POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Kreskas la nombro de azianoj laborantaj en Pollando
Je 18 procentoj kreskis la nombro de laborpermesoj eldonataj por civitanoj el la aziaj landoj. En 2019 tio estis 69 mil aziaj civitanoj pli ol en 2018. Plej multajn laborpermesojn ricevis nepalanoj pli ol 9 mil kaj civitanaj de Hinda Unio, 8 mil. Sur la listo troviĝas ankaŭ 7400 kartveloj. Tiuj donitaĵoj paliĝas kompare al la nombro de ukrainanoj ricevintaj pasintjare la laborpermeson en Pollando. En 2019 la laborpermeson ricevis 330 mil ukrainanoj, tio estas je 38 procentoj pli ol unu jaron pli frue.
El la elsendo 02.06.2020. Legas Maciek – 0’42”
Pandemio kaj la monda komerco
Ekspertoj el la Pola Ekonomika Instituto asertas, ke la pandemio grave influos la mondan komercon kaj la formon de la globskalaj liverĉenoj. Malkreskos spezoj, la komerco reakiros regionan karakteron, kreskos protektismo kaj la rolo de Ĉinio malkreskos. Oni atentigas, ke Covid-19 senmaskigis la malfortaĵojn de la aktuala modelo, en kiu internaciaj korporacioj signifan parton de la plej laborrbaj produktoetapoj lokis en Ĉinio. La problemoj ligitaj kun certigo de liveroj de duonproduktoj el ĉinaj fabrikoj devigas ilin nun serĉi novajn solvojn. Inter ili estos diseriĝo de liverĉenoj, kio plibonigos sekurecon, transmeto de pli granda parto de la produktado en la proksimecon de la lando, en kiu troviĝas la firmaa sidejo. Tio koncernas aparte strategiajn branĉojn, al kiuj lastatempe oni kalkulas produktadon de medikamentoj. Aparte subiĝema je la postpandemiaj ŝanĝoj estos produktado de komputiloj, elektroniko kaj optikaj elfaraĵoj, de elektraj aranĝaĵoj, motorizo kaj farmacio.
El la elsendo 26.05.2020. Legas Maciek – 1’16”
Ĉiam pli da judoj kun polaj pasportoj
Lastatempe deputito Marek Jaubiak el Kukiz 15 atentigis pri ĉiam pli da judoj ricevantaj la polajn pasportojn. Se en 2002 la konsulo de Pollando en Telavivo eldonis al civitanoj de Israelo 836 polajn pasportojn, en pliaj jaroj tiu nombro kreskis. En la jaro 2014 temis jam pri 2526 paportoj, kaj ekde la 2015-a jaro tiu nombro superas tri kaj duonan milojn da polaj pasportoj ĉiujare. Novaj polaj civitanoj el Israelo rajtas entrepreni en la Eŭropo Unio laboron kaj studojn, investi kaj gvidi merkatistan agadon sen limigoj. Plimulto de la petintoj ne kaŝas, ke ili ne interesiĝas pri alveno al Pollando, sed esperas libere veturi, labori kaj studi en aliaj uniaj landoj. Plimultaj personoj klopodantaj akri polan civitanecon apartenas al la tria generacio (malpli al la dua generacio) de personoj, kiuj venis al Isrealo el Pollando. En iuj kazoj ili entute ne konas la polan lingvon. Leviĝis la demando, ĉu judoj el Isrealo, kies prauloj devenas el Pollando por akiri polan civitanecon ne devus plenumi la samajn kriteriojn, kiel poloj loĝantaj en Oriento. Ĉi-lastaj kaj aliaj por ricevi la Ĉarton de Polo devas pruvi sian ligon kun poleco almenaŭ pere de la baza kono de la pola lingvo kiel la gepatra, devas koni kaj kultivi polajn tradiciojn kaj kutimojn. Temas do pri egalaj ŝancoj por ĉiuj idoj de la polaj civitanoj, al kiuj la pola ŝtato devas morale certigi la akiron de la pola civitaneco.
El la elsendo 24.04.2018. Legas Milada – 2’09”
Pola specializo – mebloj
Pollando estas la 4-a en la mondo eksportanto de mebloj. La valoro de la mebloeksporto en 2014 superis 8 miliardojn da eŭroj. Nia plej granda kliento estas Germanio, kreskas eksporto al Ĉeĥio kaj Francio. Pollando entute en ĉi tiu sfero estas bone notita ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo. Pasintjare sur ĉiuj merkatoj estis notitaj kreskoj. En la monda rangolisto de mebloproduktantoj Pollando okupas la 7-an lokon preterpasante tiajn branĉopotenculojn kiel Kanado aŭ Brazilo.
