POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Muralo omaĝe al Soldatoj Rezistantaj

En Olsztyn [olŝtin] en la norda Pollando kreiĝas muralo omaĝe al Soldatoj Rezistantaj. Temas pri la postmilita pola sendepend­iga kaj kontraŭ­komunista konspira movado rezitanta kontraŭ sovetigon de Pollando kaj subaltern­igon de ĝi al Sovetunio, batalanta kontraŭ sekurec­servojn de Sovetunio kaj subalternaj al ili servoj en Pollando.

La muralo laŭ la ideo­donintoj rolos kiel memor­esprimo pri historio, pri soldatoj rezistantaj kontraŭ Sovetunion kaj proponas modernan patriotismon. La patriotaj medioj de Varmio kreante la muralon pensas pri ĝia eduka kaj instiga valoro por junaj poloj. Krom omaĝmesaĝo sur la muralo aperos figuroj de soldatoj mem. Laŭplane la malkoro de la muralo estis okazonta antaŭ la Festo de la Sendependeco.

El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada

Muralo omage al soldatoj rezistantaj

La 11-a de novembro, la Nacia Festo de Pollando

Proksimiĝas la 95-a datreveno de la reakiro de sendependeco fare de Pollando post la 123-jara dispartigo inter la najbaraj ŝtatpotencoj. La datrevenon omaĝos du grandaj marŝoj. La tiel nomata prezidenta „Kune por la Sendependa” kaj la alia „Marŝo de Sendependeco” organizita de naciaj medioj. La prezidenta marŝo okazanta la duan fojon celas esti gaja historia spektaklo. Laŭvoje la prezidento metos florojn ĉe monumentoj de merit­iĝintaj poloj. Ĉe la lasta Bronisław Komorowski prezentos porokazan paroladon. Dum la marŝo estos aparte honorita memoro de la insurgentoj de la Januara Insurekcio lige kun ĝia 150-a datreveno pasanta nunjare.  La alia,  Marŝo de Sendependeco kun­organizita de TutPollanda Junularo kaj Nacia-Radikala Tendaro okazos la 4-an fojon. Florojn oni metos ĉe la monumentoj de Józef Piłsudzki kaj Roman Dmowski. La komuna tramarŝo celas emfazi komunan volon de batalo por forta kaj granda Pollando.

El la elsendo 08.11.2013. Legas Milada

La Pola Nacia Festo la 11-an de novembro

Balotoj en Popolaj Respublikoj de Donecko kaj Luhansko

Lastdimanĉe en  respublikoj proklamitaj de porrusaj separistoj en la orienta Ukrainio Donecko kaj Luhansko  okazis balotoj de parlamentoj kaj estroj de plenum­aŭtoritatoj. Pli frue aŭtoritatoj de ambaŭ regionoj rifuzis okazigon de balotoj al la parlamento de Ukrainio, kiuj okazis la 26-an de oktobro. Post la dimanĉaj balotoj reprezentanto de la rusa parlamento deklaris, ke en ambaŭ regionoj estis elektitaj legalaj aŭtoritatoj kaj la Ŝtata Dumo kunlaboros kun ili.  La balot­rezultojn ne agnoskas Vaŝingtono nek Bruselo. Laŭ la estro de la unia diplomataro Federica Mogherini ili konsistigas malhelpon sur la vojo kondukanta al paco en Ukrainio. Similan starpunkton reprezentas la aŭtoritatoj de Ukrainio.

Hodiaŭ, t.e. made la ministro por la eksterlandaj aferoj de Ukrainio Pawel Klimkin deklarinte en la la ĵurnalo Bild, rekonkeron de la regionoj de Donecko kaj Luhansko alvokis Okcidenton severigi sankciojn rilate Rusion. La ukraina prezidento Petro Poroszenko deklaris kunvokon de la Konsilio por la Nacia Sekureco kaj Defendo cele priparolon de la situacio post la ne-agnoskataj de Kijevo rezultoj de la balotoj en la orienta parto de la lando.

El la elsendo 04.11.2014. Legas Milada

post balotoj en la orienta Ukrainio

Ĉamoj en Tary-montaro

En la plej altaj polaj montoj Tatry-montaro finiĝis pasint­semajne la nombrado de ĉamoj, kiun efektivigis laborantoj de la Nacia Parko de Tatry-montaro kaj iliaj kolegoj el simila organizo en Slovakio. La rezulto estas rekorda, ĉar oni notis 1400 ĉamojn, kio signifas la kreskon de ĉi tiuj animaloj je 200 ekzempleroj. Tio estas tre pozitivaj rezultoj, ĉar ankoraŭ antaŭnelonge en 1999 en la tuta Tatry-montaro temis nur pri 241 bestoj. En Pollando troviĝas malpli la ĉamoj ol en Slovakio.

