Sciencaj informoj
Afar – realtempa disiĝado de kontinentoj
La regiono Afar en la orienta Etiopio estas unu el malmultaj lokoj sur la Tero, en kiu eblas observi realtempe malkomponiĝon de la kontinentoj kaj kreiĝon de nova oceano.
Konforme al tio, kiel la tektonaj platoj distanciĝas unu disde la alia la terkrusto laŭvorte krevas. Akompanas tion en profundo pulsado de la termantelo komparebla kun la korpulado. Ĉio ĉi okazas en la konektoregiono de tri tektonaj platoj – araba, nubia kaj somalia. Tie ĉi sub la tiel nomata triobla Afar-nodo la Tero malfermiĝas deinterne. Laŭ prognozoj de sciencstoj kreiĝos ĉi tie tute nova oceanfundo kaj akvo el la Ruĝa Maro komencos enpenetri la kontinenton.
La esplorkolektivo gvidata de geologo Emma Watts el kimra Swansea-universitato analizis la kemian konsiston de 130 provaĵoj el vulkanaj rokoj de Afar-regiono kaj ĉefa etipia rifto. Baze de tio kreiĝis modelo ebliginta enirigardi la profundon de la planedo. Eĉ sciencistojn surprizis tio, kion ili konstatis. Evidentiĝis, ke la termantelo sub Afar ne estas kohera aŭ stabila. Ĝi pulsas, kaj tiujn pulsadojn karakterizas kemiaj proprecoj. La altiĝantaj ondoj de parte fandita termantelo traiĝas tra disfendiĝantaj super ili tektonaj platoj.
Laŭ geofizikisto Derek Keir el Southampton-universitato kaj Florenca Universitato estis trovitaj tiel pruvoj pri tio, ke la evoluo de profundaj ŝpurcoj el la termantelo estas strikte ligitaj kun la platoj super ili. Kaj tio havas esencan signifon por interpreto de vulkana aktiveco sur la Tero, sismaj procezoj kaj krevdisĝado de la kontinentoj.
El la elsendo 30.06.2025. Legas Barbara – 02′ 26″
Eĉ mezage eblas rezigni pri obezeco
En modernaj socioj obezeco estas traktata tre ofte kaj ĉefe kiel estetika problemo. Atestas pri tio miloj da mirakloefikaj dietreceptoj unuavice en periodaĵoj kaj portaloj dediĉitaj al virinoj. Sed inter obezuloj ne mankas viroj kaj vera plago estas obezaj infanoj. Apartan aĝgrupon minacitan de obezeco konsisitigas mezaĝuloj, kies dikiĝon kaŭzas malbonaj vivstilaj kutimoj kaj aparantaj tiuaĝe hormonaj ŝanĝoj en la homa organismo. Sed ĝuste tiam necesas aparte zorgi pri sia pezo, ĉar dikeco, obezeco kondukas al multaj malsanoj, seriozaj sanproblemoj kaj minaco de tro frua morto. Finnaj sciencistoj dum jaroj esploris, kiel pezoperdo en ĉi tiu vivperiodo alkondukas al pozitivaj ŝanĝoj.
En majo ili dividis la rezultojn de siaj esploroj – kiuj koncernis 23 mil diversaĝajn personojn – en la periodaĵo JAMA Network Open. La esploroj okazis en tri periodoj: 1985-88, 1964-1973 kaj 2000-2013 kaj pruvas, ke mezaĝuloj perdante pezon mezaĝe malpli ofte suferis en pli alta aĝo diversajn malsanojn, kiel korinfarktojn, embolojn, tumorojn, astmon, kronikan obstrukcan pneŭmonopation. Krome ilia mortoofteco – pro ajna kauzo – estis malpli ofta dum la sekvaj 35 jaroj kompare al tiuj obezaj mezaĝuloj, kiuj ne entreprenis provojn perdi la pezon.
Finnaj esploristoj certas, ke eĉ malgranda pezoperdo en la meza aĝo – nur 6,5-procenta povas influi la vivolongon kaj vivkvaliton, eviton de gravaj malsanoj. La plej grandajn sanavantaĝojn akiris tiuj personoj, kiuj sen medikamentoj kaj kirurgia interveno ŝanĝis mezaĝe sian vivstilon. Fundamentis ĝin saniga dieto, kaj konscia fizika aktiveco.
