Sciencaj informoj
Pro FAS respondecas ankaŭ patroj
Alkohola fetsindromo (aŭ Feta alkoholsindromo) – FAS karakterizas novnaskitojn, kies patrinoj drinkis dum gravedeco. Temas pri vico da denaskaj somataj kaj neŭrologiaj difektoj influantaj la tutan estontan vivon de la infano. La damaĝitaj de ili infanoj i.a. spertas malrapidigitan fizikan evoluon, anatomiajn anomaliojn, moviĝperturbojn, perturbojn de atento kaj memoro. Ĝis nun FAS estis ligita ekskluzive kun la drinkantaj gravedulinoj. La turnopunktaj evidentiĝis esploroj de sciencistoj el Konkuk-Universitato en Seŭlo, la Suda Koreio. Laŭ ili pri la lezo de infanoj en la feta fazo kunrespondecas drinkantaj patroj. La eksperminetoj okazigitaj je musoj elmonris, ke la drinkado de la patroj povas rekte influi la evoluon de la infano. Ĉe signifa elcento de musaj fetoj koncipititaj de maskloj influitaj de alkoholo sekvis i.a. malregulaĵoj en la organevoluo, inkluzive de la cerbo. Tio signifas, ke la evoluperturboj estis determinitaj jam en momento de la koncipiĝo.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara
Birdoj ankaŭ ŝatas cigaredojn
Evidentiĝas, ke ne nur iuj homoj ŝatas cigaredojn, sed birdoj ankaŭ. Ili uzas cigaredojn evidente por aliaj celoj ol la homo, nome por tegado de la nestoj, ĉar ilia odoro fortimigas parazitojn. Duonuzitajn cigaredojn eblas trovi en nestoj de diversaj birdoj en la tuta mondo. Ne devas temi nur pri hazardo eĉ se en la birdonestoj en la urbo eblas trovi multajn kuriozajn materialojn. Nome la cigaredoj havas proprecojn, kiuj mortigas bakeriojn kaj akariojn. La birdoj do utiligas trovitajn, duonuzitajn cigaredojn por certigi pli sterilajn kondiĉojn en siaj nestoj. Tio similas ekzemple al la konduto de abeloj, kiuj enportas en abelujojn rezinon, kiu ankaŭ havas la bakterimortigan efikon.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara
Ĉimpanza gestolingvo
Specialistoj el la Ŝtata Universitato de Georgio pruvis, ke ĉimpanzoj havas propran gestolingvon ebliganta peri tre precizajn komunikojn. Ĝi helpis en la serĉado de nutraĵoj kaj reciproka informado pri minacoj. Ĝi estas ankaŭ elemento en la evoluo de parola lingvo. Kolektivo de doktoro Charles Menzel projektis eksperimenton, en kiu du ĉimpanzoj gvidu la aktivadojn de homo serĉanta nutraĵon en libera spaco. Homo, ne sciis kie ĝi troviĝas dum la ĉimpanzoj jes. Ili per la gestoj logis homoj direktiĝi al. koncerna loko. La simioj elektis la metodon de la komunikado kaj inaŭguris interpaprolon. Ĉimpanzo devis kapti la atenton de la homon kaj gvidi laŭ la dezirata de si maniero. Laŭ Sarah-Jane Vick kvankam sciencistoj jam antaŭe sciis pri la kapablo de la ĉimpanzoj interkomuniki geste, sed la unuan fojon oni observis tiom komplikajn komunikojn kaj kunordigon de la agadoj.
El la elsendo 18.02.2014. Legas Barbara
Praepokaj spuroj de kranitrepanado en Peruo
Antaŭ pli ol mil jaroj en la montoj de Peruo oni praktikis komplikajn kirurgiajn operaciojn, inkluzive de kranitrepanado. La malkovroj de Danielle Kuris el la Kalifornia Universitato en Santa Barbara pruvas, ke tiuj operacioj antaŭ mil jaroj estis sukcese efektivigataj. Danielle Kurin ekzamenis ostojn de 32 personoj sur kies kranioj ŝi trovis spurojn de 45 kirurgiaj intervenoj. Iuj intervenolokoj estis kunkreskitaj, kio atestas pri tio, ke paciento vivis post la operacio relative longe. Sciencistoj estas konvinkitaj, ke temas pri la spuroj de la kuracista helpo kaj ne de torturoj aŭ vundoj. Sur la kranioj videbligas nome spuroj post la forrazado de haroj kaj aplikado de kuracherboj, kio manifestiĝis en ŝanĝo de koloro de la kranio. La unuaj pruvoj pri kranitrepanado el Peruo devenas el la 200-600 jaroj antaŭ nia erao. La lastaj el ĉ. 16-a jarcento.
