Sciencaj informoj
Elektronika haŭto ebligas senti eĉ doloron
Inĝenieroj el John Hopkins University kunlaborante kun kolegoj en Singapura Instituto pri Neŭroteknologio kreis eletronikan „kovrilon”, kiu surmetita sur protezon ebligas senti tuŝon. Unu el la volontuloj testintaj elektronikan haŭton deklaris, ke post ĝia apliko li ricevis la senton havi la manplaton, difinante tion kvazaŭ lia protezo pleniĝis de vivo. La elektronika haŭto estas farita el kaŭĉuko plektita kun sentiloj imitantaj la nervofinaĵojn. Ĝi rekreas la tuŝosenson liverante al la uzanto tre gravajn informojn. Oni jam faris similajn inventaĵojn, sed la elektronika haŭto kompletigas diversajn ĝisnunajn solvojn, kiuj ebligas al milionoj da personoj kun amputitaj membroj funkcii kvazaŭ normale. Temas ekzemple pri la presiloj 3D, ebligantaj presi idealan protezon de manplato aŭ de la tuta mano, temas pri la ebleco stiri membroprotezon pere de penso. Nun, dank’ al la elektronika haŭto la handikapito kun membroprotezo povos senti ĉu la tuŝata objekto estas varma aŭ malvarma, percepti ĝian surfacon aŭ formon. La ebleco senti doloron ebligas averti pri virtuala risko damaĝi la protezon. La esploristoj el John Hopkins University imitis la naturon kaj la vera haŭto rolis por ili kiel preta ŝablono, kiun ili talente aplikis por sia protezokovrilo. Ĝi imitas la sensoricevilojn de tuŝo kaj doloro de la homa nervosistemo, ebligante elektronikan kodigadon de impresoj, kiel tio okazas en la naturo. Dum la testoj estis uzita encefalografo por kontroli la cerboaktivecon de volontuloj. Dank’ al tio sciencistoj sekvis tion, kion la volontuloj sentas.
El la elsendo 30.10.2018. Legas Tomek – 1’52”
Homoj solecaj observas fizikan distancon
Personoj, kiuj sentas sin solecaj preferas fizikan distancon troviĝante en la akompano de familio aŭ amikoj. Tio rezultas el sciencistaj esploroj en la ĉikaga universitato. Oni enketis preskaŭ 600 usonanojn, kies tasko estis difini ĉu en akompano de diversaj homgrupoj ili preferas sidi aŭ stari pli aŭ malpli distance. En la enketado oni konsideris tiajn faktorojn kiel la civila stato, sekso, eventualaj simptomoj de timo aŭ deprimo. Fine estis konstatite, ke personoj sentantaj solecon duoble pli ofte preferis distancon same en la akompano de sia partnero, familio kiel ankaŭ amikoj. Tio ne gravis en la akompano de personoj malpli konataj aŭ fremdaj. Kvankam sento de soleco povus ŝajni faktoro motivanta proksimiĝon al aliaj personoj ĝi tamen firmigas la memprotektan instinkton. Pli fruaj esploroj helpe de la cerbobildigado elmontris, ke personoj solecaj estas pli singardaj, se temas pri tiaj minacoj kun la socia karaktero kiel rifuzo aŭ malaprobo. Laŭ la aŭtorino de la esploroj d-ino Stephanie Cacioppo eblas senti solecon en homamaso aŭ geedziĝo, ĉar solecosento signifas enverguron inter tio, kion ni atendas kaj kion ni havas. Pli konscia rilato al tiu problemo povus malkreskige influi ekzemple la nombron da divorcoj, kiuj estas flankefiko de soleco kaj plibonigi la kvaliton de rilatoj kun aliaj homoj.
El la elsendo 30.10.2018. Legas Tomek – 1’37”
Ĉeloj de kuraĝo en hipokampo
Homoj multe diferencas, se temas pri la reagado je minacaj situacioj. La neŭrobiologiaj mekanismoj pri la kaŭzitaj de tio riskaj kondutoj estas en signifa grado nekonataj. Dume, kiel informis “Nature Communications” en la hipokampo estis malkovrita aparta speco de ĉeloj, kiuj decidas pri la homa kuraĝo. Influante ilin eblus liberigi pacientojn de patologia timo. La komunaj esploroj de sciencistoj el la Neŭrologia Subinstituto de la Universitato en Upsalo (Svedio) kaj Cerboinstituto de Federacia Universitato Rio Grande do Norte el Brazilo elmontris, ke la ĉeloj en la hipokampo, difinataj OLM, plenumas ŝlosilan rolon, se temas pri timo kaj reage entreprenata risko. Manipulante per ili eblus kontroli timon kaj riskajn kondutojn, kio estas tre grava en la kuracado de patologia timo. La normala, adapta timo gravas por transvivo, ĉar ĝi protektas kontraŭ lezoj. Sed la patologia efikas misfunkciige kaj povas grave perturbi la ĉiutagan vivon. Kuracistoj ofte en tiu situacio aplikas kontraŭdeprimajn medikamentojn, sed ili efikas je la tuta cerbo, do povas porti seriozajn flankefikojn. La influado je konkreta, tre aparta grupo de ĉeloj kontrolanta timon povas revoluciigi la kuracadon de timo kaj ligitajn kun ĝi perturbojn, ekzemple deprimon.
