POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

6 milionoj por la programo protektonta blankajn cikoniojn

Ĝis la 2020-a jaro daŭros la projekto protektonta blankajn cikoniojn en la orienta Pollando. Ĝia kosto egalos al 6 milionoj da zlotoj devenantaj el la unia programo Life kaj la germana organizaĵo Vogelschutz Komitee e.V. En Pollando realigos ĝin i.a.  Societo por la  Birdoprotektado. Kadre de la projekto estas antaŭvidita konstruado de sekuraj nestoplatformoj aŭ transportado de cikoniaj nestoj al sekuraj lokoj. Tiu protekto estas necesa, ĉar malgraŭ daŭra ĉeesto de cikonioj dum la lastaj 10 jaroj malaperis preskaŭ ĉirkaŭ 10 mil kovoparoj. Kadre de la projekto per aparta protekto estos ĉirkaŭprenitaj ĉ. 400 nestoj, kiuj estas endanĝerigitaj de detruo aŭ troviĝas en lokoj konfliktogenaj kun la homa aktivado. Tial la nestoj el domtegmentoj kaj kamentuboj estos translokataj al nestoplatformoj. Krome ekologoj dum 4 jaroj monitoros cikoniojn sur 10 terenoj de la reto Naturo 2000. Temas unuavice pri garantio de generosukceso. Samtempe estas planitaj instrukciadoj pri la protektado de cikonioj adresitaj al la komunumoj, energetikaj firmaoj, naturprotektaj institucioj, veterinaroj. La tradicioj ligitaj kun cikonioj estos en pli signifa grado popularigataj. Laŭ la donitaĵoj de internacia registro de la blanka cikonio el 2014 la pola populacio de  ĉi tiuj birdoj  ne superas 45 mil kovoparojn kaj estas eĉ je 15-20 procentoj malpli granda ol antaŭ 10 jaroj.

El la elsendo 22.11.2016. Legas  Tomek  – 1’50”

Post unujara regado de la pola kabineto

Inter la sukcesoj de la pola registaro post la unujara laboro ĉefministro Beata Szydło menciis la envivigon de la porfamiliaj programoj Familio 500+ kaj Loĝejo 500+, senpagajn medikamentojn por senjoroj post la 75-a vivojaro, altigon de la minimuma pohora salajro ĝis 12 zlotoj, minimuman salajron en la alteco de du mil zlotoj, protekton de la polaj grundoj kaj 15-procentan enspezimposton de juraj personoj. Laŭ la novembra opiniondado de la analiza centro CBOS 38 procentoj de enketitoj deklaris sin por la reganta Juro kaj Justeco, 17 procentojn akiris la partio Moderna, 14 procentojn Civitana Platformo, 6 procentojn akiris Kukiz’15 kaj 5 procentojn Alianco de Demokrata Maldekstrularo. Nur tiuj partioj enirus la parlamenton, se la balotoj okazus nun. Laŭ CBOS la rezultoj de la opinisondado el novembro elmontras stabilan situacion sur la pola politika scenejo.

El la elsendo 15.11.2016. Legas  Barbara  – 1’20”

La plej granda patriota (murpentraĵo) muralo

100 la plej gravaj, la plej karakteriaj bataloj en la historio de Pollando troviĝas sur la plej granda patriota muralo en la lando, kies inaŭguro okazis la 11-an de novembro, en la 98-a dareveno de la revenigo de sendependeco. Ĝi kreiĝis sur la muro de Nacia Centro pri Kriptologio en Legionowo apud Varsovio. La muralo longas 750 metrojn, altas 3 metrojn kaj ĝia surfaco egalas al 2 mil kvadrataj metroj. Aŭtoras ĝin grupo de 10 artistoj, kiuj prezentas la 1050-jaran historion de la pola militistaro.

El la elsendo 11.11.2016. Legas  Milada  – 0’46”

La blank-ruĝaj sportaj eventoj

La plej grandan frekventecon kun partopreno de 15 mil homoj havas la 28 Publika Kuro omaĝe al Sendependeco en Varsovio la 11-an de novembro, kiu startis je la 11 horo 11minutoj.  Nur dum 6 tagoj kaj kelkaj horoj elĉerpiĝis ĉiuj lokoj por ĝin partopreni. Same kiel en la pasintaj jaroj en plimulto de kurrivaladoj dominas la polaj naciaj koloroj, tio estas blanka kaj ruĝa. Tiukolorajn ĉemizojn havis la partoprenantoj de la 28-a kuro organizita de la ĉefurba sportcentro „Aktiva Varsovio”. Personoj en blankaj ĉemizoj unuflanke de la strato kaj en ruĝaj aliflanke formis flirtantan flagon. Antaŭ unu jaro en Varsovio komenciĝis preparoj al la sporta omaĝo de la 100-a datreveno de la sendependeco en 2018. Temas pri 100 publikaj sportaj kuroj en 100 urboj, kiujn partoprenos 100 mil homoj.

