Sciencaj informoj
Bovinoj helpas proteki cikoniojn
Bovinoj sin paŝtantaj sur la verdaj herbejoj plibonigas la ĉaskapablojn de la blankaj cikonioj. Komunajn eplorojn pri tio gvidis esploristoj en la Pola Societo por la Protektado de Birdoj, la Univeristato en la brita Cambridge kaj la Naturscienca Universitato en Pollando. Iliaj esploroj klarigas, kial cikonioj preferas fragmentojn de herbejoj, paŝtejoj kaj lokoj, kie paŝtas sin bovinoj. Laŭ esploroj faritaj en la norda Pollando evidentiĝis, ke la blankaj cikonioj, kiuj ĉasis en la ĉeesto de paŝtantaj sin bovinoj havis preskaŭ 90-procentan sukceson. Kiam cikonioj ĉasis solece ilia sukceso estis nur 60-procenta. Krome la cikonioj ĉasantaj en la ĉeesto de bovinoj havis ne sole pli bonan ĉasrezulton, sed faris tion ankaŭ kun malpli granda fortostreĉo. Tio ligiĝis kun la malneceso venki grandajn distancojn. Tiujn rezultojn oni notis en la daŭro de la tuta tago. Aldone oni notis pozitivan interdependecon inter la kvanto de paŝtantaj sin bovinoj kaj cikoniaj ĉassukcesoj. La reenkondukaj programoj de la blanka cikonio en la okcidenta Eŭropo baziĝas sur la kromnutrado de la birdoj, kiuj sur specialaj platformoj ricevas fiŝojn aŭ kokidojn. La ĵus menciitaj esploroj elmontras, ke pli efike estus revenigi la liberan sinpaŝtadon de bovinoj, kio estus samtempe solvo pli naturamika.
El la elsendo 05.05.2020. Legas Gabi – 1’46”
Leteroj al Kvaranteno
Psikologoj el la Jagelona Universitato en Krakovo lanĉis iniciaton kun la nomo „Leteroj al Kvaranteno”. Kvaranteno en la pola lingvo povas esti komprenita kiel ina persona nomo. Kvaranteno celas helpi al personoj, kiujn aparte tuŝas, suferigas la socia izoliĝo. La ebleco surpaperigi aŭ elektronike priskribi siajn pensojn povas helpi al ili fronti negativajn sentojn, inkluzive de deprimo. Leterojn eblas sendi al speciala adreso subskribante ĝin per propra nomo, inicialoj, pseŭdonimo aŭ sendi anomime. Legas ilin ekspertoj el la Psikologia Instituto de la Jagelona Universitato. La reagaj respondoj je elektitaj ideoj, pripensoj aperas lunde kaj vendrede en la reto. En la reta paĝo de la instituto eblas trovi krome informojn kiel fronti streson, kie serĉi helpon, kion proponi al infanoj restadantaj hejme. Krome, ĉe la markilo kiel faras tion aliaj, troviĝas senpagaj retaj kursoj liveritaj de usonaj universitatoj: Brown, Harvard, Cornell, Princeton, Dartmouth, Yale, Columbia, kaj University of Pennsylvania. Por junaj esploristoj estis kreita speciala subpaĝo kun materialoj dediĉitaj al la gvidado de esploroj en la pandemia tempo.
El la elsendo 05.05.2020
Cerbostrukturo post kosmaj flugoj
Estas sciate, ke astronaŭtoj revenantaj post longa kosma ekspedicio spertas problemojn kun vidkapablo. Ĉe la membroj de Internacia Kosma Stacio ofte estas diagnozita ŝveliĝo de la opta nervo, retina sangoverŝiĝo aŭ aliaj strukturaj ŝanĝoj ene de la optoinstrumento. Tio estas sekvo de la mikrogravitado perturbanta la hidrostatikan ekvilibron en la organismo kondukante al kresko de interkrania hipertensio. Doktoro Larry A. Kramer kaj aliaj sciencistoj el la Radiologia Societo de la Norda Ameriko decidis pli profunde esplori la fenomenon. Baze de magneta resonanco ili konstatis, ke ŝanĝoj okazantaj pro longdaŭra estado en la kosmo estas pli grandaj ol supozite. Ĉe astronaŭtoj revenantaj el Internacia Kosma Stacio ili konfirmis i.a. la grandiĝon de la blanka substanco en la cerbo kaj de la cerbospina likvaĵo. Astronaŭtoj havis ankaŭ iom misformitan hipofizon, kiu iĝis malpli longa kaj malpli granda. Tiuj ŝanĝoj daŭris dum unu jaro post la reveno el la Kosmo, kio spozigas, ke ili havis daŭran karakteron. Sciencistoj nun esploras la manierojn kontraŭagi la mikrogravitadon.
