Sciencaj informoj

Eble supervenki kanceron per hormono de feliĉo

Enretigita de: | Dec 3, 2013 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Junaj polaj specialistoj fariĝis la laŭreatoj de la programo Inter, kiu subtenas la inter­branĉajn esplorojn kaj evoluigon de la kapabloj popularigi la sciencon. Unu el la laŭreatinoj, d-ino Katarzyna Kamińska okupiĝis pri la demando ĉu kanceron eblas supervenki per hormono de feliĉo. Inspiris ŝin la psiko­neŭroimunologio kreiĝinta en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Kvankam estas konate kiom ŝlosila faktoro estas la emocia stato de la homo kaj la fakto, ke la homa psiko kapablas jungi ĉiujn organojn por kontraŭbatali la malsanon,  kaze de malsaniĝo ni forgesas pri tio. La demando estis kiel alidirekti nian rezonadon en tia situacio je pozitiva pensado. Alia demando estis kiel tio okazas, ke organismo de homoj feliĉaj aŭ vivkontentaj pli sukcese frontas la malsanon. La laboranta en la Militista Medicina Instituto sciencistino konfirmis, ke pozitiva, bona pensado stimulas la nervo­sistemon al la produktado de neŭro­transportiloj. Unu el ili estas beta-endorfino, la t.n. hormono de feliĉo. Ĝia efikeco estas tre granda, nome ĝi kapablas mobilizi ĉelojn de la imunoistemo por kontraŭbatali la malsanon.

El la elsendo 03.12.2013. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0511380

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj