POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Senbrue en la varsovia Chopin-flughaveno

La varsovia Chopin-fughaveno limigas la kvanton de sonkomunikoj, kiuj ekde nun estas prezentataj sur la informpaneloj. Tio ne koncernos tamen sonkomunikojn pri lasita bagaĝo sen protekto. Tiamaniere la varsovia flughaveno aliĝas al la grupo de senbruaj eŭropaj flughavenoj, kiel Londono, Bristolo, Barcelono kaj Helsinki.  En la varsovia flughaveno troviĝas  multaj informoj pri tio, ke sonkomunikoj en la lasta fazo de la enbordiĝo ne aŭdiĝos ekster la spaco grupiganta pasaĝerojn por koncerna flugo. Tio signifas, ke pasaĝero mem devas sekvi informojn pri la flugtempo. La varsovia Chopin-flughaveno estas la plej granda en Pollando kaj unu el plej grandaj en la Centra Eŭropo. En 2015 utiligis ĝin pli ol 11 milionoj da pasaĝeroj. En la nunjara vintra sezono ĝi ofertas flugkonektojn kun 82 lokoj en 41 landoj de la mondo.

El la elsendo 19.01.2016. Legas Maciek – 1’02”

Konsilio por Novumado

Lastlunde en la varsovia Scienca Centro Kopernik estis inaugurita Konsilio por Novumado, establita de la ĉefministro Beata Szydło. Ĝia tasko estas koordinado de  politiko koncernanta modernajn teknologiojn en la mastrumado. De ili dependos ĝia konkurecopovo, ili fariĝos motoro de ŝanĝoj ne sole teknologiaj, sed unuavice sociaj. Ĝis la 2020-a jaro por la evoluigo de modernaj teknologioj estos destinitaj ĉirkaŭ 16 kaj  duona miliardoj da eŭroj. Ĝis nun agadoj ĉi-sfere estis diserigitaj. Sen kunordigita agado sur ĉi tiu kampo Pollando ne sukcesos atingi rapidan ekonomian evoluon nek eliri el la embusko de la t.n. meza evoluo. En la konsiston de la Konsilio eniras vicĉefministro Mateusz Morawiecki kaj ministro por la scienco Jarosław Gowin, krome ministroj por kulturo, fisko kaj bitigado. Ĉi tiu gremio iniciatos agadojn kaj proponos solvojn, kiuj ebligos aktive subteni mekatistojn en la serĉado de novaj produktoj kaj procezoj kaj logi la polan kapitalon.

El la elsendo 12.01.2016. Legas Milada – 1’29”

Mallonge 15.01.2016

La ĉefministro pri la decidoj de la pola registaro

Pollando kiel ĉiu alia ŝtato de la Eŭropa Unio rajtas fari suverenajn decidojn, deklaris la pola ĉefministro Beata Szydło. Tian starpunkton ŝi prezentos dum la venontmarda debato dediĉita al Pollando en la Eŭropa Unio. Laŭ ŝia aserto la opinioj pri Pollando estis ĝis nun konstruataj baze de maljustaj kaj senpravaj amaskomunikilaj informoj. La pola registaro donos ĉiujn informojn, kiujn atendas Eŭropa Komisiono.

La migrokrizo

En Pollando en ĉiuj amaskomunikiloj eĥas la novjaraj seksekscesoj de enmigratoj kontraŭ virinoj en Germano, Svedio kaj Finnlando kaj la klopodoj cenzuri ĉi tiujn informojn fare de politikistoj kaj amaskomunikiloj. Ĵus aldoniĝis abomena informo pri seksa perforto de 3-jara knabo en unu el la norvegaj azilcentroj.  Kiel informis Internacia Organizo por la Migrado IOM ekde januaro al Grekio venis preskaŭ 23 mil enmigrantoj, al Italio 260. En la tuta 2015 al Eŭropo venis pli ol unu miliono da enmigrantoj en plimulto sirianoj, irakanoj kaj afganoj.

Invigilado de polaj ĵurnalistoj

Daŭras esploroj pri la invigilado de polaj ĵurnalistoj dum la oficperiodo de Civitana Platformo kaj Pola Kamparana Partio. Per ĝi estis ĉirkaŭprenitaj ĉirkaŭ 80 personoj kaj iliaj familioj post la tn. sonregistra skandalo. Ĝi eksplodis post kiam estis publike disponigitaj surbendigoj de pintaj polaj politikistoj pri vera situacio en la lando. Tio i.a.  alkondukis al la malvenko de la eksa prezidento kaj de la reginta dum 8 jaroj koalicio.

