Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Koralaj rifoj pli imunaj je altaj temperaturoj

La aŭstralia scienca agentejo CSIRO informis, ke oni sukcesis grandigi la imunecon de koralaj rifoj je altaj temperaturoj. La kreskanta temperaturo de la mara akvo kaŭzas, ke ili perdas la etajn glonojn, kiuj simbioze vivas en ili. Sekve de tio koraloj blankiĝas kaj estas subnutritaj.  La kolektivo de doktoro Patrick Buerger el CSIRO kreis en laboratorio mikroalgojn, kiuj toleras altajn temperaturojn. Komence de la nuna jaro en la Granda Korala Rifo en Aŭstralio okazis amasa blankĝo de koraloj, la tria dum la lastaj tri jaroj. Du similaj kazoj estis notitaj en 2016 kaj 2017. Du trionoj de la Granda Korala Rifo, la plej granda ĉi-speca sistemo en la mondo estis difektitaj. La aŭtoroj de la malkovro esperas, ke la malkovro protektos la koralajn rifojn minacitajn de formorto. La rezistaj je varmo simbiozaj glonoj aldone pli bone frontas fotosintezon.

El la elsendo 26.05.2020. Legas Tomek – 1’04”

Eksterordinaraj naĝistaj naĝiloj

Kvankam sur la merkato ne mankas naĝistaj naĝiloj, tamen ĝis nun mankis tiuj, kiuj estus amikaj por la homa haŭto kaj samtempe protektus kontraŭ bakterioj kaj mikozoj. Tiun breĉon plenigas naĝistaj naĝiloj projektitaj de la polaj sciencistoj el la Universitato de Katowice kaj el tiu-ĉi urba Akademio de la Fizika Aktivado jam patentumitaj en Pollando kaj la Eŭropa Unio. Ili estas tre leĝeraj, produktitaj el konraŭbakteriaj kaj kontraŭmikozaj materialoj, sekuraj por piedartikoj kaj genuoj. La polaj naĝiloj estas elastaj, dank’ al kio en malpli signifa gradio ili ŝarĝas piedartikojn, do povas esti uzataj de personoj suferintaj la ĉi-koncernajn lezojn. Ili taŭgas krome en la rekapabligado de vertebraro kaj firmigado de la profundaj muskoloj. Dank’ al konforma profilumo ili grandigas  rapidecon kaj efikecon de la naĝado laŭ diversaj stiloj. Pro siaj kontraŭbakteriaj kaj kontraŭmikozaj proprecoj ili povas havi apartan signifon en publikaj basenoj kaj en luejoj de naĝistaj akcesoraĵoj.

El la elsendo 19.05.2020. Legas Tomek – 1’12”

Proprecoj de kupro kaj kronviruso

La apliko de kupro por la kuracaj celoj estis konata jam en la antikva Egipto, sed nun oni malkovras tion denove. Sciencistoj el la usona Purdue University en Indianao konstatis, ke kiel kroma armilo kontraŭ COVID-19 povas iugrade  roli ĝuste ĉi tiu metalo. Analizante la konduton de bakterioj sur diversaj surfacoj ili  malkovris eksterordinarajn proprecojn de kupro. Nome en rekta kontakto ĝi mortigas bakteriojn liberigante jonojn, kiuj disŝiras ilian ĉelmembranon. Kaze de viruso kupro detruas ĝian DNA kaj RNA. Se la viruso sur plasta surfaco povas transdaŭri ĝis 72 horoj sur la kupra ĝi restas aktiva nur  kvar horojn.  La glata surfeco de kupro ne liveras multajn konektopunktojn inter la metalo kaj mikroorganismo tial la traiĝado de jonoj el la kupro al bakterio postulis tioman tempon. Tiun rezulton eblis plibonigi dank’ al nova lasera prilaboro de la metalsurfaco, en kies sekvo ĝi perdas sian glatecon. Tiucele en nanoskalo oni gravuris la metalsurfacon tiel vastigante ĝian spacon.  Tio ebligis grandigi la kvanton de la traiĝantaj jonoj.  Dum testoj la traktita tiel kuprosurfaco dum apenaŭ 40 minutoj tutece eliminis tiajn bakteriojn kiel E.coli aŭ Staphylococcus aureus. 

