POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
En Pollando kreiĝas la plej granda fabriko de baterioj
La kompanio LG Chem Vroclavo ricevis licencon por la ekonomia agado sur la tereno de speciala ekonomia subsfero Wrocław-Kobierzyce. La korea LG Chem, la filio de la konzerno LG planas elkonstrui tie fabrikon de baterioj por elektraj aŭtomobiloj. La finkonstruado estas planita por 2018. La fabriko produktos eĉ 100 mil bateriojn jare. Ĝi estos la plej granda ĉi-speca fabriko en Eŭropo, en kiu laboros 2 kaj duona mil dungitoj. Ĝiaj klientoj estos la plej grandaj aŭtomobilaj konzernoj. LG planas samtempe establi la esplorevoluigan centron.
El la elsendo 17.10.2017. Legas Milada – 0’53”
Ne ekzistantaj homoj
La Monda Banko envivigis programon, kiu helpos en la identigado de personoj dank’ al la bita teknologio. Unu miliardo cent milionoj da homoj en la mondo oficiale ne ekzistas. Temas pri personoj, kiuj ne posedas persondokumenton aŭ alian oficialan dokumenton, kiu konfirmus ilian identecon. Ili loĝas unuavice en Afriko kaj Azio. Manko de dokumentoj senigas ilin je la sanserva protekto, ebleco ricevi la socian helpon, financajn servojn aŭ kleriĝon. Laŭ la Monda Banko inter personoj oficiale ne ekzistantaj pli ol unu trionon konsistigas infanoj, neniel post la naskiĝo registritaj. Tiu situacio sentiĝas unuavice en la landoj, en kiu okazas ofta truda migrado de personoj.
El la elsendo 17.10.2017. Legas Tomek – 0’48”
Ĉiam pli da turistoj en Varsovio
Ĉiam pli da eksterlandaj turistoj vizitas Varsovion. Sume en la nuna jaro temos pri 1,81 milionoj da gastoj, el kiuj ĉiu elspezas meze 445 dolarojn. Fine de septembro Mastercard informis, ke en la rangolisto de la mondaj celurboj Varsovio avancis je 7 lokoj kaj akiris la 65-an. En la listo estis klasifikitaj 132 urboj de la mondo laŭ la nombro de eksterlandaj turistoj kaj iliaj elspezoj. La unuan lokon konservis Bangkoko, la duan okupas Londono kaj la trian Parizo. Ĉiam pli da eksterlandaj turistoj en la pola ĉefurbo estas tendenco notita baze de informoj el la antaŭaj jaroj. En Eŭropo Varsovio okupas la trian lokon inter 36 urboj post Bukureŝto, Lisbono kaj Sofio. Inter eksterlandanoj vizitantaj Varsovion dominas turistoj kaj ne vizitantoj venantaj oficmotive. Tial la turisma apogeo estas notata inter julio kaj septembro. Kreskanta nombro de eksterlandaj turistoj signifas iliajn kreskantajn elspezojn. En 2016 temis pri 777 milionoj da usonaj dolaroj (ĉ. 2,8 miliardoj da zlotoj). Tio estis je duona miliardo pli estis ol en la 2015-a jaro. Laŭ la prognozoj de Mastercard la elspezoj de eksterlandaj turistoj en Varsovio nunjare superos 800 milionojn da dolaroj.
