POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Egiptio, la plej granda importanto de polaj pomoj

Laŭ la donitaĵoj de la Polaj Hortikulturistoj la importo de polaj pomoj el Belorusio en aŭgusto nunjare kompare al la sama monato de la pasinta jaro kreskis je 770 procentoj kaj egalis al 2181 tunoj. La samrilata kresko en la sekva monato egalis al 115 procentoj, kio signifis importon de 2963 tunoj. Decida kresko de la eksporto de polaj pomoj al la eksteruniaj landoj okazis krome al Kazaĥio kaj Egiptio. Kompare al aŭgusto 2020 Pollando en aŭgusto 2021 eksportis al Kazaĥio je 1451 tunoj da pomoj pli. La eksportokresko en septembro 2021 kompare al septembro 2020 egalis al 647 tunoj. Tamen la plej granda importanto de pomoj el Pollando en la lastaj sezonoj fariĝis Egiptio. Se en la pasintjara aŭgusto Egiption entute ne atingis polaj pomoj en la nunjara aŭgusto la eksporto de polaj pomoj al ĉi tiu lando egalis al 13,4 mil tunoj. La kresko de pomeksporto inter septembroj de 2020 kaj 2021 estis triobla kaj nunjare egalis al 15,9 mil tunoj.

El la elsendo 24.11.2021. Legas Milada – 1′ 44″

2022, i.a. la omaĝjaro al Maria Grzegorzewska

Lige kun la 100-jariĝo de la Ŝtata Instituto pri Speciala Pedagogio, kies patrono estas Maria Grzegorzwska la pola Sejmo proklamis la 2022-an jaron kiel omaĝjaron al Maria Grzegorzewska. Maria Grzegorzewska, elstara sciencisto, pedagogo kaj psikologo okupiĝanta pri blindaj personoj, socia aganto naskiĝis en 1888. Kiel slogano de ŝia propra vivo kaj tiu de multaj pliaj generacioj de specialaj pedagogoj kaj specialistoj laborantaj por homoj neplenlertaj rolis ŝia konstato „ne estas kriplulo, estas homo”. Kiel oni reliefigis en la sejma rezolucio daŭre estas aktuala ŝia mesaĝo, ke belaj vortoj nur malutilon kaŭzas, se ili ne estas subtenataj de agoj aŭ almenaŭ agadprovo. Ŝiaj verkoj daŭre estas inspiro por laŭvicaj esploristoj kaj kreintoj de la akademia speciala pedagogio, eduka, terapia kaj rekapablikga praktiko.

El la elsendo 16.11.2021. Legas Maciek -1′ 02″

Pollando grava produktanto de fromaĝoj

Apud Francio, Italio, Nederlando kaj Svislando Pollando apartenas al gravaj produktantoj de fromaĝoj okupante la kvinan lokon en Eŭropo kaj la 6-an de la mondo. Laŭ la donitaĵoj de la Landa Centro subtenanta la Agrikulturon en la jaroj 2004-2020 la produktado de fromĝoj kaj kazeaj produktoj en Pollando kreskis je 65 procentoj atinginte la nivelon de 960 mil tunoj. Plej gravan lokon en la eksporto de polaj fromaĝoj kaj kazeaj produktoj okupas la maturiĝantaj fromaĝoj. Ili trafas ĉefe al Ĉehio, Italio, Slovakio kaj Germanio, al Rumanio kaj Hungario. Pollando eksportas siajn fromaĝojn ekster la Union unuavice al Ukrainio, la Saŭda Arabio kaj Britio. En la periodo 2004-2020 la eksportovaloro de polaj fromaĝoj kaj kazeaj produktoj kreskis de 191 milionoj da eŭroj ĝis 823 milionoj. La nunjaraj enspezoj de Pollando pro la eksporto de ĉi tiuj produktoj en la periodo inter januaro kaj julio atingis 518 milionojn da eŭroj kaj estis je 8 procentoj pli altaj ol en la sama periodo de 2020. Plej multajn fromaĝojn en la Unio pasintjare produktis Germanio – 2,4 milionojn da tunoj, Francio – 1,9 milionojn da tunoj, Italio – 1, 3 milionojn da tunoj kaj Nederlando – unu milionon da tunoj.

