POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Polaj fragoj en la Unio

Fragoj apartenas en Pollando al la plej popularaj kaj forte atendataj sezonaj fruktoj, laŭ esploroj de la firmao Kantar. En la fraga sezono 66 procentoj de poloj konsumas la fruktojn eĉ kelkfoje semajne. Favoras tion ankaŭ la fakto, ke fragoj aperas komence de la 2-a jarkvarono kaj dank’ al fruktoj kultivataj en forcejoj eblas manĝi ilin ĝis la malfrua aŭtuno. En Pollando estas registritaj ĉirkaŭ 50 fragospecioj, kiuj distingiĝas per malsama tempo de fruktado.
Nunjare, antaŭ ol en la polaj bazaroj aperis la polaj fragoj, dominis tie fragoj el Grekio kaj Hispanio. Pollando post ĉi tiu dua lando estas la ĉefa produktanto de fragoj en la Eŭropa Unio kovrante 15 procentojn de la merkato. Al gravaj produktantoj de ĉi tiuj fruktoj apartenas Italio, kiu havas sur la unia merkato 11-procentan partoprenon kaj Germanio, kiu kovras per fragoj 10 procentojn de la merkato. La kultivadon de fragoj en Pollando favoras klimataj kondiĉoj. La fragoplantejoj plej ofte ne superas 10 hektarojn kaj gvidas ilin unuavice individuaj familioj.
Signifa parto de polaj fragoj – inter 50 kaj 70 procentoj – estas eksportata. En 2024 oni eksportis entute 80 mil tunojn da fragoj, inkluzive de 64 tunoj da fragoj frostigitaj. Aldonendas, ke Pollando estas la avana monda eksportanto de fragoj en formo frostigita. La plej granda parto de polaj frostigitaj fragoj trafas al la unia merkato, unuavice al Germanio, Francio kaj Nederlando. Freŝaj fragoj el Pollando en 2024 celis unuavice la eksteruniajn landojn.
Se temas pri la monda merkato de fragoj Pollando en 2023 okupis sur ĝi la 9-an lokon. Tie ĉi de multaj jaroj dominas Ĉinio, kiu en 2023 produktis pli ol 4 milionojn da tunoj da fragoj, kaj Usono, kies fragoproduktado superis samjare unu milionon da tunoj.

El la elsendo 20.07.2025. Legas Gabi – 02′ 42″

Utiligeblaj forfalaĵoj el Bjalistoko

Bjalistoko trovis la manieron por doni la duan vivon al plastaj sakoj kaj kartonskatoloj, ambaŭ agnoskitaj kiel problemvekaj por la reciklado. Temas pri ekotabuloj, ekoplatoj uzeblaj por produkti pargetojn, meblojn aŭ akustikajn ekranojn. La produktoj kreataj tiamaniere taŭgas kiel materialo por pontetoj, ŝelaĵoj, florpotaj ĉirkaŭujoj, sed aparta furoraĵo povas esti mebloj kun nekonvenciaj formoj.
Ili povas esti produktataj 70-procente el malnova plasta folio kaj 30-procente el kartonskatoloj, ekzemple por trinkaĵoj, kiuj tute ne estas faritaj el papero. Necesan teknologion prilaboris sciencistoj el la Poznana Politekniko.
Eksperimenta produktolinio jam funkcias en la entrepreno primastrumanta forfalaĵojn en la loko Hryniewice. Unue oni muelas la plastan folion, sekve la trinkskatolojn, laŭvice la kreiĝinta produkto estas sekigata kaj kunpremata. Kvankam la teknologio ŝajnas esti simpla, sed tiel ŝajnas nur unuarigarde, ĉar gravas la proporcioj de la ingrediencoj kaj la produktomaniero.
Daŭras la eksperimento kaj… burokrata obstaklo. Nome malgraŭ tio, ke ekotabuloj, ekoplatoj observas ĉiujn normojn kaj neniel estas toksaj, laŭ la leĝa nomenklaturo ili daŭre estas difinataj kiel forfalaĵo. Tio bremsas vastskalan produktadon.

