POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
La pola lingvo ĉiam pli populara en Irkuck
La polan lingvon en la Ŝtata Universitato en Irkucko, la plej granda altlernejo en la ĉefa urbo de la Orienta Siberio studas en plimulto rusoj, eksterlandanoj, sed ankaŭ poldevenuloj. Ĝi estas lekciata devige kiel unu el la nuntempaj slavaj lingvoj en la fakultato de la rusa filologio. Aldone en la fakultato de fremdaj lingvoj studentoj povas elekti la polan lingvon kiel la tiel nomatan duan fremdan lingvon. Ekde 2015 funkcias en la universitato Centro de la Pola Lingvo, kiu rolas kiel rendevuejo por studentoj de diversaj fakultatoj, kaj ankaŭ por personoj lernantaj la polan lingvon en la loka katolika preĝejo. En Irkucko estas pli ol 10 altlernejoj, do la grupo de neplenaj 50 personoj studantaj la polan lingvon povas ne ŝajni granda, sed konsiderante, ke la filologia fakultato havas nur 20-25 studentojn la situacio aspektas iom alie, des pli ke la nombro de studentoj elektantaj la polan lingvon kreskas. La studentojn favoras la fakto, ke en Irkucko funkcias Ĝenerala Konsulejo de Pollando, aktivas polkolonia organizo „Ĉenero”. Kunlabore kun ambaŭ institucioj en Irkucko okazas Somera Lernejo de la Pola Lingvo apud Bajkalo, ĉiujaraj konkursoj pri la pola ortografio, renkontiĝoj kun invititaj de la konsulejo polaj kreantoj. La pola ministerio por la supera edukado ebligas al studentoj partopreni somerajn lernejojn de la pola lingvo en Pollando.
El la elsendo 30.05.2017. Legas Milada – 2’04”
En 2018 monumento de juna Zamenhof en Bialistoko
Lastlunde la urbokonsilio de Bialistoko decidis, ke en 2018 en Bialistoko estos malkovrita monumento de juna Zamenhof ĉe la strato, kiu portas lian nomon. La ideo estis proponita kaj akceptita kadre de la civitana buĝeto de la urbo por la 2017. Ĝi omaĝos la 100-an datrevenon de lia morto, kvankam pezentos junan Zamenhof, kiu ruligas gisferan rondforman fajrokovrilon de gisfera forno, kio estis siatempe populara ludo de knaboj en malriĉaj kvartaloj. Nunjare estos anocita konkurso por realigo de la ideo de la momentumento kaj venontjare ĝi estos malkovrita.
El la elsendo 30.05.2017. Legas Barbara – 0’55”
Dubinda vinberrikolto pro la januaraj frostoj
La nunjaraj frostoj en la sudorienta Pollando aparte en januaro, kiam la temperaturoj atingis eĉ minus 30 celsiusajn gradojn povas negative speguliĝi en la nunjara vinberrikolto, sekve la vinproduktado. Kvankam oni bone pretigis vitojn al la vintruma sezono, eventualajn damaĝojn eblos taksi nur en majo. Tamen vitoj, se eĉ suferas pro fortaj frostoj rapide regeneriĝas kaj kvankam komence fruktas pli modeste en la laŭvica jaro liveras plenan rikolton. En 2016 la vitkultivistoj en la apudkarpatia regiono rikoltis de unu hektaro ĉ. 7-8 tunojn da vinberoj. El inter ĉ. 150 vitejoj en la regiono la legalan vinvendadon gvidas 17. La aliaj produktas vinon por la propraj bezonoj aŭ por la bezonoj de ĉiam pli populara kaj dinamike disvolviĝanta enoturismo, vinprodukta turismo. En la apudkarpatia Regiono la kultivado ampleksas preskaŭ 40 hektarojn. La vitejoj havas la surfacon de du ĝis tri hektaroj. Dominas kultivejoj kun la surfaco ĝis 40 aroj.
El la elsendo 23.05.2017. Legas Tomek – 1’08”
Laŭvica terorista akto de islamistoj en Eŭropo
La tuta Eŭropo vivas sub la laŭvica terorista akto, en kies sekvo en la brita Menĉestro post la koncerto de la usona pop-stelulino Arian Grande peris 22 personoj, ĉefe infanoj kaj preskaŭ 60 estas vunditoj. Partianoj de la t.n. Islama Ŝtato tuj uzis la sociajn amoskomunikilojn por esprimi ĝojon pro la hororiga terorago kaj transprenis la respondecon pro la terorakto. La bedaŭron vortumas uniaj politikistoj, vortojn de kora kunsento kaj anima ligiteco post la terorista atenco transdsendis polaj politikistoj – i.a. prezidento Andrzej Duda kaj ĉefministro Beata Szydło. La balotkampanjo en Britio estis suspedita kaj la ĉefministro de Britio Teresa May difinis la atencon kiel unu el la plej teruraj terorismaj aktoj. La tragedio relevas la demandon pri sekureco de la kontinento, de Eŭropo.
