POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Polska agnoskis 4 rusajn diplomatojn persona non grata
Kiel deklaris la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Jacek Czaputowicz Pollando alprenis la decidon agnoski 4 rusajn diplomatojn persona non grata. Tio estas la reago je la provo venenmortigi eksan kolonelon de la rusa invigilservo GRU kaj britan agenton Siergiej Skripal La informo estis trandonita al la rusa ambasadoro en Pollando dum la renkontiĝo en la sidejo de la ministerio por la eksterlandaj aferoj kun vicministro Piotr Wawrzyk. Kiel eksplikis la pola flanko Britio fariĝis celo de „senprecedenca atako, kiu estis la unua en la postmilita historio de Eŭropo celkonscia uzo de la kemia armilaro kontraŭ grupo de civiluloj sur la teritorio de Eŭropo”. Similajn decidojn alprenis i.a. Usono, Kanado, Ukrainio, Germanio, Francio, Italio, Nederlando, Danlando, Ĉeĥio, Rumanio kaj Finnlando. Pri simetria reago de Rusio anoncis la agentejo RIA-Nowosti.
El la elsendo 27.03.2018. Legas Milada – 1’17”
Ĉiam pli da polinoj studas informadikon
Ĉiam pli da polinoj studas informatikon. Aktuale ili konsistigas pli ol 14 procentojn de ĉiuj studentoj en ĉi tiuj fakultatoj kaj kalkuliĝas al 11 341 personoj. Ilia la plej granda, ĉar la 12-procenta kresko estis notita en la studjaro 2017/18. Temis pri pli ol unu mil novaj studentinoj. Malgraŭ tio, ke informadikaj fakultatoj sisteme logas ĉiam pli da junuloj, en Pollando la interesiĝo de knabinoj estas duoble pli rapide kreskanta ol de knaboj. Tiu fenomeno ligiĝas kun la kreskanta konscio pri la atrakcieco de studoj en ĉi tiuj branĉoj, kiel ankaŭ varbkampanjoj celantaj junulinojn. Dum la lastaj tri jaroj la partopreno de knabinoj inter studentoj de teknikaj altlernejoj stabiliĝis sur la nivelo de 37 procentoj. Elektas ilin 13 procentoj de ĉiuj studentinoj (35 procentoj preferas unversitatojn, 13 ekonomikajn altlernejojn). Studentinoj superas en ĉiuspecaj altlernejoj. Ili partopreno en la superaj studoj estas 58-procenta. La raporto baziĝis sur la donitaĵoj de la Edukfondaĵo Perspektivoj, kadre de la programo „Knabinoj al politeknikoj!”
El la elsendo 27.03.2018. Legas Maciek – 1’21”
Kreskas konsumado de bananoj
Poloj manĝas ĉiam pli da bananoj. En 2013 en la hejmaj mastrumejoj la konsumado egalis al 5,4 kilogramoj pokape, en 2016 al 6,84 kilogramoj. Banano estas la dua post pomo plej populara kaj plej ofte konsumata frukto en Pollando. Laŭ Eurostat en 2016 Pollando importis preskaŭ 370 mil tunojn da bananoj. En la daŭro de kvar jaroj la importo kreskis je 66 procentoj kaj daŭre kreskas. Plej multaj bananoj estas importataj el Ekvadoro, Belgio, Nederlando kaj Germanio. Kreskas ankaŭ la importo de bananoj al la Eŭropa Unio, kvankam ankaŭ kreskas iliaj prezoj, kio sekvis el la malgrandigo de bananliveroj en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro el la Latina Ameriko, i.a. Ekvadoro. La Unio importas bananojn unuavice el la landoj de la Latina Ameriko kiel Ekvadoro, Kolombio, Kostariko, Panamo kaj Peruo. Signifaj kvantoj estas importataj el la landoj de la grupo AKP, unuavice el la eksaj kolonioj de la uniaj landoj, aparte Dominikano, Kameruno kaj la Ebura Bordo. Laŭ Eurostat la importo de bananoj en la unio superis 5,5 milionojn da tunoj en 2016 kaj ankaŭ kreskas.