El la elsendo 20.07.2025. Legas Maciek – 01′ 43″

Iga Świątek triumfas en la tenisturniro Wimbledon en Britio

Lastsabate, la 12-an de julio 2025 la pola tenisistino Iga Świątek venkis en Granda Ŝlemo de tenisturniro Wimbledon en Britio, venkante la usonaninon Amanda Anisimova en eksterordinara maniero. La unuan fojon post 114 jaroj, la virina unuopa finalo ĉe Wimbledon finiĝis per la rezulto 6:0, 6:0. Simila venko ĉe Wimbledon — sen perdi eĉ unu ludon — okazis en 1911, kiam Dorothea Lambert Chambers venkis Dora Boothby 6:0, 6:0.
La antaŭa Grandŝlema finalo, kiu finiĝis per tia remiso, estis la venko de la germanino Steffi Graf super la belorusino Natasha Zvereva, tiam reprezentanta Sovetunion, ĉe la Franca Malferma Turniro en 1988.
Ĉi tiu matĉo en Parizo kaj la triumfo de Świątek estas la solaj Grandaj Ŝlemo-finaloj en la Epoko ekde 1968, kiuj finiĝis per tia rezulto, 6:0, 6:0. Tio signifas, ke Iga Świątek venkis en la lastaj 20 ludoj de sia ĉampioneca kampanjo. Neniu alia ludanto, en kiu ajn Grandŝlema turniro, ekde kiam profesiuloj rajtis konkuri, atingis tian rekordon.

El la elsendo 15.07.2025. Legas Barbara – 01′ 46″

Alvoko al tago de fasto kaj preĝo favore al paco

Laŭ la alvoko de la Internacia Unio de Ĝeneralaj Priorinoj – organizaĵo membriganta ĝeneralajn priorinojn de la institutoj de la konsekrita vivo en la tuta mondo – la hieraŭa tago, la 14-a de aŭgusto antaŭnta la feston de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino estis pasonta kiel monda Tago de fasto kaj preĝo favore al paco. La Unio kreigis en 1965 por subteni la spiritan kaj apostolan formiĝon de monakinoj kaj firmigi ilian komunumon sur la internacia nivelo.
Ilia ĵus direktita urĝa alvoko favre al paco estis formulita en la kunteksto de militoj kiuj daŭre tuŝas tiom multajn naciojn en la tuta mondo de Gazao ĝis Sudano, de Ukrainio ĝis Mjanama, de Haitio ĝis Demkratia Respubliko Kongo kaj Sirio. Monakinoj sian alvokon direktis ne sole al la monakaj komunumoj, sed al ĉiuj homoj de bona volo. En sia alvoko monakinoj el la Internacia Unio de Ĝeneralaj Priorinoj atentigis, ke ne eblas plu atendi kaj paco devas esti konstruata, konstruata komune.

El la elsendo 15.07.2025. Legas Barbara – 01′ 31″

Miloj da perdrikoj kaj fazanoj en ĉasejoj de la suda Pollando

Dek kelkaj mil fazanoj kaj perdrikoj trafos nunjare al ĉasejoj de la suda Pollando el la Bredejo de la Pola Ĉasista Asocio apud la loko Moszna. La centro havas jam preskaŭ 50-jaran tradicion kaj estas la plej granda bredejo de ĉi tiuj birdoj en la suda Pollando. En la pasintaj jaroj elkoviĝadis tie ĉirkaŭ 50 mil fazanoj kaj ĝis 10 mil perdrikoj. Nun la produktado estis malgrandigita kaj oni planas por la nuna jaro ĝis 15 mil fazanoj kaj ĉirkaŭ tri mil perdrikojn. En majo kaj julio estos liberigitaj laŭvicaj birdoj sur la tereno de la suda Pollando. Ili estas destinitaj por la bezonoj de ĉasistaj rondoj membrigitaj en la Pola Ĉasasocio (Pola Ĉasista Asocio).

