Sciencaj informoj
Iam maloftaj nun denove popularaj
En Eŭropo kreskas la nombro de kastoroj, bizonoj, blankvostaj maragloj kaj aliaj mamuloj kaj birdoj, kiuj ankoraŭ antaŭ duona jarcento fariĝis ĉi tie maloftaj. Tion raportas dokumento aperinta en la Interreto „Reveno de la naturo en Eŭropon”.
Ĝi i.a. sciigas, ke la populacio de la blankvosta maraglo rekreiĝis post la krizo kaj dekumiĝo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj i.a. sur la tereno de Ĉeĥio, Slovakio, Danlando kaj Aŭstrio. Dank’ al protekto per kiu estis ĉirkaŭprenita tiu birdospecio ĝia populacio kreskis de malpli ol du kaj duona mil paroj en la 70-aj jaroj ĝis 9 mil 600 paroj en 2010. La blankvostaj maragloj denove nestas en la regiono de sia iama aperado en la norda kaj centra Eŭropo. Ilin nombrokreskon oni notas en Rusio, Pollando, Germanio kaj en Svedio, en kiuj landoj vivas 80-procente la eŭropa populacio de blankvosta maragloj. La raporto entute priskribas kiel, kie kaj kial en diversaj regionoj de Eŭropo pliboniĝis la situacio de 18 bestospecioj kaj 19 birdospecioj.
Parto de la raporto estas dediĉita al la plej granda plantvora bestospecio en Eŭropo, bizono, kiu kiel libere vivanta mamulo formortis komence de la 20-a jarcento pro la ĉasado kaj malgrandiĝo de la vivejoj. La vastplanita bredopogramo kaj reenkonduko en la naturan medion de ne vivintaj libere bestoekzempleroj ebligis rekrei la sovaĝan populacion. Nun libere vivas 33 bizonaj gregoj konsistantaj en preskaŭ tri mil bestoj. Plej multnombraj troviĝas en Pollando kaj en Belorusio. La transdaŭron de la specio ne favoras tamen ĝia malgranda genetika varieco kaj manko de kontakto inter la gregoj.
Laŭ la aŭtoroj de la raporto ĉiuj ekzamenitaj specioj krom la iberia linko estas nun pli multnombraj ol en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. En la tuta Eŭropo videble multiĝas grandaj rabobestoj. La nombro de la bruna urso duobliĝis, je unu triono kreskis la nombro de lupoj. Grandiĝis la nombro de eŭroaziaj linkoj kaj agloj. En la sudo de la kontinento estas pli da vulturoj.
La antaŭan malkreskon de la ekzamenitaj bestospecioj kaŭzis nekontrolataj ĉasadoj, malgrandiĝo de la vivejoj kaj naturpolucio. La situacio pliboniĝis i.a. dank’ al planitaj leĝaj reguligoj, vastiĝo de la protektataj terenoj. Kvankam daŭre en diversaj landoj oni ĉasas bestojn, sed estis limigita la nombro de bestoj ĉaseblaj. Kiel favoran faktoron la raporto elmontras la migradon de la eŭropa loĝantaro el la kamparo al la urboj.
La ideodoninto de la raporto Frans Schepers estas konvinita, ke la naturo regenereiĝos, sed nur se homo ebligos tion pere de konstanta kaj intensa leĝa protekto. Daŭre la nombro kaj vivejoj de multaj specioj de la eŭropaj rabobestoj ne identas kun ilia historia stato, kaj daŭre la biologia varieco en Eŭropo ne estas stabila. Multaj specioj ankoraŭ ne atingis necesan por tio la nombrostaton.