El la elsendo 17.10.2017. Legas Tomek – 1’31”
Pli ol duono de poloj volas labori pli longe
La 1-an de oktobro enviviĝis en Pollando novaj reguloj koncerne emeritan aĝon, kio signifas revenon al la stato antaŭinta la reformon el 2012, kiu premisis poioman altigadon de la emerita aĝo ĝis 67 jaroj senkonsidere al la sekso. Tiuokaze la pola ĉefministro Beata Szydło deklaris, ke la ĵus reenkondukitaj reguloj estis konsultitaj kun poloj, ili konformas al ĝeneralaj atendoj kaj ili estas sekuraj por la ŝtata buĝeto. Ŝi akcentis, ke revenigante la emeritan aĝon de 60 jaroj por virinoj kaj 65 por viroj la reformo redonis al poloj la elektoeblon. Ĉiu polo depende de sia materiala kaj familia situacio, sanstato rajtos decidi pri la daŭro de sia laboro. Tio estas suverenca decido de ĉiu civitano. Emeritiĝo estas nome la rajto kaj ne devo. Ne ĉiuj do, kiuj akiris rajton (aŭ akiros estonte) al la emeritiĝo en la aĝo de 60, repektive 65 vivojaroj rezignos pri profesia aktiveco. Laŭ la donitaĵoj de Kantar Millward Brown por Work Service preskaŭ 54 procentoj de poloj planas post la emeritiĝo plulabori. Dominas ekonomiaj motivoj. Poloj restante sur la labormerkato planas ricevi estonte pli altan emerituron aŭ kromenspezi al la jam ricevata monservo.
El la elsendo 10.10.2017. Legas Milada – 1’54”
Dum la Lingvistika Komitato de PAN pri Esperanto
Lastlunde, t.e. la 9-an de oktobro en Varsovio okazis la 8-a plenkunsido de la Lingvistika Komitato de la Pola Sciencakademio. En la malferma parto de la kunsido profesorino Ilona Koutny el Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano prezentis prelegon omaĝe al la 100-a mortodatreveno de la kreinto de Esperanto, d-ro Ludoviko Zamehof pri la temo „Kiel la lingvo el provtubeto viviĝas. Tipologia konsidero de la lingvo Esperanto”. Sekvis la refereĵo de profesoro Henryk Fontański pri elektitaj problemoj el la gramatika priskribo de la lingvaĵo de karpatiaj montaranoj (lemkoj). Ĉiu el la referaĵoj elvokis riĉan postprelegan publikan diskuton de la polaj lingvistoj.
El la elsendo 10.10.2017. Legas Milada – 1’05”
Prof. Tetsuo Kanno honortitola doktoro de pola universitato
Elstara japana neŭrokirurgo, honora prezidanto de la Monda Federacio de Neŭrokirurgiaj Societoj, profesoro Tetsuo Kanno ricevis la honortitolan doktorecon de la Varmia-Mazuria Universitato en Olsztyn. Ĝia fakultato pri la Medicinaj Sciencoj dank’ al li envivigis novuman kuracmetodon de malsanuloj troviĝantaj en komato. La solenaĵo okazis dum la inaŭguro de la nova akademia jaro en ĉi tiu altlernejo. Profesoro Tetsuo Kanno estis honorita ankaŭ pro helpo donita al polaj malsanuloj utiligi modernajn teknologiojn, aparte novecajn metodojn elkondukantajn el komato, kiuj estas aplikataj en la Universitata Klinika Hospitalo en Olsztyn. Dank’ al rekomendo de profesoro Kanno en majo de la pasinta jaro okazis en ĝi pioniraj en Pollando operacioj de la enplantado de spinostimuliloj ĉe pacientoj kun minimuma konsciostato. La unuajn operaciojn faris lia disĉiplo, profesoro Isao Morita kunlabore kun olŝtinaj neŭrokirurgoj. La konoj kaj spertoj de profesoro Tetsuo Kanno kaj liaj lernantoj kreis novajn eblojn porti helpon al grupo de la plej peze malsanaj pacientoj en Pollando.