La nombrado de ĉamoj en Tatruy-montaro konsistigas la plej malnovan natursciencan monitoradon okazigatan de du ŝtatoj samtempe.

El la elsendo 04.11.2014. Legas Milada
nombrado de camoj

Monumento de Johano Paŭlo la 2-a en Parizo

La 25-an de oktobro ĉe la pariza katedralo Notre Dame estis lanĉita monumento de Johano Paŭlo la 2-a. La solenaĵojn partoprenis la urbestro de Parizo Anne Hidalgo [ani_ dalgo], la arkiepiskopo de Parizo Andre Vingt-Trois  [ądre vą-trua] kaj la metropolitestro de Lodzo, arĥiepiskopo Marek Jędraszewski.

La bronza statuo altas 3,6 metrojn kaj pezas unu kaj duonan tunojn. Aŭtoras  ĝin kartveldevena skulptisto Zurab Cereteli, kiu donacis ĝin al la Pola Katolika Misio en Francio.  La artisto tiamaniere emfazis sian dankemon pro la rolo de Johano Paŭlo la 2-a en la faligo   de la sovetunia totalismo. Lia momunmto atendis 4 jarojn ĝustan lokalizon en Parizo. La origina ideo, ke ĝi estu lokita antaŭ la pola preĝejo de la Ĉielpreno de la Dipatrino en 2012 ne estis akceptita de la parizaj urboaŭtoritatoj.  La definitiva lokalizodeciso ĉe la skvaro de Johano Paŭlo la 2-a apud la katedralo Notre Dame estis aprobita en julio 2014.

La establita en Parizo en 1836 – laŭ la iniciato i.a. de Adam Mickiewicz – Pola Katolika Misio celis organizon de la spirita kaj socia vivo de poloj, kiuj post la novembra insurekcio de la 1830-a jaro elmigris al Francio. La nuna misio, en kiu servas 120 sacerdotoj sub la gvido de pastro Stanisław Jeż plenumas similajn funkciojn por la pola kolonio en Francio.

 El la elsendo 31.10.2014. Legas Milada

Torĉoj de memoro en la okcidenta Pollando

Jam lastdimanĉe sur la terenoj de la okcidenta Pollando – dum la 2-a mondmilito enkorpigitaj en la germanan 3-an Regnon – ebrilis Torĉoj de Memoro. Tiu kampanjo omaĝis la memoron de 40 mil polaj civitanoj murditaj de germanoj dum la unuaj monatoj de la milito.  Laŭ la iniciato de la Radio Merkury el Poznano kaj la poznana filio de la Instituto pri la Nacia Memoro oni bruligis torĉojn ĉe informtabuloj omaĝantaj viktimojn de stratpafadoj, ĉe individuaj tomboj de militviktimoj kaj ĉe amastomboj. La torĉoj ekbrulis ankaŭ en malgrandaj loĝlokoj, en la lokoj de la hombuĉado kaj en arbaroj, kie poloj estis amase murdataj. La kampanjo disvolviĝis konforme al la premiso,  ke la plej elstara omaĝoakto favore al personoj, kiuj oferis sian vivon por Pollando estas senĉesa memoro kaj revenigado de memoro.

 El la elsendo 31.10.2014. Legas Milada

Torcoj de memoro

Pollando ne tro vivkomforta

OECD – Organizaĵo por la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo komparis la vivkomforton en ĉiuj membraj ŝtatoj, kio estas i.a. ĝia konstanta esplortereno. Laŭ la plej novaj donitaĵoj evidentiĝas, ke Pollando daŭre foras disde la monda elito. Oni faris pritaksojn en 9 kategorioj laŭ la skalo de 0 ĝis 10 poentoj.  Pollando ne povas fieri. En la kategorio enspezoj Pollando ricevis 1,3 poentojn, ĉar la meza enspezo de polo superas iom jare 16 mil dolarojn. Tio lokas Pollandon post Ĉehio, Slovakio kaj Greklando. Malgraŭ videbla nudokule leĝejkonstruado Pollando okupas en ĉi tiu kategorio la 34-an lokon antaŭinte sole Turkion kaj Rusion.

El la elsendo 28.10.2014. Legas Tomek

Vivkomforto en Pl lau OECD

Poloj sentas sin feliĉaj

Laŭ septembraj esploroj de esplorinstituto TNS Polska „Feliĉo en la vivo de poloj” rezultas, ke eĉ 91 procentoj da poloj opinias sin feliĉaj. Evidentiĝis, ke en plej signifa grado la feliĉon influas persona vivo, la profesia vivo okupas iun el la lastaj lokoj. Plej granda elcento de feliĉaj poloj vivas en la okcidentaj vojevodioj, ĉar senton esti feliĉaj en la okcidentpomeria kaj en Lubusz-vojevodio deklaris eĉ 97 procentoj de poloj. En grandaj urboj feliĉosenton deklaras nur 88 procentoj de la enketitoj.