El la elsendo 01.10.2013. Legas Barbara
Eŭropanoj kreskis dum 110 jaroj
La meza alteco de eŭropanoj en la periodo 1870-1980 kreskis je 11 centimetroj – de 167 ĝis 178. Influis tion la pliboniĝo de higieno, dieto kaj sanstato. Alia faktoro estas malpli da infanoj en la familioj, kio kaŭzis ke infanoj estas pli grandaj. La esploroj elmontris samtempe, ke la mezindico de la homa alteco grandiĝis salte dum la mondmilitoj kaj granda malsatkrizo. Laŭ ekonomikiisto Timothy Hatton el Essex-Universitato grandiĝo de la alteco estas unu el la indicoj pri la sanstato de la populacio. La donitaĵoj devenis el 15 eŭropaj landoj kaj rilatis al 21-jaraĝaj viroj. Sciencistoj koncentriĝis pri viroj, ĉar donitaĵoj rilataj al la virinoj estus malfacile akireblaj, dum viroj estas precize mezurataj de multaj jardekoj lige kun soldatrekrutiĝado. La donitaĵoj varias de lando al lando. En Hispanio viroj kreskis meze je 12 centimetroj, svedoj je 10 – sed la komencaj donitaĵoj el 1871 rilate hispanojn montris la altecon de 163 centimetroj. Kaze de svedoj temis pri 170.
El la elsendo 2013.09.24. Legas Barbara
Dependeco inter anemio kaj demenco
La ofta konsumado de malgrasa ruĝa viando povas malgrandigi la riskon de cerbodifektiĝoj kondukantaj al demenco kaj Alzheimer-malsano. La sciencista kolektivo el la Kalifornia Universitato gvidis esplorojn en grupo de 2500 senjoroj en la aĝo de 70 ĝis 79 jaroj, ĉe kiuj ne estis konstatita demenco. Post la paso de 11 jaroj signifa malfortiĝo de la mensa vigleco aperis ĉe 18 procentoj de la enketitoj. Inter senjoroj ĉe kiuj antaŭ la komenco de la ekzamenado estis konstatita anemio la aperinta demenco koncernis 23 procentojn, ĉe senjoroj ne suferintaj anemion demenco rilatis al 17 procentoj de la enketitoj. Laŭ sciencistoj pli alta risko de demenco povas seki el longiĝa nesufiĉa liverado de la oksigeno al la cerbo ligita kun anemio. Unu el la plej oftaj kaŭzoj de anemio estas nesufiĉo de fero, kiel mikroelemento respondeca pro transporto de oksigeno el la pulmoj al ĉiuj korpoĉeloj. Nesufiĉa nivelo de ĉi tiu mikroelemento kutime ligiĝas kun malbona dieto, en kiu mankas bestoproduktoj. El ili la mikroelemento estas absorbata en 25 procentoj, el plantproduktoj en 5 procentoj. Sciencistoj anoncas pliajn detalajn esplorojn pri la dependeco inter anemio kaj demenco.
El la elsendo 2013.09.24. Legas Barbara
Birda reagemo je aŭtovojaj trafiksignoj pri veturrapideco
Birdoj kvankam ne legas la trafiksignojn, tamen bonege orientiĝas pri veturrapideco ĉe aŭtovojo, ĉe kiu ili haltis, t.e. pri tio, ke laŭ iuj aŭtovojoj la veturrapideco estas pli granda. Tie ili startas al la flugo laŭ pli granda distanco for de la proksimiĝanta aŭtomobilo. Esploris tion sciencistoj el la kanadaj universitatoj en Kebeko kaj Montrealo. Siajn esplorojn ili komencis en 2006 en Francio ekzamenante birdojn renkontatajn revenvoje hejmen. Tiam ili konstatis, ke ĉe la aŭtovojoj, kie la veturrapideco egalis al 50 kilometroj je horo la birdoj startis al la flugo ĉ. 15 metrojn antaŭ la veturilo. Tie, kie validis la veturrapideco de 110 kilometroj birdoj startis 75 metrojn antaŭ la aŭtomobilo. Surpiza konstato estis, ke la birdoj ne estis adaptiĝantaj al la rapideco de aŭtomobilo, sed al deviga trafikrapideco. Laŭ kanadaj esploristoj birdoj traktas aŭtomobilojn kiel rabobestojn sciante, ke en iuj regionoj ili estas pli danĝeraj ol en aliaj. Pierre Legagneux (leganje) kaj Simon Ducatez (djukatez) asertas, ke la reago de birdoj je aŭtomobiloj varias depende de la jarsezono, do intendas kun ilia reagemo je rabobestoj. Printempe kiam la nutrado de idoj eldevigas riskemon kaj nespertaj idoj lernas ĝustajn reagojn birdoj maturaj estas pli kuraĝaj ankaŭ ĉe la aŭtovojoj. Laŭ ornitologo Christopher Lepczyk el la Havaja Universitato deziranta daŭrigi la kanadajn esplorojn birdoj kapablas asociaciigi medion (arbarojn aŭ vojojn) kun pli aŭ malpli granda risko.