El la elsendo 28.04.2020. Legas Tomek – 1’21”
Pola plantorigina vizaĝmasko
Profesoro Mohamed Hazem Kalaji kaj doktoro Jacek Mojski el la Biologia Instituto de la Ĉeflernejo pri la Agrikultura Mastrumado en Varsovio de jaroj laboras pri apliko de plantoj en la purigado de aero en urboj, vastaj spacoj, ankaŭ en fermitaj lokoj. En la lasta periodo ili okupiĝis pri aerfiltrilo baziĝanta sur elektitaj plantospecioj por „halitigi virusojn”. Dum laboratoriaj testoj ĝia efikeco kontraŭ viruso de gripo evidentiĝis 100-procenta. La viruso kaŭzanta COVID-19 estas simildimensia. Tiu aerfiltrilo kiel vizaĝmasko povus esti plurfoje uzita, estus malmultekosta kaj amika al la medio. Por ĝia efikado estas necesa lumo, por ke ne ĉesu la fotosinteza procezo. Sed sufiĉas minimuma kvanto de lumo, eĉ la ĉambra. En la mallumo la vizaĝmasko restas aktiva dum dek kelkaj horoj. La nova produkto povus servi ankaŭ kiel aerpuriga elemento en la fermitaj lokoj tiaj, kiel hospitaloj, klinikoj, lernejoj aŭ laboratorioj. Ĉe la nuna etapo estas planitaj testoj kun polaj partneroj pri la efikado de la platdevena filtrilo en kontakto kun aktiva aŭ ne aktiva viruso SARS-CoV-2.
El la elsendo 21.04.2020. Legas Tomek – 1’20”
La unua noveca enplantaĵo en Pollando
En Pollando estis okazigita la unua enplantooperacio de pioniraj, aktivaj enplantaĵoj, kiuj utiligas la ostan sonperadon. Laŭ profesoro Henryk Skarżyński tio signifas novan etapon en la kuracado de aŭdoperturboj aperantaj en la regiono de interna kaj meza oreloj. Dum la operacio estis aplikita aranĝaĵo Bonebridge BCI 602 utiliganta la fenomenon de la osta perado. Ĝi konsistas en la perado de sonsignalo pere de la kraniaj ostoj rekte al la interna orelo. La ostoj de la kranio estas stimulataj per mekanika vibrado, kiu rekte estas direktata al la interna orelo. Tie okazas ĝia transformo en sonon, same kiel tio okazas kaze de ĝenerale atingantaj sonoj, sed estas ekskludita la vojo inter la ekstera kaj meza oreloj. Nova aparato, kiu tion ebligas konsistas el du partoj – ekstera, kiu estas parolprocezilo kaj interna, kaŝita sub la haŭto. Tiu ĉi sistemo estas destinita por personoj kun firma aŭdolezo. Temas pri laŭvica mejloŝtono en la pola otokirurgio. La operacia enmeto de enplantaĵo ne postulas pliajn kirurgiajn intervenojn, ĉar ĉiuj ŝanĝeblaj elementoj troviĝas en la ekstera mikrosonprocezilo.
