POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Polaj programistoj inter la plej bonaj

En la rangolisto HackerRank pritaksanta la kvaliton de specialistoj pri Informa Teknologio IT, en kiu  partoprenis 300 mil programistoj el la tuta mondo poloj okupis la trian lokon. Pli bonaj estis ĉinoj kaj rusoj. Malantaŭ poloj lokiĝis japanoj (la 6-a loko), germanoj (la 14-a), koreanoj (la 22-a), usonanoj (la 28-a) kaj britoj (la 29-a loko). En prilaborado de algoritmoj poloj lokiĝis tuj post rusoj ĉe la dua loko. Laŭ direktoro de la Pola Ekonomika Instituto Pollando fieras pri grandega personala potencialo, dank’ al kiu ni povas tre aktive partopreni la kreadon de la artefarita inteligenteco. Se tiu potencialo estos konforme utiligita tiam de informadiko kiel sciencbranĉo eblos transiri al vera industrio 4.0, inkluzive de la kreado de necesa komponaĵo por konstrui aŭtonomiajn veturilojn.

El la elsendo 12.06.2019. Legas Maciek – 1’05”

La datreveno de la abolo de la registaro de Jan Olszewski

Hodiaŭ pasas la 27-a datreveno de la abolo de la unua postmilite nekomunista registaro, formiĝinta sekve de plene liberaj balotoj en aŭtuno 1991, kiun gvidis ĉefministro Jan Olszewski. La faligo okazis nokte inter la 4-a kaj la 5-a de junio 1992. Ĝia ĉefa kaŭzo estis afero de senkomunismigo de la publika vivo kaj dividoj en la solidareca tendaro. La 4-an de junio 1992 la ministerio por internaj aferoj publikigis liston de  64 deputitoj, senatanoj kaj membroj de la registaro, kiuj kunlaboris kun la komunista sekurecservo. Inter ili estis prezidento Lech Wałęsa. Reage en la Sejmo komenciĝis tuj hastaj konsultoj de prezidento Wałęsa kun gvidantoj de kontraŭregistaraj postsolidarecaj grupiĝoj. La kreiĝinta koalicio, en kiun eniris ankaŭ Pola Kampanara Partio kaj kiu ricevis subtenon de Alianco de Demkrata Maldekstrularo sukcesis voĉdoni la malfidesprimon. La senkomunismigo estis ĉesigita por pli ol 20 jaroj. Hodiaŭ antaŭ la kancelario de la ĉefministro estis metita fondoŝtono por la omaĝa monumento honore al Jan Olszewski.

El la elsendo 04.06.2019. Legas Barbara – 1’38”

Rekonstruo de la kabineto

Hodiaŭ matene en la Prezidenta Palaco okazis solenaĵo de rekonstruo de la pola kabineto. Tiu paŝo estis necesa, ĉar eĉ 9 ministroj de la nuna kabineto  akiris mandadojn dum la lastaj balotoj al la Eŭropa Parlamento. Antaŭ la nomumo de la novaj vicĉefministro kaj ministroj okazis revoko de la malnovaj politikistoj.La reganta Juro kaj Justeco havos en la Unia Parlamento dudek sep mandatojn, la kreiĝinta por la balotoj el diversaj grupiĝoj Eŭopa Koalicio havos en Bruselo dudek du parlamentantojn, la partio Printempo havos tri. 

El la elsendo 04.06.2019. Legas Barbara – 0’46”

La 30-jariĝo de la unuaj parte liberaj balotoj en Pollando

Antaŭ 30 jaroj, la 4-an de junio 1989 okazis la unua raŭndo de parte liberaj balotoj al la pola Sejmo (deputita ĉambro) kaj plene liberaj balotoj al la Senato. Ili okazis laŭ principoj difinitaj dum la t.n. „Rondtablaj debatoj” kaj signifis venkon de „Solidareco”. La balotoj estis unu el la faktoroj kondukintaj al faligo de komunismo kaj demokrataj transformiĝoj en Pollando kaj en la tuta Centra-Orienta Eŭropo. Inter multaj eventoj ligitaj kun la tiuokazaj solenaĵoj troviĝas specialaa kunsido de la Senato, kiun partoprenis i.a. prezidento Andrzej Duda kaj ĉefministro Morawiecki. Instituto pri la Nacia Memoro pretigis du sciencajn konferencojn. I.a. hodiaŭ en Gdansko komenciĝis dutaga konferenco „La reĝima transformiĝo: genezo, mekanismoj, sekvoj”, kiun partoprenas krom polaj specialistoj ankaŭ esploristoj el Danlando, Germanio, Hungario kaj Slovakio. 