El la elsendo 23.05.2017. Legas Barbara – 1’12”
Pollando la tria bierproduktanto en la Unio
Pollando estas la tria laŭ la grandeco produktanto de biero en la Eŭropa Unio post Germanio kaj Britio. La ĉiujara produktado de biero en Pollando egalas al ĉirkaŭ 40 milionoj da hektolitroj kaj poloj okupas samtempe la 4-an lokon en Eŭropo, se temas pri la bierkonsumado. Plimulto de la bazaj produktoj por la bierelfarado devenas el la polaj kultivejoj. La valoro de la pola biermerkato egalas al 15 miliardoj da zlotoj. La buĝetaj enspezoj de la ŝtato oscilas al ĉiraŭ tri miliardoj 600 milionoj da zlotoj jare. La pola bierproduktado havas signifan valoron por la agrikulturo kaj komerco. Dank’ al ĝi vivtenas sin ĉirkaŭ 200 mil personoj laborantaj en la bierfara industrio, sed krome en la komerco, gastronomio, hotela sektoro kaj agrikulturo. Grandan signifon havas la biersektoro por la familiaj, malgrandsurfacaj venejoj. La priimposto de la sektoro estas senŝanĝa ekde 2009 tamen la malgrandaj bierproduktejoj ĝuas impostofavorojn. La pola biermerkato estas plene saturita, sed la pola konsumanto kaj klineto estas postulema kaj daŭre atendas novumojn.
El la elsendo 23.05.2017. Legas Milada – 1’40”
Dekoj da milionoj por turismo en la Orienta Pollando
Almenaŭ 200 milionoj da zlotoj estos destinitaj ĝis la 2027-a jaro por turismo en la Orienta Pollando. La ministerio por Evoluo kaj Banko de la Landa Mastrumado subskribis ĉi-rilatan kontrakton, kiu traktas pri preferaj kreditoj kaj pruntoj por makro- kaj malgrandaj entreprenoj el la turisma kaj turismrilataj sferoj en kvin vojevodioj laŭ la akso nordo-sudo. Enkonduke oni premisas, ke prefera kredito aŭ prunto por entreprenisto povos egali al 500 mil zlotoj kaj estus destinita por la kuracloka, sporta, ripoziga, hotela infrastrukturoj, por subteni ekologian produktadon kaj metian agadon. La programo „Entreprenema Orienta Pollando – Turismo” daŭrigas la ĝisnunajn agadojn favorantajn la evoluigon de turismo en ĉi tiu landoparto. Ĝis nun kreiĝis i.a. Orienta Bicikla Trako, Green Velo longa pli ol 2 mil kilometrojn. Pola Turisma Organizo realigis programon diskonigantan turismon en la makroregiono. Ekzemple estis funkciigita portalo Bela Oriento (www.pieknywschod.pl).
El la elsendo 16.05.2017. Legas Barbara – 1’44”
Pasaĝeraj katamaranoj sur la Mazuriaj Lagoj
Sur la Grandaj Mazuriaj Lagoj (la nordorienta Pollando) komenciĝos somersezone la ralioj de la unuaj pasaĝeraj katamaranoj. Ilian elkonstruon spronis kreskanta rekorde turismo, kiun oni klarigas i.a. kiel sekvon de la registara programo Familio 500 plus (monata kromsubvencio por ĉiu dua, tria ktp. infano en la familio, per kiu estas ĉirkaŭprenitaj 55 procentoj de ĉiuj polaj infanoj ĝis la 18-a vivojaro). Kiel la unua estis surakvigita ekskursa katamarano longa 39 metrojn en la loko Ruciane-Nida. Ĝi apartenas al plej grandaj kontinentaj pasaĝeraj ŝipoj en Pollando La unuajn pasaĝerojn ĝi prenos meze de majo navigante el Ruciane-Nida tra Mikołajki al Pisz kaj reen. Entute ĝi servos al 246 pasaĝeroj. La malferma supra ferdeko kaj malsupra kun fenestroj certigos al turistoj libere admiri la panoramon de mazuriaj lagoj. Eblos pere de ĝi transporti biciklojn kaj kajakojn. Malpli granda pasaĝera katamarano estis surakvigita en la haveno apartenanta al Mazuria Navigado en Giżycko. Ĝi longas pli pl 16 metrojn kaj estas destinita por 56 pasaĝeroj. Temas pri la unua de pli ol 20 jaroj ekskursa ŝipo konstruita en la mazuria haveno. Ĝi eknavigos en junio inter la lokoj Mikołajki kaj Ryn. Kvankam turismo en la varmia-mazuria vojevodio kreskas ekde 2010, la pasinta jaro estis rekorda. La regionon vizitis preskaŭ unu miliono tricent mil turistoj, inkluzive de 160 mil eksterlandaj. La nombro de la polaj turistoj kompare al 2015 kreskis je pli ol 14 kaj duona procentoj. En tiu statistiko ne estas konsideritaj navigistoj tranoktantaj en jaktoj, personoj disponantaj pri propraj somerdometoj aŭ somerumantaj ĉe kamparanaj domluantoj.
