POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Mankoj en la pola historia politiko

Laŭ profesoro Andrzej Nowak el la Jagelona Universitato en Krakovo neglektoj en la historia politiko de Pollando radikas ankoraŭ en la komenco de la 18-a jarcento, en la momento kiam ĝi perdis suverenecon. Tiam Rusio kaj Prusio gvidis enorme aktivan historian politikon, kies grava elemento estis kalumniado de Pollando. Pro ilia subaĉetado  francaj, britaj kaj germnaj filozofoj skribis, ke Pollando ne taŭgas por Eŭropo kaj la estoneco de la lando povos evolui nur sub la regado de kleraj germanoj aŭ rusoj. Sekvis el tio dispartigoj de Pollando al kio aliĝis Austrio, kaj forigo de Pollando de sur la mapo de Eŭropo daŭris 123 jarojn. Mallonga periodo de suvereneco reakirita en 1918 ne sufiĉis por forigi la 150-jarajn  neglektojn. Dum la postmilita komunista periodo Pollando ne povis gvidi suverenan politikon kaj zorgi pri sia bona famo. Laŭ profesoro Nowak ankaŭ almenaŭ 20 jaroj de la 3-a respubliko ne estis bone utiligitaj, se temas pri la gvidado de historia politiko. Kiel imitindan modelon por ĝin gvidi profesoro Andrzej Nowak elmontris Germanion kaj Ĉeĥion.

El la elsendo 13.03.2018. Legas Milada – 1’33”

En Germanio kaj Francio pri antisemitismo

Semajnfine „Deutsche Welle” informis, ke en la orientaj federaciaj landoj de Germanio kreskas antisemitismo. Ekspertoj alvokas la germanan registaron pri ĝia kontraŭbatalado. Laŭ la citita de la gazeto direktoro de la Fondaĵo de F.C. Flick antisemitismo kreskis en ĉiuj sociaj rondoj. Ĝi kreskas ne nur inter personoj kun ekstremaj opinioj, sed ankaŭ inter personoj kun opinioj moderaj. Nur en la pasinta jaro la germana policio notis 1453 deliktojn ĉi-rilatajn kaj laŭ „Tagesspigel” temas pri kvar ĉi-specaj ekscesoj tage. Kanceliero Angela Merkel antaŭnelonge informis, ke neniu juda institucio en Germanio povas ekzisti sen protekto de la polico. Komence de februaro la franca ĉefministro Édouard Philippe deklaris, ke Francio estas endanĝerigita de granda ondo de antisemitismo. Ankaŭ la franca ministro por la internaj aferoj konfirmis, ke en Francio okazas ĉiam pli da atakoj kaj kontraŭjudaj incidentoj. En la lando, en kiu vivas la plej granda juda socio en Europo, ĝiaj institucioj, centroj, lernejoj kaj infanvartejoj estas protekataj de armitaj ĝandarmoj, kaj feraj bariloj.

El la elsendo 13.03.2018. Legas Barbara – 1’34”

Finfine koalicia registaro en Germanio

Kvakam la germanaj CDU, CSU kaj SPD atingis interkonsenton pri establo de registara koalicio komence de februaro, sed nur lastdimanĉe estis anoncita la rezulto de internpartia referendumo en SPD pri la aprobo de la koaliciaj interkonsentoj. Tiel finiĝas la plej longa formado de la germana registaro en la historio. La germanaj balotoj al Bundestag okazis la 24-an de septembro 2017. La germana prezidento Frank-Walter Steinmeier formale prezentis kiel kandidaton por la kanceliera ofico Angela Merkel. La voĉdonado estas planita por la 14-a de marto. Nun Merkel gvidas la komisaran registaron. Ĝis nun ŝi gvidis tri koaliciajn registarojn en la jaroj 2005-2009 (CDU/CSU kaj SPD), 2009-2013 (CDU/CSU kaj la liberalula FDP),  2013-2017 (CDU/CSU kaj SPD).