Malgraŭ bonaj rezultoj la pola mebloprodukta sektoro devas zorgi pri daŭra evoluo, ligita kun dezajno, novumoj, konkurenco. Ĝi bezonas ankaŭ politikan apogon por daŭrigi la poreksportaj klopodojn kaj konstrui novajn meblomarkojn. La polan mebloproduktan sektoron formas ĉ. 24 mil firmaoj, inter kiuj ĉirkaŭ 100 enlaborigas pli ol 250 personojn, ĉirkaŭ 350 havas inter 50-250 laborantojn kaj ĉirkaŭ 1500 dungas 10-50 personojn. La cetera merkato ligita kun la mebloprodukta sektoro apartenas al mikrofirmaoj.
El la elsendo 07.04.2015. Legas Milada
Ĉiam pli da eksterlandaj turistoj en Pollando
Pasintjare je 7 procentoj kreskis la nombro de turistoj vizitantaj Pollandon kaj ĝi egalis al 6,1 milionoj da personoj. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo plej multnombre turistoj venis el Germanio, sekve el Britio kaj el Ukrainio. Entute ili mendis preskaŭ 15 milionojn da tranoktoj en turismaj objektoj almenaŭ 10-personaj. Turistoj el Germanio utiligis 5,4 milionojn da tranoktoj, el Britio preskaŭ 1,1 milionojn. Turistoj el Ukrainio tranoktis en Pollando pli ol 868 mil fojojn. Tiun situacion favoris la geopolitika situacio. Turistoj volas ripozi sekure kaj tio estis unu el la motivoj de kresko de turisma interesiĝo pri Pollando. Aldone ŝanĝigis la percepto de Pollando kiel turisma produkto. Kreskon de turismaj vizitoj favoris en 2016 ankaŭ la kurzo de eŭro, pro kiu Pollando logis eksterlandajn gastojn per favoraj prezoj.
El la elsendo 07.03.2017. Legas Maciek – 1’02”
Bioelektronikaj pasportoj de ukrainanoj
Preskaŭ unu miliono da loĝantoj de la tiel nomataj popolaj respublikoj en la regiono de Donecko, alivorte teritorio kontrolata de porrusiaj separatistoj en la orienta Ukrainio disponas pri ukraina bioelktronika pasporto. Bioelektronikajn ukrainajn pasportojn ricevis krome 150 mil personoj loĝantaj sur la aneksita de Rusio Krimeo. Tiuspecaj pasportoj estas eldonataj en Ukrainio ekde 2015. Ili ebligas ekde junio 2017 la sendevizan persontrafikon kun la Eŭropa Unio. En aprilo 2019 la rusa prezideto Vladimir Putin decidis, ke la civitanecon de Rusio povas akiri laŭ faciligita proceduro ankaŭ ukrainanoj troviĝantaj sur la teritorio de Rusio, kiuj iam loĝis en la donecka regiono. La faciligita proceduro i.a. signifis, ke la koncernatoj ne devas rezigni pri la ukraina pasporto.
El la elsendo 25.02.2020. Legas Milada – 1’19”
La vivstilo kaj tumoraj malsanoj
Poloj estas malfermaj je ŝanĝo de iuj kutimiĝoj kaj ĉiam pli ofte aplikas profilakton. Ĉiutagaj kutimoj ligitaj kun la manĝado, sporta aktivado aŭ dependiĝoj povas gravagrade influi tumorajn malsanojn. La esploroj konfirmas, ke la maniero kiel kaj kion ni manĝas, kiom ni dormas kaj kiel ni sukcesas superi streson influas la reziston de la organismo. Aktuale polaj ĉiam pli volonte subiĝas al morfologiekzamenoj, USG-ekzamenoj, profilaktaj ekzamenoj. Ĉiu dua polo subiĝas al ili almenaŭ unu fojon jare. Pli ofte virinoj kaj personoj post la 60-a vivojaro. Sed gravas ankaŭ, kiel elmontras specialistoj, pli regulaj memekzamenadoj, kiuj povas malkovri ŝanĝojn en la organismo. Tio koncernas aparte malsanoriskojn je mamkancero kaj testikokancero.