El la elsendo 17.09.2013. Legas Barbara
Monitorado de alcionoj en Pollando
De tri jaroj oni monitoras en la Nacia Parko de Drawa-rivero en la okcidentnorda Pollando la populacion de alcionoj. En tiu regiono alcionoj havas siajn plej grandajn kovejojn en Pollando. La valo de Drawa-rivero kreas la plej avantaĝajn kondiĉojn por ili – apudbordajn eskarpojn kaj nutroriĉajn akvojn. La fiŝkaptadon de prefere malgrandaj fiŝoj ebligas fajna diafaneco de la rivero. Ĉiujare sur ĉi tiu tereno oni ringumas inter 100 kaj 150 junaj birdoj, kiuj poste migras al la okcidenta Eŭropo. Laŭ sciencistoj siajn idojn kovas tie de 12 ĝis 15 paroj, kaj ĉiu paro povas maturigi siajn idojn eĉ tri fojon en la sezono. Plej ofte alcionoj kovas 6 ovojn por unu fojo. Polaj alcionoj pasigas vintron en iom pli varmaj ol Pollando regionoj de Eŭropo. Oni notis ilin en Hispanio, Francio, Svislando, Italio, Kroatio, Nederlando, Ĉeĥio kaj Germanio. La plej granda flugodistanco de pola alciono egalas al 2100 kilometroj, kiun traflugis birdo de apud la rivero Brda ĝis la marbordo de Meditereaneo en Hispanio. Femala rekordulino traflugis 971 kilometrojn atinginte Brition. Alciono estas unu el la plej koloraj polaj birdoj, sed ne apartenas al la plej multnombraj. Ĝia populacio estas taksata je 2500-6000 kovoparoj. En la unua vivojaro pereas 80 procentoj de ili. Alcionoj vivas 4-5 jarojn, pli aĝaj birdoj estas esceptaj.
El la elsendo 17.09.2013. Legas Barbara
Plantoj kapablas kalkuli
Britaj esploristoj el John Innes Centre dum siaj esploroj pri plantoj surprize konstatis, ke plantoj kapablas kalkuli. Dank’ al tio ili kapablis dozi al si nutraĵon en la noktaj horoj. Nokte, kiam mankas la sunlumo plantoj ne povas produkti nutraĵon en la procezo de fotosintezo ili devas do dozi la kuliminitan amelon por ĝisatendi matenton. Kiel informis profesorino Alison Smith plantoj precize mezuras kiom da amelo bezonos kaj kalkulon faras pere de kemia analaizo, kiu en la folioj precize mezuras la kvanton de amelo. Tiu informo trafas al la t.n. interna horloĝo de la planto simila al la homa biologia horloĝo. Ĝi scias kiom da tempo restis ĝis la frumateno. Kaj tiam okazas la kalkulado. En la planto troviĝas du ĉelogrupoj. Unu estis difinta kiel amelo la alia tempo.La rilato de la amelaj ĉeloj al. la tempoĉeloj elmontras la konsumoritmon de abelo. Tio estis la unua pruvo pri matematika kalkulado ĉe la plantoj.
