POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Instruado de la germana kiel la gepatra lingvo en Pollando
En la pasintjara lernojaro la polaj aŭtoritatoj financis tri lecionojn de la germana lingvo kiel la gepatra semajne en la publikaj lernejoj, kiuj deklaris tian bezonon. Laŭ la postulo de deputitoj de la partio Juro kaj Justeco en la buĝeto por 2022 tiuj rimedoj estis malgrandigitaj je 39 milionoj da zlotoj (pli ol 8 milionoj da eŭroj). Inter la argumentoj favore al ĉi tiu decido estis manko de simetrio inter Pollando kaj Germano koncerne la traktadon de malplimultoj en ambaŭ landoj. Dum la germana malplimulto ricevas financan helpon el la pola ŝtata buĝeto, la federacia registaro de Germanio elspezas nek unu eŭron por la instruado de la pola lingvo kiel la gepatra al la vivanta en Germanio pola malplimulto kaj poloj (preskaŭ du milionoj da personoj). Lastatempe la germana parlamento atribuis el la ŝtata buĝeto 5 milionojn da eŭroj kiel helpon por instrui en Pollando la germanan kiel la gepatran. Reference al tiu informo kaj reference al sia vizito tiukunteksta en Germanio la pola klerigministro Przemysław Czarnek memorigis, kiel informis Pola Radio, ke Pollando ĉiujare destinis 240 milionojn da zlotoj por la instruado de la germana kiel la gepatra. Tio estas ambaŭflanka devontiĝo rezultanta el la duflanka traktato de Pollando kun Federacia Respubliko Germanio. Tiun devontiĝon Germanio de 30 jaroj ĝis nun ne realigis.
El la elsendo 15.11.2022. Legas Milada – 02’06”
Esploristoj el la Jagelona Universitato en prestiĝa rangolisto
Unu el la plej prestiĝaj sciencaj centroj en la mondo, Stanford-universitato kunlabore kun la eldonejo Elsevier kaj la firmao SciTech Strategies prilaboras ĉiujare la rangoliston „>Top< de du procentoj de la plej influpovaj sciencistoj”. Ĝi pritaksas la sciencajn atingaĵojn de unuopaj esploristoj en ĉiuj sciencobranĉoj laŭ bibliometra indekso, antaŭe difinata kiel la statistika bibliografio.
La rangolisto enhavas nomojn de sciencistoj, kies publikaĵoj estas plej ofte citataj de aliaj aŭtoroj. Stanford-universitato pretigas du rangolistojn. La lastaj koncernis la tuton de la sciencista kariero de koncerna esploristo ĝis la fino de 2021 kaj la kvanton de citaĵoj dum la kalendara jaro, do 2021. Inter la elektita grupo troviĝas 93 esploristoj ligitaj kun la Jagelona Universitato en Krakovo. Ili reprezentas i.a. Kuracistan, Kemian Fakultatojn, Fakultaton de Fiziko, Astronomio kaj Aplikata Informadiko, Fakultaton de Biokemio, Biofiziko kaj Bioteknologio, Farmacian Fakultaton.
El la elsendo 15.11.2022. Legas Maciek – 01’20”
Supera edukiteco de poloj
Preskaŭ 41 procentoj de junaj poloj en la aĝo de 25 ĝis 34-aj jaroj havas superan edukadon. Laŭ la informoj de Eurostat antaŭ 10 jaroj tiu indico estis sur la sama nivelo, sed lastatempe ĝi falis je preskaŭ 2 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Tiel Pollando konservas la mezuman unian nivelon. Multe pli bone la situacio aspektas en Luksemburgio, kie universitatan diplomon havas preskaŭ 63 procentoj de samaĝaj personoj aŭ en Irlando – preskaŭ 62 procentoj.
La uniaj landoj kiel celon premisis plialtigi la nombron de la siaj 25-34-jaraĝaj civitanoj kun altlerneja diplomo ĝis 45 procentoj en 2030. Preskaŭ duono de la membroŝtatoj jam atingis tiun celon. Temas pri Luksemburgio, Irlando, Kipro, Litovio, Nederlando, Belgio, Francio, Svedio, Danio, Hispanio, Slovenio, Portugalio kaj Latvio. Pollando en ĉi tiu rangolisto okupas la 18-an lokon. Sekvas ĝin Grekio, Estonio, Malto kaj Aŭstrio.
