Sciencaj informoj
Unu dekono de ĉiuj formikoj formas unu familion
Unu dekono de ĉiuj formikoj formas unu familion. Kiel informis sciencistoj en “Royal Society B: Biological Sciences” ĉiujn reprezentas la genron Pheidole. Ankoraŭ anaŭnelonge sciencistoj ne antaŭvidis, ke povis evolui tiom multaj specioj de Pheidole, kiuj ekregi teron kun tiom malsamaj ekosistemoj, kiel dezertoj kaj pluvarbaroj. Pli da informoj venis dank’ al Evan Economo, profesoro de Okinawa Institute of Science and Technology (OIST) kaj liaj kunlaborantoj el Universitato de Michigan. Ili komparis la genomojn de 300 specioj de Pheidole el la tuta mondo kaj skizis „genealogian” arbon, kiu bildigas kiam kaj kie ĉiu el ĝiaj specioj aperis sur la tero. Analizante publikaĵojn kaj datumbazojn, serĉante en muzeoj de la naturhistorio en la tuta mondo ili kolektis donitaĵojn pri la aperado de ĉiuj 1200 specioj de Pheidole en la tuta mondo. Evidentiĝis ĉeokaze, ke la Pheidole evoluis du fojojn. La unuan fojon por konkeri ambaŭ Amerikojn, la alian fojon ekregante Afrikon, Eŭroazion kaj Aŭstralion. Tiu evoluo okazis sendepende pere de individua formiko traiĝinte el la tiel nomata Nova al la Malnova Mondo. La aperado de Pheidole dependas de la klimato, ili estas pli multnombraj en la regionoj varmaj kaj humidaj. Nun Economo volas ekzameni kiel eblas, ke multaj specioj de Pheidole kapablas kunekzisti kaj ankaŭ tion, kiel ili serĉas nutraĵojn, lokojn por nestoj k.s. Formikoj multas en plimulto de la ekosistemoj, kie ili plenumas diverajn gravajn rolojn. Sciencistoj interesiĝas ne sole pri tiu roloj, sed ankaŭ pri ilia socia konduto.
El la elsendo 20.01.2015. Legas Tomek
Brumapo de Baltiko
Ĝis la jarfino daŭros esploroj, kiuj servos por krei la brumapon de Baltiko. La donitaĵojn kolektas 40 sondiloj dislokitaj en diversaj lokoj. Sciencistoj el 6 landoj, inkluzive de Pollando, antaŭvidas, ke la kreiĝonta mapo helpos protekti la marbestojn kontraŭ la sekvoj de la subakva bruo. La sondiloj estas lokitaj en la akvoj de Baltiko ĉe la bordoj de Svedio, Danlando, Pollando, Germanio, Estonio kaj Finnlando. Ĉiu lando lokis inter 4 ĝis 10 aranĝaĵojn, Pollando kvin. Ili troviĝas en la profundo de eĉ 90 metroj kaj estis dislokitaj tiel, ke la kolektitaj informoj liveru laŭeble plenajn donitaĵojn pri la bruo en la tuta maro. Ĉar la mezurado daŭras ekde la jarkomenco la finaj donitaĵoj prezentos la staton de la bruo en la Balta Maro dum la tuta jaro.
Paralele kun la registrado de la subakvaj sonoj la aŭtoroj de la projekto kolektas donitaĵojn pri la trafiko de ŝipoj, kiuj estas la ĉefaj brukaŭzantoj. Temas pri informoj rilate specon kaj grandecon de la marunuoj kaj rilate rapidecon, kun kiu ili navigas.
Tiel kreiĝos la brumapo de Baltiko ne sole prezentante kiel bruo dismetiĝis sub la marakvo, sed ebligonta prilaboron de komputila programo, kiu kun relative granda precizeco prognozos kiomgrada bruo kreiĝos en elektita parto de la maro depende de la premisita ŝiptrafiko. Tiuj laboroj daŭros ĝis la 2016-a jaro.
