Antaŭ preskaŭ 80 jaroj dum la paleontologiaj foslaboroj en la usona Nebrasko sciencisto el la Ĉikaga Universitato malkovris malgrandan fosilion. Ĝi evidentiĝis esti kranio de malgranda mamulo de la specio Megalagus, prakuzo de la nuntempaj kunikloj. Nun sciencistoj el Pollando kaj Kanado virtuale rekonstruis la internon de la kranio, kiu bildigas la eksteran surfacon de la animala cerbo de antaŭ 34 milionoj da jaroj. La kranio estis unue subigita al rentgena mikrotomagrafio, dank’ al kio eblis krei ĝian tridimensian bildon. Sekve virtuale oni ĝin plenigis akirante la bitan muldaĵon de la cerbo. Tiel rekonstruita cerbosurfaco enhavas ne sole informojn pri la dimensioj de ĝiaj unuopaj segmentoj, sed ankaŭ pri la disloko de vejnoj sur la surfaco de la centra cerboparto, kaj ankaŭ de la kraniaj nervoj. Fine estis faritaj cerbomodeloj dank’ al la tekniko de la tridimensia presado. Profesorino Łucja Fostowicz-Frelik el la Paleobiologia Instituto de la Pola Sciencakademio en Varsovio gvidis la esplorojn kun kolektivo de profesoro Mary Silcox el la toronta universitato Scarborough kaj doktoro Sergi López-Torres, kiu partoprenis la postdoktorigan staĝon en Varsovio. Tiuj pioniraj esploroj, laŭ la opinio de sciencistoj, havas esencan signifon por la evolubiologio de la tuta grupo de Euarchontoglires, kiu ĉirkaŭprenas ankaŭ primatojn, inkluzive de la homo.
El la elsendo 11.08.2020. Legas Barbara – 1’57”