El la elsendo 16.05.2017. Legas Milada – 2’31”
La 72-a datreveno de la finiĝo de la 2-a mondmilito
Dum la lundaj solenaĵoj omaĝantaj la 72-an datrevenon de la finiĝo de la 2-a mondmilito la pola ministro por la defendo, Antoni Maciarewicz memorigis, ke Pollando estis la unusola ŝtato, kiu ne fikunlaboris kun la sovetunia nek kun la germana aneksintoj. Lunde komenciĝis en Vieno internacia konferenco organizita de la Pola Instituto sub la titolo „Eŭropaj intelektaj elitoj sub la germana okupacio 1939-1945”. Kiel diris dum ĝia inaŭguro la pola vicministro por la eksterlandaj aferoj, Jan Dziedziczak la provo likvidi la polajn elitojn kaj inteligentularon estis alkondukonta al plena fizika ekstermo de la nacio. La dutagan konferencon partoprenas historiistoj kaj esploristoj el diversaj landoj.Lastsabate la pola delegacio kun la vicministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Magdalena Gawin paroprenis solenaĵojn ĉe Memortabulo de la eksa germana koncentrejo Gusen, kiujn partoprenis ankaŭ la aŭstra prezidento Alexander van der Bellen. Dimanĉe la pola delegacio partoprenis la solenaĵojn de la 72-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo Gusen, kiu estis unu el la plej grandaj ekstermolokoj de poloj dum la 2-a mondmilito. Ĝi funkciis ekde la 25-a de majo 1940 ĝis la 5-a de majo 1945.
El la elsendo 09.05.2017. Legas Milada – 1’52”
Parado de lokomotivoj en Wolsztyn
Komence de majo en la loko Wolsztyn oni omaĝis la 110-an datrevenon de la lasta funkcianta lokomotivejo en la mondo. Dum la 24-a Parado de Lokomitvoj estis prezentitaj 10 historiaj lokomitoj el Pollando, Germanio kaj Ĉeĥio. La lokomotivejon en Wolsztyn oni komencis konstrui en 1907 sur la surfaco de tri mil kvadrataj metroj. Ĝi posedas ankoraŭ lokomitivan ĝirplatformon de la firmao Wischer-Stargard el 1907 kaj historian akvoturnon kun la kapacito de 100 kubometroj. Inter fierindaĵoj de fervojistoj trovigas lokomtivo „Bela Helena” Pm36-2 el 1937 por tiri malpezajn eksprestrajnojn, kies rapideco estis atinganta 130 kilometrojn po unu horo. Sian jubileon havis nunjare ankaŭ germana lokomotivo el 1917 Ok1-359. Ĝi estas la plej malnova lokomotivo en Pollando daŭre ekspluatata. Ĝi rolis ankaŭ kiel filmstelulo, i.a. en la filmo „Pianisto” de Roman Polański. Entute en la lokomotivejo de Wolsztyn troviĝas 30 lokomotivoj kaj 19 historiaj vagonoj. La lokomotivparado en Wolsztyn estas la plej granda en Eŭropo rendevuo de la fervojŝatantoj. Ĉiujare venas por ĝi ĉirkaŭ 20 mil personoj ne nur el Eŭropo, sed ankaŭ el Japanio, Aŭstralio kaj Usono.
El la elsendo 09.05.2017. Legas Maciek – 1’34”
Junaj eŭropanoj por la nacia identeco
Laŭ la gvidataj de kelkaj monatoj esploroj de la Eŭropa Unio de Emisiantoj (EBU) kunlabore kun la germana opinisonda instiituto Sinus junaj eŭropanoj unuavice deklaras sin por la nacia kaj loka identeco. En la internacia projekto „Generation What” la senton aparteni al Eŭropo esprimis nur 11 procentoj de la ekzamenitoj. 31 procentoj unuavice sentas la ligon kun la mondo kaj 30 procentoj ligon kun sia regiono aŭ loĝloko. 27 procentoj de eŭropaj junuloj deklaris, ke plej forte identiĝas kun sia patrolando. Laŭ la sondado eĉ la duono de junaj eŭropanoj ne fidas al la Eŭropa Unio kiel politika institucio kaj unu kvinono deklaras sin rekte por la eksiĝo. La ekzamenado esti efektivigita en 35 landoj de Eŭropo. Partoprenis ĝin preskaŭ 500 mil personoj en la aĝo de 18 ĝis 34 jaroj. Ĝi estis okazigata ekde la 11-a de aprilo 2016 kaj tiel fariĝis la plej granda interreta esplorado inter junaj personoj en la historio de Eŭropo.
El la elsendo 25.04.2017. Legas Milada – 1’28”