj aŭ aproj, kiuj estas vivejoj de la insektoj kaj kiuj alproksimiĝas al homaj setlejoj. Kaj ĝuste ĉi tiuj “urbaj” iksodoj pli ofte transportas Lyme-malsanon (boreliozon) ol tiuj, kiuj vivas en la natura medio.
Laŭ statistikoj de la pola Nacia Sanfonduso, dum la lastaj dek jaroj nur en Wielkopolska-regiono (la okcidenta Pollando) la nombro de boreliozo-kazoj kvarobliĝis. La aferprezentanto de la institucio, Marta Żbikowska-Cieśla, indikas, ke la kialo de tia kresko estas plia konscio de pacientoj kaj pli preciza diagnozo.
Esploristoj el la Naturscienca Universitato (Uniwersytet Przyrodniczy) en Poznano, sub la direkto de profesoro Piotr Tryjanowski en majo komencis sciencan projekton celantan taksi la efikecon de ultrasona aparato por limigado de kontakto kun iksodoj. Ĝi nomiĝas Tickless kaj elsendas ultrasonajn impulsojn de 40 kHz (kvardekkilohercoj), kiuj ĝenas la orientiĝon de iksodoj kaj malhelpas al ili kroĉiĝi al la haŭto de ebla gastiganta organismo. La projekto aktuale estas en pilota fazo. Ĝia celo estas antaŭtaksi la aparaton. Tial estas farataj observoj, kiuj ebligos pretigi kompletan procedoplanon de estonta esplorado, kies sekva paŝo estos observado de bestoj en moveblaj laboratorioj. La besto-gastiganto, t.e. muso aŭ sciuro, havos surhaŭte iksodojn. Ties konduton, siavice, observos kaj priskribos sciencistoj en tiaj normigitaj kondiĉoj.
Profesoro Tryjanowski asertas, ke ultrasonaj emisiaj aparatoj ne estas novecaj. Ili jam estas uzataj en Barato, Usono aŭ Aŭstralio. En Eŭropo, ili ne estas tre popularaj, kvankam en Italio oni patentumis ilin en la 90-aj jaroj. Temis tamen pri aparatoj grandaj, malkomfortaj. “Tiuj, kiujn ni nun havas, estas pli malgrandaj ol malgranda fingro” – klarigas la sciencisto. “Nun ili gajnas pli kaj pli da populareco pro facila uzo. Tial estas necesaj novaj esploroj ebligontaj determini, kiel ĉi tiuj ultrasonoj funkcias sur iksodospecioj plej ofte vivantaj en Pollando kaj kien oni surmetu ĉi tiujn aparatojn sur la korpon de homoj kaj bestoj por ke ili plej efike plenumu sian funkcion.
En Pollando eblas renkonti ĉirkaŭ 20 iksodospeciojn. Krom plenkreskaj femaloj, pli junaj formoj (larvoj kaj nimfoj) ankaŭ nutras sin per homa sango: ofte malfacilas rimarki ilin, ĉar ili longas nur 1,5 mm. Krome, iksoda mordo estas kutime sendolora kaj neperceptebla, ĉar la insekto kapablas anestezi la haŭton de viktimo. Dume iksodo-piko povas konduki ne nur al boreliozo, sed ankaŭ al meningito.
Kion fari do, kiam oni trovas iksodon en la haŭto? Unue oni rapidu, ĉar ju pli frue oni forigos iksodon, des pli granda ebleco estas eviti la infekton, ĉar por kontaĝi Lyme-malsanon, la iksodo devas resti en haŭto dum almenaŭ 24 horoj.

El la elsendo 20.05.2025. Legas Maciek – 04′ 04″

Koninda Pollando: Zamość (arkiva)

