POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La orienta limo de Pollando la plej bone gardata

La orienta limo de Pollando apartenas al la plej bone gardataj en la Eŭropa Unio. Tian pritakson esprimis la uniaj ekspertoj, kiuj antaŭnelonge vizitis la Apudkarpatian Regionon en la sudorienta Pollando. Ekde kiam Pollando troviĝas en Schoengen-sfero poloj signife modernigis kontrolaranĝaĵojn de la plej nova generacio. Jam estis elkonstruitaj tri el sep observoturoj ekipitaj per elektronikaj instrumentoj, kiuj ebligas sekvi tutdiurne t.e. tagnokte la limon sendepende de la veterkondiĉoj. El la aero la limon patrolas unumotoraj aviadiloj kaj senanaraj gvatmaŝinoj. Dank’ al tio malkreskas la nombro de nelegalaj enmigrantoj, kiuj trapenetras la t.n. verdan limon, t.e. transpaŝas ĝin kontraŭleĝe. Ankoraŭ antaŭ ne plenaj 10 jaroj tiamaniere sur la terenon de Pollando traiĝadis 500 nelegalaj enmigrantoj, funkciis grupoj okupiĝantaj pri homkontrabandado. Plej multaj nelegalaj enmigratoj venis el Vjetnamio, Ĉinio kaj Pakistano. En la nuna jaro oni notis iom pli ol 100 personojn, inter kiuj troviĝis 60 ekonomiaj enmigrantoj.

El la elsendo 22.12.2015. Legas Maciek

La Kristnaska Bazaro en Vroclvo inter la plej belaj

Inter 12 plej belaj eŭropaj Kristnaskaj Bazaroj laŭ la usona „The Huf­fing­ton Post” troviĝas ankaŭ tiu en Vroclavo (la sudokcidenta Pollando). La vizitebla ĝis la 22-a de decembro bazaro trovis lokon inter tiom renomaj kaj historiaj kiel 440-jara bazaro en la franca Strasburgo aŭ bazaro en Nurimbergo. En la listo estas menciitaj bazaroj en la itala Bolzano [bolcano], la franca Colmar, la itala Trento, la aŭstra Innsbruck, la estona Tallino, la slovaka Bratislavo, la belga Bruĝo, la aŭstra Vieno kaj la itala Merano.

„The Huf­fing­ton Post”,  interreta platformo kreiĝinta en 2005 transformiĝis en popularan interretan ĵurnalon kun politikaj, merkatikaj informoj, kun informoj distraj kaj ekologiaj. Siajn opiniojn publikigis en ĝi i.a. Barack Obama kaj Hilary Clinton.

El la elsendo 19.12.2014. Legas Milada

Kristnaska Bazaro en Vroclavo

Ĉirkaŭ internaj aferoj de Pollando

La Ĝenerala Prokuroro de Pollando konstatis lastĵaŭde, ke la Konstitucia Tribunalo ne rajtas verdikti pri decidoj alprenataj de la Sejmo. Li konstatis samtempe, ke verdiktante pri la sejmaj decidoj la tribunalo superus siajn kompetentojn. La Ĝenerala Prokuroro rezignis pri procedado, kiun postulis deputitoj de Civiana Platformo koncerne elekton – fare de la Sejmo de la nova oficperiodo – de kvin juĝistoj de la Konstitucia Tribunalo.  La opozicio uzis la aferojn ligitajn kun la Konsitucia Tribunalo – rilate kiun ĝi alprenis kontraŭkonstutciajn decidojn, kiam ĝi ankoraŭ estis la reganta partio – por vasta amakomunikila atako kontraŭ la novan kabineton. Tiu atako eĥis ankaŭ ekster la limoj de Pollando i.a. elvokante kalumnitonan reagon de la estro de la Eŭropa Parlamento. Okaze de la daŭranta en Bruselo pintrenkonto de la Eŭropa Konsilio la partoprenanta ĝin ĉefministro Beata Szydło renkontiĝis kun Martin Schultz lige kun lia eldiro. Ŝi atentigis, ke en reciprokaj rilatoj ni bezonas honestan komunikadon. La germana politikisto post la renkontiĝo konstatis, ke temis pri perspektivkonstrua interparolo kaj koncernis kunlaboron de la pola registaro kun la Eŭropa Parlamento.

El la elsendo 18.12.2015. Legas Barbara – 1’39”

Kristnaskokaza butikumado

Plimulto de poloj faras la kristnask­okazajn aĉetojn inter la 1-a kaj la 24-a de decembro. La nunjara festokaza buĝeto egalas al pli ol 1150 zlotoj kaj estas je 13 procentoj pli alta ol en 2013. En 2014 je preskaŭ 30 procentoj pli poloj elspezos por donacoj, je 10 procentoj pli por konsumaj produktoj, je unu kvarono malpli ili elspezos por la renkontiĝoj kun geamikoj kaj konatoj.