El la elsendo 23.10.2018. Legas Tomek – 1’28”
Polaj buksoj minacitaj
La invado de azia noktopapilio endanĝerigas la buksoarbustojn en Pollando. En la okcidenta Eŭropo ĝi jam elvokis grandajn damaĝojn aparte en la historiaj ĝardenoj. Temas pri laŭvica atako de fremda en Eŭropo specio. La invada Cydalima perspectalis aperis en Polllando en 2012 en la ĉirkaŭaĵoj de Vroclavo (la sud-okcidenta Pollando), sekve disvastiĝis je la suda kaj centra Pollando. Oni konstatis ĝian ĉeeston en Krakovo, Varsovio kaj laste en Lodzo. Origine ĝi vivas sur vasta areo de la Hinda Unio tra Ĉiinio ĝis la fora Oriento. La unuan fojon oni konstatis ĝin en Eŭropo en 2006 en Germanio. En Pollando ĝi ankoraŭ ne havas propran nomon, ĝenerale oni difinas ĝin buksa noktopapilio, ĉar ĝiaj larvoj evoluas ekskluzive en bukso. Temas pri arbusto sovaĝe kreskanta en la suda kaj okcidenta Eŭropo. Tamen sur la tuta kontinento, inkluzive Pollandon ĝi estas plantata ĝenerale kiel unu el malmultaj plantoj taŭgaj por malaltaj heĝoj. Ĝi estas plantata en tradiciaj, ornamaj kaj historiaj ĝardenoj, en ĉehejmaj ĝardenetoj kaj en publikaj parkoj.
El la elsendo 23.10.2018. Legas Tomek – 1’15”
Tri novaj centroj de Artefarita Inteligenteco de Samsung
La esplor-evoluiga centro de Samsung Electronics SET deklaris funkciigon de tri novaj centroj de Artefarita Inteligenteco en Cambridge, Toronto kaj Moskvo. Ili helpos en la evoluigado kaj esplorado de la merkataplika kapablo de la artefarita inteligenteco rilate televidilojn QLED aŭ aranĝaĵojn de la hejma mastrumado. Ĝis nun la esplor-evoluiga centro de Samsung Electronics SET havis du centrojn en Seulo kaj la Silicia Valo. La nova centro en Cambridge koncentriĝos pri kompreno de la homaj kondutoj, do rekonanalizo de emocioj. La centro en Toronto daŭrigos esplorojn pri la ĉefaj teknologioj de la artefarita inteligenteco kunlabore kun la plej grandaj kanadaj universitatoj. Fine la centro en Moskvo utiligos konojn de rusaj ekspertoj pri matematiko, fiziko kaj aliaj ekzaktaj sciencoj, ligonte kunlaboron kun ekspertoj pri la artefarita inteligenteco, kiuj gvidos esplorojn pri ĝiaj algoritmoj. Lige kun la nombra kresko de la centroj oni planas ankaŭ kreskigi la nombron de kvalifikitaj esploristoj pri la artefarita inteligenteco. Ĝis 2020 temos pri ĉirkaŭ unu mil personoj.
El la elsendo 16.10.2018. Legas Tomek – 1’14”
Mallonga meditado plibonigas la cerbofunkciadon
Laŭ sciencistoj sufiĉas 10-minuta meditado, por ke la cerbo komencu funkcii pli efike. Delonge estas sciate, ke personoj praktikantaj la meditadon dum kelkaj semajnoj aŭ monatoj kutime pli bone sukcesas en testoj koncerne kognokapablojn. Lastatempe evidentiĝis, ke ne necesas mediti dum semajnoj por konstati ĉi tiun fenomenon. Doktorino Hedy Kober el Yale-universitato invitis por siaj esploroj 40 studentojn, inkluzive de 14 virinoj, en la aĝo de 17 ĝis 22 jaroj. En la unua testogrupo oni aŭskultis dum 10 minutoj meditigan surbendigon dum la alia aŭskultis prelegon pri sekvojoj. Poste ambaŭ grupoj estis subigitaj al serio de simplaj testoj pri kognaj kapabloj. Personoj el la unua grupo solvadis taskojn pli rapide kaj precize ol el la dua grupo. Escepton konsistigis personoj kun alta nivelo de neŭrotikeco, kiujn ne influis meditigaj surbendigoj. La meditado, en kiu oni koncentriĝas pri konkreta momento povas plibonigi la funkciadon de labormemoro kaj koncentriĝo. Tio elmontras – kiel estis informite en „Frontiers of Neuroscience” – ke eĉ personoj, kiuj neniam meditis povas profiti dank’ al ĉi tiu speco de meditado, alivorte atentotrejnado.
