POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Studpreferoj 2016
Fakultatoj ligitaj kun ekonomiko, psikologio, juro kaj fremdaj filologioj apartenas al. la preferataj de studentoj en 2016. En la teknikaj altlernejoj ne malgrandiĝantan popularecon ĝuas informadiko kaj novaj teknologioj. Krom fakultatoj kun longa tradicio kreiĝas novaj, fojfoje nur en unusola altlernejo en a lando. Nunjare grandan popularecon ĝuis kemio kaj tribunala toksikologio en la Vroclava Universitato kaj kriminalogio en Bjalistoko. Studojn en konkreta fakultato motivas interesiĝoj de gejunuloj kaj perspektivo de bona laboro.
El la elsendo 04.10.2016. Legas Tomek – 0’42”
Sepultaj solenaĵoj en Jerusalemo
Vendrede en Jerusalemo okazis la sepultaj solenaĵoj de Szimon Peres. La eksa israela prezidento kaj dufoje oficanta ĉefministro, laŭreato de la Paca Nobel-premio estis entombigita en la ŝtata tombejo sur la Herzl-altaĵo apud Iscchak Rabin kaj aliaj israelaj gvidantoj. La solenaĵojn partoprenis kelkdek delegacioj el la tuta mondo, inkluzive de gvidantoj de diversaj ŝtatoj, i.a. la usona kaj franca prezidentoj Barack Obama kaj Francois Hollande, la brita tronheredanto princo Karol, la reĝo de Hispanio Filipo la 6-a. La israelan politikiston adiaŭis ankaŭ la prezidento de Pollando, Andrzej Duda kaj la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk.
El la elsendo 30.09.2016. Legas Barbara
Sukceso de la pola Ministerio por la Medio en Bruselo
La delegacio de la pola ministero por la Medio atingis vendredeen Bruselo interkompreniĝon koncerne ratifon de la „Pariza Interkonsento” sur la nivelo de la Eŭropa Unio. Dank’ al la klopodoj de la pola delegacio en la Interkonsento troviĝas vortumoj ne sole pri la redukto de la emisiado, sed ankaŭ pri tio, ke ekzemple arbaroj absorbas la karbonan bioksidon. La arbaroj en Pollando okupas pli ol unu kvaronon de la teritorio de la lando. Ĝuste la arbarojn kaj ankaŭ modernajn karboteknologiojn Pollando intencas utiligi por malgradigi la koncentriĝon de karbona biodioksido en la atmosfero. Tiuj solvoj, kiujn ebligas la Pariza Interkonsento estas grava ŝanco por la pola mastrumado.
El la elsendo 30.09.2016. Legas Barbara
Objektaj modeloj ekspoziciataj en Gliwice
Interesa ekspozicio, kies titolo referencas al la fervojo „Kolejkowo” estas rigardebla en la komerca centro de Gliwice „La Centra Eŭropo”. Pli ol unu mil homaj figuroj, 12 trajnoj kaj ŝipo naviganta tra la ekspozicio de objektaj modeloj en la skalo 1:25 (unu je 25) en Gliwice, la suda Pollando – jen kelkaj el la arakciaĵoj, kiuj atendas vizitantojn. La ekspozicio etendiĝas sur la areo de preskaŭ unu mil kvadrataj metroj. La modeloj prezentas scenojn el la nuntempo kaj pasinteco, el la regiono kaj la tuta mondo, ili estas jen seriozaj, jen ridigaj. Temas i.a. pri la batalscenoj el la 2-a mondmilito, la loka historia radiostacio, la malnovurba kvartalo de Gliwice, 19-jarcenta silezia minejo, la unua aviadilo de la fratoj Wright, mezepoka kastelo aŭ kastelo en Będzin. Por la ŝatantoj de fervojo estas pretigita 410-metra reltrako kaj 12 trajnoj kun 51 vagonoj. Ĉar ĉiuj modeloj estas farataj mane la preparo de la ekspozicio daŭris preskaŭ unu kaj duonan jarojn, sed ĝi daŭre estos aktualigata. Por infanoj estos organizataj tie laborrenkontoj kaj okupoj pri la modelado.