El la elsendo 18.02.2014. Legas Barbara
La plej profunda fervoja tunelo de la mondo
Fine de oktobro 2013 estis inaŭgurita la fervoja tunelo sub la Bosfora Merkolo en Istambulo. Ĝi ligis la eŭropan kaj azian parton de Turkio. Laŭ la premiso ĝi estas ero de projekto ligi la azian fervojsistemon kun la eŭropa kaj stimulos la turkan mastrumadon. La tunelo longas 14 kilometrojn, inkluzive de 1 kaj duonkilometra segmento troviĝanta sub Bosforo mem. Ĝi troviĝas en pli ol 55-metra profundo kaj estas la plej profunda fervojlinia tunelo en la mondo. Kostante 4 miliardojn da dolaroj ĝi ligas kontinentojn de la historia Silka Trako. Unu miliardon investis japanoj. Laŭ enkondukaj pritaksoj la trajnoj de Marmaray povos ĉiutage transporti ĉirkaŭ unu milionon da pasaĝeroj. La trafikdaŭro sub Bosforo egalas al ĉirkaŭ 4 minutoj, veturo de unu rando de Istambulo al la alia postulas 105 minutojn. La konstruado komenciĝis en 2005 sed la investaĵo prokrastiĝis je 4 jaroj pro arkeologiaj esploroj pri i.a. retrovitaj objektoj post la bizanca haveno el la 4-a jarcento de nia erao. Sub Bosforo estas planita krome aŭtomobila tunelo, Istambulo ricevos krome la trian ponton kaj flughavenon laŭpremise la plej grandan en la mondo.
El la elsendo 11.02.2014. Legas Tomek
Tango kiel medikamento por personoj kun neŭrologiaj malsanoj
“Teo kaj Tango” estas la titolo de la eksperimenta programo por pacientoj kun neŭrologiaj malsanoj, kiu antaŭ kelkaj monatoj komenciĝis en la kanada Halifakso. Pacientoj dancas tangon ekzercante kun studentoj de la baleta lernejo kaj post la okupoj renkontiĝas trinkante teon. La unuaj rezultoj estas promesoplenaj. La terapio estis organizita kunlabore kun porsenjora organizo „Happily Ever Active”. Konforme al la esploroj elmontrantaj signifan dependecon inter moviĝo kaj fizika kaj psika sano la psika kaj fizika bonfarto de pacientoj partoprenantaj tangolecionojn rapide pliboniĝas. tangoterapio estis testita jam en la univeristata skolo de medicino en Vaŝingtono. Laŭ d-ino Gammon M. Earhart danco ŝajnas realigas multajn, se ne ĉiujn el la rekomendataj ekzercoprogramoj por personoj suferantaj Parkinson-malsanon. Krom Halifkso la lecionoj kun popoldanco okazas en Toronto kaj estas analizataj de sciencistoj el la universitatoj York kaj Ryerson. La eblecon apliki terapie dancon oni esploras ankaŭ en Montrealo, en la teatro de la Granda Kanada Baleto. Funkcias tie centro de dancoterapio ofertanta al interesiĝantoj i.a. kompletigon aŭ ŝanĝon de kvalifikoj. Krome oni kunlaboras kun 4 universitataj esplorcentroj.
El la elsendo 11.02.2014. Legas Tomek
Aviadilo projektita de pola 21-jarulino
La 21-jaraĝa Natalia Kubiak, studentino de la teknika fakultato de la Teknologia Universitato en Szczecin (la nord-okcidenta Pollando) en la daŭro d unu jaro projektis pasaĝeran aviadilon, kiu havas ŝancon esti produktata. La ideo de la aviadilo kreiĝis sub la influo de artikolo pri aviadilo kun t.n. kanalaj flugiloj. Ŝia projektopostulis profundigon de specializaj konoj kaj prenis multajn horojn. Tiel kreiĝis Goldcrest, en la pola lingvo Mysikrólik kaj en Esperanto Orverta Regolo. Temas pri eksterordinara kombino de helikoptero kun klasika aeroplano, kalkulebla al. la klaso >malgranda merkatista firmo< kun lokoj por du pilotoj kaj 4 pasaĝeroj. La projekto de la 21-jaraĝa pola studentino estas eŭropskala evento. Ĝi akiris la 2-an lokon en la studenta konkurso SolidWorks.