Kiel informis „Metro” la firmao Deloitte ekzamenis la festokazajn planojn de 17 mil 326 konsumantoj el 17 landoj, inkluzive de 763 el Pollando. Kompare al aliaj la pola buĝeto estas malpli alta je preskaŭ 690 zlotoj. Ne mirige do, ke poloj preferos butikumi festokaze nur en decembro kalkulante je rabata vendado, vendaj kaj finvendaj favor­kampanjoj. La plej multaj poloj (63 procentoj) faros grandajn aĉetojn en amasvendaj centroj, pli ol la duono en superbazaroj, iom malpli en lokaj nutraĵ­vendejoj. Interrete la konsumajn varojn aĉetos 15 procentoj de poloj, sed eĉ 60 procentoj aĉetos tie donacojn.

Kion, kiel kristnaskan donacon atendas niaj prokimuloj? Same en Pollando kiel ankaŭ en la mondo (i.a. en Britio, Francio, Hispanio, Danio) plimulto revas pri libro. En Pollando libron atendas 42 procentoj de la enketitoj, 38 procentoj ŝatus ricevi kontantan monon, 27 procentoj parfumojn, ornamaĵojn 25 procentoj, vestaĵon 22 procentoj, teko­komputilon 22  procentoj, eskursokupononon 20 procentoj.

Tamen inter la plej ofte aĉetataj donacoj troviĝas nek komputiloj nek ekskurso­kuponoj. Troviĝas inter ili tamen ne tro dezirataj dolĉaĵoj. Krome eĉ 41-procente libroj, parfumoj (32-procente), ornamaĵoj (19-procente) kaj kontanta mono (11-procente).

El la elsendo 16.12.2014. Legas Milada

antaukristansaka butikumado

Polaj ministroj pri la kalumnia mesaĝo de Schulz

La pola ministro por la eksterlandaj aferoj Witold Waszczykowski difinis la vortojn de la Eŭropa Parlamento, Martin Schulz pri kvazaŭa „ŝtatatenco” en Pollando senpravaj, sekve nerespondecaj. Ministro Waszczykowski reliefigis, ke politikisto tiom altranga devas  pli bone informiĝi antaŭ prenos parolon publike. Almenaŭ tiu devas scii, ke en Pollando okazis antaŭnelonge liberaj kaj demokrataj balotoj, kies rezultojn neniu dubigas. Aktuale en Pollando okazas, kiel en mulaj aliaj demokrataj ŝtatoj normala politika debato pri instituciaj solvoj, krome observata kaj komentata de liberaj amaskomunikiloj. La pola ĉefministro Beta Szydło dum la lunda gazetara konferenco, esprimis la esperon, ke Martin Schulz ne nur ĉesigos siajn kalumniajn komentojn pri la situacio en Pollando, sed krome esprimos pardonpeton. Kiel diris Beata Szydło en la nuna momeno tio estas plene nepravigitaj kaj ne konformaj en la politika realo eldiroj. Malbone okazas, ŝi subsrekis,  se la estro de la Eŭropa Parlamento, kiu ja unuigas ĉiujn ŝtatojn de la Eŭropa Unio kie ĉiuj egalas,  esprimas tiamaniere sian opinion pri unu el la membroŝtatoj.

El la elsendo 15.12.2015. Legas Milada kaj Krystyna – 1’40”

Post la klimata konferenco en Parizo

Lastsabate  en Parizo preskaŭ 200 landoj de la klimata konvencio de UNo akceptis interkompreniĝon, kies celo estas haltigi la tutmondan varmiĝon. Temas pri la unua en la historio tiom vasta interkonsento. Laŭ la reprezenanta Pollandon kaj aktive laboranta en Parizo pola ministro Jan Szyszko Pollando jam notas ĉi-rilate sukceson. Nome kiel unu el malmultaj ŝtatoj ĝi plenumis siajn devontiĝon  rezultantajn el la Potokolo de Kioto,  eĉ superinte ilin. Ni reduktis la emisiadon de karbondioksido je preskaŭ 30 procentoj, do kvinoble pli ol estis indikite en Kioto. Pri tio, ke la klimata politiko estas sanĉo ne nur por Eŭropo kaj Pollando, sed por la tuta mondo parolis dum la Ĝenerala Asembleo de UNo en Novjorko prezidento Andrzej Duda kaj komence de la klimata konferenco ĉefministro Beata Szydlo. Ili ambaŭ atentigis pri sukcesaj spertoj de Pollando por malgrandigo de karbondioksida koncentriĝo en la atmosfero. En la interkompreniĝo akceptita en Parizo oni unuanime konstatis, ke la celo por tion atingi globskale kondukas ne nur per racia mastrumado per energetikaj provizoj (karbo, nafto, gaso), sed ankaŭ per efikaj teknologioj de la bruligado, per utiligo de karbondioksido por regeneri naturkompleksojn tiajn kiel ekzemple arbaroj, regeerado de agrikulturaj grundoj, unuvorte pere novumoj en la ekologia inĝenierio.