El la elsendo 16.11.2021. Legas Maciek -1′ 34″

Eurostat pri la konsumado de alkoholaĵoj

Laŭ Eurostat donitaĵoj el aŭgusto 2021 inter la uniaj landoj la plej altan elcenton de personoj ĉiutage konsumantaj alkoholaĵojn oni notas en Portugalio – 20,7 procentoj, Hispanio – 13 procentoj kaj Italio – 12,1 procentoj. En Pollando estas nur 1,6 procentoj de personoj, kiuj drinkis ĉiutage. Samtempe ĉiu kvara poloj entute ne drinkis alkoholaĵojn en la pasinta jaro. En Litovio kaj Latvio oni notis nur po 1 procentojn de personoj drinkantaj ĉiutage. Iom alie aspektas la situacio koncerne unufojan drinkadon ĉiusemajne. En Nederlando temas pri la duono de la populacio – 47 procentoj, en Luksemburgio pri 43,1 procentoj, en Belgio – 40,8 procentoj. En Pollando 16,8 procentoj de la loĝantoj drinkas alkoholaĵojn unu fojon ĉiusemajne. La elcento de personoj deklarantaj la unufojan konsumadon de alkoholaĵoj ĉiumonate en Litovio egalas al 31,3 procentoj, en Litovio al 31,1 procentoj, sur Kipro – 30,4 procentoj, en Pollando – 30,2 procentoj. Inter la uniaj landoj Kroatio apartenas al tiuj, en kiuj estas la plej alta elcento de personoj, kiuj tute ne drinkas aŭ ne drinkis dum la lastaj 12 monatoj (38,4). En Pollando temis pri 25,9 procentoj de tiaj personoj. En ĉiuj uniaj landoj viroj pli ofte ol virinoj konsumas alkoholaĵojn. Intensa sporada drinkado karakterizas danojn (38 procentoj). Plej malofte oni drinkas tiamaniere sur Kipro kaj en Italio – po 4 procentoj.

El la elsendo 09.11.2021. Legas Maciek – 1′ 47″

UNO-ŝtatoj subtenis Pollandon

Plimulto de UNO-ŝtatoj voĉdonis lastmerkrede favore al la prezentita de Pollando rezolucio kondamnanta la uzon de la kemia armilaro. En la dokumento estis menciitaj i.a. la kazoj de la uzo de la kemia armilaro kontraŭ Skripal-geedzoj kaj Nawalny, kaj ankaŭ fare de la siria reĝimo. La rezolucio estis proklamita dum la kunsido de la 1-a Komitato de la Ĝenerala UNO-Asembleo okupiĝanta pri la problemoj de malarmado kaj sekureco. Favore al la prezentata ĉiujare fare de Pollando rezolucio subtenanta envivigon de la Konvencio pri la Malpermeso de la Kemia Armilaro voĉdois 147 ŝtatoj. 8 Kontraŭis ĝin, i.a. Rusio, Ĉinio kaj Sirio. En la unua duono de decembro oni traktos ĝin dum la plenkunsido de la Ĝenerala Asembleo de UNo.