En la esploroj de finnaj sciencistoj pacientoj estis grupigitaj baze de korpomasa indico, BMI. Tio ne ĉiam spegulis ilian veran sanstaton, aparte ĉe personoj kun nekutimaj korpoproporcioj. Nome la ŝlosilan signifon havas la korpoloko en kiu kumuliĝas graso. La plej minaca estas ventra obezeco, kiu ligiĝas kun metabola risko.
La citita de PAP-agentejo profesoro Timo Strandberg el la Helsinki-universitato, la ĉefaŭtoro de la esploroj certigis, ke „maldikiĝado kun ŝanĝo de la vivstilo havas enorman profilaktan povon”.
El la elsendo 20.06.2025. Legas Barbara – 03′ 23″
Malkovrita recepto por la egipta bluo
Usonaj sciencistoj rekreis recepton, aŭ prefere receptojn por produkti la egiptan bluon. Ĉi tiu malnova sintetika pigmento estis eksterordinare alte taksata en la antikva mondo kaj aplikata en la epoko ankoraŭ antaŭ la 1-a dinastio, do ĉ. 3250-a jaro antaŭ Kristo.
Ĝi estis uzata en la antikva Egiptio en la loko de multekostaj materialoj kiel turkiso aŭ lapislazulo. Dum miloj da jaroj oni pentris per ĝi lignon, murojn, ŝtonojn kaj mumikartonaĵojn. Tamen la scio pri ĝia produktado perdiĝis.
Du usonaj kulturinstitucioj turnis sin al sciencistoj en la Vaŝingtona Ŝtata Universitao kun peto rekrei la egiptan bluon por iliaj ekspozicibezonoj. Por sciencistoj tiel doniĝis la okazo pli porfunde okupiĝi pri materialo, kiu de jaroj ĝuas kreskantan interesiĝon. La egipta bluo ofte havis malhelbluan, opakan, grizan aŭ verdan nuancojn. Sciencistoj konjektis do, ke tiuj diferencoj rezultis el diversaj metodoj aplikataj de metiistoj en malsamaj lokoj. Ili samtempe premisis, ke la universaleco de la pigmento mem signifis, ke ekzistis iu baza recpto.
Kiel dirite la interesiĝo pri la egipta bluo kreskis en la lastaj jaroj. i.a. pro tio, ke ĝi havas interesajn optikajn, magnetajn kaj biologiajn proprecojn, kaj sekve eblas ĝin uzi en modernaj teknologioj. Ekzemple la egipta bluo emisias lumon en la infraruĝa gamo, kio ne estas videbla por la homa okulo. Tio tamen signifas, ke ĝi povas estis aplikata ekzemple por krei farbojn rezistajn je falsado. Krome ĝia kemia konsisto similas al tiu de alttemperaturaj superkonduktantoj, do alia sfero por konsderi aplikeblon.
La vaŝingtonaj kemiistoj, inĝenieroj, mineralogoj kaj egiptologoj kreis 12 diversajn receptojn por la egipta bluo, en kies konsiston eniris silicia oksido, kupro, kalcio kaj natria karbonato. La preparitajn miksaĵojn ili varmigadis ĝis unu mil celsiusaj gradoj dum unu ĝis 11 horoj konsiderante teknikajn eblecojn pri kiuj disponis antikvaj metiistoj. Post malvarmigo de la provaĵoj en malsama daŭro la provaĵoj estis ekzamenitaj helpe de modernaj analizaj teknikoj. Sekve la akirita materialo estis komparita kun provaĵoj el du malsamaj egiptaj artefaktoj.
Oni rimarkis, ke la pigmento estis altgrade heterogena kaj signifajn diferencojn en kolornuanco eblis akiri dank’ al malgrandaj modifoj en la produkta procezo. La plej surpriza estis la fakto, ke la plej intensan bluon oni akiris, kiam en ilia miksaĵo la bluaj ingrediencoj troviĝis nur 50-procente. Ne gravis la ceteraj. Montriĝis, ke ĉiu pigmentopartiklo enhavas tutan gamon da malsamaj ingrediencoj.
La akiritaj provaĵoj de la egipta bluo de la vaŝigntonaj esploristoj estas nun ekspoziciataj en Carnegi-muzeo de Naturhistorio en Pitsburgo, Pensilvanio.
El la elsendo 10.06.2025. Legas Barbara – 04′ 14″
Ĉu efika medikamento kontraŭ apopleksisekvoj
Esploristoj el la Kalifornia Universitato en Los Angelos asertas, ke ili kreis la unuan medikamenton, kiu baze de eksperimentoj kun musoj, plene imitas rezultojn de fizika rekapabligado ĉe viktimoj de apopleksio. Siajn esplorrezultojn pri du substancoj aplikitaj al musoj, kiuj signifagrade reakris la moviĝkapablon, ili priskribis en „Nature Communications”.