El la elsendo 15.01.2016. Legas Krystyna – 2’20”

Regionaj legendoj helpos lerni la polan lingvon

Interesan libron por la lernado de la pola lingvo destinitan por infanoj de eksterlandanoj eldonis la Fondaĵo Fenestro al Oriento kunlabore kun filologoj de la bjalistoka universitato. „La podlaĥiaj babiloj kaj legendoj por eksterlandanoj” helpos en la lernado de la pola lingvo, aparte en la formado de la kapablo legi kun komprenemo ekde la nivelo B-16. La intenco de la aŭtoroj estis, ke ekstarlandanoj lernante la polan lingvon sentu sin pli intime integritaj kun la regiono, en kiu ili vivas. La tekstoj de legentoj rilatas i.a. al la lokoj Bjalistoko, Supraśl, Kruszewa, troviĝas en ĝi legendoj el la regionoj de Augustów, Drohiczyn aŭ Białowieża-praarbaro. Ĉiun legendon akompanas ekzercoj por la memstara laboro kontrolantaj i.a. la komprenon de la teksto, leksiko kaj gramatiko. La libro „La podlaĥiaj babiloj kaj legendoj por eksterlandanoj”  trafos al la edukcentroj en la tuta podlaĥia vojevodio,  en kiuj lernas infanoj de eksterlandanoj. Ĝia elektronika versio estos senpage elŝutebla en la Interreto.

El la elsendo 12.01.2016. Legas Tomek – 1’15”

Ŝanĝiĝintaj manĝokutimoj de poloj – 2000-2015

Dum la lastaj 15 jaroj ŝanĝiĝis la manĝokutimoj de poloj. Kompare kun la 2-mila jaro je duono malpli da poloj konsumas terpomojn kaj panon. Daŭre poloj preferas porkan viandon, sed ĉiam pli ofte sur iliaj tabloj troviĝas kortbirdoj. Trioble kreskis la aĉetado de akvo en boteloj, je 150 procentoj la konsumado de ĉokolado, je pli ol 50 procentoj la konsumado de altkvalitaj viandaĵoj kaj pasto kaj je ĉirkaŭ 20 procentoj de fruktosukoj. En la sama periodo la elspezoj por nutraĵoj kreskis 40-procente. Multe pli ofte ol antaŭ 15 jaroj poloj vizitas restoraciojn kaj rapidmanĝejojn. Kvankam  poloj manĝas pli multe ol antaŭe, sed iliaj manĝoj estas malpli kaloriaj. Malkreskis la konsumado de plantproteinoj kaj karbonhidratoj. Plej kalorie manĝas emeritoj, en kies hejmaj mastrumejoj oni konsumas plej multe da sukero kaj ĉokolado. Elektante konsumprodukton poloj gvidas sin per prezo, produktolando (Pollando) kaj tio, ĉu temas pri ekologia produkto. Plej malmulte gravas marko kaj principe poloj ne emas pagi pli multe por akiri la tiel nomatajn produktojn de alta kvalito.

El la elsendo 05.01.2016. Legas Tomek – 1’21”

Pola kaj eksterlanda politikisto de 2015

En la opinisondado de opiniesplora centro CBOS pri politikisto de la jaro 2015 venkis prezidento Andrzej Duda, kiel homo, kiu plej bone aktvis kaj faris plej multe por la intereso de la lando, socio kaj homoj. La duan lokon okupis Jarosław Kaczyński. Inter eksterlandaj politikistoj la nomon de politikisto 2015 akiris Agela Merkel. La duan lokon okupis Barak Obama. Laŭ la opinio de plimulto de la enketitoj – 989 personoj de reprezenta grupo de plenkreskaj poloj – neniu politikisto meritas ĉi tiun titolon.

El la elsendo 05.01.2016. Legas Milada – 0’48”

Epifanio en Pollando

Morgaŭ dum la festo de Epifanio en preskaŭ 450 urboj de Pollando kaj eksterlando okazos jam la 8-an fojon bunta evento, kiun konsistigas Marŝantaroj de la Tri Reĝoj. La ĉefaj figuroj de la eventoj estas la evangeliaj figuroj de la Tri Reĝoj Gasparo, Melkioro kaj Baltazaro, kiuj akompanite  de koreteganinoj kaj kavaliroj kondukas ĉiujn kunvenintojn al la Kripeto serĉante Jesuon.  Laŭ la tuta itinero estas prezentataj scenoj memorigantaj la Kristnaskon kaj oni plenumas kristnaskajn kantojn. La marŝantarojn kun ĉiu jaro partoprenas ĉiam pli da diversaĝaj poloj, unuavice familioj kun infanoj. La nunjara devizo de epifaniaj marŝoj  estas „Unuavice mizerikordo – Amo. Paco. Pardono” referencata al la Eksterordinara Sankta Jaro en la katolika eklezio kaj la 31-aj Mondaj Tagoj de Junularo en Krakovo. La Marŝantaron akompanas multaj edukaj-kulturaj lokaj kaj tutlandaj eventoj.