El la elsendo 28.09.2016. Legas Gabi
Malgrandaj helikopteroj el Pollando
La pola-franca produktanto de malpli grandaj helikopteroj Celier Aviation konkeras la mondajn merkatojn. Ekde momento de sia kreiĝo ĝi vendis preskaŭ 400 produktitajn de si maŝinojn, el kiuj 95-procente al eksterlando. Enkondukinte en sian oferton novan modelon de kvara generacio Celier Aviation lokiĝis en la monda avanularo. Malgrandajn helikopterojn aĉetas jen bonstatuloj, kiuj serĉas distron kaj emociojn. La alian grupon konsistigas merkatistoj, kiuj deziras ŝpari la trafiktempon. Celier Aviation ofertas ankaŭ siajn maŝinojn por la profesiaj celoj i.a. al polico, limgardistaro aŭ armeaj fortoj. Ili povas servi al geodetoj kaj inĝenieroj. Dank’ al provizo per lasero kaj kameraoj je la infraruĝa radiado eblas ilin uzi por skani tubokondukilojn kaj energetikajn liniojn. Ili povas servi en agrikulturo kaj en la savkampanjoj. Kun konforma ekipaĵaro ili povas surgrundiĝi sur la akvopegulo. La avantaĝo de la maŝinoj Celier Aviation estas, ke ili realigas 90 procentojn de la misio de helikoptero kontraŭ 10 procentoj de la kostoj. Licenco por ilia produktado estis vendita jam al Hinda Unio. Nun la firmao surmerkatigas la kvaran generacion de siaj maŝinoj Xenon, kiu jam akiris renomon akirinte premion en Oshkosh en Usono kiel la plej bona ĉi-speca helikoptero en la mondo. Ĝi estas pli komforta kaj akiras pli bonajn atingaĵojn. Ĝia bruo estis reduktita kaj ĝi flugas pli rapide kun la uzo de malpli granda kvanto de fuelo.
El la elsendo 28.09.2016. Legas Maciek – 1’51”
Mortis Szymon Peres
La 28-an de septembro 2016 mortis Szimon Peres, kiu en la daŭro de 60 jaroj estis membro de 12 israelaj registaroj kaj de kvar politikaj partioj plenumante i.a. la oficojn de la ĉefministro kaj ministro por la eksterlandaj aferoj. En 2007 li estis elektita kiel la 9-a prezidento de Israelo. Szimon Peres estis pledanto por dialogo kaj paca fino de plurjara konflikto en la Proksima Oriento, pro kio en 1994 li estis distingita per la Paca Nobel-premio.
El la elsendo 28.09.2016. Legas Brbara – 0’41”
La geavoj, la plej senavara socia grupo en Pollando
Senjoroj, da kiuj en Pollando estas ĉirkaŭ 6 milionoj, konsistigas la plej senavaran socian grupon en Pollando. En 2015 ili donis al siaj infanoj, nepoj kaj aliaj personoj donacojn kun la valoro de pli ol 4 miliardoj da zlotoj. Statistika emerito donacis ĉiumonate en la formo de kontanta mono kaj donacobjektoj 56 zlotojn. Tion oni taksis laŭ la esploroj pri la hejmmastrumaj buĝetoj, kiujn gvidas Ĉefa Statisika Oficejo. Multe malpli donacemaj estis aliaj sociaj grupoj. Ekzemple personoj laborantaj en propraj firmaoj por aliaj destinis nur po 46 zlotojn monate, agrikulturistoj po 26 zlotojn.
El la elsendo 13.09.2016. Legas Tomek
Kie drinki bieron favorpreze?
Biero en Pollando estas drinkaĵo tre popolara kaj havas multajn ŝatantojn. La kolektivo de GoEuro.pl faris komparon de donitaĵoj el 70 landoj de la mondo por ekscii, kien valoras veturi por drinki bieron ne ruinigante hejman buĝeton. Oni aparte donis la atenton al. mezaj prezoj en vendejoj kaj rapidedrinkejoj kaj ankaŭ mezan jaran bierkonsumadon, krome elspezojn por biero en ĉiu el la esploritaj urboj. La unuan lokon inter la plej favorprezaj celurboj okupis en la nuna jaro la slovaka Bratislavo, en kiu la meza prezo de biero egalas al. 6,45 zlotoj. La unuan inter la plej multekostaj celurboj okupis la svisa Laŭzano, kie la meza prezo de biero egalas al. 37.08 zlotoj. En tiu rangolisto troviĝas ankaŭ kelkaj polaj urboj. Krakovo ektroviĝis inter kvin unuaj urboj, kie la bierpprezoj estas favoraj kaj egalas meze al. 7.28 zlotoj. La 8-an lokon en la rangolisto de geoeuro.pl okupis Varsovio kun la meza bieroprezo egala al. 9.53 zlotoj. Inter aliaj favorprezaj urboj troviĝas la ukraina Kievo – 6.48 zlotoj, la sudafrika Kaburbo kun la prezo de 7.30 zlotoj kaj fine Meksiko, kie la meza prezo por biero egalas al. 8.30 zlotoj. Kvar pliaj urboj, kie la meza prezo de biero estas la plej alta por polo estas Hongkongo, Singapuro, Zuriko kaj Oslo.
