POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Deklaro de la Pola Defendministerio

Reage je amaskomunikilaj publikaĵoj la pola defendministerio lastsabate prezentis komunikon, ke daŭras neniuj laboroj pri aliĝo de Pollando al la NATO-a programo Nuclear Sharing. La eldiro de pola vicministro por defendo Szatkowski en la televida programo Polsat News 2 devas esti konsiderata en la kunteksto de aperantaj laste komentarioj de seriozaj analizaj centroj en Okcidento. Ili elmontras deficiton de nuklea fortimigado de NATO ĉe ĝia orienta alo. En tiuj komentarioj estas sugestataj diversaj ebloj inkluzive de vastigo de la interkompreniĝo pri kundividado de taktika nuklea armilaro de NATO. Tiun programon, kiu reguligas la disponigon fare de Usono de nuklea armilaro al aliancanoj,  partoprenas nun i.a. Belgio, Nederlando, Germanio, Turkio kaj Italio, pli frue ankaŭ Grekio kaj Kanado. Pollando estas flanko de la Traktato pri la Nedisvastigado de la Nuklea Armilaro kaj la pola registaro ne havas planojn akiri ĝin. Eventuala decido pri ia formo de partopreno de Pollando en la menciita interkompreniĝo devus esti objekto de interkonsentoj sur la politika nivelo same en la lando kiel ankaŭ en la aliancanaj rilatoj.

El la elsendo 08.12.2015. Legas Milada

Beata Szydło dum la klimata pintrenkonto

Beata Szydło dum inaŭguro de la klimata pintrenkonto en Parizo en la nomo de Pollando emfazis la esperon, ke aliaj ŝtatoj enteprenos kompareblan klopodon al la deklarita de la Unio emisiredukto. Por Pollando temas pri fundamenta kondiĉo por aliĝi al interkompreniĝo. Neniu mastrumado funkcias dise de la mondo dum pura atmosfero estas tutmonda bonaĵo, pri kiu ni ĉiuj devas zorgi. Ĉefministro Szydło memorigis, ke Pollando ekde la komenco de la klimata konvencio partoprenas la formadon de la klimatprotekta sistemo. Kiel unu el malmultaj ŝtatoj Pollando atingis grandegajn emesiredukton, kiu egalas al 30 procentoj rilate al la baza jaro 1988 kun samtempa duobla kresko de la Pola Produkto Brutte.

El la elsendo 01.12.2015. Legas Milada

Portugalaj vinoj en Pollando

En la daŭro de la lastaj 10 jaroj la konsumado de vino en Pollando kreskis je duono. La vinvendo kreskis je 56 procentoj. Ĉiujare polo drinkas ĉ. 7 litrojn da vino. En plimulto temas pri vinoj importitaj el Eŭropo. En la lastaj jaroj la grava vinliveranto fariĝis la landoj de la Iberia Duoninsulo. En 2014 el Portugalio ni impostis preskaŭ 7 kaj duonan milionojn da litroj, antaŭ 10 jaroj temis nur pri malpli ol 170 mil litroj. Aktuale Pollando estas la 13-a plej granda importanto de la portugalaj vinoj, en 2004 ĝi okupis la 35-an lokon. Ĉiam pli granda eksporto de portugala vinoj al Pollando sekvas el la intimigo de la ekonomia kunlaboro inter ambaŭ landoj. En 2014 la komercaj spezoj iner Pollando kaj Portugalio atingis la valoron de unu miliardo 100 milionoj da eŭroj.

El la elsendo 01.12.2015. Legas Maciek

Ĉevojaj kapeletoj

Dek kelkaj volontuloj – fotistoj, filmistoj, muzeaj laborantoj – el la urboj Gdańsk-Gdynia-Sopot en la norda Pollando ĝis la jarfino intencas prilabori katalogon de kapeletoj el la regionoj Kaszuby, Kociewie kaj Żuławy. Ĉiu el la ili estas fotata kaj kompletigata per historiaj informoj. La ĉefa celo de la projekto Atestantoj de Porpetoj estas popularigo de konoj pri elektitaj religiaj objektoj, aparte en la kunteksto de ilia multkultura tradicio. Aparta tasko estas kolektado de informoj pri la registrataj objektoj. Oni faras intervjuojn kaj enketas pastrojn, leterportistojn, vilaĝestrojn, mezajn loĝantojn. Ĝis oni pridokumentis kadre de la projekto Atestantoj de Porpetoj 920 kapeletojn en la kaŝubia regiono. Ĝis la jarfino aŭ komenco de la venonta jaro finiĝos laboro en Pomerio. La volontuloj partoprenantaj la projekton registris ankaŭ kapeletojn en Norvegio kaj Islando. Kolektita kaj science pridokumentitaj registro pri pomeriaj kaj skandinaviaj religiaj objektoj estos prezentata dum ekspozicioj, renkontiĝoj, koncertoj. Kvar ĉi-specaj ekspozicioj estis jam planitaj en Gdansko kaj Rejkjaviko.