El la elsendo 06.03.2018. Legas Milada – 0’14”

Post la balotoj en Italio

Dimanĉaj balotoj en Italio ŝanĝas la politikan scenejon en ĉi tiu lando. La partio Forza Italia de Silvio Berlusconi deklaris lastlunde, ke la venkinta centrodekstrula bloko devintus ricevi mandaton por establi la registaron. Ĝi akiris 35 procentojn de la voĉoj. La ĉefan lokon havas en ĝi la Norda Ligo gvidata de Matteo Salvini kun 17 procentoj de la voĉoj. La pretecon transpreni la povon deklaris ankaŭ Movado de Kvin Steloj. Voĉdonis por ĝi 32 procentoj de la balotintoj. Nur la trian lokon okupis la reganta ĝis nun centromaldekstrularo.

El la elsendo 06.03.2018. Legas Barbara – 0’47”

Cikonioj atendas varmiĝon

Cikoniojn vintrumantajn en la Rekapabliga Centro por la Protektataj Animaloj en la apudkarpatia regiono surprizis la lastaj neĝoj kaj frosto. Troviĝas en ĝi cikonioj, unuavice birdoj kun rompitaj flugiloj aŭ piedoj, lezitaj pro elfalo el nesto, birdoj erarpafitaj aŭ lezitaj de kurento. Post la rekapabligado ili revenas – kutime komence de marto – al siaj nestejoj. Pli frue resaniĝintaj birdoj dum sunplenaj kaj varmaj tagoj forflugas je du, tri kilometroj for de la centro. Nunjare haltigis ilin frosto. Tiuj kiuj spite la frostan veteron estis pli kuraĝaj iom haste devis serĉi rifuĝejon elektante proksimajn farmejojn kaj eĉ tiajn lokojn kiel grandsurfaca vendejo. Ĉiuj estis revenigitaj al la Centro. Nunjare la vintron pasigas tie 80 cikonioj. Printempe restos sole birdoj kun firme difektitaj flugiloj aŭ piedoj. Krom cikonioj la vintron en Przemyśl pasigas malgrandaj kriagloj, reĝa aglo, buteoj, kapreoloj, vulpoj kaj 10 erinacoj unuavice el la apudkarpatia vojevodio. La cikonioj el Afriko plej frue revenas en la unuaj tagoj de marto, en plimulto tamen en aprilo.

El la elsendo 06.03.2018. Legas Tomek – 1’18”

Sojle de ŝanĝoj en la butikumado

Ekde la 1-a de marto ekvalidas en Pollando leĝo limiganta la dimanĉan komercon. En 2018 komercaj dimanĉoj validos nur dum la unua kaj lasta dimanĉoj de la unuopaj monatoj. Ekde la 2019-a butikumi dimanĉe eblos nur en la lasta dimanĉo de la monato,  en la 2020-a la malpermeso ĉirkauprenos ĉiujn dimanĉojn escepte de sep difinitaj – du antaŭ la Kristansko, unu antaŭ la Pasko kaj la lastaj dimanĉoj de januaro, aprilo, junio kaj aŭgusto. La butikuma malpermeso validas rilate al komercaj centroj, superbazaroj kaj ĉiuj vendejoj, en kiuj krom posedanto laboras aliaj vendistoj. La leĝo samtempe listigas lokojn,  kiuj povas funkcii kaj funkcios dum senkomercaj dimanĉoj. Temas i.a. pri benzinprenejoj, florvendejoj, apotekoj, stacidomoj kaj flughavenoj.

El la elsendo 27.02.2018. Legas Milada – 1’11”

Polaj alkoholaĵoj eksterlande

En 2016 la hejmaj mastrumejoj en la Eŭropa Unio destinis por la alkoholaj produktoj 1,6 procentojn de siaj enspezoj. Tio signifis sumajn elspezojn en la alteco de preskaŭ 130 miliardoj da eŭroj, kio egalas al 0,9 procento de la unia landa produkto brutte. La meza eŭropano elspezis por alkoholaĵoj en 2016 pli ol 250 eŭrojn. Inter tiuj ĉi alkoholaĵoj troviĝas ankaŭ polaj. La tradiciaj kaj samtempe la plej grandaj klientoj de fortaj alkoholaĵoj el Pollando estas Francio kaj Usono, sur kies merkatojn trafas 4,2 milionoj da litroj, respektive 3,1 milionoj da litroj. La polajn alkoholaĵojn komencas alte taksi japanoj kaj ĉinoj. Inter novaj klientoj aperis tiaj landoj kiel Vjetnamo, Koreio, Singapuro, la kunlaboro estis ligita kun Ekvadoro aŭ Kenio. Laŭ la enkondukaj pritaksoj el la fino de 2017 tiujare estis eksportotaj entute 24 milionoj da litroj da alkoholaĵoj el Pollando, t.e. je 9 procentoj pli ol en 2016. En la ĉiujara raporto de la usona magazino “Shanken’s Impact” la pola Żubrówka okupas jam la trian lokon inter mondaj vodkomarkoj post Smirnoff kaj Absolut.