El la elsendo 12.05.2020. Legas Tomek – 1’33”

Bovinoj helpas proteki cikoniojn

Bovinoj sin paŝtantaj sur la verdaj herbejoj plibonigas la ĉaskapablojn de la blankaj cikonioj. Komunajn eplorojn pri tio gvidis esploristoj en la Pola Societo por la Protektado de Birdoj, la Univeristato en la brita Cambridge kaj la Naturscienca Universitato en Pollando. Iliaj esploroj klarigas, kial cikonioj preferas fragmentojn de herbejoj, paŝtejoj kaj lokoj, kie paŝtas sin bovinoj. Laŭ esploroj faritaj en la norda Pollando evidentiĝis, ke la blankaj cikonioj, kiuj ĉasis en la ĉeesto de paŝtantaj sin bovinoj havis preskaŭ 90-procentan sukceson. Kiam cikonioj ĉasis solece ilia sukceso estis nur 60-procenta. Krome la cikonioj ĉasantaj en la ĉeesto de bovinoj havis ne sole pli bonan ĉasrezulton, sed faris tion ankaŭ kun malpli granda fortostreĉo. Tio ligiĝis kun la malneceso venki grandajn distancojn. Tiujn rezultojn oni notis en la daŭro de la tuta tago. Aldone oni notis pozitivan interdependecon inter la kvanto de paŝtantaj sin bovinoj kaj cikoniaj ĉassukcesoj. La reenkondukaj programoj de la blanka cikonio en la okcidenta Eŭropo baziĝas sur la kromnutrado de la birdoj, kiuj sur specialaj platformoj ricevas fiŝojn aŭ kokidojn. La ĵus menciitaj esploroj elmontras, ke pli efike  estus revenigi la liberan sinpaŝtadon de bovinoj, kio estus samtempe solvo pli naturamika.

El la elsendo 05.05.2020. Legas Gabi – 1’46”

Leteroj al Kvaranteno

Psikologoj el la Jagelona Universitato en Krakovo lanĉis iniciaton kun la nomo „Leteroj al Kvaranteno”. Kvaranteno en la pola lingvo povas esti komprenita kiel ina persona nomo. Kvaranteno celas helpi al personoj, kiujn aparte tuŝas, suferigas la socia izoliĝo. La ebleco surpaperigi aŭ elektronike priskribi siajn pensojn povas helpi al ili fronti negativajn sentojn, inkluzive de deprimo. Leterojn eblas sendi al speciala adreso subskribante ĝin per propra nomo, inicialoj, pseŭdonimo aŭ sendi anomime. Legas ilin ekspertoj el la Psikologia Instituto de la Jagelona Universitato. La reagaj respondoj je elektitaj ideoj, pripensoj aperas lunde kaj vendrede en la reto. En la reta paĝo de la instituto eblas trovi krome informojn kiel fronti streson, kie serĉi helpon, kion proponi al infanoj restadantaj hejme. Krome, ĉe la markilo kiel faras tion aliaj, troviĝas senpagaj retaj kursoj liveritaj de usonaj universitatoj: Brown, Harvard, Cornell, Princeton, Dartmouth, Yale, Columbia, kaj University of Pennsylvania. Por junaj esploristoj estis kreita speciala subpaĝo kun materialoj dediĉitaj al la gvidado de esploroj en la pandemia tempo.