Plimulto de personoj suferintaj apopleksion neplene revenas al la antaŭa sanstato. Aktuale ne ekzistas medikamentoj kuracantaj apopleksiefkojn. Unusole helpa estas la rekapabligado, kiu tamen estas limigita, se temas pri la rezultoj. La kanadaj esploristoj celis krei medikamenton, kiu povus doni rezultojn samajn kiel la rekapabligado.
La kolektivo de profesoro S. Thomas Carmichael unue analizis kiamaniere la rekapabligado influas cerbon de persono suferinta apopleksion, kaj sekve ili komencis serĉi molekulojn, kiuj povus havi similan influon kiel la rekapabligado. Esploristoj sukcesisi identigi konektojn en la cerbo, kiuj perdiĝas sekve de apopleksio, kaj kio okazas for de la apopleksicentro. Estis konstatite, ke parto de tiuj konektoj perdiĝas en la neŭronoj PV pro efiko de parvalbumino. PV-neŭronoj partoprenas en la generado de gamma-ondoj, kiuj kunordigas la laboron de neŭronoj. Apopleksio ĉesigas ĉi tiun kunordigadon, sed la fizika rekapabligado ĝin revenigas.
La kanadaj esploristoj idendigis du molekulojn, kiuj povus revenigi gamma-ondojn post apopleksio. Ambaŭ stimulas PV-neŭronojn. La ekzamenadoj elmontris, ke iu el la medikamentoj, DDL-920 en signifa grado alkondukis al la reakiro de la musa movfunkcio. La rezultoj estas konindaj tamen antaŭ ol medikamento aperos sur la merkato estas necesaj pliaj esploroj pri ĝia efikeco kaj sekureco por homoj.
El la elsendo 30.05.2025. Legas Barbara – 02′ 45″
Laŭreato de Eŭropa Scienca Premio St. Lem 2024
Teoria fizikisto d-ro Tobias Dornheim el Helmholtz-Zentrum Dresden-Rossendorf ricevis la Eŭropan Sciencan Premion, kies patrono estas Stanisław Lem pro la jaro 2024. Li estis rekonita pro siaj esploroj pri varma densa materio kaj fiziko de alta energidenseco. La germana fizikisto envivigas novan metodon analizi ekstremajn materistatojn, kiel ekzemple tiujn kiuj okazas ene de plandedoj aŭ en eksperimentoj pri energifuzio sen konsidero al modeloj eraremaj.
La Eŭropa Esplorpremio estis laĉita ĉe Vroclava Universitato de Scienco kaj Teknologio en 2021 omaĝe al la 100-a naskiĝdatreveno de Stanisław Lem. Ĝi celas junajn sciencistojn malpli ol 40-jaraĝajn, kiuj studas aŭ faras esplorojn en la uniaj kaj asociigitaj landoj.
D-ro Tobias Dornheim gvidas esplorojn en la pola-germana Esplorcentro pri Altnivela Kompreno de CASUS-sistemoj. Establita en 2019 kiel sian gvidideon ĝi traktas ligon de matematiko, sistemteorio, datumscienco kaj scienca komputiko por repripensado de esploroj pri sistemoj intense utligantaj datumojn.
El la elsendo 30.05.2025. Legas Gabi – 01′ 31″
Antarkto tamen ne degelas
Surprizajn donitaĵojn rilate Antarkton prezentis ĉinaj sciencistoj el la Tongji-universitato. Baze de donitaĵoj el la satelitoj GRACE kaj GRACE-FO ili konstatis, ke en la jaroj 2021-23 Antarkto ne perdis, sed akiris meze 108 miliardojn da tunoj da glacio jare. Tio estas kontraŭo de la pli frua tendenco notita en la periodo 2011-2020, kiam Antarkto estis perdanta ĉirkaŭ 142 miliardojn da tunoj da glacio jare.