El la elsendo 04.02.2014. Legas Barbara
Spuroj de ekzotikaj rabobestoj en Pollando
Jaguaroj, lampartoj (leopardoj) kaj plejstocenaj leonoj vivis iam en la suda Pollando, en la regiono de la nuna Silezio. Tion ni scias dank’ al. sciencistoj el la Vroclava Universitato, kiuj en la kaverno Biśnik retrovis la restaĵojn de la prahistoriaj rabobestoj. Tio pruvas, ke la daŭro kaj flaŭro sur la tereno de Pollando estis pli abunda ol antaŭe oni asertis. Regis nome la opinio, ke tiu tereno pro la klimataj kondiĉoj ne estis vivoriĉa. Ekzistas tamen malaj pruvoj. Jaguaro povis vivi tie antaŭ ĉ. 2 milionoj da jaroj veninte el Afriko kaj Azio. Lampartoj kaj plejstocenaj leonoj vivis antaŭ ĉ. 600 mil jaroj. La tiamaj jaguaroj pezis ĉ. 150-200 kilogramojn kaj memorigis la bestoekzemplerojn nun vivantajn en la Centra kaj Suda Ameriko. La pli posta apero de plejstocenaj leonoj, la rabobesto pezanta ĉ. 350-500 kilogramojn forpuŝis jaguarojn de ĉi tiu tereno. Jam pli frue eblis trovi la spurojn de plejstocenaj leonoj, tamen la malkovro de jaguaroj kaj lampartoj postulis konfirmon kaj komparon de la kolektita arkeologia materialo kun eksponaĵoj en aliaj muzeoj. La arkeologiaj esploroj en la kaverno Biśniak estas gvidataj de 1991. Ili liveris tre riĉan arkeologian kaj paleontologian materialon, kiu dokumentas la historion de la homo sur la fono de la naturaj transformiĝoj en la lastaj 350-300 mil jaroj. La analizo de la bestorestaĵoj ebligis identigi pli ol 100 speciojn de mamuloj.
El la elsendo 04.02.2014. Legas Barbara
La unua pola vino el frostintaj survite vinberoj
La unua en Pollando vino el la frostintaj survite vinberoj kreiĝis en la vitejo de la Jagelona Universitato en Krakovo “Apud la Nobelbiena Rojo”. La maloftan drinkaĵon povas gustumi nur malmultaj personoj, ĉar oni produktis sole 20 litrojn, alivorte 30 botelojn. La kvalito de la vino produkita el vinberoj 2012 en la loko Łazy apud Bochnia en la krakova regiono laŭ la postulema Vinkapitulo de la Jagelona Universitato estas bona. Laŭ enologoj kaj vinekspertoj ĝi distingiĝas per koncentrita aromo de freŝaj fruktoj kaj havas guston karakterizan por la vinberspecio “hibernal”, el kiuj ĝi estis produtita. La frostiĝintajn survite helverdajn vinberojn oni plukis nokte komence de decembro 2012 dum favora frosta aŭro de preskaŭ minus 12 gradoj. La kolektado estis fulmrapida, ĝi daŭris nur unu horon. La mosto fermentis dum duona jaro kaj poste la vino maturiĝis. Glacivino estas drinkaĵo malofta. El 100 kilogramoj da premitaj vinberoj antaŭ la degelo kreiĝas 10-15 litoj da mosto. Per la glacivino de la Jagelona Universitato oni tostos la 650-jariĝon solenatan en 2014. La lulilo de la vino de la vinberoj frostiĝintaj estas Frankonio en Germanio. Nun la plej grandan produktadon oni notas en Germanio kaj en Kanado.
El la elsendo 28.01.2014. Legas Barbara
La blankaj ursoj manĝas ne sole fokojn
Ekspertoj de la usona televiidstacio NBC malkovris, ke la polusaj ursoj kaze de neceso kapablas ŝanĝi sian dieton. Ili ekzamenis la ekstrementojn de la blankaj ursoj, kiuj ektroviĝis en Manitoba, Kanado. Evidentiĝis, ke la polusaj ursoj, kies dieton konsistigas grandparte fokoj povas konsumi ankaŭ birdoovojn, rangiferojn, berojn kaj herbograjnojn. Serĉante nutraĵon ili ne tiom gvidas sin per instinkto, kiom laŭ provomaniero, tial foj-foje ili klopodas gustumi aŭtomobilan akumulaton aŭ sidilon de la neĝskotero. Antaŭ unu jaro la usona Centro de Donitaĵoj pri Neĝo kaj Glacio informis, ke la glacikrusto sur Arkto egalas al 3, 41 milionoj da kvadrataj kilometroj, atestante ke ekde la inaŭguro de la mezurado, t.e. ekde la 1979-a jaro okazas ĝia drasta ŝrumpo. Laŭ parto de ekspertoj ankoraŭ antaŭ la fino de la jardeko dum iu varma somero la arkta glacio povas tutece malaperi. Kiel kaŭzon de ĉi tiu fenomeno oni konsideras la klimatajn ŝanĝojn.
El la elsendo 28.01.2014. Legas Barbara