Kio kaŭzas la plej grandan feliĉon? La unuan lokon okupas nasko de la infano. Ĉiu dua virino deklaras, ke tio estis ŝia plej feliĉa tago en la vivo. La duan lokon okupas la geedziĝa tago, sed  ĉi-rilate pli da viroj ol virinoj deklaras feliĉon. La enketa demando pri sumo, kiu kaŭzus feliĉosenton ĉe la duono de la demanditoj fruktis per difino de 6 mil zlotoj, kiun oni destinus por aĉeti aŭtomobilon, eksterlandan ekskurson, novajn meblojn, por renovigi loĝejon aŭ aĉeti komputilon. La enketo ebligis grupigi la respondintojn laŭ nivelo de ilia feliĉosento kiel: ekstremajn optimistojn, kontentulajn pri sia vivo, malfeliĉulojn sen perspektivoj, societemajn malŝparulojn, entreprenemulojn, bravajn emeritojn, eternajn malkontentulojn.

El la elsendo 28.10.2014. Legas Tomek

Poloj sentas sin felicaj

La plej granda sunpanela elektrejo en Pollando inaŭgurita

En Gubin (la okcidenta Pollando) estis inaŭgurita en la lastaj tagoj la plej granda en Pollando sunpanela elektrejo, kies konstrukostoj egalis al 10 milionoj da zlotoj. La duonon de ili kovris Energetika Entrepreno Gubin, la duono venis el la uniaj fondusoj. Temas pri la unua etapo de la tuta komplekso konsistonta el tri ĉi-specaj elektrejoj. La surfaco de la unua el la sunpanelaj farmoj egalas al 2, 6 hektaroj kun la povo de 1,5 megavattoj ebligante kontentigi la elektrobezonojn de 800 hejmmastrumejoj. En la fino de la projekto ĝi okupos la areon de 7 hektaroj liverante la povon de 4 megavattoj. Nun la elektran energion aĉetas la kompanio Enea, poste ĝi estos vendata sur la energimerkato.

La elekto de Gubin por la sunpanela elektrejo ne estis hazarda. Regas tie bonaj kondiĉoj, sufiĉa sunradiado kaj mikroklimato. Por la urbo la investaĵo havas ankaŭ signifon markan kaj ekonomian. Apud la planoj elkonstrui tie minejon de bruna karbo kaj elektrejon la sunpanela elektrejo montras malfermitecon de la urbo je ekologiaj solvoj. Laŭ la investinto la utiligo de la fotovoltaikaj teknologioj en Gubin malgrandigos la emisiadon de karbodioksido je ĉ. 3, 5 tunoj jare.

El la elsendo 21.10.2014. Legas Krystyna

Konsumado de sukoj en Pollando

Ĉiam pli ofte, eĉ ĉe la stratstandoj al klientoj oni proponas 3- kaj 5-lirajn pakumojn de neklarigita pola poma suko. Ne eblas ne rimarki en tio la flankefikon de rusa pomembargo kun pozitiva espereble rezulto. Nome statistika polo trinkas jare dek sep kaj duonan litrojn de suko jare, alivorte 48 mililitrojn tage. En Skandinavio tio estas 200 mililitroj tage.   La konsumado de sukoj varias. En 2013 la merkato de sukoj kaj kaj pulpobazaj trinkaĵoj malkreskis en Pollando je 3,2 procentoj, en 2014 oni observas la 3-procentan kreskon. Pri tio i.a. informis raporto de la Eŭropa Societo de Fruktosukoj. Samtempe oni atentigas pri pozitiva ŝanĝo de konsumpreferoj direkte al sukoj. Aparte kreskas la konsumado de freŝaj sukoj. Poloj daŭre preferas oranĝsukon, kiu konsistigas unu kvaronon de la konsumataj sukoj. La duan lokon okupas legomsukoj, aparte karota kaj fruktolegomaj sukoj. La trian lokon okupas pomsuko, kiun konsumas 16 procentoj de poloj. Oni aĉetas sukon 60-procente en kartonaj pakumoj, malpli popularaj estas  plastaj kaj vitraj boteloj. En Eŭropo la plej granda konsumanto de sukoj kaj pulpobazaj trinkaĵoj estas Germanio, sekvas Francio, Britio, Hispanio kaj Italio. Same kiel en Pollando en la Unio  la plej popularaj estas oranĝaj sukoj kaj pulpobazaj trinkaĵoj, sukoj mikisitaj, pomaj, ananasaj kaj periskaj. La pomaj sukoj kaj trinkaĵoj estas plej popularaj en Aŭstrio, Danio, Greklando kaj Germanio.

El la elsendo 21.10.2014. Legas Milada

Konsumado de sukoj en Pl kaj en la Unio