El la elsendo 10.10.2017. Legas Tomek – 1’18”
La nova akademia jaro 2017/2018
Por polaj studentoj finiĝis la feria periodo. La 2-an de oktobro tradicie en la altlernejoj okazis la solenaj inaŭguroj de la akademia jaro. La nuna studojaro pasos sub la signo de la reformo de la supera instrusistemo. Jarosław Gowin, viĉĉefministro kaj ministro por la scienco kaj supera eduksistemo prezentis la projekton de nova leĝo fine de septembro. Aktuale daŭras la etapo de sociaj kaj interministeriaj konsultoj. Konforme al la projekto ŝanĝiĝos la maniero elekti rektorojn, la altlernejoj akiros pli grandan aŭtonomion, sed devos samtempe prepari novajn statutojn kaj nomumi altlernejajn konsiliojn. Ŝanĝigos ankaŭ la maniero akiri la sciencajn gradojn. Laŭplane la nova leĝo pri altlernejoj ekvalius ekde la venonta akademia jaro.
El la elsendo 03.10.2017. Legas Milada – 1’07”
Referendumo sendependiga en Katalunio
En la lunda deklaro la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj esprimis la esperon pri rapida stabiliĝo de la situacio en Katalunio kaj aranĝo de ĝiaj rilatoj kun la hispana registaro baze de la hispana konstitucio, dialogo kaj kompromiso. La ĉefministro de Katalunio Carles Puigdemont alvokis lunde internacian arbitraciadon por solvi politikan situacion kreiĝintan ĉirkaŭ la dimanĉa referendumo pri suvereneco de la regiono. Li postulis retiron de la sekurecfortoj dislokitaj tie de Madrido. La kataluna ĉefministro deklaris establon de speciala komisiono, kiu ekzamenos informojn pri la agado de la hispana polico dum la balotado, en kies sekvo estis vunditaj pli ol 800 personoj. La balotadon, kiu estis malpermeita de la hispana Konstitucia Tribunalo, kaj kiun Madrido agnoskas nelegala Puigdemont nomis grava kaj valida. La regiona registaro de Katalunio informis nokte de dimanĉo al lundo, ke en la dimanĉa referencumo voĉdonis ĉ. 2,26 milionoj da personoj el 5,34 voĉdonrajraj. 90 procentoj deklaris sin por la sendependeco de la regiono, preskaŭ 8 procentoj estis kontraŭ. La ceteraj voĉoj estis nevalidaj.
El la elsendo 03.10.2017. Legas Milada – 2’58”
Post la germanaj balotoj
En la dimanĉaj parlamentaj balotoj CDU/CSU akiris 33 procentojn de la voĉoj perdante la ĝisnunan nombron de lokoj en Bundestag. Sur la dua loko troviĝas SDP de Martin Schulz, akirinte 20,5 procentojn – kio signifas ĝian plej malbonan rezulton en la historio. Laŭ siaj deklaroj ĝi fariĝas la opozicia partio. Alternativo por Germaio fariĝis la tria forto eniranta Bundestag kun la rezulto de 12,6 procentoj de la voĉoj. Unu el la verŝajnaj scenaroj estas koalicio inter CDU/CSU, liberaluloj el FDP kaj Verduloj. Laŭ polaj ekspertoj havante tian koalicion sendube ne estos fortaj premoj por elkonstruo de Eŭropo de du evolurapidecoj, lanĉata de la franca prezidento Macron. La germana balotrezulto atestas ankaŭ similajn politikajn procezosojn kiel en aliaj eŭropaj landoj kaj en Usono kaj signifos ankaŭ ŝanĝon de la enmigropolitiko.
El la elsendo 26.09.2017. Legas Milada – 1’20”
Telefona interparolo Merkel-Netanjahu
Hodiaŭ interparolante kun kanceliero Merkel la israela ĉefministro Netanjahu diris, ke li estas maltrankviligita pri la kresko de antisemitismo en Germanio en la lastaj jaroj en la politikaj medioj ĉe la dekstrula kaj maldekstrula flanko de la germana politika scenejo kaj ankau flanke de islamaj medioj. Li alvokis la estontan germanan registaron, ke ĝi agu por firmigi tiujn, kiuj en Germanio konfirmas la historian respondecon de la lando, se temas pri la hombuĉado de judoj.
El la elsendo 26.09.2017. Legas Barbara – 0’42”