El la elsendo 10.07.2025. Legas Gabi – 0′ 40″

Polino en la Iniciato Eureka

La iniciato Eureka estas la plej granda en la mondo publika reto subtenanta la kunlaboron koncerne esplorojn, evoluon kaj novumojn kaj financanta ilin. Ĝi aktivas en 45 landoj de Eŭropo, Afriko, Azio kaj ambaŭ Amerikoj. Ĝian konsiston eniras la unusola membro el Pollando, t.e. Nacia Centro por Esploroj kaj Evoluo, NCEE. Ĝuste ĝiaflanke al la 7-persona Plenuma Konsilio de la Inciato Eureka estis vokita Agnieszka Ratajczyk por la 4-jara oficperiodo.
Agnieszka Ratajczak estas direktorino de la Oficejo por la Internacia Kunlaboro en NCEE. Ŝi estras fakon de internacia kunlaboro, fakon de la landa kontakto kaj NCEE-oficejon en Bruselo. Ŝi specialistiĝas pri la projektado kaj envivigado de programoj dediĉitaj al financado de projektoj rilataj al Esploroj kaj Evoluo kaj pri la intertraktado de internaciaj interkompreniĝoj. Direktorino Agnieszka Ratajczak estas multjara membro de internaciaj komitatoj kaj institucioj respondecaj pri Esploroj kaj Evoluo.

El la elsendo 30.06.2025. Legas Maciek – 01′ 15″

Kampanjo por la pola lingvo kiel fremda

La establita en 2017 Nacia Agentejo por Akademia Interŝanĝo NAWA laboras favore al internaciigo de la pola scienco. Tion ĝi faras subtenante kaj stimulante internacian esplorkunlaboron kaj studentan interŝanĝon. En sia atento ĝi havas ankaŭ disvastigon de la pola kulturo kaj lingvo.
Ĝuste nun daŭras kampanjo dediĉita al promociado de la pola lingvo kiel lingvo fremda, kiu pere de konkretaj iniciatoj firmigas la pozitivan bildon de Pollando en la mondo. Ĝis la fino de julio estas atendataj projektoj realigotaj en Pollando kaj eksterande por lanĉi la polan lingvon kiel fremdan, fajnigi ĝian instrunivelon kaj atingi vastajn rondojn de personoj interesiĝontaj.
La kampanjo estas adresita al la polaj altlernejoj kaj sciencaj institucioj instruantaj la polan lingvon funkciantaj sur la akademia nivelo. La projektoj povas esti realigitaj en nur unu institucio, sed preferataj estas tiuj, kiuj premisas internacian partnerecon, ekzemple kun eksterlandaj altlernejoj kaj sciencaj institucioj.
Ĝis nun en la 6 prorameldonoj estis realigitaj 91 projektoj kun 136 partneroj el 32 landoj – i.a. Aŭstrio, Belgio, Brazilo, Ĉinio, Kazaĥio, la Suda Koreio, Tanzanio kaj Usono. La plej multajn – pli ol 10 projektojn – realigis la Universiato en Katowice, la Varsovia Universitao kaj la Instituto pri Literaturaj Esploroj de la Pola Sciencakademio.

El la elsendo 20.06.2025. Legas Gabi – 01′ 59″

Tomasz Makowski, la nova prezidanto de CDNL

Tomasz Makowski, la direktoro de la pola Nacia Biblioteko estis elektita komence de junio 2025 kiel la prezidanto de la Konferenco de la Naciaj Bibliotekoj, CDNL.
La Konferenco, estas sendependa organizo membriganta pli ol 100 direktorojn de la Naciaj Bibliotekoj en la mondo. Ĝi kreiĝis por ebligi kunlaboron, spertointerŝanĝon kaj diskutojn pri komunaj temoj por ĉiuj naciaj librokolektoj. La prezidantino de CDNL en la periodo 2023-2025 estis Marie-Louise Ayres la direktorino de la Nacia Biblioteko de Aŭstralio kaj la vicprezidantino Leslie Weir la direktorino de la Nacia Biblioteko kaj de la Arkivoj de Kanado. Internacian Federacion de Societoj de Bibliotekistoj kaj Institurioj, IFLA reprezentis ekde 2024 prezidanto-elektito kaj direktoro, Tomasz Makowski.
Ĉiujare la renkontiĝo de CDNL okazas dum internacia kongreso de IFLA. Tio estas la funkcianta ekde 1927 senprofita interncia organizo, kiu aktuale havas 1700 membrojn en pli ol 150 landoj. Ĝia celo estas popularigado de altkvalitaj bibliotekaj kaj informaj servoj, komprenigado de valoro de bona biblioteko kaj informservoj, reprezentado de la membroj el la tuta mondo.
La Konferencon de la Naciaj Bibliotekoj – antaŭ la reprezentantino de Aŭstralio – prezidis direktoroj de la Naciaj Bibliotekoj el Nederlando, Finnlando, Svislando, Sudafrika Respubliko, Novzelando, Danlando kaj Brazilo.

