Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Teresa Nemere pri sia laboro en la Etnografia Muzeo de Toruń

La 1-an de decembro forpasis konata pola esperantistino el Toruń, Teresa Nemere. En sia laboro en la tiea Etnografia Muzeo ŝi kreis i.a. spacon por kunlaboro pri folkloraj temoj, en kiu la pontan rolon ludis Esperanto. El nia arkivo ni prezentas fragmenton de intervjuo, kiun antaŭ multaj jaroj ŝi donis al nia redakcio ĝuste pri utiligo de Esperanto en sia profesia laboro.

El la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio

El la elsendo 05.12.2025 – 04′ 21″

Kun la karmemora redaktoro Roman Dobrzyński

Nia elsendo el la 15.11.2025 grandparte estis dediĉita al la memoro de la forpasinta la 13-an de novembro 2025 konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. El nia arkivo ni memorigas ampleksan interparolon el 2006, faritan en la E-Redakcio de Pola Radio, post lia trimonata instruado de Esperanto en Ĉinio.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.11.2025 – 18′ 42″

D-ro Gabriel Beecham i.a. pri sia vojo al Esperanto

Antaŭ nia mikrofono gastas d-ro Gabriel Beecham renkontita dum la 110-a UK en Brno. Li rakontas pri sia esperantistigo, ni krome ekscias, ke la nuna prezidanto de BEA estas profesie kuracisto anestezisto. Kaj kompreneble ĝojigis nin la informo, ke ankaŭ al li niaj E-elsendoj el Varsovio ne estas nekonataj.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 10.11.2025 – 08′ 35″

Ognian Kabranow, aŭskultanto el Usono

Dum la 110-a UK en Brno inter niaj tie renkontitaj aŭskultantoj troviĝis ankaŭ Ognian Kabranow el Usono. Antaŭ nia mikrofono li dividis siajn opiniojn pri la E-elsendoj de la Pola RetRadio, aparte en la kunteksto de la komencanta esperantisto. Li ankaŭ esprimas siajn dezirojn ligitajn kun la enhavo de la elsendoj.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 05.10.2025 – 08′ 38″

Kun Rakoen Maertens pri la Premio Grégoire Maertens

Laŭ informo de Michela Lipari perita en la nomo de la ĵurio „Premio Maertens” nunjare je unu monato pli longe, t.e. ĝis la 31-a de oktobro 2025 eblas prezenti kandidatojn por Maertens-premio 2026 (GK N-ro 1240). Pri la ideo de ĉi tiu premio kaj unua solena enmanigo dum la 110-a UK en Brno ni interparolas kun la nepo de la eksa prezidanto de UEA, Rakoen Maertens.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.09.2025 – 07′ 52″