El la elsendo 05.01.2016. Legas Milada – 1’23”

Rekordoj de la varsovia Chopin-flughaveno

Septembro estis la 12-a laŭvica monato, en kiu estis notita kresko de pasaĝeroj priservitaj en la varsovia  flughaveno Chopin. Temis pri unu miliono 158 mil personoj. Kompare kun la sama periodo de antaŭ unu jaro kresko estis 4,6-procenta. Entute en 2015 la flughaveno planas priservi 11 milionojn da pasaĝeroj. Dum la someraj julio kaj aŭgusto tra la varsovia flughaveno flugis pli ol 2,4 milionoj da pasaĝeroj. Tio ankaŭ signifis kreskon kompare al la pasinta jaro. Ĉi-foje je 5,6 procentoj. Laŭ la statistiko dum la unuaj tri jarkvaronoj 2015 la varsovian flughavenon uzis pli ol 8,5 milionoj da pasaĝeroj. Temas pri kresko je 6,5 procentoj kompare al la sama periodo de 2014. Kreskis je 7,8 procentoj internaciaj konektoj, je 3,7 procentoj malkreskis la landaj flugoj. La kresko de la pasaĝeroj ligiĝas kun la kresko de ilia kontento pri la ofertataj servoj. La flughaveno Chopin estas la plej granda en Pollando kaj unu el la plej grandaj en la Centra Eŭropo priservanta laŭhoraran kaj ĉarteran flugtrafikon. En Okęcie, kie troviĝas la flughaveno funkcias 28 regulaj kompanioj, inkluzive de 4 favorprezaj. En la somera sezono ili priservas konektojn al 85 flughavenoj en 43 landoj sur 4 kontinentoj.

El la elsendo 25.11.2015. Legas Tomek

Rekorda Kampanjo Nobla pakaĵo-2015

Preskaŭ 21 mil familioj, entute pli ol 84 mil personoj ricevas helpon kadre de la kampanjo „Nobla Pakaĵo” 2015, kiu okazis meze de decembro.  Sume estis kolektitaj 54 milionoj da zlotoj. Tio signifas ke la meza valoro de unu pakaĵo egalas al 2,6 mil  zlotoj. La kerno de la tutalanda kampanjo organizita la 15-an fojon estas rekta helpo al homoj bezonantaj, al familioj. Du semajnojn antaŭ la Kristnasko ili ricevas pakaĵojn kun enhavo respondanta al iliaj bezonoj. La 12-an kaj la 13-an de decembro la donacintoj kunportadis la pretigitajn de si pakaĵojn al la centro de la kampanjo, de kie ili estis rekte liverataj al la bezonantaj familioj. Nunjare la kampanjo „Nobla Pakaĵo” ligis preskaŭ unu milionon da poloj kaj – kiel substrekis la organizantoj – ĝi fariĝis la antaŭkristnaska tradicio de poloj.  Al la nunjara kampanjo engaĝiĝis pola futbalista reprezenta teamo, la prezidenta paro, polaj armeaj fortoj, edukministerio, individuaj sportistoj: Kamil Stoch, Anita Włodarczyk, Agnieszka kaj Urszula Radwańska. Laŭvican fojon estis pakaĵo pretigita de la papo Francisko. En 2014 la valoro de la helpo donita kadre de  la kampanjo estis je 12 milionoj  malpli alta.

El la elsendo 22.12.2015. Legas Maciek

Sen burĥoj publike

Post Francio, Belgio, Svislando kaj Nederlando ankaŭ germanoj volas enkonduki la malpermeson vesti burĥojn publike. La reganta en Bavario CSU antaŭdeklaras leĝon, kiu malpermesos uzi ĉi tiun veston sur la tereno de la tuta Germanio. Laŭ bavaraj politikistoj tiu malpermeso devus validi sur la tereno de la tuta lando. La ministro Ilse Aigner asertas, ke tiu leĝo devus esti laŭeble rapide proklamita. Ŝi reliefigas, ke temas pri tio, ke oni montru la vizaĝon kaj vivu kune kiel kohera socio.

El la elsendo 22.12.2015. Legas Tomek