El la elsendo 09.11.2021. Legas Milada – 1′ 13″

Pollando, ĉokolada potenculo en la Centr-Orienta Eŭropo

Laŭ la agentejo Nielsen Pollando estas la plej granda ĉekoladomerkato en la Centra-Orienta Eŭropo. Samtempe ĝi estas la kvara en la mondo eksportanto de ĉokolado post Germanio, Belgio kaj Italio. Laŭ la lasta raporto de Nielsen rezultas, ke la valoro de la pola ĉokolada eksporto egalas al preskaŭ 2,1 miliardoj da dolaroj kaj dank’ al tio ĝi 7,3-procente partoprenas en la monda eksporto. En 2020 Pollando notis la plej grandan produktokreskon, egalan al pli ol 13 procentoj. En la lastaj dekkelkaj jaroj la konsumado de ĉokolado je statistika polo kreskis je ĉirkaŭ 30 procentoj kaj egalas nun al 5,2 kilogramoj. La mondaj konsumantoj de ĉokolado estas aŭstroj kaj germanoj, kiuj konsumas preskaŭ 3 kilogramojn da ĉokolado pli ol poloj. Laŭ la raporto rezultas ankaŭ, ke meza polo por dolĉajoj enhavantaj kakaon elspezas ĉirkaŭ 190 zlotojn jare. Al la plej popularaj kalkuliĝas ĉokoldkaheloj kaj pralinoj. La ĉokoladprodukta segmento sur la pola merkato valoras multe pli ol 2 miliardojn da zlotoj. Du trionoj de la vendovaloro estas ligita kun laktaj ĉokoladoj.

El la elsendo 03.11.2021. Legas Maciek – 1′ 25″

2022, la omaĝjaro al Maria Konopnicka

Inter la omaĝotoj de la 2022 la Pola Sejmo enkalkulis Maria Konopnicka kaj ŝian literaturan varkaron, taksinte ŝin „unu el la plej elstaraj verkistinoj en la historio de la pola literatuo”, sed ankaŭ elstarigante ŝian patriotan agadon.
En majo 2022 pasos la 180-a naskiĝdatreveno de Maria Konopnicka, verkistino, poetino, tradukistino kaj publicistino. Orfiĝinte en la aĝo de 12 jaroj ŝi ricevis de la patro edukon en la etoso de patriotimo kaj kristana tradicio, kio grave influis ŝian literaturan formiĝon. Ŝi debutis en la periodaĵo „Kaliszanin” en 1870; en 1881 ŝi eldonis la unuan poezikolekton. Ŝi redaktis la periodaĵon „Świt”, kunlaboris kun „Bluszcz” kaj kun multaj aliaj polaj periodaĵoj en tri anekspoartoj de Pollando (Rusio, Austrio, Prusio) kaj eksterlande. Ŝi famiĝis pro novelverkado kaj pro la porinfana literaturo, ŝi okupiĝis pri literatura kritiko. Helpe de siaj literaturaj verkoj ŝi protestis kontraŭ antipoleca politiko de la aneksintoj kaj socia maljusteco. Ŝi kunorganizis proteston de la monda publika opinio kontraŭ germanaj reprezealioj rilate al polaj infanoj uzantaj la polan lingvon en la loko Września (1901-02) kaj al la elpropretigaj leĝoj. Konopnicka batalis favore al la virinaj rajtoj kaj helpadis al personoj malliberigitaj pro la patriotaj motivoj fare de rusaj aŭtoritatoj. En 1902 en Krakovo kaj Lvovo okazis la solenadoj de la 25-jariĝo de ŝia literatura laboro kaj unu jaron poste kiel donacon de la pola nacio ŝi ricevis biendomon en la loko Żarnowiec.
Ŝi estis honora membro de la Societo de Popollernejoj kaj de multaj societoj kaj institucioj sur la pola teritorio, en Eŭropo kaj Usono. La rezolucio de la pola sejmo elstarigas ŝian poeziaĵon „Rota” (La Ĵuro), patriotan verkon kontraŭ la trudgermaniga politiko en la prusa aneksoparto de la lando, kiu ludis apartan rolon en la historio de Pollando.
Ŝiaj du noveloj „Mia poŝhorloĝo” kaj „La Fumo” aperis en la E-traduko de Kabe respektive Jerzy Grum.

