Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Redakcie pri la civitana buĝeto en Pollando

En la antaŭmikrofona renkontiĝo kun red. Gabi Kosiarska ni interparolas pri la t.n. civitana buĝeto, tio estas procedura mekanismo dank’ al kiu mezaj civitanoj mem decidas pri la destino de parto de buĝetaj rimedoj de sia urbo aŭ komunumo por konkretaj projektoj. Gabi jam delonge aktive engaĝiĝas en ĉi tiun agadon, do ni aŭdos i.a. pri ŝiaj tiurilataj spertoj

Interparolis red-inoj Barbara Petrzak kaj Gabi Kosiarska

El la elsendo 10.07.2025 – 12′ 30″

Kun la prezidanto de Litova E-Asocio, Povilas Jegorovas ne sole pri BET 59

Nia antaŭmikrofona gasto antaŭtage de Baltiaj E-Tagoj 59 estas prezidanto de Litova E-Asocio, Povilas Jegorovas. La temo ne estas sole la baldaŭ komenciĝonta evento en Kaunas, sed ankaŭ preparoj de LEA por inviti UK-on al ĉi tiu urbo kaj la demando ĉu Esperanton eblus kalkuli kiel kulturan heredaĵon de Litovio.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 05.07.2025 – 06′ 52″

Kun Maria Niemyjska, la estro de la Podlaĥia E-Libraro en Bjalistoko

Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ Maria Niemyjska el la Podlaĥia E-Libraro en Bjalistoko kun kiu ni interparolas i.a. pri la nunjara 15-a literatura konkurso „Esperanto ligas homojn” por rakonto pri la temo Perditaj en la reto https://espero.bialystok.pl/eo/15-a-literatura-konkurso-esperanto-ligas-homojn/?v=288404204e3d

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.06.2025 – 06′ 10″

Kun Georgo Handzlik ne sole pri lia rolo Bardo sen barbo

Post kelka tempo denove antaŭ nia mikrofono gastas Bardo sen barbo t.e. Georgo Handzlik, E-kantaŭtoro, aktoro, eldonisto. Hodiaŭ tamen la temo de la interparolo superas la E-komunuman kadron kaj ni ekscias iom pli pri lia laboro kiel manaĝero kaj posedanto de lokaj radiostacioj en Bielsko-Biała.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 10.04.2025 – 11′ 56″

Kun Oliver Walz pri preparoj de sarlandaj esperantistoj al UK 2007

Omaĝe al la forpasinta en februaro iama prezidanto de Sarlanda E-Ligo, Oliver Walz, siatempe nia aktiva aŭskultanto, ni memorigas arkivan interparolon, faritan dum la UK-2006 i.a. pri tio kiel esperantistoj el Sarlando preparas sin por partopreno en la Jokohama UK la sekvan jaron.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 20.03.2025 – 09′ 45″

Kelkaj retropripensoj marĝene de la UK en Aruŝo

Ni faras la lastan retrorigardon al la Aruŝa UK kun aparta gasto. Georgo Handzlik ne nur ĝin partoprenis, sed ankaŭ kontribuis al ĝia kultura programo. Kelkaj liaj opinioj, komentoj kaj rimarkoj – multajn monatojn post la unua afrika kongreso – meritas pripenson kaj repripenson, tute aparte dum la komenciĝonta semajno. Semajno de Internacia Amikeco.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.02.2025 – 09′ 13″