El la elsendo 04.06.2019. Legas Krystyna – 1’08”

Leĝo pri la ukraina lingvo

La malgajninta en la prezidentaj balotoj la ĝisnuna ŝtatestro de Ukrainio Petro Poroszenko subskribis leĝon pri la ukraina lingvo en la publika vivo. Ĝi devantigas uzi ĝin en la ŝtataj institucioj, komunumaj organoj kaj aliaj sferoj de la publika vivo. Post la proklamo de la leĝo la prezidento-elektito Wołodymyr Zełenski informis, ke post la transpreno de la povo li analizos ĝin por kontroli ĉu ĝi konformas al la konstitucio kaj interesoj de ĉiuj civitanoj. La hungara ministo por la eksterlandaj aferoj deklaris, ke ĝi lezas la rajtojn de la hungara malplimulto en Ukrainio. Reprezentanto de la rusa ministerio por la eksterlandaj aferoj esprimis la opinion, ke la leĝo signifas „trudan ukrainigadon” kaj multaj ĝiaj decidoj malkongruas kun la internaciaj normoj. La ukraina leĝo ne koncernas la religiajn ceremoniojn, nek lingvon uzatan private. Ĝi garantias, ke en la infanlerejoj kaj komencaj lernejaj klasoj la instrudo de la naciaj malplimultoj okazos en iliaj gepatraj lingvoj egale kun la ŝtata lingvo.  La ukrainan lingvon devos regi i.a. personoj klopodantaj akiri la ukrainan civitanecon. La amaskomunikiloj devas destini por ĝia uzo ne malpli ol 90 procentojn de sia elsendotempo. En unu eldonejo ne malpli ol 50 procentoj de libroj jare devas aperi en la ukraina lingvo.

El la elsendo 28.05.2019. Legas Krystyna – 1’42”

Pola ministro gvidos la mondan Antidopan Agentejon

La pola sportministro, Witold Bańka fariĝis komuna kandidato de la reprezentantoj de la kontinentoj por la nova estro de la Monda Antidopa Agentejo (WADA). Oficiale li estos aprobita en novembro. Sian postenon li plenumos ekde la 1-a de januaro.  Lia antaŭulo,  brito Craig Reedie oficanta ekde 2014 gvidis la Agentejon kiel reprezentanto de la olimpika movado.  Konforme al la principo de alternado nun la prezidenton de la Agentejo elektis reprezentantoj de la ŝtatoj. Witold Bańka, eksa leĝeratletikisto en 2015 fariĝis ministro pri sporto kaj turismo. Li iniciatis vicon da esencaj programoj popularigantaj sporton inter infanoj kaj gejunuloj, subvenciantaj elstare talentajn sportemulojn. Li estis ideodoninto de leĝo pri kontraŭbatalado de dopado en la sporto kaj de la Pola Antidopa Agentejo (POLADA). Ekde majo 2017 Witold Bańka estas membro de la Plenumkomitato de la Monda Antidopa Agentejo. Ekde sia membriĝo li postulas grandigi financajn rimedojn por la kontraŭdopa batalo.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Przemek – 1’17”

Pola prezidento en Usono

La pola prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino en junio faros viziton en Vaŝingtono. Kiel informis la Blanka Domo la 12-an de junio okazos renkontiĝo de la usona prezidento Donald Trump kun la pola gasto. La vizito konfirmas historiajn kaj kulturajn ligojn inter Usono kaj Pollando, kio alprenas apartan signifon en la kunteksto de la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. Ambaŭ prezidentoj traktos dum la renkontiĝo la disvolviĝantan strategian partnerecon kaj vicon da aliaj problemoj i.a. pri la defendo, sekureco, energio kaj komercaj aferoj. Post la vizito en Vaŝingtono Andrzej Duda en la akompano de merkatistoj kaj reprezentantoj de startfirmaoj faros viziton ĉe la Okcidenta Marbordo en Teksaso, Nevado kaj en  Silicia Valo, Kalifornio. Dum la usona vizito de la pola prezidenta paro en San Francisco okazos renkontiĝo kun la tiea pola kolonio.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Milada – 1’20”