El la elsendo 10.09.2013. Legas Barbara
Dormo kaj la homa dormokvalito
Dormo gravas ne sole por la homa bonfarto, sed influas la cerbokonstruon. Tion asertas usonaj sciencistoj ekzamenantaj la ĉi-rilatan influon de la dormo. Nome ili konstatis, ke dum la dormo kreiĝas multaj novaj cerboĉeloj anstataŭignate tiujn, kiuj formortis. Temas pri oligodendroĉeloj necesaj por formado de mjela membrano, kiuj protektas kaj izolas fibrojn pransportantaj signalojn en la cerbo. La testoj je musoj elmontris, ke dum la dormo la kvanto de la nematuraj oligodendroĉeloj duobliĝas. Tio signifas la cerbo dum la dormo riĉiĝas dum eldevigita tro longdaŭra aktiveco la cerbo malriĉiĝas. La esplorojn gvidis scienca kolektivo en la universitato en Wisconsin.
El la elsendo 10.09.2013. Legas Barbara
Skajpo 10-jara
Fine de aŭgusto la populara komunikilo skajpo revoluciiginta la komunikadon en la Interreto festis la jubileon de la 10-jariĝo. Komence ĝi ebligis sole interretajn interparolojn sen la ebligo de videointerparoloj, kio influis la kreskon de la nombro de ĝiaj uzantoj. La senkostaj interparoloj fariĝis la furoraĵo, kiun inventis svedo kaj dano. Aktuale uzas ĝin pli ol 200 milionoj da homoj. En iuj landoj okazis klopodoj subaŭskulti skajpajn interparolojn, en Etiopio la uzo de la skajpo estis minacita per mallibereja puno. En Ĉinio estas pretigata speciala vesio de skajpo ebligonta kontroli la interparolojn. Hodiaŭ skajpo estas aplikata en multaj mobilaj komunikiloj kaj daŭre kreskas la nombro de ĝiaj uzantoj. Ĉiam pli ofte eblas trovi anoncojn pri perskajpa instruado de lingvoj kaj aliaj studobjektoj.
El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara
Abelaj antenoj kiel socia komunikilo
Same kiel homoj salute etendas la dekstran manon, tiel abeloj salutas unu la alian aplikante siajn dekstrajn antenojn. Konstatis tion sciencistoj el la universitato en Trento, Italio. Laŭ iliaj observoj rezultas, ke abeloparoj, kiuj rilatas utiligante sole dekstrajn antenojn proksimiĝas pli rapide kaj rilatas pozitive etendante langon aŭ rostreton. Se ili uzas la maldekstrajn antenojn iliaj reagoj pli ofte estas negativaj kaj ilia korpo arkiĝas aŭ ilia pikilo celas la alian. Tio signifas laŭ Giorgio Vallortigara, ke abeloj por pli bona komunikado preferas dekstrajn antenojn. Eksperimentoj elmontris, ke abeloj kun nur dekstra anteno kondutis kvazaŭ ili posedus ambaŭ demonstrante agreson rilate insektojn el fremda kolonio. Abeloj nur kun maldekstra anteno ne kapablis distingi inter la propraj aŭ fremdaj insketoj. Laŭ Giorgio Vallortigara la eksperimentoj sugestas ankaŭ, ke abelocerboj karakteriziĝas per asimetrio kiel ĉe la homo. Ĝis nun oni asertis, ke tio estas homa karakterizaĵo ligita kun la uzo de lingvo kaj superaj konigaj procezoj. La esploroj entute elmontris apartajn kapablojn de abeloj, kiuj disponas en la cerbo pri apenaŭ 960 mil neŭronoj dum homoj pri 86 milionoj. Abeloj kapablas rekone identigi la homajn vizaĝojn, elstare navigas kaj pere de danco informas unu la alian, kie serĉi nutraĵon.