El la elsendo 25.02.2020. Legas Maciek – 0’55”
Pollando pli riĉa je kupro kaj arĝento
Sur la tereno de tri komunumoj en la okcidenta Pollando estis malkovritaj novaj provizoj de arĝento kaj kupro, kiuj troviĝas tamen en profundo pli granda ol unu kaj duona kilometroj. Dokumentis ilin kaj konfirmis la kanada firmao, kiu gvidis la serĉlaborojn apud la loko Nowa Sól ses jarojn. La ministan dokumentaron oficiale konfirmis la pola klimatministerio. La geologia dokumentaro de la provizoj „Nowa sól” estis konfirmita por la firmao Zielona Góra Copper, kiu eniras la konsiston de la kanada Miedzi Copper Corp. Temas pri provizoj enhavantaj 848 milionojn da tunoj da ercoj da kupro kaj arĝento, 11 milionojn da tunoj da kupro kaj 36 mil tunojn da arĝento. La elkonstruo de elteriga komplekso estas taksata je ĉirkaŭ 13-15 miliardojn da zlotoj.
El la elsendo 25.02.2020. Legas Milada – 1’14”
Elektronikaj komunikiloj de poloj
Laŭ la donitaĵoj de la pola Oficejo por la Elektronika Komunikado 70 procentoj de poloj utiligas la Interreton. Pli ol 91 procentoj aliras la reton helpe de la poŝtelefonoj. Ilin utiligas pli ol 9 je 10 respondintoj en la oficeja enketado. Pli ol la duono uzas krome en la poŝtelefonoj la bankan aplikaĵon. Iom alie aspektas la situacio, se temas pri senjoroj pli ol 60-jaraĝaj. Nur 30 procentoj de ili uzas la Interreton. Bremsas tion la timo fariĝi viktimo de la reta trompo kaj malkredo pri la kapablo lerni la retouzon. Nur 26,5 procentoj de la senjoroj deklaras la uzon de komputilo. Aliflanke preskaŭ 82 procentoj de poloj en la aĝo de 60 jaroj utiligas poŝtelefonon. Tio ne malhelpas, ke unu kvinono de la senjoroj daŭre disponas pri la firmloka, dratligita telefono. Kiel la motivon pli ol la duono de ili mencias „kutimiĝon”. Preskaŭ 90 procentoj de la instituciaj klientoj disponas pri interretaliro, kiu estas necesa por la komunikado kun la klientoj, por la interna komunikado kaj akirado de necesaj informoj. Laŭ la pola Oficejo por la Elektronika Komunikado pli ol 60 procentoj de la respondintoj konas la difinon „reto 5G”. Plimulto tamen asertas, ke la aktualaj parametroj uzi interreton el ilia firmao ne estas kontentigaj por ĝia apliko.
El la elsendo 18.02.2020. Legas Milada – 2’04”
Pozitiva bilanco de la pola eksporto
Pollando notis en 2019 pozitivan bilancon en la eksporto de la agrikulturaj-konsumaj produktoj. Ĝia valoro egalis al 31,4 miliardoj da zlotoj kaj estis je 5,8 procentoj pli bona ol en la jaro pli frua. En ĝia strukturo plej altan pozicion okupis viando, ĝiaj alifaraĵoj kaj porkaro. Pasintjare oni notis ankaŭ pli altan importon kompare al 2018 je 5,2 procentoj. Tiel la saldo de la ekonomia interŝanĝo atingis la valoron de 10 miliardoj 400 milionoj da eŭroj. La polaj nutraĵoj celas unuavice la unian merkaton. Pasinjare la eksporto tien alportis 81 procentojn de la enspezoj pro la eksporto de la agrikulturaj-nutraĵaj produktoj. La ĉefa komerca partnero de Pollando restis tradicie Germanio. Gravaj klientoj de la polaj produktoj estis ankaŭ Britio, Niderlando, Italio kaj Francio. Eksporto al la ceteraj landoj – ekster la Unio kaj la Komunaĵo de la Sendependaj Ŝtatoj – kreskis je 12 procentoj kaj ĝia valoro egalis al 4,3 miliardoj da eŭroj. En ĉi tiu grupo apartan lokon okupis Usono, Saŭda Arabio, Israelo kaj Ĉinio.
El la elsendo 18.02.2020. Legas Maciek – 1’21”