El la elsendo 15.12.2015. Legas Milada kaj Krystyna – 2’04”

Referendumo en Danlando

Loĝantoj de Danlando en referedumo voĉdonis por sendependeco de la Bruselo rilate al. la limpolitiko, justico kaj internaj aferoj. Tiu rezulto signifa, ke Danlando en signifa grado restos ekster la eŭropunia sistemo de la internaj aferoj kaj justico, kion ĝi elintertraktis en 1993. Kopenhago verŝajne perdos la aliron al. la bazoj de Europol, la unia invigilservo por la kontraŭbatalo de deliktoj. La germana ministro por la internaj aferoj konstatis por la anonco de la rezultoj, ke li preferus alian rezulton de la referendumo. Kun la dana ĉefministro volas renkontiĝi la estro de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.

El la elsendo 08.12.2015. Legas Tomek – 1’88”

Deklaro de la Pola Defendministerio

Reage je amaskomunikilaj publikaĵoj la pola defendministerio lastsabate prezentis komunikon, ke daŭras neniuj laboroj pri aliĝo de Pollando al la NATO-a programo Nuclear Sharing. La eldiro de pola vicministro por defendo Szatkowski en la televida programo Polsat News 2 devas esti konsiderata en la kunteksto de aperantaj laste komentarioj de seriozaj analizaj centroj en Okcidento. Ili elmontras deficiton de nuklea fortimigado de NATO ĉe ĝia orienta alo. En tiuj komentarioj estas sugestataj diversaj ebloj inkluzive de vastigo de la interkompreniĝo pri kundividado de taktika nuklea armilaro de NATO. Tiun programon, kiu reguligas la disponigon fare de Usono de nuklea armilaro al aliancanoj,  partoprenas nun i.a. Belgio, Nederlando, Germanio, Turkio kaj Italio, pli frue ankaŭ Grekio kaj Kanado. Pollando estas flanko de la Traktato pri la Nedisvastigado de la Nuklea Armilaro kaj la pola registaro ne havas planojn akiri ĝin. Eventuala decido pri ia formo de partopreno de Pollando en la menciita interkompreniĝo devus esti objekto de interkonsentoj sur la politika nivelo same en la lando kiel ankaŭ en la aliancanaj rilatoj.

El la elsendo 08.12.2015. Legas Milada

Beata Szydło dum la klimata pintrenkonto

Beata Szydło dum inaŭguro de la klimata pintrenkonto en Parizo en la nomo de Pollando emfazis la esperon, ke aliaj ŝtatoj enteprenos kompareblan klopodon al la deklarita de la Unio emisiredukto. Por Pollando temas pri fundamenta kondiĉo por aliĝi al interkompreniĝo. Neniu mastrumado funkcias dise de la mondo dum pura atmosfero estas tutmonda bonaĵo, pri kiu ni ĉiuj devas zorgi. Ĉefministro Szydło memorigis, ke Pollando ekde la komenco de la klimata konvencio partoprenas la formadon de la klimatprotekta sistemo. Kiel unu el malmultaj ŝtatoj Pollando atingis grandegajn emesiredukton, kiu egalas al 30 procentoj rilate al la baza jaro 1988 kun samtempa duobla kresko de la Pola Produkto Brutte.

El la elsendo 01.12.2015. Legas Milada

Portugalaj vinoj en Pollando

En la daŭro de la lastaj 10 jaroj la konsumado de vino en Pollando kreskis je duono. La vinvendo kreskis je 56 procentoj. Ĉiujare polo drinkas ĉ. 7 litrojn da vino. En plimulto temas pri vinoj importitaj el Eŭropo. En la lastaj jaroj la grava vinliveranto fariĝis la landoj de la Iberia Duoninsulo. En 2014 el Portugalio ni impostis preskaŭ 7 kaj duonan milionojn da litroj, antaŭ 10 jaroj temis nur pri malpli ol 170 mil litroj. Aktuale Pollando estas la 13-a plej granda importanto de la portugalaj vinoj, en 2004 ĝi okupis la 35-an lokon. Ĉiam pli granda eksporto de portugala vinoj al Pollando sekvas el la intimigo de la ekonomia kunlaboro inter ambaŭ landoj. En 2014 la komercaj spezoj iner Pollando kaj Portugalio atingis la valoron de unu miliardo 100 milionoj da eŭroj.

El la elsendo 01.12.2015. Legas Maciek