El la elsendo 09.10.2018. Legas Tomek – 1’24”
Ĉirkaŭpreĝeja birdovarieco
En la ĉirkaŭaĵo de malnovaj altaj preĝejoj multiĝas la birdovarieco kaj vivas tie pli da birdospecioj ol en la regiono de kamparaj mastrumejoj. Krom paseroj, sturnoj, monedoj vivas tie ankaŭ kordeloj, verdaj fringoj, strigoj, turfalkoj. Tio rezultas el la esploroj faritaj en la suda Pollando fare de la sciencistoj el la Instituto pri la Naturprotekto de la Pola Sciencakademio en Krakovo. La esplorojn partoprenis ankaŭ brita sciencisto el la Kembriĝa Universitato. Ĝis nun oni ne atentis pri la rolo de preĝejoj en la formiĝado de loka biologia diverseco. Dume preĝejoj en Pollando estas grava birdovivejo kaj povas roli por ilia protekto. La esploroj estis faritaj en la ĉirkaŭaĵo de 101 kaj koncernis kvanton kaj speciojn de la aperantaj tie birdoj. La rezultoj estis komparitaj kun analogaj donitaĵoj el la kamparaj mastrumejoj. Jam antaŭe estis pruvite, ke la malnovtipaj kamparaj mastrumejoj estas oazo de birda biodiverseco. Nun evidentiĝis, ke malnovajn preĝejojn kaj ilian rektan ĉirkaŭaĵon eblas difini la birda paradizo. Vivas tie pli da birdoj kaj pli da birdospecioj, kiuj ne aperas en la kampara medio. Entute sciencistoj nombris preskaŭ 5 mil 700 birdojn. En la ĉirkaŭpreĝeja spaco temis pri 68 specioj, inkluzive de 13, kiuj ne aperas proksime de kamparaj mastrumejoj. Ĉirkaŭ ĉi-lastaj oni konstatis nur 60 birdospeciojn, inkluzive de 8, kiuj ne estis nombritaj proksime de preĝejoj. Evidentiĝas, ke preĝejoj formas tre firman birdovivejon. Multaj el ili en la senŝanĝa formo, ekzistas de jardekoj aŭ jarcentoj. Kompare kun kamparaj mastrumejoj estas tie malpli da katoj aŭ hundoj, kiuj ĉasas birdojn aŭ povas ilin maltrankviligi. Tio favoras la elektadon de ĉi-specaj lokoj fare de birdoj kaj klarigas la tiean birdan specivarievon. La flegado de ofte tre malnovaj arboj kaj arbustoj, de la preĝejturoj kaj sonoriloj allogas birdojn kaj kaŭzas, ke sur malgranda spaco – pro media diverseco – kunvivas tre multaj birdospecioj. Novaj konoj pri la rolo de preĝejoj por la birda diverseco havas do signifon por ilia protekto.