Dum niaj lastaj veturoj tra Pollando ni proponis al vi vizitojn en pluraj belaj lokoj sed ni ne gastis en urboj. Do, hodiaŭ ni proponas viziti iun urbon des pli, ke ne temas pri iu meza urbo. Zamość, kiu situas en la sud-orienta parto de Pollando dum jarcentoj estis difinata kiel Perlo de la Renesanco aŭ kiel Padovo de la Nordo. Do, temas pri la loko preskaŭ neimageble bela kaj samtempe eksterordinara. Nome Zamość estis konstruita kiel ideala urbo–fortikaĵo, kiun neniam suksesis konkeri  kiu ajn malamiko. Sed, ĝi samtempe estas loko – kio pro ĝia fortikaĵa karaktero povas surprizi – famiĝanta en la tuta Eŭropo pro toleremo kaj bunto de konfesioj kaj nacioj, ĉar jam ekde komenco oni difinis ĝin „malferma urbo”.
Ĝia nomo – Zamość  deriviĝas de la familia nomo de ĝia fondinto,  pola hetmano kaj granda reĝa kanceliero,   Jan Zamoyski. Li establis urbon en la 1580-a jaro, en loko kie ĝis tiam troviĝis nenio. Projektis ĝin itala arkitekto, Bernardo Mornado. Substrekidas, ke li projektis same religiajn objektojn kiel ankaŭ palacon, alt-lernejon kaj ĉiujn defend-konstruaĵojn. Ĉu lia grandega laboro ankoraŭ hodiaŭ impresas? Sendispute. La centro de Zamość – ĝia arkitektura aspekto kun ĉirkaŭ 120 monumentoj troviĝantaj ĉi tie – estas opiniata unu el la plej valoraj lokoj laŭ la arta kaj historia vidpunktoj en la monda skalo. Sekve, komence de la 90-aj jaroj ĝi estis registrita sur la listo de la monda kultur-heredaĵo de Unesko.
Kaj kion diri pri la historio de la urbo? Pro sia malfermiteco kaj beleco  Zamość logis elstarajn loĝantojn,  same homojn de politiko kiel ankaŭ artistojn,  polojn kaj eksterlandanojn. Ne plenaj 10 jarojn post sia establo Zamość fariĝis mozaiko de la enloĝantaj ĝin nacioj. Entute temis pri reprezentantoj de 12 plurkonfesiaj naciaj grupoj. Krom grekoj,  armenoj kaj  judoj loĝis ĉi tie hispanoj, angloj, skotoj, germanoj, italoj, nederlandanoj, turkoj kaj eĉ persoj. Dank’ al ili la urbo ricevis  neripeteblan karakteron. Eĉ la  bazaroj en Zamość havis tute alian karakteron ol en aliaj regionoj de Pollando, ĉar multe pli orientan.   Do, tute nature ĝi transformiĝis en gravan komercan centron, bone primastrumitan kaj aranĝitan. Ĝuste tra ĝi oni veturigis al Eŭropo grekajn vinojn, orientajn teksaĵojn, ledon, peltojn kaj eĉ turkajn ĉevalojn.
Sed, Zamość signifis ne nur komercon. La urbofondinto, Jan Zamoyski establis ankaŭ Altlernejon, la tn. Akamemion de Zamoyski-familio. Ĝiaj konstruaĵoj apartenas hodiaŭ al la plej malnovaj universitataj konstruaĵoj. Ĝi estis establita jam 14 jarojn post la fondo de la urbo kaj tiam ĝi estis la tria altlernejo en Pola Respubliko, du aliaj troviĝis en Krakovo kaj Wilno. Samtempe, oni aplikis en ĝi tre modernajn solvojn laŭ tiamaj kondiĉoj, i.a. lernejo, presejo kaj eldonejo formis  unu institucion. Klerecon ricevis  ĉi tie la elito de 16- kaj 17-jarcenta Pollando: juristoj, kuracistoj, instruistoj kaj teologoj. Ĝi ankaŭ kontribuis al la lingva kulturo de polaj potenculoj loĝantaj en la orientaj partoj de Pollando, pro populariĝo de la turka lingvo!
Sed, kiel ni menciis la urbo estis planita kaj fariĝis fama fortikaĵo – en la 16-a kaj 17-a jarcentoj – la plej moderna en Pollando. Hodiaŭ pri ĝia karaktero – krom multaj aliaj defendo-konstruaĵoj – memorigas grandegaj urbopordegoj, kiujn neniam suksesis konkeri kiu ajn malamiko, nek ukrainanoj nek svedoj komandataj de sia reĝo.
La iama centro de la urbo,  Granda Foirplaco, kiu  per sia aspekto similas al italaj foirplacoj plenumas senĉese la saman rolon. Ĝian belecon reliefigas malnovaj brikdomoj, ankaŭ tiuj kun la armena karaktero –  buntkoloraj, riĉe ornamitaj.  Ili kaŭzas, ke la gastoj de Zamość ricevas la  impreson troviĝi signife pli oriente de Eŭropo. Kaj tiun karakteron havas neniu alia pola urbo.