Laŭ esploristoj la ĉefa kaŭzo de la kresko de la glacikrusto estis enorme intensaj neĝadoj en la orienta Antarkto, aparte en la regiono Wilkes Land–Queen Mary Land. La glaciologoj rimarkis, ke kvar ĉefaj glacibasenoj Totten, Denman, Moscow University kaj Vincennes Bay, kiuj pli frue estis perdantaj glacimason nun grandigis ĝin dank’ al pli granda akumuliĝo de neĝo. La kresko de la glacimaso de Antarkto en la analizata periodo influis poioman kreskon de la ĝenerala marnivelo je tri dekonoj da milimetro jare. Multaj ekspertoj asertas, ke kvankam la kresko de glacikruto estas pozitiva signalo, ĝi povas signifi nur mallongdaŭran anomalion, rezultantan el la eksternormaj veterkondiĉoj.
El la elsendo 20.05.2025. Legas Pamela – 01′ 43″
Nova hidroĵeleo por ostoporozo
Malsano, kiu ligiĝas kun grandaj sociaj kaj ekonomiaj kostoj estas ostoporozo kiun kaŭzas perturboj en la natura procezo de la sorbitiveco (ensorbado) de ostoj kaj ilia rekreado. Eĉ 40 procentoj de virinoj post la 50-a vivojaro suferas gravajn ostorompojn pro ĉi tiu malsano. Kaze de viroj temas pri 20 procentoj. Homoj ofte ne konscias pri sia sanstato. EĈ 20 procentoj de grandaĝaj personoj suferinaj rompon de femurosta kolo mortas en la daŭro de unu jaro, kaj pli ol duono suferintaj la rompon neniam rekiras pli fruan nivelon de aktiveco.
Malsanuloj ricevas medikamentojn, kiuj aŭ magrandigas la ostoesorbadon aŭ akcelas ostorekreadon, tamen necesa estas eĉ unu jaro por konstati la kuracefikojn. Dum ĝi la pacientoj estas endanĝerigitaj de ostorompo.
Dominique Pioletti el la Laboratorio pri Biomekanika Ortopedio en la Teknologia Instituto en Laŭzano prilaboris kun sia kolektivo hidroĵeleon, kiu post la injekcio en la oston fulmrapide grandigas ĝian densecon. La esploroj, pri kies rezultoj skribis la peridaĵo Bone elmontris, ke ĉe la laboratoriaj ratoj okazis eĉ 5-obla densiĝo de piedostoj. Kiel la unuaj svisaj esploristoj elmontris ke sistema apliko de medikamentoj kun loka injekciado de ĵeleo alkondukas al rapida grandigo de ostodenseco.
Aktuale ekzistas kelkaj similaj terapioj. La facile injektebla ĵeleo prilaborita en EPFL konsistanta el hialurona acido kaj nanoelementoj de hidroksiapatito formas strukturon similan al strukturo de natura osto. Detalaj analizoj pruvis, ke la injekciaĵoj de hidroĵeleo mem aplikataj loke povas grandigi la ostodensecon eĉ trioble.
El la elsendo 10.05.2025. Legas Barbara – 02′ 29″
Kiel uzata lingvo povas influi decidojn
Doktoro Rafał Muda el Psikologia Instituto de la Vroclava Universitato kadre de sia doktoriga laboro esploris kiel homajn decidojn influas tio, se ni alprenas ilin baze de informoj en fremda lingvo. Temas pri lingvo, kiun ni lernis aldone, ekzemple en lernejo. Kiomgrade tiuj decidoj estas aliaj, ol se ni farus ilin analizante situacion en la gepatra lingvo. La rezultoj de liaj esploroj aperis en 4 artikoloj publikigitaj i.a. en Cognition kaj Periodaĵo de Eksperimenta Psikologio.
Evidentiĝas, ke tiuj decidoj povas esti malsamaj. La uzata lingvo ŝanĝas la intensecon de spertataj emocioj kaj ankaŭ influas la kapablon analizi problemojn kaj elekti solvojn. Tio havas grandan signifon en la epoko de tutmondiĝo, kiam ĉiutage ni alprenas decidojn en plurlingvaj kuntekstoj.
Pli fruaj esploroj montris, ke se ni komunikas en fremda lingvo, la naturaj situacioj, kiujn karaktizas altaj emocioj komencas esti malpli stimulaj. La esprimo >mi amas vin< en la angla sonas alie ol se ĝi estus esprimita en la gepatra lingvo, ekzemple la pola. Simile en la fremda lingvo estas pli facile blasfemi aŭ mensogi. La esploroj de doktoro Rafał Muda estas la unua provo komplekse testi mekanismojn, kiuj fundamentas ĉi tiun fenomenon. Ekzemple frontante moralajn dilemojn personoj analizantaj taskon prezentitan en la fremda lingvo donis malpli grandan atenton al la sociaj normoj kaj konsekvencoj de siaj agadoj. Samtempe dum alprenado de riskaj decidoj la uzo de la fremda lingvo ne ĉiam influis, ŝanĝis la alprenatajn decidojn. La esploroj de doktoro Rafał Muda malfermas pordon al aplikoj de iliaj rezultoj en realaj situacioj, tiaj kiel edukado aŭ projektado de lingvaj interfacoj en plurkulturaj kuntekstoj.
