POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Business & Science Polland en Bruselo
La plej proksiman ĵaŭdon en Bruselo estos funkciigita centro Business & Science Poland. Ĝia celo estas logi laŭeble plej multajn firmaojn al la lobiado favore al la pola scienco kaj entreprenemo. Kvankam temas pri merkatista iniciato ĝi estis inspirita kaj apogita de la Ministerio por la Entreprenemo kaj Teknologio. Ĝis nun apartenas al ĝi nur la ŝtataj firmaoj aŭ publikaj institutoj kiel Orlen, Lotos, PLL LOT, Grupo Azoty, KGHM, PPL Aviadilaj Havenoj, Pola Produktejo de Valorpaperoj, Invest Bank, Pola Poŝto. La centro estas malferma al la privataj merkatistoj, entreprenistaj asocioj, komercaj ĉambroj, sciencaj establoj kaj aliaj. Poloj ĝis nun konsistigas malgrandan elcenton inter miloj da lobiuloj en la uniaj institucioj. En la registro de la Eŭropa Koisiono estas registritaj prreskaŭ 12 mil subjektoj el inter kiuj preskaŭ la duonon konsisitigas lobiuloj, branĉaj, industriaj aŭ profesiaj societoj. Krom tio estas pli ol mil konsultofirmaoj, juristaj kacelarioj kaj senependaj konsultantoj.
El la elsendo 14.05.2019. Legas Milada- 1’37”
Aktivaj SIM-kartoj pli multnombraj ol la homa populacio
Laŭ la plej nova raporto de la Internacia Telekomunika Asocio pli malpli antaŭ kvar jaroj la kvanto de aktivaj SIM-kartoj en la mondo superis la populacion de la Tero. Kvankam daŭre ĉirkaŭ unu miliardo da homoj ne havas elektrokonekton nun estas 8,1 miliardoj da aktivaj SIM-kartoj dum la tera populacio egalas al 7,6 miliardoj da homoj. Tio ligiĝas kun la fakto, ke personoj en la evoluintaj regionoj uzas kelkajn telefonnumerojn. Ili servas aparte por kontaktoj kun laborloko, por kontaktoj privataj aŭ eksterlandaj. Nur 5,28 miliardoj da posedantoj de la poŝtelefoj povas konketiĝi kun la interreto. El ĉi tiu grupo 45 procentoj konsultas sian fejsbukan profilon almenaŭ unu fojon monate. Malgraŭ tio, ke de 10 jaroj malkreskas la nombro de telefonabonoj ĝi daŭre superas la naturan kreskon de la tera populacio.
El la elsendo 14.05.2019. Legas Maciek – 1’01”
En Krakovo Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a
Ekde 2006-a jaro en Krakovo funkcias Centro de Johano Paŭlo la 2-a „Ne timu”. En ĝian konsiston eniras preĝejo, al kiu patronecas la sankta Johano Paulo la 2-a, Volontula Centro, Instituto de Johano Paulo la 2-a, Muzeo kun konferenca segmento kaj pilgrimdomo. Sur pli ol 20 hektaroj estis aranĝita vasta parko kun ludplaco, aŭtoparkejo. La Centron kun la fama Sanktejo de Dia Mizerikordo kunigas aparta pasejo. Nun estis decidite, ke sur la tereno de la centro troviĝos ankaŭ sidejo de la Papa Universitato kun riĉe ekipita scienc-esplora bazo.
El la elsendo 14.05.2019. Legas Maciek – 0’42”
Poloj kontentaj pro sia membreco en la Eŭropa Unio
La 1-an de majo i.a. poloj solenis la 15-jariĝon de Pollando en la Unio. Konforme al la plej novaj esploroj de opinisonda CBOS eĉ 91 procentoj de poloj aprobas la membriĝon de nia lando en la Unio. 78 procentoj rimarkas pozitivajn sekvojn de la membiĝo. Interesajn donitaĵoj sekvas ankaŭ el aliaj sondadoj. La opinisonda PEW Research Centrer esploris la kontentostaton de la civitanoj de 18 landoj, inkluzive de Pollando pro la stato de demokratio en ilia ŝtato. Evidentiĝis, ke poloj sentas pli grandan satisfakcion pri la stato de demokratio en la lando ol multaj okcidenteŭropaj nacioj kiel francoj, hispanoj, britoj aŭ italoj. Inter poloj la kontentoindico egalas al 51 procentoj, en Francio al 48, en Britio al 42, en Italio al 29 kaj en Hispanio al 20 procentoj. Malkontentaj pri la stato de demokratio en sia lando estas 44 procentoj de poloj, 51 procentoj de francoj, 55 procentoj de britoj, 70 procentoj de italoj kaj 81 procentoj de hispanoj. El la esploro de PEW Research Centrer rezultas, ke la plej kontantaj pri la stato de demokratio en sia lando estas svedoj (69 procentoj kontentaj, 30 procentoj malkontentaj). Plej malkontentaj estas grekoj 84 procentoj. Kontentaj estas nur 16 procentoj.