El la elsendo 15.05.2025. Legas Barbara – 04′ 58″

Koninda polo, Jan Antoni Mikulicz-Radecki 

Proksimiĝas la 175-a naskiĝdatreveno de la hodiaŭa heroo de nia felietono, Jan Antoni Mikulicz-Radecki konata ankaŭ kiel Johann Freiherr von Mikulicz-Radecki, germana-pola kirurgo, profesoro de la universitatoj en Krakovo, Królewiec (Koeningsberg) kaj Vroclavo (Breslau). Li estis la ideodoninto de novaj operaciaj teknikoj kaj kirurgiaj instrumentoj, unu el la pioniroj de antiseptiko (li enpraktikigis jodformon) kaj de aseptiko (li enkondukis kotonajn operaciajn gantojn). Verŝajne kiel la unua Mikulicz-Radecki apliks kotonajn buŝ- kaj nazmaskojn, en la kuracista praktiko li aplikis i.a. ungventon en kies konsiston eniris i.a. arĝenta nitrato kaj perua balzamo, por kuracado de malfacile kuraceblaj vundoj. Mikulicz-Radecki estas agnoskita krome kiel kreinto de du kirurgiaj skoloj – la pola en Krakovo kaj la germana en Vroclavo.
Mikulicz-Radecki naskiĝis en la pola-germana familio en Czerniowce la 16-an de majo 1850. Li estis la 8-a infano de polo Andreas Mikulitsch blazone Gozdawa kaj de la dua edzino de la patro prusa nobelulino Emilia Freiin von Damnitz. Simile kiel liaj gefratoj Jan Antoni estis tre talenta infano. Jam infanaĝe li mergiĝis en la plurlingvan medion de sia urbo, tiam troviĝanta sur la tereno de Aŭstra Imperio. Li lernis ankaŭ pianludon, kio havos signifon en lia biografio. Jan Antoni frekventis gimnaziojn en Prago, Vieno, Klagenfurt kaj tiutapan lernadon li finis en 1869. Jam en la benediktana gimnazio en Klagenfurt, en kies teatro kantis lia fratino Karolina kaj li mem orgenludis dum la mesoj, li ekhavis la ideon fariĝi monako. Tiun ideon decide kontraŭis la patro, dezirante por Jan Antoni juristan karieron. Sed ĉi-foje la filo ne estis obeema elektante medicinajn studojn. En la sekvo la patro forprenis la financan subtenon. Jan Antoni devis mem zorgi pri la rimedoj por sia lernado. Tiujn li akiris donante lecjonojn de la germana lingvo kaj instruante pianludon. Tio estis la okazo por konatiĝi kun sia estonta edzino, Henrietta Pacher.
En 1875 Mikulicz-Radecki akiras la titolon de medicina doktoro kaj estis dungita en la kirurgia kliniko de Theodor Billroth en Vieno. Tie li tamen ne havis eblecon de sciencaj esploroj, sed dank’ al hepo de viena produktanto de medicinaj instrumentoj juna kirurgo kreis gastroskopon. Li ĝin uzis en 1881 por fari la unuan en la mondo operacion, sekve de kiu estis konstatita kancero de malsupra segmento de ezofago. Unu jaron poste dank’ al subteno de Theodor Billroth – la kreinto de la moderna kirurgio de laringo, ezofago kaj abdomeno – Jan Mikulicz transprenas la estradon de la kirurgia katedro en Krakovo. Komence li ne apartenis al favoratoj kaj la akceptiga komisiono riproĉas al li ne tro bonan konon de la pola lingvo. Tamen superis afekernaj argumentoj kaj Jan Mikulicz poste en la pollingva „Kuracista Trarigardo” klarigis, ke lia ne flua rego de la pola lingvo sekvas el la fakto, ke li daŭre troviĝas en la germanlingva sciencista medio. Cetere Jan Mikulicz mem publike estis deklaranta, ke li sentas sin polo. Dum iu el siaj prelegoj li diris rekte, ke la pola lingvo estas same por li gepatra, kiel por ĉiuj ceteraj ĉeestantoj en la prelegslono. Mikulicz multe verkis por la pola faka gazetaro kaj ĉiam du lokojn rezervis por siaj polaj asistantoj. Diversaj aŭtoroj tamen varie takas lian naciecon skribante pri li kiel polo, germano aŭ aŭstro, aŭ entute eŭropano. Li mem uzis tri formojn de sia persona nomo – Jan, Johannes kaj Johann.