El la elsendo 15.04.2020. Legas Maciek – 1’31”
Lumpolucia influo je akvosistemoj
Laŭ sciencistoj el la Politekniko de Krakovo la artefarita lumo, kiu atingas nokte la akvoreceptaklojn povas negative influi ilian staton. Jam de jaroj sciencistoj atentigis, ke lumpolucio en grandaj urboj malfavore influas homojn kaj animalojn. La ideo de lumpolucio koncernas la dumnoktan lumon lokitan en malĝustaj lokoj aŭ en kvanto pli granda ol tiu, al kiu adaptiĝis organismoj enloĝantaj la Teron. Sciencistoj disponas pri nesubfoseblaj pruvoj, ke tro da lumo negative influas la homan sanon. Ekzemple la lumo de lanternoj, kiu traiĝas al la hejmaj dormolokoj malkreskigas la dormokvaliton kaŭzante malsaniĝemon de homoj je diversaj malsanoj. Nun evidentiĝis, ke tro da artefarita lumo nokte suferigas la akvajn ekosistemojn. Sciencistoj el la Laborejo pri la Monitorado de Lumpolucio ĉe la Krakova Politekniko en siaj esploroj baziĝis sur la akvoreceptaklo en la loko Dobczyce, el kiu devenas parte la trinkakvo por Krakovo. Laŭ iliaj esploroj evidentiĝis, ke periode estas perturbata tie la ekvilibo inter zooplanktono kaj fitoplanktono. Rezulte, tio povas kaŭzi la minacan por la medio floradon de algoj, precipe cianobakterioj. Ĉi-lastaj kreas gravan minacon por la sano de homoj kaj animaloj. Laŭ la krakovaj esploristoj unu el la solvoj en ĉi tiu konkreta loko, kie funkcias digo necesus direkti la lumigilojn ĉefe al ĝi, samtempe ŝanĝi la lumintensecon, kio ne kreus tiomgradan lumpolucion.
El la elsendo 07.04.2020. Legas Maciek – 1’49”
Sociologoj enketas pri ĉiutaga vivo en la kondiĉoj de pandemio
Sociologoj el Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano organizis en la reto anoniman enketon pri la ĉiutaga vivo de internaŭtoj en la kondiĉoj de la kronviusa pandemio. La situacio ligita kun ĝi en Pollando por plimulto estas io nova kaj elvokas diversajn emociojn. Ĉe iuj dominas zorgo pri la propra sanstato kaj tiu de la proksimuloj, ĉe aliaj temas pri sento de kontento havi iom pli da libera tempo. En tiuj kondiĉoj parto de laborantoj kaj doktoriĝantoj entreprenis la taskon ĝisdate kolekti informojn pri tio, kiel poloj frontas ĉiujn ĉi defiojn. La unua enketo rilatas al la ĉiutaga vivo, al la ŝanĝo de la vivkutimoj, kiel lavado de manoj aŭ eksterhejma moviĝado; al la emocioj, kiel zorgo pri la familio, frustriĝo pro la ĉi-rilataj sociaj rigoroj, konduto de aliuloj, kiel tusado en publikaj lokoj, troa butikumado, disvastigado de malveraj informoj kaj maniero pasigi la tempon kun proksimuloj. La alia enketo en la retejo de la Sociologia Fakultado de la Poznana Universitato koncernas opiniojn kaj sintenojn de poloj rilate al la pandemio. Kion ili pensas pri la situacio, kiajn paŝojn ili entreprenas ankaŭ en la kunteksto de fermitaj lernejoj, longiĝa restado hejme aŭ ekonomia situacio de la lando.
El la elsendo 31.03.2020. Legas Gabi – 1’39”
Kupraj nanoelementoj en kontraŭbatalado de kancero
Grupo de ekspertoj i.a. el la Katolika Universitato en Loveno, el la Universitato en Bremeno, kaj Universitato en la greka Ioanino malkovris, ke kanceraj tumoj estas impresiĝemaj je la efikado de la nanoelementoj de kuprodioksido. Kiam ili troviĝas en organismo, ili solviĝas fariĝante toksaj. Tamen dank’ al la apliko de ferodioksido por kreo de la menciitaj naonoelementoj sciencistoj povis kontroli la tutan procezon kaj elimini la kancerajn ĉelojn sen damaĝi la sanajn histojn. La nanoelementoj de la kuprodioksido ne nur mortigis la kancerajn tumorojn ĉe musoj, sed ankaŭ fortigis ilian imuosistemon, kio malebligis denovan reaperon de kancero. Baze de siaj esploroj la sciencistoj asertas, ke ilia tekniko helpos kaze de ĉirkaŭ 60 procentoj de kanceroj. Tio rilatas al la malsanoj komenciĝantaj per la mutacio de la geno p53. Temas i.a. pri kanceroj de mamoj, pulmoj, ovario aŭ dika intesto. La plej grava avantaĝo de la nova tekniko estas la elimino de la kemioterapio el la kuracprocezo.