El la elsendo 27.03.2018. Legas Tomek – 1’22”
Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn
Morgaŭ, la 24-an de marto la unuan fojon estos solenata en Pollando la nova ŝtata festo, Memortago pri poloj savantaj judojn. La dato ne estis elektita hazarde, tiun tagon en 1944 germanoj murdis en la loko Markowa (la sudorienta Pollando) la familion de Józef kaj lia graveda edzino Wiktoria kune kun iliaj 6 geinfanoj. Konforme al la ĵus proklamita leĝo la Nacia Memortago pri poloj savantaj judojn sub la germana okupacio estas omaĝesprimo por ĉiuj polaj civitanoj, sendepende de la nacieco, kiuj helpis al judoj kondamnitaj al ekstermo fare de la germana okupaciinto. Ekde la hodiaŭa vededo en la tuta lando okazas senpagaj filmprezetoj de la kinobildoj „Stella” kaj „Vivo kontraŭ la vivo”. La unua rakontas la historion de judino en Hajfa Stella Zylbersztajn-Tzur, kiun estis savantaj pli ol 20 polaj familioj. La alia rakontas historiojn de kelkaj poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito – kaŝadis ilin, nutris, protektis malgraŭ la minacanta pro tio mortopuno. Instituto pri la Nacia Memoro memorigas, ke poloj savantaj judojn ne limiĝas al preskaŭ 7 mil konataj laŭnome polaj herooj, honoritaj de Yad Vashem per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Menciinda estas la Kapelo de Memoro en la Sanktejo de la Plej Sankta Maria Virgulino, la Stelo de nova Evangelizado kaj sankta Johano Paŭlo la 2-a en Toruno omaĝanta per apartaj omaĝtabuloj 1170 polojn, kiuj endanĝerigante la vivon propran kaj de siaj familioj estis savantajn judojn dum la 2-a mondmilito.
El la elsendo 23.03.2018. Legas Milada – 2’22”
Merkel en Varsovio
Lunde en Varsovio viziton faris kanceliero Angela Merkel. Inter la planitaj temoj de la interparoloj kun polaj politikistoj estis i.a. situacio en Ukrainio, politiko rilate Rusion, pintrenkonto de NATO, energetika sekureco, kunlaboro en la strukturo de Weimar-triangulo (germana-franca-pola kunlaboro) kaj ankaŭ la rilatoj inter Eŭropo kaj Usono. Pollando estis la dua post Francio celo de la eksterlanda vizito de Merkel lastmerkrede elektita de Bundestag por la kvara oficperiodo kiel la kanceliero de Germanio. La germana politikisto renkontiĝis kun la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki kaj la prezidento de Pollando Andrzej Duda. Post la renkontiĝo kun la pola ĉefministro okazis komuna gazetara konferenco. Dum ĝi ambaŭ politikistoj reliefigis tre bonajn ekonomiajn rilatojn inter ambaŭ landoj. Estis akcentitaj kongruaj duflankaj interesoj, same kadre de la Unio kiel ankaŭ rilate la eksterlandan politikon. La pola ĉefministro kontatis, ke rilate la migrorocezojn la sferoj de la pola-germana kunlaboro estas surloka helpo en Afriko kaj en Proksima Oriento. La germana kanceliero kun rekono rilatigis sin al kontribuo de Pollando koncerne solvadon de migroproblemoj, eĉ se ĝi koncernas enmigrantojn el la orienta direkto. Ambaŭ politikistoj decidmaniere subtenis la Weimar-an Triangulon certiginte pri engaĝiĝo favore al renkontiĝoj kadre de ĉi tiu strukturo.
El la elsendo 20.03.2018. Legas Milada – 2’01”
Ĝenerala sektretario de NATO pri situacio ĉirkaŭ Rusio
Laŭ la ĝenerala NATO-sekretario, Jens Stoltenberg la efiktivigita provo venenmortigi eksan rusan spionon Skripal kaj lian filinon sur la teritorio de Britio damaĝas la interaciajn interkompreniĝojn, sed „unuavice konfirmas, ke Rusio fariĝas ĉiam pli neprognozebla kaj agresa”. En la lastdimanĉa intervjuo por „Welt am Sonntag” la ĝenerala NATO-sekretario avertis, ke la rusa registaro povas iom post iom rezigni pri konvencia armilaro favore al la nuklea. Kiel ekzemplon li menciis la nelegalan anekson de Krimeo, malstabiligon de la orienta Ukrainio, garnizonadon de rusaj trupoj sur la teritorioj formale apartenantaj al Kartvelio kaj Moldavio, plurajn ciberatakojn kaj misinformajn kampanjojn. Kiel akcentis Jens Stoltenberg la rusa flanko en sia doktirono klare elmontris, ke pretas uzi nuklean armilaron en regiona konflikto, kion ĝi difinas kiel „eskaladon pere de deeskalado (limigo de agresaj militagadoj)”. La ĝenerala NATO-sekretario decidmaniere alvokis Rusion malkaŝi detalojn rilate la produktadon de la kemiaĵo Nowiczok. La ĝisnunan respondon de Rusio Jens Stoltenberg difiis kiel „malrespektadon de paco kaj sekureco en la mondo”.