El la elsendo 04.10.2018. Legas Tomek – 2’29”
Kolumpsitakoj hejmiĝis en Pollando
Jam antaŭ kelkaj jaroj ornitologoj asertis, ke invado de papagoj en Pollando estas sole la afero de tempo. Kaj efektive ankaŭ en Pollando hejmiĝis kolumpsitakoj. En la loko Nysa oni konstatis paron de kolumpsitakoj kun du birdidoj. Jam antaŭ kvar jaroj antaŭvidis tion esploristoj de la Zoologia Instituto de la Poznana Universitato. Kolumpsitakoj devenas el Afriko kaj Hinda Unio, sed antaŭ ĉirkaŭ 40 jaroj oni komencis venigadi ilin al Eŭropo, ĉar ili estas inteligentaj, facile adaptiĝas kaj lernas imiti diversajn sonojn. La unuaj venis komence de la 70-aj jaroj, sed en la periodo 1996-2002 al la uniaj landoj oni importis eĉ 137 mil birdojn. Parto de ili simple liberiĝis fuĝinte en la naturon. Nun ili estas renkonteblaj en ĉiuj urboj de Eŭropo – Belgio, Nederlando, Germanio, Slovenio, Greklando. Nun venis vico por Pollando. Kolumpsitakoj bone adaptiĝas en la nova medio, ili rapide malkovris kiucele servas birdomanĝigaj kestoj kaj dometoj forpuŝante el ili paruojn. Ili prefere vivas en arbotrunkoj, sed kiam ili forestas ili boras truojn el la domfasadaj varmigaj tavoloj. En Afriko kaj en Hinda Unio, de kie ili devenas, kolumpsitakoj estas taksataj kiel grandaj damaĝbestoj. Ili disportas bakteriojn, kiuj elvokas ornitozon, akutan infektan malsanon de la spirsistemo kaj pere de protozooj, elvokas kriptosporidiozon, malsanon de la digestosistemo. Kolumpsitakoj disvastigas ankaŭ viruson elvokantan malsanon de kortbirdaro. La trudinvado de fremdaj specioj estas malfacile renversebla fenomeno. Ili konkuras kun indiĝenaj specioj ofte forpuŝante ilin. Similan kiel kolumpsitako problemon en Pollando kreas i.a. la devenanta el Ameriko testudo „Trachemys scripta elegans” konkuranta kun nia indiĝena testudo „Emys orbicularis”.
El la elsendo 25.09.2018. Legas Tomek – 2’07”
Neŭromatematiko en pola lernejo
En la unusola en Pollando, lernejo de matematike talentaj infanoj funkcianta en Lodzo (la centra Pollando) la infanoj lernas matematikon, merkatikon, kemion, fizikon kaj la anglan lingvon. Unuavice ili lernas studi, alivorte alproprigadi konojn senstrese, sen streĉiteco, helpe de moviĝo, spertiĝo kaj amuzo. La establintino de la lernejo Anna Grzanek decidis fronti la defion lanĉante la azian metodon de mentala artmetiko. Ŝiaopinie nia instrusistemo retrotretas en la 19-an jarcenton, horoigas dum ĝi devus esti plezuro. Neŭromatematiko estas licenciita japana instrumetodo baziĝanta sur simplaj teknikoj, dank’ al kiuj 6- aŭ 7-jaruloj fariĝas „talentaj kalkulantoj”. En la lernejo la infanoj lernas anglalingve krom matematiko merkatikon, ekonomikon, kemion kaj fizikon. Anna Grzanek senpage instrukcias infanvartejajn edukantojn kaj instruantoj de la komenca instruprogramo en bazaj lernejoj. Ŝi estas unu el du personoj en Pollando, kiuj akiris la ateston de la Japana Sorabana Asocio.
El la elsendo 18.09.2018. Legas Tomek – 1’11”
Viroj kun la familia edzinnomo
Profesorino Emily Fitzgibbons Shafer, sociologo el la usona Portland State University, decidis esplori ĉu la klerecnivelo de viro – difinata tion meminiciate aŭ kompare al la klereco de la edzino – influas tion, ke post la geedziĝo la familian nomon je tiu de la partnerino ŝanĝas la edzo. Nome maloftas viroj, kiuj ŝanĝas sian familian nomon je tiu de la edzino aŭ akceptas duoblan formon. Ĉu influas tion klereco ? Profesorino Shafer analizis donitaĵojn el la tutlanda enketo, en kiu troviĝis demando pri la decido koncerne la familian nomon. Evidentiĝis, ke el 877 viroj nur 27, alivorte 3 procentoj ŝanĝis sian familian nomon. 25 entute rezignis pri la propra, por alpreni tiun de sia partnerino, kaj du decidis duobligi la familian nomon. Inter 97 procentoj de la novedzoj, kiuj konservis sian familian nomon 87 procentoj informis, ke la edzinoj alprenis ĝin, 4 procentoj konfesis ke la edzino decidiĝis pri la duobla familia nomo, kaj 6 procentoj entute ne ŝanĝis sian familian nomon. La plej grandan elcenton de viroj, kiuj decidis ŝanĝi sian nomon konsistigis personoj nefinintaj la mezgradan lernejon. Neniu el la viroj kun altlerneja diplomo ŝanĝis sian familian nomon. La parelalaj ekzamenadoj koncernantaj virinojn elmontris, ke malgraŭ tio, ke la socio atendas, ke la virinoj kaj ne viroj ŝanĝos siajn familiajn nomojn post la geedziĝo, virinoj pli ofte konservas sian fraŭlinan nomon. Tio okazas, kiam ili estas iom pli maturaj, pli bone edukitaj kaj kies profesia kariero ekfloras.
El la elsendo 18.09.2018. Legas Maciek – 1’18”