En la 2003-a jaro en Pollando la superan edukitecon havis ĉiu kvina polo. Ekde tiam la kvanto kreskas kaj en 2012 superis 40 procentojn, en 2017 ĝi egalis al 44 procentoj. Nunjare tamen okazis malkresko. La plej malbone la situacio prezentiĝas en Hungario, Italio kaj Rumanio.
El la elsendo 15.11.2022. Legas Milada – 02’07”
Patriota Semajno ĉe la krakova Wawel-kastelo
Lastmarde en la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo estis inaŭgurita „Patriota Semajno”, kies ĉefaj devizoj en la nuna jaro estas komunumo, simboloj, historiaj objektoj, la festa etoso. La semajno daŭros ĝis dimanĉo kaj tiuokaze en la kastelo estis instalita aparta patriota sfero kaj preparita spacludo tra la kastelaj ekspozicioj. Pere de ĝi la reĝa Kastelo Wawel elstarigas elektitajn historiajn objektojn kaj iliajn oferdonintojn, proksimigante iliajn historiojn ligitajn kun Krakovo kaj la kastelo. Kroma evento dum la semajno estas la kampanjo de sangodonado, kiun la organizantoj taksas kiel niaepokan heroecoformon.
La premiso de la organizantoj de la Semajno estis ne limiĝi en la festado al unusola tago, la 11-a de novembro, sed dum la tuta semajno, eĉ la tuta jaro jaro memori pri regajnita suvereneco, pri tio ke oni estas libera, sendepeda; formi en si bonan, respondecan patriotismon, memori pri la nacia kaj kultura heredaĵo, memori pri malgrandaj sociaj grupoj, pri la natura medio. La la ideo de la semajno sufloras ankaŭ, ke pri historio, pasinteco, malnovaj epokoj, kiuj influas la nuntempon kaj estontecon eblas paroli en vere interesa maniero.
El la elsendo 10.11.2022. Legas Maciek – 01’30”
La 11-a de novembro, la Nacia Festo de Sendependeco
Preskaŭ mil eventoj en la tuta lando okazos la plej proksiman vendredon, la 11-an de novembro lige kun la 104-a datreveno de la regajnita suvereneco. Tiuokaze en la publikaj lokoj ekflirtas centoj da miloj da polaj blankaj-ruĝaj flagoj, ili flirtas ĉe fenestroj kaj balkonoj de multaj poloj, kiuj tiamaniere akcentas la komunan kunfestadon. Antaŭtage, tio estas ĵaŭde vespere estas planita granda muzika evento „Koncerto por la Sendependa (Pollando)”.
Kadre de la oficiala programo de la solenado vendrede matene la pola prezidento kune kun la edzino partoprenos meton de florkronoj ĉe la monumentoj de la Patroj de la Suvereneco, sekve en la palaco Belweder okazos solenaĵo ligita kun enmanigo de ŝtataj distingoj. Akurate tagmeze okazos solena ŝanĝo de la militista gardostarantaro ĉe Tombo de Nekonata Soldaro, meto de florkronoj ĉe monumento de Marŝalo Józef Piłsudzki (unu el la patroj de la regajnita suvereneco) kaj koncerto de Patriotaj Kantoj. De kvin jaroj la plej granda projekto kuniganta polojn enlande kaj eksterlande estas la komuna plenumo de la nacia himno tagmeze, kio okazas sub la devizo „La Sendependa pretas kanti la Himnon”. Nunjare la eventon organizas ĉirkaŭ 700 lernejoj, komunumoj, eksterregistaraj organizoj, kulturinstitucioj kaj neformalaj grupiĝoj. La komuna kunkatado de la himno estis planita ankau ekster Pollando en Kairo, Romo, Novjorko, Ĉikago, Parizo, ĉirkaŭaĵoj de Bristolo. Al la tradiciaj elementoj de la festo apartenas „Marŝo de Sendependeco”, organizata diversurbe de patriotaj medioj. La nunjara en Varsovio tramarŝos la ĉefurbon sub la devizo „Forta Nacio, Granda Pollando”.