El la elsendo 27.11.2015. Legas Maciek

Forpasis red. Jerzy Uśpieński

La 22-an de novembro 2015 forpasis en Varsovio elstara pola esperantisto, internacie konata E-aganto, la ĉeforganizanto de la E-Redakcio de Pola Radio kaj ĝia unua redaktoro, Jerzy Uśpieński. Naskiĝinta en Vilno la 12-an de junio 1928, studinta en Vroclavo la polan filologion, sian profesian karieron li ligis kun Varsovio, kie li laboris komence kiel redaktoro en la eldonejo Iskra. La establo de la E-Redakcio de la publika Pola Radio la 4-an de aprilo 1959 inaŭguris lian profesian aventuron kiel radia ĵurnalisto. Plej multan tempon li estis ligita kun la E-Redakcio, en kiu li kunlaboris ankaŭ post sia emeritiĝo. Grava periodo en lia profesia vivo estis la funkcio de publicisto en la 3-a landa programo de la Pola Radio. Apartajn atingaĵojn li notis pro sia dokumenta-literatura ciklo, por kiu laboro, referenco al fontoj, li foj-foje utiligis siajn vastajn E-kontaktojn. Ankaŭ en la E-Redakcio de Pola Radio li distingiĝis kiel talenta felietonisto, aŭtoro de literaturaj elsendoj, tradukisto. En 1979 aperis en lia E-traduko la libro de Alicja Szlązakowa „Janusz Korczak”. Jerzy Uśpieński lernis Esperanton en 1951-a jaro kaj dum longa periodo li estis aktiva esperantisto. I.a. li estis prezidanto kaj vicprezidanto de la Ĉefa Estraro de la Pola E-Asocio. Li estis la pola Komitatano A de UEA en la jaroj 1962-1977 kaj la estrarano de UEA pri kulturaj aferoj en la periodo1969-1974.

El la elsendo 27.11.2015. Legas Milada

Infanoj kaj gejunuloj en la pola socio

Pli ol 18 procentojn de poloj konsistigas infanoj kaj gejunuloj ĝis la 17-a vivojaro. Tio rezultas el la esploroj de la Ĉefa Statistika Oficejo el la fino de 2014. Plej multaj loĝas en la kamparo, estas iom pli da knaboj ol knabinoj. Kvankam en la tuta populacio dominas virinoj, tamen la malsama fenomeno inter la plej junaj poloj spegulas la mortooftecon de viroj, kio estas rimarkebla jam en la grupo de dekkelkjaruloj.  Entute fine de 2014 estis 38 milionoj 479 mil poloj. La malkreska nombro de infanoj kaj gejunuloj en la tuta populacio de Pollando datiĝas de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam ankoraŭ ili konsisitigis 30 procentojn de la socio. Aktuale ili konsisitgas malpli grandan grupon ol personoj en la postprodukta aĝo, kiuj formas la 19-procentan grupon. Ekde la nova jarcento altiĝas la aĝo de la patrinoj, kiuj naskas siajn infanojn. En la 2-mila jaro ilia statistika aĝo egalis al 26 jaroj, en 2014 jam al 29 kaj duono jaroj. La aĝo de la patrinoj, kiuj enmondigas sian unuan infanon estis ankoraŭ pli alta kaj en 2014 egalis al 27, 4 jaroj dum en 1990 la statistika polinio naskanta sian unuan infanon havis 23 jarojn. En la Unio la meza aĝo de virinoj, kiuj la unuan fojon fariĝis patrinoj egalis al 29 jaroj. Kiel kuriozaĵon eblas rekoni la fakton, ke plej multaj infanoj nasiĝas somere, plej malmultaj en la aŭtunaj-vintraj monaoj. En 2013 en Pollando naskiĝis 96 infanoj je ĉiu 10 mil loĝantoj. Malpli estis en Portugalio, Bosnio kaj Hercegovino, Germanio, Greklando kaj Italio. Plej multaj infanoj naskiĝis en la sama jaro en Turkio, Irlando, Armenio kaj Islando.