El la elsendo 15.06.2025. Legas Gabi – 02′ 12″

Internacia Tago de Arkivoj en 37 polaj urboj

Internacia Tago de Arkivoj estas solenata la 9-an de junio ekde 2007 en kelkdeko da landoj de la mondo. En sia historio ĝi transformiĝis en eventon, kiu daŭras la tutan semajnon. En 2025 ĝi okazas sub la devizo „Arkivoj alireblaj, arkivoj por ĉiuj” kaj disvoliĝas kadre de la t.n. Malfermaj Tagoj en 37 polaj urboj. Tiu ĉi iniciato celas memorigi, ke arkivoj ne estas fermitaj deponejoj de „malnovaj” dokumntoj, sed spaco por viva, reala edukado kaj intergeneracia dialogo.
La Ŝtataj Arkivoj en Pollando jam la 18-an fojon okaze de la Tago/Semajno organizas malfermajn tagojn, ekspoziciojn, laborrenkontojn kaj konservistajn demonstrojn. La nunjara eldono okazanta inter la 6-a kaj la 14-a de junio ligiĝas krome kun la premiera rivalado en la eduka tabulludo „Ankoraŭ plia somero 1914-1918”.
La eventoj ligitaj kun la Internacia Tago/Semajno de Arkivoj ebligas al partoprenantoj tuŝi aŭtenan historion kaj malkovri realan kulturheredaĵon enestantan en dokumentoj. Ĉiu, kiu tiuokaze transpaŝas la sojlon de arkivejoj fariĝas parto de la globskala reto de malkovrantoj de la kolektiva memoro.

El la elsendo 10.06.2025. Legas Gabi – 01′ 46″

Poloj ĉiam pli aprecas alzacajn vinojn

Francaj vinoj el Alzaco akiras ĉiam pli da ŝatantoj en Pollando. Niaj samlandanoj alte taksas la blankajn vinojn aparte en la printempa somera sezono. Meze de majo en Varsovio okazis Varsovia Akademio de Alzacaj Vinoj. Temis pri profesia evento por merkatistoj kaj vinŝatantoj, kiuj renkontiĝis kun vinproduktantoj serĉantaj partnerojn en Pollando. Kelkaj el la programeroj ligitaj kun la vingustumado estis malfermaj al pli vasta publiko. Alzaco produktas 132 milionojn da vinboteloj jare. En 90 procentoj temas pri blankaj vinoj. 25 procentoj de ĉi tiu kvanto estas eksportataj ĉefe al Belgio, Usono kaj Germanio. La interesiĝo pri la pola vendomerkato emfaziĝas en la fakto, ke jam 90 alzacaj vitejoj eksportas siajn vinojn al Pollando. Polaj konsumantoj aprecas alzacajn vinojn kaj ilian kvaliton. Tio ligiĝas ankaŭ kun la fakto, ke la pola kuirarto havas kelkajn komunajn trajtojn kun la alzaca. Temas i.a. pri populareco de la acida brasiko, riĉa viandsortimento kaj kolbasoj. Tio kaŭzas ke la alzacaj vinoj bonege harmonias kun tradiciaj polaj pladoj. En 2024 la eksporto de la alzacaj vinoj al Pollando kompare al pli frua jaro kreskis je 23 procentoj kaj egalis al 2500 hektolitroj.

El la elsendo 10.06.2025. Legas Gabi – 01′ 46″