Ekde la 2-a mondmilito la brunivelo en la maroj kaj oceanoj kreskis kelkoble, kion pruvis enkondukaj esploroj gvidataj de multaj institucioj. La marbestoj estas tre impresiĝemaj je bruo dum sono sub la akvo disvastiĝas kun pli granda forto kaj atingeblo ol en la aero.
La internacia projekto kadre de kiu estas ekzamenata bruo nomiĝas sigle BIAS (t.e. Baltic Sea Information on Acoustic Soundscape). Ĝi estas subvenciata de la Eŭropa Unio. En Pollando kromfinancas ĝin la Nacia Fonduso por la Medioprotekto kaj Akva Mastrumado.
El la elsendo 13.01.2015. Legas Tomek
En ZOO-ĝardeno en Płock mara flaŭro kaj faŭno el la tuta mondo
Kelkdek akvarioj kun la volumeno de 500 ĝis 40 mil litroj estos elkonstruitaj en la Urba Bestoĝardeno de Płock [pŭock] en la norda Pollando kadre de la projekto „Akvoj de la mondo”. Eblos en ili rigardi la ekzemplojn de faŭno kaj flaŭro el ĉiuj plej grandaj maraj kaj dolĉaj akvoreceptakloj de la mondo. La projekto – la plej granda en Pollando – estos preta lime de somero kaj aŭtuno 2016, kio ligiĝos kun la 65-jariĝo de la loka bestoĝardeno. La plej granda akvario destinita por ŝarkoj entenos 40 mil litrojn de la akvo. Ĝiaj muroj dikos 10 centimetrojn, ĝi longos 12 metrojn kaj estos vasta je du kaj duona metroj. Tra la ekspozicio kondukos pado memoriganta la sekiĝintan riverfluejon kun la bordaj muroj el akrilo. La ZOO-ĝardeno en Plock kun la surfaco de ĉirkaŭ 15 hektaroj estis establita en 1951. Loĝas en ĝi pli ol 3200 bestoj reprezentantaj 307 speciojn, inkluzive de tiuj al kiuj minacas la formorto. En Płock troviĝas unu el la plej grandaj en la lando didaktosciencaj pavilonoj kun ekspozicio de reptiloj kaj amfibioj kaj specimene aranĝita tropika arbaro kun originala, ekzotika plantaro. Ekde 12 jaroj la bestoĝardeno de Płock – vizitata jare de pli ol 250 mil personoj – apartenas al la Monda Organizo de ZOO-ĝardenoj.
El la elsendo 06.01.2015. Legas Tomek
Prix Galien por polaj specialistoj
Polaj specialistoj el Aŭdocentro en la loko Kajetany apud Varsovio ricevis en Monte Carlo oran medalon de internacia konkurso Prix Galien pro la prilaboro de la unua en la mondo Landa Teleaŭdiologia Reto. Ĝia ideodoninto kaj kreinto estas la estro de la Internacia Centro de Aŭdokapablo, profesoro Henryk Skarżyński. Oni utiligas ĝin por pacientoj kun koĥlea enplantaĵo. Nome tiuj personoj post la operacio bezonas longdaŭran protekton, kio ligiĝas kun multaj vizitoj en la hospitalo, ofte longaj vojaĝoj tre tedaj kaze de kelkmonataj aŭ unujaraj infanoj. Por ili estis kreita la telemedicina sistemo, kiu ebligas gvidi malmultekostan kaj efikan rekapabligadon de aŭdo- kaj parolokapablo kaj distancan priservon de pacientoj kun diversspecaj koĥleaj enplantaĵoj. La laboroj pri la sistemo estis inaŭguritaj antaŭ 14 jaroj. Antaŭ 7 jaroj oni demonstris ĝin sur la internacia areno. Nun la Landa Reto de Teleaŭdiologio disponas pri 20 centroj en la tuta Pollando kaj estas unika ĉi-speca sistemo en la sanprotekto.