El la elsendo 05.05.2020

Cerbostrukturo post kosmaj flugoj

Estas sciate, ke astronaŭtoj revenantaj post longa kosma ekspedicio spertas problemojn kun vidkapablo. Ĉe la membroj de Internacia Kosma Stacio ofte estas diagnozita  ŝveliĝo de la opta nervo, retina sangoverŝiĝo aŭ aliaj strukturaj ŝanĝoj ene de la optoinstrumento. Tio estas sekvo de la mikrogravitado perturbanta la hidrostatikan ekvilibron en la organismo kondukante al kresko de interkrania hipertensio. Doktoro Larry A. Kramer kaj aliaj sciencistoj el la Radiologia Societo de la Norda Ameriko decidis pli profunde esplori la fenomenon. Baze de magneta resonanco ili konstatis, ke ŝanĝoj okazantaj pro longdaŭra estado en la kosmo estas pli grandaj ol supozite. Ĉe astronaŭtoj revenantaj el Internacia Kosma Stacio ili konfirmis i.a. la grandiĝon de la blanka substanco en la cerbo kaj de la cerbospina likvaĵo. Astronaŭtoj havis ankaŭ iom misformitan hipofizon, kiu iĝis malpli longa kaj malpli granda. Tiuj ŝanĝoj daŭris dum unu jaro post la reveno el la Kosmo, kio spozigas, ke ili havis daŭran karakteron. Sciencistoj nun esploras la manierojn kontraŭagi la mikrogravitadon.

El la elsendo 28.04.2020. Legas Tomek – 1’21”

Pola plantorigina vizaĝmasko

Profesoro Mohamed Hazem Kalaji kaj doktoro Jacek Mojski el la Biologia Instituto de la Ĉeflernejo pri la Agrikultura Mastrumado en Varsovio de jaroj laboras pri apliko de plantoj en la purigado de aero en urboj, vastaj spacoj, ankaŭ en fermitaj  lokoj. En la lasta periodo ili okupiĝis pri aerfiltrilo baziĝanta sur elektitaj plantospecioj por „halitigi virusojn”. Dum laboratoriaj testoj ĝia efikeco kontraŭ viruso de gripo evidentiĝis 100-procenta. La viruso kaŭzanta COVID-19 estas simildimensia. Tiu aerfiltrilo kiel vizaĝmasko povus esti plurfoje uzita, estus malmultekosta kaj amika al la medio. Por ĝia efikado estas necesa lumo, por ke ne ĉesu la fotosinteza procezo. Sed sufiĉas minimuma kvanto de lumo, eĉ la ĉambra. En la mallumo la vizaĝmasko restas aktiva dum dek kelkaj horoj. La nova produkto povus servi ankaŭ kiel aerpuriga elemento en la fermitaj lokoj tiaj,  kiel hospitaloj, klinikoj, lernejoj aŭ laboratorioj. Ĉe la nuna etapo estas planitaj testoj kun polaj partneroj pri la efikado de la platdevena filtrilo en kontakto kun aktiva aŭ ne aktiva viruso SARS-CoV-2.

El la elsendo 21.04.2020. Legas Tomek – 1’20”

La unua noveca enplantaĵo en Pollando

En Pollando estis okazigita la unua enplantooperacio de pioniraj, aktivaj enplantaĵoj, kiuj utiligas la ostan sonperadon. Laŭ profesoro Henryk Skarżyński tio signifas novan etapon en la kuracado de aŭdoperturboj aperantaj en la regiono de interna kaj meza oreloj. Dum la operacio estis aplikita aranĝaĵo Bonebridge BCI 602 utiliganta la fenomenon de la osta perado. Ĝi konsistas en la perado de sonsignalo pere de la kraniaj ostoj rekte al la interna orelo. La ostoj de la kranio estas stimulataj per mekanika vibrado, kiu rekte estas direktata al la interna orelo. Tie okazas ĝia transformo en sonon, same kiel tio okazas kaze de ĝenerale atingantaj sonoj, sed estas ekskludita la vojo inter la ekstera kaj meza oreloj. Nova aparato, kiu tion ebligas konsistas el du partoj – ekstera, kiu estas parolprocezilo kaj interna, kaŝita sub la haŭto. Tiu ĉi sistemo estas destinita por personoj kun firma aŭdolezo. Temas pri laŭvica mejloŝtono en la pola otokirurgio. La operacia enmeto de enplantaĵo ne postulas pliajn kirurgiajn intervenojn, ĉar ĉiuj ŝanĝeblaj elementoj troviĝas en la ekstera mikrosonprocezilo.