El la elsendo 27.02.2018. Legas Tomek – 1’28”

Neniu protekto de krimuloj

Lastlunde la Instituto de la Nacia Memoro  publikigis komunikon. En tiu starpunkto titolita „Krima  dimensio de la germana okupacio sur la polaj teritorioj 1939-1945” oni konstatas i.a., ke en Pollando ekzistas kaj kaj ekzistos neniu protekto por krimuloj senkonsidere al ilia nacieco. La Instituto ĉiam agnoskis, agnoskas kaj agnoskas sian devon  hontmakuli la fikunlaboradon kun germanoj kaj publikigadi faktojn kun tio ligitajn. La saman mezuron la Instituto aplikas kaj aplikos al krimuloj kaj kunlaborantoj de la totalisma Germana Regno, kiel al krimuloj kaj kunlaborantoj de la totalisma Sovetunio kaj la postmilita komunista ŝtato. „Samtempe la Instituto de la Nacia Memoro esprimas plenan konvinkon, ke ĉiu diskuto pri la viktimoj de la germana okupacio kun evito de la Germana Regno, kiel ŝtato kiu organizis la holokaŭston kaj  krimojn kontraŭ milionoj da judoj kaj poloj, kiu trudis krimajn leĝojn, kiu alprenadis decidojn pri la amasa hombuĉado, kiu direktadis armitajn taĉmentojn kontraŭ la senkulpa civila loĝantaro kaj kiu protektis ĉiun grupon de obeemaj plenumantoj de la germanaj decidoj – forigas nin de la kompreno de la militrealaĵoj kaj realaĵoj de la okupacio sur la polaj teritorioj.

El la elsendo 20.02.2018. Legas Milada – 1’48”

Pli ol 1,3 milionoj da virtualaj polaj medolodonantoj

En la tuta mondo rapide kreskas la kvanto de virtualaj medolodonantoj. Komence de la 2018-a oni notis jam 30,4 milionojn da personoj, kiuj estis ekzamenitaj kaj deklaris pretecon de medolodono al malsanuloj kun simila hista karakterizo. En Pollando en la lastaj jaroj kreiĝis unu el la plej grandaj bazoj de la virtualaj medolodonantoj, kiu ĉirkaŭprenas unu milionon 300 mil personojn. Laŭ ĉi tiu vidpunkto Pollando okupas la duan lokon en Eŭropo tuj post Germanio. La trian lokon okupas Britio. Informis pri tio la landa konsultanto pri hematologio, profesoro Wiesław Jędrzejczak. Tiu signifa bazo de la medolodonantoj kaŭzas, ke ĉiam pli da malsanuloj en Pollando povas utiligi la transplanton de praĉeloj, kiuj kreas ŝancojn savi la vivon de la pacientoj kaze de pli ol 70 malsanoj. En 2017 jam 63 procentoj de pacientoj en Pollando ĉe kiuj okazis la transplanto de praĉeloj ricevis ilin de la polaj donantoj.

El la elsendo 20.02.2018. Legas Milada – 1’25”

Pola ĉefministro en Libano

La pola ĉefmininistro Mateusz Mazowiecki faras viziton en Libano, kie li renkontiĝis kun sia samrangulo kaj la libana prezidento. La gvidataj interparoloj koncernas kaj la ekonomijn aferojn (i.a. kunlaboron en la banka sektoro, fervoja infrastrukturo) kaj la komunajn projektojn pri helpo al rifuĝintoj. La pola registaro sisteme grandigas sian helpon kaj nun decidis destini krome el speciala rezervo 10 milionojn da dolaroj. La helpo estas destinata al lokoj,  kie la problemoj kreiĝas, ĉar multaj sirianoj volas resti proksime al siaj hejmoj kaj ne migri.

El la elsendo 13.02.2018. Legas Barbara – 0’47”