El la elsendo 07.05.2019. Legas Milada – 2’02”
Pola familimodelo
Laŭ la esploroj de CBOS-instituto 49 procentoj de la enketitaj poloj realigas la dugeneracian familimodelon, 22 procentoj – plurgeneracian. 11 procentoj vivas en familioj seninfanaj, 10 procentoj apartenas al solecaj personoj, tri procentoj deklaras la partneran vivrilaton kaj unu procento samsekseman. Plimulto de la respondintoj deziras konservi la familimodelon en kiu edukiĝis. Plej kontentaj estas personoj devenantaj el grandaj familioj – 81 procentoj, sekve personoj el dugeneraciaj familioj – 78 procentoj. Nur 23 procentoj de enketitoj vivantaj solece ŝatas sian vivsituacion, kaj 38 kaj 26 procentoj preferus vivi en familio dugeneracia, respektive plurgeneracia. 59 procentoj de personoj el familioj seninfanaj preferus vivi en malgranda familio kun infanoj same kiel 57 procentoj de solecaj gepatroj. Inter la enketitoj 47 procentoj ŝatus havi du infanojn, 28 procentoj – tri infanojn, 4 procentoj – kvar infanojn kaj 6 procentoj – nur unu idon. Du procentoj entute ne ŝatus havi infanojn. Inter la enketitoj 23 procentoj estis personoj seninfanaj, 20 procentoj havis unu infanon, 35 procentoj – du, 15 procentoj – tri infanojn. Nur kvar procentoj de la enketitoj havis kvar infanojn kaj tri procentoj – kvin kaj pli.
El la elsendo 07.05.2019. Legas Maciek – 1’42”
Infanprotektaj forpermesoj por la patroj
Komence de aprilo la Eŭropa Parlamento proklamis reguligojn pri novaj principoj rilatantajn al la gepatraj forpermesoj. Ili antaŭvidas, ke la poredukan forpermeson almenaŭ du monatojn devos utiligi la patro sen la ebleco cedi ĝin al la patrino. Tiuj reguligoj celas helpi al la patrinoj reveni al la profesia laboro kaj instigi patrojn al pli signifa eduka engaĝiĝo. La propono de la direktivo pri la ekvilibro inter la profesia kaj privata vivo de antaŭ unu jaro proponita de Eŭropa Komisiono antaŭvidis la 4-monatan devigan poredukan forpermeon de la patroj, do estis pli rigora. Nun tio ŝanĝiĝas. La direktivo enviviĝas la dudekan tagon post la publikigo en la Oficiala Ĵurnalo de la Unio. La membroŝtatoj devos adapti novajn reguligojn en la daŭro de tri jaroj. Tio okazos ankaŭ en Pollando, en kiu ĝis nun la propatriniĝa kaj la gepatra poreduka forpermesoj povis esti utiligitaj tutece de la patrino.
El la elsendo 30.04.2019. Legas Maciek – 1’03”
Same bonkvalitaj produktoj en la tuta Unio
La Eŭropa Parlamento malpermis vendadon de la sama produkto kun malsama konsisto en unuopaj uniaj landoj. Tiun decidon subtenis 474 eŭropparlamentaj deputitoj, 163 estis kontraŭ kaj 14 sindetenis. Malantaŭ ĉi tiu decido troviĝas plendoj el la Centra kaj Orienta Eŭropo pri malpli alta kvalito de produktoj, kiuj aperas en la landoj de ĉi tiu regiono. Ekzemple ĉokoladproduktoj de konataj markoj en Pollando estis farataj el malpli bonkvalitaj kaj malmultekostaj konsisteroj ol tiuj, kiuj trafis sur la germanan merkaton. Simile estis kun lavpulvoro kaj aliaj produktoj. Ekde nun la firmaoj devos vendi siajn produktojn en la tuta Eŭropa Unio baze de samaj ingrediencoj, se ili volos gardi sian markon.