Sub la gvido de Jan Mikulicz la krakova kliniko rapide evoluis kaj estis taksita kiel unu el la plej bonaj en la Aŭstra Imperio. Krakovon por kompletigaj kirurgiaj studoj celis kuracistoj el la tuta Aŭstrio. Tamen Mikulicz ne sukcesas realigi tie sian revon pri elkonstruo de nova kliniko. Tial kiam aperis propono pri la gvido de katedro de kirurgia kliniko en Królewiec (Königsberg), kiu estis pli bone ekipita ol la krakova, li ne hezitis. Tie Mikulicz koncentriĝas pri la kirurgio de abdomeno. La triajara laboro en la kirurgia kliniko de la tiea Albert-univeristato estis tre fruktoporta, sed la plej grava en la kariero de elstara kirurgo estis invito al Vroclavo. En 1890 Jan Mikulicz estas dungita kiel direktoro de la novkonstruata kirugia kliniko. Ĝia konstruado kaj alikonstruado daŭris 7 jarojn kaj Mikulicz mem povis interveni por plene aseptika operacia bloko, kiu post la malfermo, estis la plej granda kaj plej moderna en la tiama Eŭropo. Kvar jarojn poste la kliniko riĉiĝis dank’ al Mikulicz per ortopedia bloko kaj fizikoterapia salonego. Mikulicz mem en 1899 malermis aldone sian privatan klinikon, kiu plenumis, observis la plej superajn medicinajn normojn. Dum sia relatove mallonga estado en Vroclavo Mikulicz akiris respekton kaj profesian kaj eksterprofesian aŭtroitatecon. Li tenis plurajn interaciajn kontatojn, estis invitata por prelegoj kaj demontstraj operacioj al Usono, Britio, Rusio kaj Japanio. Li estis nomumita ofichonora doktoro de la universitatoj en Glasgovo kaj Filadelfio. Kaj en lia vroclava kliniko staĝis kuracistoj el la tuta mondo i.a. Usono, Britio, Japanio. Ankaŭ kirurgiaj talentuloj el Vroclavo estis atendataj en klinikoj de la tuta Eŭropo. Inter ili Ferdinand Sauerbruch, konata pro sia operacio ĉe malfermita torako, aŭtoro de protezoj por homoj post la amputo de la mano kaj piedo.
La tumora malsano vanigis pliajn profesiajn planojn de Jan Mikulicz. Malgraŭ konscio pri la proksimiĝanta morto, li laboris ĝis la fino kaj en unu el la lastaj leteroj al sia amiko, prof. Eiselberg el Vieno li konfesis, ke li mortas kontenta pri sia vivo, ke dank’ al sia intensa – laŭ ebloj laboro – li akiris en la mondo agnoskon kaj feliĉon. Profesoro Jan Makulicz mortis la 14-an de junio 1905 havante 55 jarojn. Adaŭis lin amase veninta vroclava publiko. Laŭ lia lasta deziro li estis sepultia en la tombejo en Świebodzice – iam Freiburg in Schlesien – kie loka hospitalo nun portas lian nomon.
Jan Mikulicz Radecki publikigis entute 232 sciencajn disertaĵojn kaj kun lia nomo ligiĝas komenco kaj evoluo de la moderna kirurgio de la 20-a jarcento. Li okupiĝis pri plimulto de kirurgiaj fakoj kiel kirurgio de ezofago, kosmetika kirurgio, kirurgio infana kaj neŭrokirurgio. Kun al menciita jam Sauerbruch Mikulicz estis pioniro de torakokirurgio. Menciindaj estas liaj kontribuoj al ortopedio, urologio, laringologio kaj ginekologio.