El la elsendo 15.04.2020. Legas Maciek – 1’31”

Lumpolucia influo je akvosistemoj

Laŭ sciencistoj el la Politekniko de Krakovo la artefarita lumo, kiu atingas nokte la akvoreceptaklojn povas negative influi ilian staton. Jam de jaroj sciencistoj atentigis, ke lumpolucio en grandaj urboj malfavore influas homojn kaj animalojn. La ideo de lumpolucio koncernas la dumnoktan lumon lokitan en malĝustaj lokoj aŭ en kvanto pli granda ol tiu, al kiu adaptiĝis organismoj enloĝantaj la Teron. Sciencistoj disponas pri nesubfoseblaj pruvoj, ke tro da lumo negative influas la homan sanon. Ekzemple la lumo de lanternoj, kiu traiĝas al la hejmaj dormolokoj malkreskigas la dormokvaliton kaŭzante malsaniĝemon de homoj je diversaj malsanoj. Nun evidentiĝis, ke tro da artefarita lumo nokte suferigas la akvajn ekosistemojn. Sciencistoj el la Laborejo pri la Monitorado de Lumpolucio ĉe la Krakova Politekniko en siaj esploroj baziĝis sur la akvoreceptaklo en la loko Dobczyce, el kiu devenas parte la trinkakvo por Krakovo. Laŭ iliaj esploroj evidentiĝis,  ke periode estas perturbata tie la ekvilibo inter zooplanktono kaj fitoplanktono. Rezulte, tio povas kaŭzi la minacan por la medio floradon de algoj, precipe cianobakterioj. Ĉi-lastaj kreas gravan minacon por la sano de homoj kaj animaloj. Laŭ la krakovaj esploristoj unu el la solvoj en ĉi tiu konkreta loko, kie funkcias digo necesus direkti la lumigilojn ĉefe al ĝi, samtempe ŝanĝi la lumintensecon, kio ne kreus tiomgradan lumpolucion.

El la elsendo 07.04.2020. Legas Maciek – 1’49”

Sociologoj enketas pri ĉiutaga vivo en la kondiĉoj de pandemio

Sociologoj el Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano organizis en la reto anoniman enketon pri la ĉiutaga vivo de internaŭtoj en la kondiĉoj de la kronviusa pandemio. La situacio ligita kun ĝi en Pollando por plimulto estas io nova kaj elvokas diversajn emociojn. Ĉe iuj dominas zorgo pri la propra sanstato kaj tiu de la proksimuloj, ĉe aliaj temas pri sento de kontento havi iom pli da libera tempo. En tiuj kondiĉoj parto de laborantoj kaj doktoriĝantoj entreprenis la taskon ĝisdate kolekti informojn pri tio, kiel poloj frontas ĉiujn ĉi defiojn. La unua enketo rilatas al la ĉiutaga vivo, al la ŝanĝo de la vivkutimoj, kiel lavado de manoj aŭ eksterhejma moviĝado; al la emocioj, kiel zorgo pri la familio, frustriĝo pro la ĉi-rilataj sociaj rigoroj, konduto de aliuloj, kiel tusado en publikaj lokoj, troa butikumado, disvastigado de malveraj informoj kaj maniero pasigi la tempon kun proksimuloj. La alia enketo en la retejo de la Sociologia Fakultado de la Poznana Universitato koncernas opiniojn kaj sintenojn de poloj rilate al la pandemio. Kion ili pensas pri la situacio, kiajn paŝojn ili entreprenas ankaŭ en la kunteksto de fermitaj lernejoj, longiĝa restado hejme aŭ ekonomia situacio de la lando.

El la elsendo 31.03.2020. Legas Gabi – 1’39”