POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Nuntempaj sklavoj
Plimulto de nuntempaj sklavoj en Eŭropo devenas el Eŭropo mem. Tiel rezultas el la raporto de Eurostat pro la 2013-a jaro. Ĝi konstatas, ke eĉ 61 procentoj de la nuntempaj sklavoj devenas el la Eŭropa Unio. Inter la viktimoj troviĝas apud rumanoj, hungaroj, bulgaroj multaj poloj. Homoj estas forkaptataj unuavice kiel laborforto kaj por la seksaj celoj. Tial la plimulton de la viktimoj konsistigas virinoj, inkluzive de malgrandaj knabinoj, kiuj estas vendataj al la publikaj domoj kaj devigataj al la prostituiĝado. Eurostat informas, ke en la jaroj 2008-2010 seksaj sklavoj konsistigis 62 procentojn de ĉiuj viktimoj de la homkomerco. Statistikaĵoj elmontras krome, ke legalizo de prostititucio ne solvas la problemon de la seksa sklaveco. En ĉiuj 28 uniaj landoj oni frontas homkomercon kaj devigan prostituiĝadon. Myria Vassiliadou, eŭropunia kunordiganto por kontraŭbatalado de homkomerco konstatis aldone, ke multaj homoj estas forkondukataj por akiri iliajn transplantoorganojn kaj komerci per ili. Okazas nelegalaj adoptoj kaj trudaj geedziĝoj. En la lastaj jaroj la situacio malpliboniĝis. Pro la ekonomia krizo kaj bezonateco de malmultekosta laborforto ĝi aldone intensiĝos. En 2011 la Unio eldonis direktivon, kies celo estis lertigi la persekutadon de krimuloj respondecaj pro homkomerco. Ĝis aprilo 2013 envivigis ĝin nur 20 el 28 uniaj landoj.
El la elsendo 04.03.2014. Legas Krystyna
Nuntempaj sklavoj_04.03.2014
Helpo por Ukrainio
Caritas Polska disponigis laŭvican kvoton, ĉi-foje 100 mil zlotojn por helpo al ukrainanoj. Caritas direktas sian helpon al damaĝitoj kaj iliaj familioj ĉefe sur la tereno de la okcidenta Ukrainio, ĉar tie ne funkcias dume efika helposistemo nek urba, nek ŝtata. La destinitaj ĝis nun monrimedoj estis elspezitaj por aĉeto kaj transporto de medikamentoj kaj nutraĵproduktoj al Kievo. Inter ĵaŭdo kaj sabato el Lvovo estis direktitaj transportoj kun la valoro de 150 mil zlotoj. Pri la distribuado de helpo okupiĝas preĝejoj kaj kirkoj, kion postulas ukrainanoj mem. Al la kampanjo „Solidaraj kun Ukrainio” aliĝis ĉiuj Caritas-filioj en la tuta lando. Laŭ la iniciato de la Pola Episkoparo la plej proksima vendredo estos en Pollando tago de preĝoj kaj fasto favore al paco en Ukrainio. Laŭ Andrzej Sadowski el la Cento de Adam Smith nek Rusio nek Unio helpos al Ukrainio. Ĉiaj helpoprogramoj iliaflankaj havos pli simbolan ol realan karakteron. Liaopinie Ukrainio por solvi ekonomiajn problemojn devas revenigi liberan merkaton kaj elimini korupton.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara
Caritas Polska por Ukrainio
Islando volas retiri peton pri membriĝo en la Eŭropa Unio
La registaro de Islando intencas retiri peton pri membriĝo en la Eŭropa Unio. La rilata projekto de dokumento estis lastvendrede direktita al la parlamento kaj nunsemajne ĝi estas objekto de parlamentaj debatoj. La islanda informportalo Visir.is sciigis referencante al reprezentanto de la regitaro, ke la kabineto ne havas sufiĉan politikan subtenon por daŭrigi la klopodojn pri membriĝo. En opinisondadoj la plimulto de islandanoj senĉese deklaras sin kontraŭ membriĝo. La islanda registaro volas nun koncentriĝi pri intimigo de la ekonomiaj rilatoj kun la Unio kadre de la Eŭropa Ekonomia Sfero. En junio 2010 Islando inaŭguris interparolojn pri aliĝo al la Unio tamen ĝi suspendis ilin pasintjare antaŭ la parlamentaj balotoj.