El la elsendo 20.03.2018. Legas Milada – 1’41”
La flughaveno Chopin avanas en la Unio
La varsovia Chopin-flughaveno okupis pasintjare la unuan lokon en la Unio laŭ la vidpunkto de pasaĝera kresko, en la kategorio de flughavenoj, kiuj entute priservas inter 10 kaj 25 milionoj da pasaĝeroj. Tio rezutas el la raporto de Internacia Konsilio de Flughavenoj ACI reprezentanta pli ol 1950 fughavenojn en 176 landoj. La flughaveno Chopin estis kalkulita al 19 flughavenoj kun la plej granda kreskodinamiko ekde 2012. Inter ili troviĝas tiaj flughavenoj kiel Berlin Schoenefeld, Lizbona, Londyn Stansted, Ateny aŭ la amsterdamski Schiphol. La pasintjara kresko signifas, ke la servojn de la flughaveno Chopin utiligis preskaŭ 3 milionoj da pasaĝeroj pli ol en 2016. La transfera trafiko kreskis je pli ol 34 procentoj kaj tio signifas, ke preskaŭ 4 milionoj da pasaĝeroj utiligas la varsovian flughavenon kiel la transferan. La flughaveno Chopin estas la plej granda en Pollando. Pasintjare ĝiajn servojn utiligis 15,75 milionoj da pasaĝeroj, preskaŭ je 23 procentoj pli ol en 2016. Nur en decembro 2017 uzis ĝin 1,12 milionoj da pasaĝeroj.
El la elsendo 13.03.2018. Legas Maciek – 1’23”
Mankoj en la pola historia politiko
Laŭ profesoro Andrzej Nowak el la Jagelona Universitato en Krakovo neglektoj en la historia politiko de Pollando radikas ankoraŭ en la komenco de la 18-a jarcento, en la momento kiam ĝi perdis suverenecon. Tiam Rusio kaj Prusio gvidis enorme aktivan historian politikon, kies grava elemento estis kalumniado de Pollando. Pro ilia subaĉetado francaj, britaj kaj germnaj filozofoj skribis, ke Pollando ne taŭgas por Eŭropo kaj la estoneco de la lando povos evolui nur sub la regado de kleraj germanoj aŭ rusoj. Sekvis el tio dispartigoj de Pollando al kio aliĝis Austrio, kaj forigo de Pollando de sur la mapo de Eŭropo daŭris 123 jarojn. Mallonga periodo de suvereneco reakirita en 1918 ne sufiĉis por forigi la 150-jarajn neglektojn. Dum la postmilita komunista periodo Pollando ne povis gvidi suverenan politikon kaj zorgi pri sia bona famo. Laŭ profesoro Nowak ankaŭ almenaŭ 20 jaroj de la 3-a respubliko ne estis bone utiligitaj, se temas pri la gvidado de historia politiko. Kiel imitindan modelon por ĝin gvidi profesoro Andrzej Nowak elmontris Germanion kaj Ĉeĥion.
El la elsendo 13.03.2018. Legas Milada – 1’33”
En Germanio kaj Francio pri antisemitismo
Semajnfine „Deutsche Welle” informis, ke en la orientaj federaciaj landoj de Germanio kreskas antisemitismo. Ekspertoj alvokas la germanan registaron pri ĝia kontraŭbatalado. Laŭ la citita de la gazeto direktoro de la Fondaĵo de F.C. Flick antisemitismo kreskis en ĉiuj sociaj rondoj. Ĝi kreskas ne nur inter personoj kun ekstremaj opinioj, sed ankaŭ inter personoj kun opinioj moderaj. Nur en la pasinta jaro la germana policio notis 1453 deliktojn ĉi-rilatajn kaj laŭ „Tagesspigel” temas pri kvar ĉi-specaj ekscesoj tage. Kanceliero Angela Merkel antaŭnelonge informis, ke neniu juda institucio en Germanio povas ekzisti sen protekto de la polico. Komence de februaro la franca ĉefministro Édouard Philippe deklaris, ke Francio estas endanĝerigita de granda ondo de antisemitismo. Ankaŭ la franca ministro por la internaj aferoj konfirmis, ke en Francio okazas ĉiam pli da atakoj kaj kontraŭjudaj incidentoj. En la lando, en kiu vivas la plej granda juda socio en Europo, ĝiaj institucioj, centroj, lernejoj kaj infanvartejoj estas protekataj de armitaj ĝandarmoj, kaj feraj bariloj.
El la elsendo 13.03.2018. Legas Barbara – 1’34”
Finfine koalicia registaro en Germanio
Kvakam la germanaj CDU, CSU kaj SPD atingis interkonsenton pri establo de registara koalicio komence de februaro, sed nur lastdimanĉe estis anoncita la rezulto de internpartia referendumo en SPD pri la aprobo de la koaliciaj interkonsentoj. Tiel finiĝas la plej longa formado de la germana registaro en la historio. La germanaj balotoj al Bundestag okazis la 24-an de septembro 2017. La germana prezidento Frank-Walter Steinmeier formale prezentis kiel kandidaton por la kanceliera ofico Angela Merkel. La voĉdonado estas planita por la 14-a de marto. Nun Merkel gvidas la komisaran registaron. Ĝis nun ŝi gvidis tri koaliciajn registarojn en la jaroj 2005-2009 (CDU/CSU kaj SPD), 2009-2013 (CDU/CSU kaj la liberalula FDP), 2013-2017 (CDU/CSU kaj SPD).
El la elsendo 06.03.2018. Legas Milada – 0’14”