El la elsendo 30.04.2019. Legas Maciek – 0’54”
La unia produktado de kortbirdaro
produktanto de la kortbirda viando. En 2018 la uniaj landoj produktis 15,2 milionojn da tunoj da kortbirda viando, kio signifas kreskon je 3,2 milionoj da tunoj kompare al 2010. Ĉirkaŭ 70 procentoj de la unia produktado devenis el Pollando, Britio, Hispanio, Germanio kaj Italio. Pollando produktis 2,55 milionojn da tunoj. Statistika polo konsumas jare 30, 5 kilogramojn da kortbirda viando. En 2017 preskaŭ la duono de la pola kortbida produktado, 1, 2 milionoj da tunoj, estis eksportita. La plej grandaj eksportantoj de la kokida viando en 2018 estis Brazilo (3,69 milionoj da tunoj), Usono (3,16 milionoj da tunoj) kaj la Eŭropa Unio (1, 43 milionoj da tunoj).
El la elsendo 24.04.2019. Legas Milada – 1’23”
Pollando en eŭrosfero (2019)
La pola ĉefministro Mateusz Morawiecki dum la partia kunveno de Juro kaj Justeco en Lublino – meze de aprilo deklaris, ke Pollando aktuale ne povas konsideri akcepton de eŭro, ĉar tio ligiĝus kun risko de ekonomia krizo. La ĉefministro atentigis, ke iuj uniaj landoj post la akcepto de eŭro, ne nur ne disvolviĝis, sed rekte suferis regreson kiel Italio aŭ Hispanio. Greklando, kiu en 2007 havis mastrumadon 10-oble malpli grandan ol Germanio nun havas ĝin 18-oble malpli grandan. Malgraŭ tio, ke Pollando estas unu el plej dinamike evoluantaj uniaj landoj – en kiu en 2018 kresko de malneta enlanda produkto egalis al 5,1 procentoj dum en la eŭrosfero al 1,8 procentoj – ĝi povos atingi la mezan eŭropan indicon koncerne aĉetopovon je unu loĝanto nur post 15-25 jaroj. Tion konstatis ekspertoj de Paris Polish Forum. En 2018 la meza aĉetopovo je unu loĝanto en Pollando egalis al 7 228 eŭroj, kio egalas al pli malpli duono de la eŭropa indico. En la eŭropa rangolisto Pollando okupis la 29-an lokon.
El la elsendo 24.04.2019. Legas Maciek – 1’14”
Saŭno por la monda kulturheredaĵo de Unesko
Finnlando oficiale proponis enmeti en la liston de la nemateria kulturheredaĵo de Unesko la „kulturon de saŭno”. La propono estis vortumita baze de la nacia kulturregistro de Finnlando, kiu ampleksas pli ol 50 diversspecajn kulturajn fenomenojn kaj tradiciojn. La decido estos anoncita en decembro 2020. Inter la argumentoj por la finna saŭno oni reliefigis, ke ekzistas neniu finna vorto, kiu tiom populariĝus en aliaj lingvoj kaj krome, ke la tempo pasigata en saŭno estas signifa elemento de la finna realo. Oni elmontris, ke statistika finno iras al saŭno la unuan fojon antaŭ la fino de duona vivojaro kaj poste uzas ĝin pli ol unu fojon semajne. Finnoj ne rezignas pri saŭnoankaŭ grizaĝe. Oni taksas, ke en la lando, en kiu vivas iom pli ol 5,5 milionoj da personoj troviĝas tri milionoj da saŭnoj. Ĝis nun neniu el la finnaj kutimoj aŭ elementoj de la nemateriala kulturo troviĝas sur Unesko-listo. Finnaj oficistoj preparas nun kroman proponon, kiu koncernas la tradicion de la popola violonludo, kiu estas kultivata en la komunumo Kaustinen, en la okcidenta Finnlando, kie de 50 jaroj en julio okazas la plej granda en la nordiaj landoj festivalo de la popola kulturo.
El la elsendo 24.04.2019. Legas Milada – 1’50”