El la elsendo 03.09.2013. Legas Barbara
Suroceanaj plastoinsuloj
Sur la Tero evoluas nova ekosistemo, kiun konsistigas diversaj mikroorganismoj nutrantaj sin per kemiaj forfalaĵoj drivantaj tra la maroj. Tiun novan medion biologoj difinas kiel plastosferon. Sciencistoj el la usona Oceanologia Instituto Woods Hole ekzamenis testprovaĵojn de la t.n. plasta supo el la norda Atlantiko. Plimulto de la plastaj forfalaĵoj ne superis unu milimetron, sed ili evidentiĝis riĉa vivejo de mikroorganismoj. Sur unu milimetra fragmento vivas ĉ. unu milo da ili. Temas pri fitoplanktono kaj bakterioj konsumantaj plaston kaj minivoruloj, kiuj nutras sin per ĉi tiuj bakterioj. Ĉio ĉi formas simbiozan organismon kun apartaj vivotrajtoj.
La ekzameno de plastosfero helpe de elektrona mikroskopo elmontris, ke aperantaj en ĝi mikroorganismoj evoluas alimaniere ol en la naturaj ekosistemoj. Plasto malkomponiĝas malpli rapide ol organikaj restaĵoj, ligno kaj korpoj de marbestoj kaj liveras krome aliajn nutrosubstancojn, sub kies influo la mikroorganismoj evoluas.
kelkfragmente sur plastokonglomeraĵo dominas bakterioj el la familio Vibrio, al kiuj i.a. apartenas bakterioj provokantaj koleron kaj problemojn de la digestosistemo. Sciencistoj el la Oceanografia Instituto Woods Hole intencas identigi ĉiujn bakteriojn el la prenitaj testoprovaĵoj. En unu el la planataj esploretapoj oni observos ilian evoluon en la laboratoriaj kondiĉoj por malkori ilian vivmanieron kaj eblan influon en la mara medio.
Sur la Tero ĉiujare oni produktas 260 milionojn da diversspecaj plastaj pakumoj kaj elfaraĵoj, el kio 10 procentoj trafas en la oceanojn. La oceaniaj fluoj puŝas tiujn forfalaĵojn for de la marbordoj. Laŭ tiu vojo iom grandaj plastofragmentoj diseriĝas kaj sekve kreiĝas la menciita jam plastosupo. Ĝi jam nun endanĝerigas 250 marajn speciojn. Sciencistoj ne kapablas antaŭvidi kiel la plastosfero influos la vivon de la oceano, i.a. kiel ĝi influos la ŝanĝojn de la oceania manĝoĉeno.
La esplorojn de la sepa kontinento gvidas ankaŭ profesoro Mark Brown el la Nacia Ekologia Esplorcentro en Santa Barbara en Kalifornio kunlaborante kun kolektivo de profesoro Richard Thompson el la brita Plymouth-universitato. Laŭ iliaj esploroj rezultas, ke la mikroskopaj plastoeroj grandparte devenas el la hejmaj lavmaŝinoj. Dum unu vestolavado al la kanaliza reto traiĝas meze 1900 miliplasteroj. Ili estas absorbataj de diversaj maraj organismoj kaj traiĝas al la manĝoĉeno. Ili ne estas neŭtralaj por la sano enhavante multajn malsalubrajn substanojn, kiel plumon kaj kolorigilojn.
La norda Atlantiko konsistigas sole elementon de la t.n. sepa kontinento, alie plastosfero drivanta tra la maroj kaj oceanoj. La plej granda konglomeraĵo de plastaj forfalaĵoj pezanta 100 milionojn da tunoj drivas tra la norda Pacifiko inter Kalifornio kaj Havajo kaj simila inter Havajo kaj Japanio. Sur la malferma oceano la plastosfero konserviĝas sur la marsurfaco, en la apudbordaj sferoj okupas la spacon inter la akvosurfaco kaj la marfundo. Ĝi blokas la nutrosistemon kaj ĉiujare kaŭzas morton de 100 mil maraj mamuloj kaj de unu miliono da birdoj.
El la elsendo 27.08.2013. Legas Barbara