El la elsendo 11.11.2016. Legas  Milada  – 1’14”

Rekorde malalta senlaboreco

Laŭ Eurostat Pollando havas aktuale unu el la plej bonaj indicoj pri senlaboreco en Eŭropo kaj troviĝas jam sur la sesa loko. En septembro oni informis, ke ĝi malkreskis ĝis la nivelo de 5,7 procentoj. Tio signifas, ke la nombro de senlaboruloj en Pollando ne superas unu milionon. Tiu rezulto estas iom alia laŭ la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo, kio ligiĝas  kun malsama esplormetodologio. Nome Eurostat ne konsideras senlaboruloj personojn senlaborajn, sed aktive laboron serĉantajn kaj pretajn laboron komenci en la daŭro de du semajnoj. La rezultoj de Eurostat rilate al la ceteraj uniaj membroj elmontras, ke la malplej alta senlaboreco estas en Ĉeĥio, Germanio, Malto, la plej alta en Greklando, Hispanio, Kroatio kaj Kipro. La meza eŭropa indico de senlaboreco egalas al 8 kaj duona procentoj.

El la elsendo 08.11.2016. Legas  Milada  – 1’14”

Pollando avancis je 16 lokoj

En la ĉiujara raporto koncernanta la porfamiliajn servojn en la Eŭropa Unio rezultas, ke la meza kvoto de rekta helpo de la uniaj ŝtatoj rilate servojn por infanoj kaj rilate porfamiliajn servojn egalas nun al 2 246 eŭroj, kio estas ĉ. 9 806 zlotoj jare, sed eĉ 18 ŝtatoj (tio estas pli ol 60 procentoj) ne atingas tiun kvoton. Pollando en tiu komparo troviĝas sur la 13-a loko (kun la sumo de 1 883 eŭroj, t.e. 8 222 zlotoj), kio signifas ĝian avancon je 11 lokoj kompare al la jaro 2015. Tamen se oni komparas la nivelon de la porfamilia helpo al la meza enspezo en koncerna lando Pollando okupis inter 28 uniaj landoj la 4-an lokon. Tio signifas avancon je 16 lokoj kompare al 2015. Antaŭ Pollando troviĝas sole Francio, Hungario kaj Aŭstrio. 

El la elsendo 08.11.2016. Legas  Milada  – 1’17”

La 100-a mortodatreveno de Henryk Sienkiewicz

La 15-an de novembro 2016 pasas la 100-a mortodatreveno de Henryk Sienkiwicz,  unu el la plej elstaraj kaj popularaj polaj verkistoj, laŭreato de literatura Nobel-premio. Lige kun ĉi tiu datrevenno kaj la pasinta en majo 170-a naskiĝdatreveno li estis deklarita kiel unu el la patronoj de la 2016-a jaro. Kadre de la Jaro okazis kaj okazas multaj ekspozicioj, konferencoj, porokazaj eventoj omaĝantaj la verkiston, kiu pere de sia verkista, publica kreado kaj socia agado estis vekanta la nacian konscion, instruis esti fiera pri poleco kaj kapabla al sinoferoj por la patrolando. La lastaj eventoj lige kun Henryk Sienkiewicz okazis dum la Festo de Sendependeco (la 11-an de novembro) organizitaj de la varsovia Muzeo de Historio de Pollando.  Temis i.a. pri urba ludo, historia promeno kaj la inaŭgurita en  la salono Kordegarda ekspozicio de historiaj memoraĵoj kolektitaj por la kreiĝanta konstanta ekspozicio de la muzeo. La historia ludo ligiĝis kun la varsoviaj adresoj de Henryk Sienkiewicz. Nome ekde kiam li kiel la 12-jarulo la unuan fojon venis al Varsovio ĝi fariĝis lia hejmurbo, al kiu li ĉiam estis revenanta kaj kies bildon li eternigis en siaj libroj. 