El la elsendo 03.11.2021. Legas Milada kaj Krystyna – 2′ 46″

Studentoj ĉiam pli ofte samtempe studas kaj laboras

Dum la tutlanda Semajno de Kariero la Politekniko de Opole (la sudokcidenta Pollando) kune kun la Vojevodia Laboroficejo organizis debaton pri labormerkato. Ĝi spegulis sintenoŝanĝojn de studenta junularo al laboro. Kio iam estis malfacile imagebla inter la studentoj, nome studi kaj samtempe labori – kaj se eĉ nur dum la feria periodo – nun transformiĝis en firman tendencon, kiun eblas difini kiel norman sintenon. En Opole-Politekniko preskaŭ 70 procentoj de studentoj komencis laboron jam en la daŭro de licencaj studoj. La altlernejo dum la lasta jaro subskribis 20 kontraktojn kun firmaoj, kiuj akceptas por laborstaĝoj kaj praktikoj ĝiajn studentojn. La plej dezirindaj laborantoj estas studentoj de Informa Teknologio, aŭtomatiko, transporto/varekspedado/loĝistiko, programado, konstruado, elektrotekniko, produktado/kvalitkontrolo, sano/ripozo, esploroj kaj evoluo, mekaniko kaj maŝinkonstruado, motorizo. Dank’al tiu sinteno 99 procentoj de la diplomitoj de Opole-politekniko laboras en Pollando, kaj 71 procentoj havas laborkontraktojn.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Maciek – 1′ 22″

Prof. Jan Potempa kun Heising-premio

Profesoro Jan Potempa, biokemiisto kaj mikrobiologo el la Jagelona Universitato en Krakovo fariĝis la laŭreato de la unua eldono de Heising-premio. La celo de la nunjare lanĉita premio estas distingo de polaj sciencistoj, kiuj gvidas esplorojn sur la plej alta monda nivelo. Iniciatis ĝin kaj lanĉis profesoro Norbert Heising, germana kuracisto devenanta el Breslau (nun Vroclavo). Li de jaroj aktivas favore al la vroclava scienca medio kaj estis plurjara prezidanto de la Pola-Germana Societo de Wrocław-Universitato. Kandidatoj por la premio estis elektitaj de la senatoj de 12 polaj altlernejoj, kiuj partoprenas la programon La Iniciato de Perfekteco Esploraltlernejo. Profesoro Jan Potempa estis nomumita rekone pro la malkovro de biokemiaj mekanismoj ligantaj bakteriajn malsanojn de makzeldenta histo kun aŭtoimunaj reagoj, kio kreis novajn perspektivojn por kontraŭbatali Alzheimer-malsanon.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Maciek – 1′ 08″

La vroclavaj universitato kaj Zoo-ĝardeno kunlaboras

Komunaj esploroj, sciencaj publikaĵoj kaj didaktikaj okupoj sur la tereno de ZOO-ĝardeno jen sferoj, en kiuj la vroclava Naturscienca Universitato kunlaboros kun la loka ZOO-ĝardeno dum la plej proksimaj 5 jaroj. La vroclava altlernejo delonge peredukas la estontajn laborantojn de la ĝerdeno. Ĝiaj diplomitoj konsistigas preskaŭ unu trionon de ĝiaj laborantoj. La ĝisnuna kunlaboro ĉirkaŭprenis la peradon de konoj, komunajn sciencajn disertaciojn, klopodadon pri subvencio de polaj kaj eksterlandaj projektoj, realigadon de profesiaj praktikoj, disertaĵojn bakalaŭrajn, magistrigajn kaj dotorigajn realigatajn sur la tereno de Zoo-ĝardeno. La subskribita nun ĉi-rilata interkonsento daŭrigas la ĝisnunajn kontaktojn inter ambaŭ institucioj kaj malfermas vojon al ankoraŭ pli plena utiligo de la didaktika-scienca potencialo de la vroclava Universitato kaj la loka bestoĝardeno.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Milada – 1′ 23″