La fondita en 1970 Prix Galien ĝuas prestiĝon kaj rekonon en la tuta mondo. Atribuata al firmaoj kaj individuoj pro esploroj, plej novaj teknologioj kaj novumaj produktoj ĝi estas taksata kiel la plej grava distingo koncerne medicinajn aranĝaĵojn tuj post Nobel-premio pri medicino.
El la elsendo 30.12.2014. Legas Tomek
La lubuŝa regiono estas la pola rifuĝejo de fiŝaglo
La lubuŝa regiono en la okcidenta Pollando povas estis konsiderata kiel rifuĝejo de la landa populacio de fiŝagloj, kiuj apartenas en Pollando al unu el la plej maloftaj kaj minacitaj rabobirdoj. Vivas tie 8-9 parojn de la fiŝagloj, kiuj en la nuna jaro kovis kaj kreskigis 6 fiŝaglidojn. En la tuta lando vivas apenaŭ ĉirkaŭ 35 paroj de ĉi tiuj imponaj birdoj. Krom en la regiono de Zielona Góra ankaŭ en Varmio kaj Mazurio.
Fiŝagloj ĉiam pli volonte lokas siajn nestojn sur la elektroliniaj fostaranĝaĵoj. En Pollando jam preskaŭ la duono de fiŝagla populacio nestas tiamaniere kaj laŭ pritakso de specialistoj, tio povas helpi al ilia transdaŭro. La kresko de fiŝagloj en la okcidenta Pollando kun la gvidata tie aparta protektostrategio. En la periodo 2011-2015 estis kreiĝontaj ĉirkaŭ 50 elektroliniaj fostoaranĝaĝoj sur elektitaj areoj. En la lokoj de la kovado estis instalitaj generaj protektosferoj. Al la protekta kampanjoj de la fiŝagloj en la lubuŝa regiono aktive aliĝis ornitologoj, naturamantoj kaj fiŝhokantoj, kiuj monitoras la aperadon de ĉi tiuj birdoj.
El la elsendo 23.12.2014. Legas Maciek
UrbanCONE de pola dezajnisto
Kiel skribas Dziennik Polski Michał Pośpiech, diplomito de la Belarta Akademio en Krakovo projektis flugantan aranĝaĵon por la purigado de aero. Lia aranĝaĵo UrbanCONE ravis la ĵurianojn de internacia konkurso por junaj dezajnistoj. Li okupis la trian lokon en la konkurso Electrolux Design Lab 2014, kiun partoprenis 1700 dilomitoj kaj studentoj el 47 landoj. Michał Pośpiech diplomitiĝis en la fakultato de industriaj formoj. Lia projekto, kies prototipo jam estis pretigita de la firmao Electrolux, evoluis el lia magistriga projekto. De moderna, sed malskema en sia formo ventolilo la ideo evoluis ĝis mallaŭte fluganta maŝino, kiu sub la flugiletoj kaŝas aerfiltrilojn. Ĝi povas esti uzata de homoj malsanaj je astmo aŭ aliaj pulmomalsanoj, aŭ entute de urboloĝantoj baraktantaj kontraŭ danĝera por la sano densa fumnebulo. UrbanCONE moviĝas en la aero kvazaŭ meduzo en la akvo. Ĝuste ĝiaj movoj inspiris la polan aŭtoron. Kiel informas Dziennik Polski la aranĝaĵon provizas motoro kun mikrokomputilo provizata per sunenergio.