El la elsendo 15.11.2016. Legas  Milada  – 1’45”

Polaj porinfanaj programoj la plej bonaj

La analizoj de televidrigardebleco pruvas, ke malgrau riĉa oferto de programoj por infanoj la pola kanalo ABC apartenas al. la plej ŝatataj de junaj spektantoj. ABC estas la unua, alirebla, senpaga tema kanalo por infanoj. Ĝi proponas riĉan oferton de interesaj, amuzaj kaj ĉiam sekuraj programoj, kiuj vekas intereson kaj stimulas la infanan imagopovon. Kompare kun septembro 2015 ĝia pozicio en la rangolisto kreskis je 62, 90 procentoj.

El la elsendo 04.11.2016. Legas  Milada  – 0’43”

La jubileo de doktoriĝo de profesoro Michał Heller

La 50-a jubileo de la doktoriĝo de profesoro Michał Heller estis unu el la ĉefaj punktoj de la 5-a Kongreso de Kristana Kulturo en la Lublina  Katolika Universitato. La kongreso inaŭgurita en la 2-mila jaro celas kreivan dialogon de la Eklezio kun la nuntempa mondo kaj ĝiajn diskutojn partoprenas sciencistoj, publicistoj, kulturkreantoj. La solena renovigo de doktoriĝo estas unu el la plej superaj rekonformoj por la sciencistaj atingaĵoj. La Senato de la Lublina Katolika Universitato honoris profesoron Michał Heller pro liaj elstaraj meritoj “en la evoluigo de interbranĉaj esploroj en la spirito de dialogo inter scienco, filozofio kaj religio”. Pastro profesoro Michał Heller specialistiĝas pri naturfilozofio, fiziko, relativa kosmologio kaj rilatoj inter la scienco kaj kredo. Li estas laŭreato de multaj premioj inkluzive de la prestiĝa Templeton-premio. En sia elpaŝo dum la solenaĵo renoviganta la doktoriĝon de antaŭ 50 jaroj en ĉi tiu altlernejo pastro profesoro Michał Heller reliefigis, ke la bazon de dialogo konsistigas kompreno de la partnero. Sian jubilean prelegon “Kosma problemo de libereco” li dediĉis al la konsideroj pri la ekzistoeblo  de libereco en la universo kaj rezultanta el tio konsekvenco en la formo de ekzisto de malbono”.

El la elsendo 02.11.2016. Legas  Barbara kaj Tomek  – 01’32”

Benko kun la figuroj de elstaraj polaj matematikistoj en Krakovo

Benko kun la figuroj de du elstaraj polaj matematikistoj, Stefan Banach kaj Otto Nikodym estis inaŭgurita en la krakova Planty-ĝardeno apud Wawel-altaĵo, omaĝante la 100-jariĝon de matematika diskuto de la sciencistoj. Ĝi troviĝas proksime al la loko, en kiu verŝajne okazis renkontiĝo de la matematikistoj. Iliajn figurojn skulptis elstara krakova artisto, Stefan Dous. En 1916 Hugo Steinhaus, juna sciencisto fieranta jam pri matematikaj atingaĵoj dum la promeno tra Planty-ĝardeno subite aŭdis la vortojn „Lebesgue-integralo”, kiu ideo tiam estis freŝmomenta malkovro, konata nur al specialistoj.  Steinhaus proksimiĝis al la diskutantoj. Unu el ili estis aŭtodidakta matematikisto, Stefan Banach – la alia Otto Nikodym, diplomita matematikisto, gimnazia matematikinstruisto, kiuj disponante pri ampleksaj matematikaj konoj kutimis diskuti pri ili dum promenoj tra Planty-ĝardeno, kutime kun la lernejana kolego de Banach, Witold Wilkosz. Steinhaus aliĝinte al la konversacio rakontis pri la frontita problemo kaj apenaŭ kredis, kiam Banach kelkajn tagojn poste kunportis ĝian solvon. Banach en 1920 forveturis al Lvovo fariĝinte poste unu el la plej famaj matematikistoj de la 20-a jarcento, la plej grava figuro de la lvova matematika skolo, kunkreinto de matematika branĉo de funkcia analizo. Nikodym laboris en Varsovio kaj Krakovo;  kun lia nomo estas ligitaj multaj gravaj matematikaj teoremoj. Wilkosz restis en Krakovo fariĝinte profesoro de la Jagellona Universitato alportinte multajn meritojn por popularigo de  matematiko kaj edukado de junaj matematikistoj. Steinhaus forveturis al Lvovo kaj postmilite laboris en Vroclavo. I.a. li aŭtoris librojn popularigantajn matematikon.

El la elsendo 02.11.2016. Legas  Barbara kaj Tomek  – 02’07”