El la elsendo 13.09.2016. Legas Maciek
Solaris en Norvegio
En la unua jarkvarono de 2017 la plej granda pola busproduktanto Solaris liveros al Norvegio 99 novajn veturilojn. Tiamaniere la nombro de polaj busoj produktitaj en la loko Bolechów apud Poznano trafikantaj en 24 norvegaj urboj kreskos ĝis 468 ekzempleroj. La norvega firmao Unibuss mendis 75 busojn Urbino, kies longo egalas al 18,75 metroj. Temas pri la tria generacio de ĉi tiuj veturiloj, ekipota per motoroj laŭ la normo Euro 6 de DAF. Samtempe la transporta kompanio Nobina mendis 24 ekzemplerojn de la busoj Urbino 12. Aldonendas, ke Solaris Urbino 12 electric estis agnoskita la plej bona urba buso 2017. La transdono de speciala statueto „Bus of the Year” okazos en septembro nunjare en Hanovro kaj la titolo validos dum la tuta jaro. Temas pri la unua distingo por la produktanto el Pollando. La polaj busoj priservos la trafikon ene de Oslo, sed iliaj sidlokoj estos adaptitaj al la interurba trafiko. Kroma novaĵo estas la aplikota fuelo, la t.n. HVO, alivorte fuelo de la plej nova generacio. Jam en 30 landoj de la mondo trafikas pli ol 14 mil busoj produktitaj apud Poznano. Krom Pollando plej multnombre en Germanio, Ĉeĥio, Francio kaj Italio. Krome i.a. en Unuiĝintaj Emirlandoj, Israelo kaj Turkio.
El la elsendo 13.09.2016. Legas Tomek
Nova lernojaro komenciĝis
Laŭ la Ministerio por la Nacia Edukado la 1-an de septembro la lernadon en ĉiuj polaj lernejoj komencis ĉirkaŭ 4 milionoj 626 mil infanoj kaj junuloj, 382 mil plenkreskuloj kaj ĉirkaŭ 670 mil instruistoj. Laŭ pritaksoj en la 1-aj klasoj de la elementaj lernejoj la lernadon komencis 210 mil infanoj, inkluzive de ĉirkaŭ 83 mil sesjaruloj. Tiu ĉi jaralo estos malpli granda, ĉar ekde la 1-a de septembro estis forigita lernodevo por 6-jaruloj kaj la gepatroj mem decidas pri tio, kiam ilia infano komencas la lernadon. Nunjare eĉ 82 procentoj de la gepatroj de 6-jaruloj decidis, ke iliaj infanoj restos en antaŭlernejoj. Tie la infanoj lernos – konforme al la nova programo de la antaŭlerneja edukado – legi kaj preparos sin al la skribado. En la nuna lernojaro lernantoj de la 6-aj klasoj de la bazaj lernejoj ne devos subiĝi al la landa ekzameno finonta ilian edukadon sur la baza nivelo. Tio ligiĝas kun la planata ŝanĝo de instrusistema strukturo, ĉar pro likvido de gimanzioj la lernodevo en la baza lernejo denove egalos al 8 jaroj. La lernado en la ĝeneraklerigaj liceoj grandiĝos de tri ĝis kvar jaroj. Alia novaĵo estas, ke abiturientoj povos apelacii rilate la skriban abiturientan ekzamenon ĉe Kolegio de la Ekzamena Arbitracio. Tio rilatos ankaŭ al personoj, kiuj subiĝas al ekzameno konfirmanta profesiajn kvalifikojn. Fine ekde la nova jaro koncerne lernantojn, kiuj lernas religion aŭ etikon noto pri tiuj lernoobjektoj estos kalkulita al la meza lernoobjekta poentado.
El la elsendo 06.09.2016. Legas Barbara kaj Milada – 2’18“