El la elsendo 05.05.2025. Legas Barbara – 09′ 18″

La Sankta Semajno 2025

Komenciĝis la Sankta Semajno 2025, kiu por tre multaj poloj signifas apartan periodon, ligitan kun la proksimiĝanta Pasko. Tradicie inaŭguris ĝin la Palma Dimanĉo. Tiutage en ĉiuj preĝejoj estis legata, ofte rollegata Evangelio, mencianta la solenen enveturon de Jesuo en Jerusalemon kaj priskribanta la Pasionon. Tiutage la religiuloj kunportis al la mesoj Paskajn Palmetojn el branĉetoj ornamitaj per sekaj herboj kaj floroj, kiuj post la aspergo rolas en iliaj hejmoj kiel festosimbolo kaj ornamo.
En pluraj lokoj estis organizitaj palmofaraj laborrenkontoj. En infanlernejoj, senjoraj kulturdomoj kaj simile. Ne ĉiuj faras ilin faras memstare. La bazaroj, florvendejoj ofertis abundan palmosortimenton. En tiaj lokoj kiel Łyse kaj Lipnica Murowana, sed ankaŭ aliloke, okazas eĉ specialaj konkursoj pri la Palmofarado. Ĉi jare jam la 55-an fojon. Dum Palma Dimanĉo la loko Łyse kaj Lipniki – en la norda Pollando – transformiĝis en unu el la plej buntaj lokoj en la lando. Ĉiujare ĝi logas amase turistojn el la lando kaj eksterlando, pro tio vastiĝis la loka kultura oferto. La religia solenaĵo kaj la konkurso por la plej bela Paska Palmo transformiĝis en folkloran eventon. Vizitante la lokon Łyse dum la Palma Dimanĉo oni povis rigardi procesion kun palmoj kaj krome partopreni diversajn kermesojn kaj folkloraĵojn. Tiu paskaj palmoj en Łyse kreiĝas el arbara trunketo ĉirkaŭvolvita per verdaj plantoj, silkaj floroj, kaj rubanoj. Ili altas de pli ol unu ĝis 10 metroj.
Pli malnova estas la konkurso pri la Palmofarado en la suda Pollando, en Lipnica Murowana, kiu nunjare okazis la 66-an fojon. La konkurson akompanis multaj aliaj eventoj kun religia kaj laika karaktero, i.a. multaj koncertoj. Oni taksis ne sole la belecon de la palmoj, sed ankaŭ ilian altecon. Gajnis tiu, kiu havis 28 metrojn kaj 59 centimetrojn. Ambaŭ konkursoj okazas sub la patroneco de la pola kulturministerio.
La preparoj al la Pasko komenciĝis – kiel dirite – preskaŭ por ĉiuj. Ja oni preparas al la festo siajn hejmojn, oni zorgas pri tradicia menuo. Publicistoj, opinisondaj centroj, sed unuavice poloj mem spertas, ke en la nuna jaro ĉio ĉi okazas fone de tre malfacila ekonomia situacio de multaj polaj familioj pro la kreskanta inflacio, neregeble altiĝantaj prezoj kaj ĉiam malpli da disponeblaj monujprovizoj.
Komence de aprilo Instituto pri Merkataj kaj Sociaj Esploroj Ibris laŭ la komisio de PAP-agentejo enketis do polojn pri tio, kiel ili pasigos Paskon 2025. Evidentiĝas, ke la festotagojn en la familia rondo planas pasigi 81,5 procentoj de la respondintoj, tio estas je 10,7 procentoj pli ol en 2024. Pli da personoj, je 5,8 procentoj – entute 29,6 procentoj intencas partopreni la religiajn celebradojn. La partoprenon en la dimanĉa resurekta sankta meso deklaras je 13,5 procentoj pli da personoj ol antaŭ unu jaro, tio estas sume 38,7 procentoj de la enketitoj.