En la solenado de la festo patoprenas grandaj naciaj muzeoj, temaj muzeaj centroj, kulturinstitucioj. I.a. la Muzeo de la Varsovia Insurekcio organizas vendrede la porokazan koncerton „Contra Targovicam”, kies titolo referencas al la hotmakulita perfidula grupiĝo Targowica, kies agado i.a. alkondukis al dispartigo de Pollando en la 18-a jarcento. En Juda Historia Instituto en Varsovio oni inaŭguros morgaŭ la ekspozicion „Brak-ĉe-brake? Judoj en polaj sendependigaj streboj 1794-1918”. La Muzeo de la Historio de Pollando organizas i.a. la urboludon „Krepusko antaŭ la tempesto”. Ĝi transportos la partoprenantojn al la mezo de la 19-a jarcento por konatiĝi kun ŝlosilaj politikaj eventoj antaŭ la kontraŭcara Januara Insurekcio 1863 kaj por ekscii kiel tiuepoke evoluis Varsovio.
El la elsendo 10.11.2022. Legas Barbara kaj Milada – 03’48”
25 milionoj da zlotoj de Unicef por Bjalistoko
En Bjalistoko komenciĝis realigado de projektoj, por kiuj la urbo ricevis de Unicef 25 milionojn da zlotoj. La rimedoj estas destinitaj por la kromprovizo de la bjalistokaj lernejoj, atrakciigo de ludplacoj, integrigaj kaj edukaj projektoj. Ili trafos al la Universtata Klinika Hospitalo kaj al la Universitata Infana Klinika Hospitalo.
I.a. oni destinos 14 milionojn da zlotoj por novaj lernejaj informadikaj instrumentoj, programoj kaj didaktikaj helpiloj. Pli ol 2 milionoj da zlotoj estos destinitaj por aranĝaĵoj ĉe 30 ludplacoj en infanvartejoj kaj lernejoj, kiuj helpos al integriĝo de polaj kaj ukrainaj infanoj. 1 kaj duona milionoj da zlotoj estos destinitaj por sportaj eventoj. Du milionojn 800 mil zlotojn oni elspezos por establo kaj funkciado de centro por rifuĝintoj kaj bonveniganta ilin bjalistoka socio. 2 milionoj 500 mil zlotoj subtenos la funkciadon de la Urba Familihelpa Centro. La rimedoj el Unicef ne sole modernigos Bjalistokon, sed unuavice helpos al integriĝo kaj formado de pliaj pozitivaj rilatoj inter bjalistokanoj kaj ukrainaj translokiĝintoj.
El la elsendo 05.11.2022. Legas Barbara kaj Milada – 01’43”
La geoterma hejtejo en Toruń
En Toruń, la norda Pollando estis inaŭgurita en oktobro la geoterma hejtejo. La eventon akomapnis la konferenco „Energetika sekureco de Pollando”. La laboroj pri ĝia establo komenciĝis en 2008. Nun post ĝia konekto kun la urba hejta reto varmo el la geometra fonto konsisitigos ĉirkaŭ 8 procentojn en la hejta sistemo de la firmao PGE administrata de Toruno. Ĝi unuavice varmigos komplekson en la urboparto Ligna Haveno, en kiu troviĝas i.a. Akademio de la Socia kaj Amaskomunika Kulturo kaj la Muzeo de la Memoro kaj Identeco.
La hejtejo estas ekipita per forno permesonta altigi aldone akvotemperaturon, tiel ebligonte varmigi per ĝi parton de la urbo.
El la elsendo 05.11.2022. Legas Barbara kaj Milada – 01’02”
Poloj kontraŭas la sezonan horŝanĝon
Preskaŭ 80 procentoj de poloj kontraŭas la ŝanĝon de la somera al la vintra tempo. Tio rezultas el la opinisondado de IBRIS – Instituto por la Merkataj kaj Sociaj Esploroj. Pli ol 47 procentoj de la enketitoj estas decidaj kontraŭuloj de la horŝanĝo, preskaŭ 30 procentoj subtenas tiun ideon. Kontraŭ la forigo de tempoŝanĝo estis ne plenaj 14 procentoj de la ekzamenitoj. 9 procentoj ne havis firman opinion ĉi rilate.