El la elsendo 24.03.2020. Legas Maciek – 1’22”
Ligo inter laktotrinkado kaj mamkancero
Ekspertoj el Loma Lindy Universitato asertas, ke eĉ modera laktokonsumado povas grandigi la mamkanceran minacon je 80 procentoj. La ĉefaŭtoro de la esploroj en Journal of Epidemiology konvinkas, ke la faritaj esploroj liveris firmajn pruvojn, ke la bovina lakto aŭ iuj faktoroj ligitaj kun la trinkado de la bovina lakto povas elvoki la virinan mamkanceron. La trinkado de unu kvarono aŭ unu triono da glaso kreskigas la mamkanceran riskon je 30 procentoj. La trinkado de unu glaso da lakto altigis la riskon je 50 procentoj. Ĉe personoj trinkantaj de unu ĝis du glasoj tage temas pri minaco 70-80-procenta. Tial laŭ doktoro Fraser la rekomendojn – tiajn kiel la usonaj – kiuj vortumas la bezonon trinki tri glasojn da lakto tage necesas trakti singarde. La esploristoj ne notis grandan riskodiferencon depende de la laktogrado, nek la kanceroriskon ligitan kun la soja lakto, johurtoj aŭ fromaĝoj. La esploroj estis vastplanitaj. Al ili estis subigitaj preskaŭ 53 mil usonaninoj, komence sen kancero, kiuj estis observataj dum preskaŭ ok jaroj. En la esploroj estis konsideritaj diversaj akompanaj faktoroj kiel familikancerokazoj, fizika aktiveco, konsumado de alkoholaĵo, uzado de medikamentoj. Laŭ esploristoj la riskon povas kaŭzi la bovinaj hormonoj, ĉar en la laktoprodukta fazo kutime 75 procentoj da ili estas gravedaj. La memkancero reagas ĝuste je ĉi-specaj hormonoj. Eĉ pli, konumado de lakto kaj aliaj animalaj proteinoj altigas la nivelon de insulinodependa kreskofaktoro (IGF-1) grandiganta minacon de kelkiuj tumoroj.
El la elsendo 17.03.2020. Legas Maciek – 2’07”
Pola sciencista kadro
La unuan fojon nunjare oni solenis Tagon de la Pola Scienco. Tiuokaze estis publikigitaj donitaĵoj pri la pola scienca kadro, el kiuj rezultas, ke ni havas 81 mil 500 esploristojn laborantajn en 645 centroj. Temas pri 132 publikaj altlernejoj kaj 248 nepublikaj, 115 esplorinstitutoj, 77 institutoj de la Pola Sciencakademio, 16 ekleziaj altlernejoj, 3 internaciaj institutoj kaj 55 aliaj. Plej multaj esploristoj laboras en publikaj altlernejoj, 62 mil. En esplorinstitutoj temas pri 7,6 mil laborantoj, en la strukturoj de la Pola Sciencakademio laboras 5,4 mil esploristoj, kaj en nepublikaj altlernejoj laboras preskaŭ 4 mil eplorantoj. La ekleziaj altlernejoj enlaborigas 1,3 mil esploristojn. Al la titolo de esploristo aspiras ankaŭ multaj studentoj kaj doktoriĝantoj. En Pollando estas ĉirkaŭ unu miliono 200 mil studenojn kaj 39 mil doktoriĝantoj. La Tago de la Pola Scienco emfazas rekonon por la polaj sciencistoj kaj celas esti por ili inspiro sekvi la spurojn de la plej renomaj polaj esploristoj, firmigi la ĝeneralan interesiĝon pri la scienco. Kiel la dato de la tago estis difinita la 19-a de februaro, la naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernk.
El la elsendo 17.03.2020. Legas Tomek – 1’38”