El la elsendo 10.05.2025. Legas Barbara – 02′ 35″
Kontraŭsunaj okulvitroj protektas
Al Pollando revenis sunplenaj tagoj kaj poloj, dank’al printempaj temperaturoj kaj alproksimiĝantaj festotagoj (temas pri la 1-a kaj 3-a de majo) ŝatas pasigi la liberan tempon ekstere. Ĉi-kuntekste indas rememori pri respondeca ĝuado de la sunradioj.
Ĉiufoje kiam ni surmetas sunokulvitrojn, ni faras ion bonan por ni mem. Ultraviola radiado kondukas al la formado de liberaj radikaloj en la haŭto kaj okuloj, kiuj akcelas la maljuniĝoprocezon kaj damaĝas la ĉelojn. Tiuokaze doktoro Piotr Fryczkowski, estro de la varsovia Oftalmologia Hospitalo “Retina” memorigas, ke sunokulvitroj rolas por la okuloj kiel protekta ŝildo, blokante radiadon kaj limigante la formiĝadon de liberaj radikaloj. La ultraviola radiado penetras la korneon kaj atingas la retinon. Jen de kie nervaj impulsoj estas senditaj al la cerbo. La UV-radioj pliigas la katarakto-riskon kaj degeneron de la flava makulo. Ĉiutaga troa ekspozicio de la okuloj al la suno kondukas al damaĝokresko, interalie al difekto de lumensiloj, t.e. ĉeloj, kiuj sendas nervajn impulsojn al la cerbo. En tomografia studo eblas vidi perdon de lumkaptaj ĉeloj ĉe personoj, kiuj ne sufiĉe zorgis pri la okuloj dum sunaj tagoj. La konsekvenco de tia malzorgo estas difektita vidkapablo.
Unu el la plej facilaj manieroj protekti niajn okulojn estas la uzo de sunokulvitroj, sed nepre de tiuj kun UV-filtroj. La merkato plenplenas je diversaj modeloj distingiĝantaj per dezajno, lensa materialo kaj protektonivelo. Se temas pri tiu ĉi lasta faktoro, aldonendas, ke sunokulvitroj kun la simbolo UV-400 protektas kontraŭ lumondoj 400-nanometraj, nome ili filtras preskaŭ tutece la malutilan UVA- kaj UVB-radiadon elsendatan de la suno. Indas ankaŭ certiĝi pri tio, ĉu sur la aĉetotaj sunokulvitroj troviĝas la dulitera simbolo “CE”, indikanta ke la produkto kongruas kun la uniaj kvalitonormoj.
El la elsendo 30.04.2025. Legas Maciek – 02′ 23″
Copernicus Festival 2025
Inter la 20-a kaj 25-a de majo 2025 en Krakovo disvolviĝos la nunjara eldono de Copernicus Festival. Ĉi-foje sciencistoj kaj artistoj interparolos pri la plej grandaj sekretoj de la mondo ekde kosmaj, tra tiuj de la homa cerbo kaj genetika kodo. La tegmenta temo estas „Mistero”.
Copernicus Festival – kreiĝinta laŭ inspiro de pastro profesoro Michał Heller, filozofo kaj kosmologo, kiu en la scienco rimarkas ne sole precizecon, sed ankaŭ belon – logas milojn da interesiĝantoj sopirantaj al konoj kaj raviĝo pri la mondo. Ligante sciencon kun kulturo la festivalo pruvas, ke gravajn demandojn pri ĉirkŭanta nin realo, loko de homo en la Universo starigas same fizikistoj kiel ankaŭ filozofoj, neŭrobiologoj aŭ artistoj. Dum festivalaj rendevuoj oni traktas plej diversajn temojn – ekde Artefarita Intelekto, tra komenco de la Universo kaj lingvaĵo de simioj, ĝis DNA de niaj praŭuloj.
Ĉiuj festivalaj eventoj estas senpagaj kaj malfermaj fizike aŭ elekronike. La festivala programo estas publike konsultebla. copernicusfestival.com
El la elsendo 20.04.2025. Legas Gabi – 01′ 33″