El la elsendo 09.12.2014. Legas Milada
Ludemaj fiŝoj
Usonaj sciencistoj la unuan fojon registris fiŝojn ludantajn. La rezultojn de siaj dujaraj laboroj ligitaj kun la konduto de tri fiŝaj maskloj el la familio cikledoj esploristoj el la universitato en Tennessee, Usono aperigis en la periodaĵo „Ethology”. Ili sukcesis filmi momenton, dum kiuj fiŝoj dediĉis sin al ludo frapante la fiksitan en la marfundo termometron, kiu funkciis kiel nefaligebla balancilo. Laŭ profesoro Gordon Burghardt, kiu kunordigis la esploronj la ludkonduton provokis la rapida reveno de la termomento al la komenca pozicio. Simila konduto estis rimarkita ĉe polopo, kiuj mergis pilketon en la akvon kaj observis kiel ĝi denove aperas sur la akvosurfaco. Tiu mekanismo estas ofte utiligata ankaŭ en ludiloj por malgrandaj infanoj kaj hejmbestoj. La esploristoj kvalifikis la konduton de fiŝoj kiel ludon, ĉar ĝi seris al neniu celo ligita kun la serĉado de maĝo aŭ interfiŝaj kontaktoj. Cikledoj ne cedis frapi la termometron senkonsidere al tio ĉu en la akvario troviĝis manĝo aŭ aliaj fiŝoj. La aktiveco en la formo de ludo karakterizas la tutan animalomondon. Temas pri ripetebla konduto, ne tro celhava konsiderante la kuntekston de situacio aŭ aĝon de ludanto. Ĝi estas laŭplaĉe iniciatata en momento, kiam animalo aŭ homo troviĝas en la ripoziga kaj senstreĉa medio. Dank’ al observado de la manifestiĝoj de la animala ludemo homo povas pli bone kompreni sin mem. Kiel deklaras la usona sciencisto ludo estas la integra parto de la vivo kaj povas esti unu el la motivoj, por kiu valoras vivi.
El la elsendo 03.12.2014. Legas Maciek
Aquaman revoluciigos la plonĝadon
Sciencistoj el la dana universitato en Odense kreis novan materialon, kiu kapablas reteni kaj stapli oksigenon en tre signifa koncentriĝo. La laborojn partoprenis ankaŭ aŭstraliaj sciencistoj el la universitato en Sidnejo. Ĝi estas nomita Aquaman omaĝe al la heroo de bildstrio el la 40-aj jaroj de la 20-a jarcento. Laŭ la inventintoj ĝi helpos al plonĝistoj spiri subakve kaj povas kaŭzi, ke malkomfortaj oksigenboteloj surdorse ĉesos esti bezonaj, ĉar anstatuigos ilin maskoj absorbantaj oksigenon el akvo. Aquaman povas utili ankaŭ al fajrobrigadistoj kaj personoj suferantaj la pulmomalsanojn. La materialo kun kristala strukturo kreiĝis baze de kobalto ligita kun organikaj elementoj. Laŭ sciencistoj bulo de nova substanco simila al granda akvomelono povas absorbi oksigenon el granda ĉambro. Oksigenkoncentriĝo povas estis 160-oble pli granda ol en aero, kiun ni spiras. Aquaman funkcias simile al hemoglobino en la sango – ĝi absorbas, transportas kaj kaze de malaltigita sangopremo aŭ alta temperaturo oksigenon redonas. Ĝi kapablas fari tion plurfoje sen perdi siajn proprecojn. Laŭ tiu vidpunkto ĝi similas al spongo, kiun plurfoje eblas akumi kaj sekve akvon forigi.
El la elsendo 25.11.2014. Legas Maciek
Urogaloj en la Arbarego de Augustów
En novembro la Arbarego de Augustów [aŭgustuf] akceptos 40 novajn loĝantojn. Temas pri urogaloj, kiuj estas unuj el la plej maloftaj birdoj en Pollando. Augustów-Praarbarego estas unu el iliaj lastaj vivterenoj. Ilia multnombra iam populacio sekve de ĉasadoj estis dekumita kaj nun en la Praarbarego troviĝas de 30 ĝis 35 urogaloj. Eblas ilin renkonti ankaŭ en Malsupra Silezio. Entute en Pollando vivas ĉ. 350-450 urogaloj. Komence de la 20-a jarcento temis pri ĉirkaŭ 3 mil birdoj.