Ĉiam pli da poloj konfesas la flegadon de festaj tradicioj. Dum la Sankta Vendredo pli ol 56 procentoj fastos, tio estas je pli ol 10,6 procentoj pli ol pasintjare. Nunjare preskaŭ 74 procentoj de la enketitoj, je preskaŭ 8 procentoj pli, vizitos dum la Sankta Sabato preĝejojn kun paskaj korebetoj plenigitaj per ovoj kaj aliaj menuingrediencoj (ovoj, kolbasoj, kukoj), dividotaj dum solena dimanĉa matenmanĝo. Preskaŭ 60 procentoj de la enketitoj pretigos kolorigitajn aŭ ornamitajn ovojn.
Je 14 procentoj pli da poloj ol pasintjare, entute 40,8 procentoj intencas pasigi la festotagojn en aktiva maniero dum biciklaj traveturoj aŭ promenoj. Je 14 procentoj malpli da poloj dum festotagoj dediĉos tempon por rigardi filmojn aŭ televidajn seriofilmojn, kaj temas entute pri 22,3 procentoj. Je unu procento da poloj pli – do 5,8 procentoj pasigos la festan periodon laborante kaj studante. La festan forveturon planis 6,1 procentoj de la respondintoj, kio estas je du dekonoj pli ol 2024.
En tiu statistika alrigardo okulfrapas kreskanta nombro de poloj deklarantaj ligiĝon al la tradicio de la Paskofestado en religia kaj laika aspektoj. Multaj sendube partoprenos religiajn celebradojn dum la Sanktaj Ĵaŭdo, Vendredo kaj Sabato. Sed estas lokoj, en kiuj la Sanktsemajnaj celebradoj havaas apartan emfazon kaj logas milojn da pilgrimantoj. Al ili apartenas la Pasionaj Misteroj (Scenoj) rekreantaj la historion de antaŭ du jaroj en la konata pilgrimejo en Kalwaria Zebrzydoska, unu el la plej gravaj centroj de Maria-kulto en Pollando. Ilia tradicio radikas en la komenco de la 17-a jarcento, kiam magnata Zebrzydowski-familio fondis tie la bernardenan klostron.
Komence la Misteroj disvolviĝis nur dum Sankta Vendredo, sed fine de la 17-a jarcento oni vastigis la Pasionan Misteron je Sankta Ĵaŭdo kiam elstaras evangelia sceno pri la lavado de piedoj de apostoloj fare de Jesuo. Post la periodo, kiam ĝia bunta formo komenca pro la 1-a dispartigo de Pollado paliĝis vera revigliĝo de la tradicio okazis post la 2 a mondmilito. La Pasionaj Misteroj estis renovigitaj kaj riĉigitaj.
En 1947 la unuan fojon dum la Palma Dimanĉo estis aranĝita „La enveturo de Jesuo en Jerusalemon sur azeno”. Riĉiĝis la programoj de la Pasionaj Misteroj de la sanktaj Merkredo, Ĵaŭdo kaj Vendredo. Inter la rolantoj aperis figuroj de Kristo, Dipatrino, apostoloj, arkisacerdotoj, fariseoj, virinoj kaj soldatoj. Ĉiu el la figuroj estas karakterizita kaj ricevis parolendajn tekstojn.
En 1957 la Pasionaj Misterioj en Kalwaria Zebrzydowska ricevis formon ĝis nun praktikatan kaj logantan ne sole loĝantojn de la loko kaj regiono, sed ankaŭ gastojn, turistojn, pilgrimantojn el la lando kaj ekterlando.