Tamen sanekspertoj ne kaŝas, ke malgraŭ tio, ke en Pollando ekzemple ni dormas unu horon pli longe la horŝanĝo ne estas indifertenta por la homa bonfarto. Ĝiaj sekvoj kaŭzas santedaĵojn similajn al tiuj, kiujn homoj sentas ŝanĝante dum flugo la tempozonojn. La jarsezona horŝanĝo senreguligas la biologian horloĝon kutimiĝintan al difinita vivmaniero. Ĝi ŝanĝas homajn kutimojn, kiel horon de la ellitiĝo, manĝohorojn. Tio kaŭzas perturbojn de homeostato, kiu respondecas ankaŭ pro la psika sano. La modifado de la tagnokta vivritmo influas ankaŭ la funkciadon de tiaj hormonoj kiel kortizolo kaj melatonino. Kaj tamen denove i.a. poloj devis ŝanĝi la hormontrilojn en siaj horloĝoj.
El la elsendo 05.11.2022. Legas Barbara kaj Milada – 01’54”
Esploristo el Krakovo gvidos eŭropan sciencan instituton
Profesoro Michał Wierzchoń el la Psikologia Instituto de la Jagelona Universitato en Krakovo estis elektita kiel prezidanto de la Eŭropa Societo de Kogna Psikologio. Li gvidas Esplorinstituton pri Konscio en la krakova psikologia instituto kaj Centron pri Cerboesploroj de la Jagelona Universitato. Li estas la vicdekano ĉe la Fakultato de Filozofio de la Jagelona Universitato kaj la estro de la Internacia Doktorigaa Programo pri Kogna Neŭroscienco (CogNeS). Profesoro Michał Wierzchoń estas ankaŭ la kungvidanto de la iniciato „Neŭrona akitekturo de la konscio”, kiu kadre de la programo COST estas financita de la Eŭropa Komisiono. La Eŭropa Societo de Kogna Psikologio membrigas preskaŭ mil sciencistojn el Eŭropo kaj la mondo. Ĝi estis establita por popularigi esplorojn pri de kogna psikologio kaj pri la rilataj temoj. Kogna psikologio estas branĉo de psikologio traktanta la temojn de homaj kognaj procezoj tiajn, kiel ekzemple percepto, atento kaj memoro, kaj aplikas diversajn eksperimentajn metodojn. La Societo kunlaboras kaj kunordigas la informinterŝanĝon inter esploristoj el diversaj eŭropaj landoj. ESCoP eldonas ankaŭ la sciencan revuon “Journal of Cognition”.
El la elsendo 25.10.2022. Legas Maciek – 1′ 31″
Nova studjaro en Collegium Polonicum w Słubicach
Jam la 25-an fojon en Colegium Polonicum en Słubice, la okcidenta Pollando estis inaŭgurita nova studjaro. Komencis ĝin ĉirkaŭ 100 studentoj i.a. el Germanio, Portugalio, Ukrainio, Egiptio, Hinda Unio, Sirio kaj Srilanko. Collegium Polonicum estas komuna scienc-didaktika centro de Adam Mickiewicz-universitato en Poznano kaj de la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odro. Ĝia ideo kreiĝis en 1991 kaj komence limiĝis al lekcioj pri la pola-germana leĝaro. La unua studjaro estis inaŭgurita en 1998. Aktuale en Collegium Polonicum studas ĉirkaŭ 400 studentoj en sep fakultatoj. La programo de Collegium Polonicum ligiĝas kun la studdirektoj kaj esplorprogramoj en la pola kaj la germana universitatoj. La ĉefa celo de la komunua studcentro estas laboro favore al la scienca kaj kultura kunlaboro inter Pollando kaj Germanio.
El la elsendo 25.10.2022. Legas Milada – 1′ 26″