El la elsendo 25.11.2015. Legas Milada

Konsiderata limigo de Schengen-traktato

Vendrede okazis en Bruselo eksterordinara renkontiĝo de la uniaj ministroj por konsideri denovan fermon de limoj. Oni diskutis pri tio ĉu malpli granda sfero de la persontrafiko evidentiĝos efika por mildigi la enmigrokrizon, kiun kaŭzis la inivito de la germana kanceliero Merkel. La Eŭropa Komisiono prezentos antaŭ la jarfino projekton de ŝanĝoj en la Limtraktato Schengen, kiu ebligos sistemajn kontrolojn de ĉiuj personoj transpaŝantaj Schengen-sferon, inkluzive de personoj ĝuantaj liberon de persontrafiko.

El la elsendo 20.11.2015. Legas Barbara

Sekurecrimedoj post atencoj en Parizo

Ne nur Francio severigas la sekurecrimedojn ĉe la limoj kaj en flughavenoj post la serio de atencoj en Parizo. En multaj eŭropaj ŝtatoj okazas la protektofirmigo de la limoj ĉe kiuj polico kaj soldatoj okazigas aldonajn kontrolojn. La nederlanda ĉefministro Rutte informis, ke la tuta persontrafiko al kaj el Francio kaj Parizo estos detale monitorata. Temas pri la pli severaj kontroloj en aerodromoj kaj fervojstacioj. La pola ministro por la internaj aferoj kaj administradio Mariusz Błaszczak deklaris, ke la plej grava estas la protekto de la eksteraj limoj  de Eŭropa Unio. Pollando kiel unu el la landoj havanta tian limon devas rekonstrui la povon de sia limgardistaro. Oni ne ŝparos por certigi la sekurecon de Pollando kaj poloj.

El la elsendo 17.11.2015. Legas Milada

La pola defendministro en Bruselo

La estro de la pola defendministerio, Antoni Maciarewicz partoprenas marde la kunsidon de la uniaj defendministroj. Kiel li deklaris estas afero evidenta, ke Pollando en la drameca situacio, en kiu ektroviĝis Francio esprimas sian plenan subtenon. Antaŭtagmeze okazis la laborsesio kun la partopreno de la Alta Reprezentanto de la Eŭropa Unio por la eksterlandaj aferoj kaj politiko de sekureco ligita kun diskuto pri teroristaj atakoj en Parizo. Sesio kun la partopreno de la Ĝenerala Nato-Sekretario kaj la kunsido de EDA (Eŭropa Defendagentejo) estos dediĉita al la principaj agaddirektoj de la agentejo kaj ĝia buĝeto por 2016.  En la programo de la vizito estas ankaŭ laborsesio de la uniaj defendministroj kun la Ĝenerala NATO-sekretario dediĉita al. la iniciato konstrui kapablojn favore al sekureco kaj defendo (CBSD). Dum la renkontiĝo Francio formale direktis peton pri helpo flanke de la uniaj partneroj post la vendredaj atakoj en Parizo referencante la unuan fojon en la unia historio al artikolo pri reciproka helpo. La pola ministro deklaris pretecon al senptokrataj interparoloj substrekante, ke ni faras tion konvinkitaj, ke ne nur Francio, sed ankaŭ aliaj uniaj landoj,  se Pollando referencus al tiu artikolo, estos kun ni solidaraj.

El la elsendo 17.11.2015. Legas Barbara

Nova pola registaro

Prezidento Andrzej Duda nomumis lastlunde la registaron de Beata Szydło kaj akceptis la ĵuropromeson de la membroj de la nova Ministrokonsilantaro. La ceremonio komenciĝis per minuto de silento omaĝanta la viktimojn de atencoj en Parizo. Beata Szydło en la nomo de la tuta kabineto esprimis dankon pro la komisio de la tasko certigante ke la vortoj de la ministra ĵurpromeso estos plenumitaj de novaj ministroj. La nova ĉefministro havas 14 tagojn por prezenti al la Sejmo la agadprogramon de la kabineto kun la peto pri fidesprimo, kiu estas proklamata per senkondiĉa voĉplimulto en la ĉeesto de almenaŭ duono de la deputitoj.

El la elsendo 17.11.2015. Legas Milada