Ekde la 2012-a jaro sur la tereno de Augustów-Praarbarego estas realigata projekto i.a. konsistanta en la rekreo de la populacio kaj gena protekto de urogaloj. La novaj gastoj venis el Rusio. Antaŭ ol veni al Pollando ili estis ĝisfunde ekzamenitaj. Analizoj konfirmis la genan identecon de la venigitaj birdoj kun urogaloj vivantaj en la norda Pollando. Nun ili estas subigitaj al adaptoprocezo kaj nur post ĝia fino ili estos libere enlasitaj en la Praarbaregon.
Urogaloj troviĝas en la pola „Ruĝa libro de animaloj”, kiel specio ekstreme minacita. Ekde 1995 ili estas ĉirkaŭprenitaj en Pollando per strikta proteko. Tio koncernas ne sole birdojn mem, sed ankaŭ lokojn de ilia vivado. Aktuale plej multonombre urogaloj troviĝas en Rusio, kie estas ĉirkaŭ unu miliono 400 mil birdoekzempleroj. Po ĉirkaŭ 200 mil urogaloj vivas en Svedio, Finnlando kaj Norvegio.
El la elsendo 18.11.2014. Legas Tomek
La unua en Pollando Oceanario-Afrikario
La unua en Pollando akvariejo Afrikarium estis malfermita dum la lasta dimanĉo de oktobro en Vroclavo (la sudorienta Pollando). Troviĝas en ĝi pli ol 100 animalspecioj, inkluzive de 60 fiŝospecioj de la koralrifoj. Troviĝas tie ankaŭ la unusolaj en Pollando naĝantaj mamuloj, rajoj (Manta birostris).
La elkonstruo de la vroclava Afrikarium daŭris du jarojn kaj kostis 220 milionojn da zlotoj. Ĝi estas trietaĝa kaj okupas la areon de unu kaj duona hektaroj. Troviĝas en ĝi 7 basenoj, kiujn plenigas 15 milionoj da litroj da akvo. En pavilono 170 metrojn longa kaj 70 metrojn vasta estas prezentata flaŭro kaj faŭno de la afrikaj akvoj. Krom fiŝoj en la objektoj estas admireblaj ankaŭ diversaj specioj de simioj kaj birdoj. La unuopaj fragmentoj de la povilono estas dividitaj laŭ geografia vidpunkto kaj konformas al la elektitaj partoj de la Nigra Kontinento.
La vizitado komenciĝas de la sablozaj plaĝoj de la Ruĝa Maro. La itinero iom pos iom gvidas sub la marsurfacon, kie estas rigardeblaj diversaj koralriferoj. En tiu parto de la akvario vivas pli ol 20 mil fiŝoj. Sekve la itinero kondukas al la regiono de Nilo kaj al la grandaj lagoj Malavia kaj Tanganika. Paŝante laŭ tunelo el akrila vitro eblas rigardi la mondon de oceanaj akvoj de la subo i.a. observante ŝarkojn, rajojn, molaedojn, polpojn, marajn testudojn kaj meduzojn. En la parto de la pavilono referencata al ĝangalo ĉirkaŭ la rivero Kongo eblas rigardeblaj krokodilojn kaj en aparta baseno la unusolaj en Pollando mantoj kaj plantvoraj mamuoj, nomataj kiel akvosirenoj. La atrakciaĵo de Afrikario apartenas la eblo rigardi subakve i.a. pingvenojn el la familio Spheniscus demersus pezantajn ĝis 5 tunoj. Krome en la vroclava „oceanografio” eblas rigardi i.a. hipopotamojn, nilajn krokodilojn, malgrandajn antilopojn „dikdik”. La kreiĝinta en la mezo de la 19-a jarcento ZOO-ĝardeno en Vroclavo estas ne nur la plej malnova, sed ankaŭ la plej granda en Pollando. Ĉiujare vizitas ĝin 600 mil personoj, nun laŭ prognozo ilia nombro duobliĝos.
El la elsendo 18.11.2014. Legas Tomek