La 6-a eldono de Copernicus Festival en Krakovo

Inter la 21-a kaj la 26-a de majo en Krakovo daŭras la 6-a eldono de la Kopernika Festivalo. La evento populariganta sciencon kaj kulturon okazos nunjare sub la devizo „Lingvo estas centra kaj por la kulturo kaj por la scienco”. Dum la gazetara konferenco antaŭanta la festivalon profesoro Michał Heller atentigis, ke lingvo rolas la centran rolon kaj por la kulturo kaj por la scienco estante enorme interesa fenomeno laŭ diversaj vidpunktoj.  Li atentigis ĉeokaze, ke la aktuala lingvaĵo de la publika politika debato en Pollando grave lin enzorgigas, ĉar oni ricevas la impreson, ke „homoj forgesis en la publika interparolo pri bona konduto dum tiel ne devintus okazi”. Pastro Heller atentigis tamen, ke dum la festivalo oni ne parolas pri politikistaj disputoj, sed pri tio,  por kio estas lingvo kaj kiom ĝi gravas. La festivala programo estas tre varia, kaj al la fenomeno „lingvo” oni referencas same dum la renkontiĝoj, kiel ankaŭ dum spektakloj kaj en ekspozicioj. Ĉiu festivala tago – krom la inaŭgura – komenciĝas per „Matenmanĝo kun la majstroj”. La gastoj de la matenaj interparoloj en la librovendejo-kafejo „De Revolutionibus…” estas sciencistoj: lingvisto, filologo kaj tradukisto, fizikisto kaj astronomio. La festivalajn tagojn fermos „vespero de steluloj” en la Nacia Muzeo, dum kiu aŭdiĝos prelegoj de elstaruloj de la scienca mondo. I.a. de la brita fizikisto kaj kosmologo, serĉanta la eksterteran vivon  Paul Davies, la usona antropologo kaj lingvisto, esploristo de la lingvaĵoj de amazoniaj triboj Daniel Everett, la okupiĝanta pri la animala lingvaĵo filozofo el McGill Universiato en Montrealo, Charles Taylor kaj lingvisto, membro de la Konsilio de la Pola Lingvo Jerzy Bralczyk. La festivalon inaŭguris en la Nacia Muzeo de Krakovo koncerto „Gramatiko de la kreado”. En ĝia programo troviĝis komponaĵoj kaj renesancaj kantoj el la epoko de Leonardo da Vinci kaj frubarokaj verkoj.

El la elsendo 21.05.2019. Legas Barbara – 2’32”

Post la atako kontraŭ la pola ambasadoro en Isrealo

La pola prezidento kaj la ĉefministro, politikistoj de diversaj politikaj grupiĝoj kondamnis la fizikan kaj parolan atakon kontraŭ la polan ambasadoron en Isrealo, Marek Magierowski, kiu okazis lastmerkrede.  La atakinto estas la 65-jara arkitekto Arik Lederman rilate kiun post la priaŭskulto estis decidita  hejma aresto. En la polaj publikaj reagoj kaj la pola gazetaro oni skribas pri la intensiĝantaj en Israelo kaj sur la internacia areno kontraŭpolaj elpaŝoj,  kio kaŭzas streĉitecon en la reciprokaj rilatoj. La atakon kondamnis la vokita al la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj ambasadorino de Isrealo.

El la elsendo 17.05.2019. Legas Krystyna – 0’48”

Business & Science Polland en Bruselo

La plej proksiman ĵaŭdon en Bruselo estos funkciigita centro Business & Science Poland.  Ĝia celo estas logi laŭeble plej multajn firmaojn al la lobiado favore al la pola scienco kaj entreprenemo. Kvankam temas pri merkatista iniciato ĝi estis inspirita kaj apogita de la Ministerio por la Entreprenemo kaj Teknologio. Ĝis nun apartenas al ĝi nur la ŝtataj firmaoj aŭ publikaj institutoj kiel  Orlen, Lotos, PLL LOT, Grupo Azoty, KGHM, PPL Aviadilaj Havenoj,  Pola Produktejo de Valorpaperoj, Invest Bank, Pola Poŝto. La centro estas malferma al la privataj merkatistoj, entreprenistaj asocioj, komercaj ĉambroj, sciencaj establoj kaj aliaj. Poloj ĝis nun konsistigas malgrandan elcenton inter miloj da lobiuloj en la uniaj institucioj. En la registro de la Eŭropa Koisiono estas registritaj prreskaŭ 12 mil subjektoj el inter kiuj preskaŭ la duonon konsisitigas lobiuloj, branĉaj, industriaj aŭ profesiaj societoj. Krom tio estas pli ol mil konsultofirmaoj, juristaj kacelarioj kaj senependaj konsultantoj.

El la elsendo 14.05.2019. Legas Milada- 1’37”