El la elsendo 15.04.2025. Legas Barbara – 08′ 56″

Rejewski, Zygalski, Różycki ĉifrologoj rompintaj Enigma

En 1929 en Poznano komenciĝis historio, kiu alkondukis junajn polajn matematikistojn al la sukceso, kiu laŭ historiistoj kaj ekspertoj decidis pri tio, ke la 2-a mondmilito daŭris je du-tri jaroj malplilonge. Tiu sukceso estis la malĉifro de la kodoj de la germana ĉifromaŝino Enigma. Kaj tiam en 1929 estis organizita sekreta kriptologia kurso por matematikistoj studantaj en la Poznana Universitato. La kurso celis akiri novajn laborantojn por la Ĉifroburoo, invigilserva strukturo respondeca pri la ĉifrorompado en la polaj armeaj fortoj kaj la tiama ĉeftasko estis rompi la plej malfacilan tiutempe ĉifron de la germana Enigma.
Jam en la dua duono de la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento en la radioetero aperis misteraj ĉifrogramoj, kiujn ne eblis malĉifri per tradiciaj metodoj. Ilia malĉifro fariĝis prioritato. Oficiroj kaj laborantoj de la Ĉifroburoo konsciis pri la defio. Ili konis la ĝeneralajn funkciprincipojn de Enigma, sed ankaŭ konsciis, ke necesos apliki nekonvenciajn sovlojn. Ne tuj evidenta, sed samtempe noveca, estis la ideo uzi la helpon de la matematikaj studentojn de la juna tiam Poznana Universitato. Inter la civilaj matematikistoj por la bezonoj de la militista invigilservo en la sereta kurso pri kriptologio ektroviĝis Marian Rejewski, Henryk Zygalski kaj Jerzy Różycki.
Tio, kio ŝajnis malebla efektiviĝis. Fine de decembro 1932 Mariam Rejewski malĉirfris la unuajn informojn peratajn de Enigma. La kunaŭtoroj de la sukceso estis ankaŭ Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski. Post la fino de la kurso ili estis enlaborigitaj en la Ĉifroburoo de la Ĝenerala Stabo de la Polaj Armeaj Fortoj. Ili sukcesis malkovri la funkcisekreton de Enigma aplikinte la matematikan kaj ne lingvistikan metodon.
La tri polaj matematikistoj projektis la kopion de la ĉifromaŝino, kies elementoj kreiĝis en la varsovia Radioteknika Produktejo Ava. Somere de 1939 la polaj militistaj fortoj transdonis ekzplerojn de la kopiita Enigma al Francio kaj Britio kune kun informoj pri la kodorompo. Tial la laboroj pri la rompado de laŭvicaj versioj kaj perfektigoj de Enigma-ĉifro estis daŭrigitaj en la brita kriptologia centro en Bletchley Park. Kvankam la esploroj de junaj polaj matematikistoj grave kontribuis al la ŝango de la sorto de la 2-a mondmilito ili neniam estas rekonitaj sur la internacia areno. La sukceso de malĉigro de Enigmo estis atribuita al britaj kriptologoj kaj neniam la nomo de polaj matemarikistoj aperis sur la internacia forumo. Nur antauneloge en la interncia spaco aperis la unuaj sugestoj, ke oni ĝuste taksu, aprecu la kontribuon de poloj.
En Pollando tiuj konoj fariĝis pli ĝeneralaj, kaj la unuaj aperis en la komenco de la 70-aj jaroj. Kaj se temas pri pliaj sortoj e polaj matematikistoj ni aldonu, ke en septembro 1939 Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski evakuiĝis tra Rumanio al Francio. Jerzy Różycki pereis en 1942 kiam lia ŝipo en iom misteraj cirkonstancoj dronis sur Meditereaneo. La du ceteraj daŭre okupiĝis pri la germanaj ĉifroj laborante en la strukturo de la Polaj Armeaj Fortoj en Britio.
Nur en 2000-a jaro Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski estis postmorte distigitaj per la Grandaj Krucoj de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando. En 2018 Adam Mickiewicz-universitato transdonits sian iaman Collegium Historicum por establi la Ĉifrocentron Enigma, kies patronoj fariĝis la polaj matematikistoj. Marian Rejewski, Jerzy Różycki kaj Henryk Zygalski estis cetere postmorte distingitaj per la Medalo Alummno Bene Merento de Adam Mickiewicz-universitato.
La Ĉifrocentro Enigma en Poznano estas loko ekscpeta, moderna, multmedia, kiu en aktiva maniero prezentas al la spektanto la historion de la ĉirfrorompado ekde la plej fruaj epokoj ĝis Enigmo, al kio kontribuis poznanaj matematikistoj. Samtempe ĉiu vizitanto de la Centro povas provi siajn fortojn pri la ĉifroarto dum kriptologiaj kursoj kaj dank’ al progresintaj teknikoj malkaŝadi la sekretigitajn la infrmojn. Tiel ili ricevas la guston de la kriptologia kurso, kiun partoprenis Rejewski, Zygalskie kaj Różycki en 1929. Krome en la Centro oni prezentas nun historiajn kaj nuntemajn komputilojn kaj kriptologiajn teknikojn, ĉar kun ili ligiĝas la informadika evoluo.

El la elsendo 05.04.2025. Legas Barbara – 06′ 36″