El la elsendo 25.02.2014. Legas Krystyna
Islandno retiras sian peton membrigxi en EU
Laborante por malmultaj – la raporto de Oxfam
La havaĵoj de 85 plej riĉaj homoj de la mondo egalas al la bonstato de la duono de la homaro, alivorte 3 kaj duona miliardoj da homoj. En la raporto de Oxfam „Laborante por malmultaj” tiu ĉi mondskala help-evoluiga organizo elmontras la skalon de malegaleco, kiun grandigas la rapide kreskantaj havaĵoj de superriĉuloj. Ĝi ankaŭ avertas, ke tiu fenomeno minacas al la progreso de la homaro. En 2013 la grupo de miliarduloj grandiĝis je 210 personoj aliĝintaj al 1426 mondskalaj riĉuloj disponantaj pri la havaĵo kun la suma valoro de 5,4 bilionoj da dolaroj. La plej riĉa unu procento kontrolas la havaĵojn kun la valoro de 110 miliardoj da dolaroj, kio 65-oble superas la bonstaton de la malpli riĉa duono de la homaro. Tio konsistigas minacon por tutaj ekonomiaj kaj sociaj sistemoj. Laŭ Oxfam-enketo plimulto de la respondintoj el Brazilo, Hispanio, la Hinda Unio, la Sudafrika Respubliko, Usono kaj Britio multaj leĝoj kaj reguligoj estis envivigitaj por favori la riĉulojn. Laŭ Oxfam kiel ekzemplo de ekstremaj malproporcioj servas la Hinda Unio, en kiu dum la lastaj 10 jaroj la nombro de miliarduloj kreskis de 6 ĝis 61.
El la elsendo 21.01.2014. Legas Barbara
Laborante por malmultaj_ la raporto de Oxfam
Interkompreniĝo en Kievo
La prezidento de Ukrainio Wikotr Janukowycz kaj la gvidantoj de la opozicio Arsenij Jaceniuk, Witalij Kliczko kaj Ołeh Tiahnybok en la ĉeesto de la estroj de la pola kaj germana diplomataro subskribis interkompreniĝon pri elkonduko de la lando el la krizo. Jam vendredon posttagmeze estis realigita unu el la punktoj de la interkompreniĝo, estis revenigita la Konstitucio el 2004. Inter aliaj punktoj estas establo de la koalicia registaro en la daŭro de 10 tagoj kaj antaŭdataj balotoj.
El la elsendo 21.02.2014. Legas Barbara
Interkomprenigxo en Kievo
Tago de la Gepatra Lingvo 21.02.2014
La hodiaŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo pasas sub la devizo „Lokaj lingvoj por la globskala civitaneco – scienco en la atentocentro”. Ĝi emfazas la signifon de la gepatra lingvo kaj de la lokaj dialektoj por la evoluo de la globskala edukado formanta la kapablon de aktiva partopreno en la socia vivo kaj la kapablon solvi la problemojn same sur la loka kiel ankaŭ sur la tutmonda niveloj. Dum la planita por hodiaŭ Konferenco en la pariza Unesko-sidejo ekspertoj parolas i.a. pri la rolo de la gepatraj lingvoj en la perado kaj popularigado de la konoj de la lokaj kaj aŭtoktonaj socioj. Ili traktas ankaŭ la rolon de tiuj lingvoj en la solvado de aktualaj problemoj de la mondo. Unesko difinas la plurlingvan edukadon, kiel utiligadon de du aŭ pli lingvoj kiel instrumentojn de lernado kaj akirado de konoj. Laŭ la difino el 1999 temas pri lingvo de la loka socio, la gepatra lingvo kaj lingvoj de internacia komunikado. UEA en sia starpunkto el 2008 deklaris sin por la lernado de du, tri aŭ kvar lingvoj depende de la cirkonstancoj. Temas pri la gepatra lingvo, la regiona lingvo, se ĝi estas malsama ol la gepatra, la nacia lingvo, se ĝi malsamas disde la du ĵus menciitaj kaj la internacia lingvo estata nenies posedaĵo, alivorte Esperanto.
El la elsendo 21.02.2014. Legas Krystyna
“Hoteloj” por polenigantaj insektoj
En Varsovio funkcias la unua “hotelo” por polenigantaj insektoj. Speciale konstruataj por ili “dometoj” – ĝiscele 100 – ekde marto komencos kreiĝi en la tuta lando. Dank’ al ili la sovaĝe vivantaj polenigantaj insektoj pli bone frontos la vivon en grandaj urboj. Mono por ilia elkonstruo estis kolektita dum la pasintjara septembra kampanjo “Adoptu abelon”. Ĝi celas protekti la polenigantajn insektojn amase mortantajn sekve de malsanoj, amaskvanta uzo de kemiaĵoj en la agrikulturo kaj detruado de iliaj vivejoj.
El la elsendo 18.02.2014. Legas Krystyna
Hoteloj por polenigantaj insektoj
Monitorata la sorto de universitataj diplomitoj en Varsovio
Sistemo monitoranta la sortojn de diplomitoj de la superaj lernejoj estas testata en la Varsovia Universitato. Laŭ la ĵus publikigitaj rezultoj evidentiĝas, ke 70 procentoj de la eksaj universitatanoj en Varsovio tri jarojn post la diplomitiĝo havas stabilan etatan laboron enspezante pli ol 4 mil zlotojn monate. Ĉirkaŭ duono de ili estas dungita de la sama labordonanto. Aldoniĝas al tio 10 procentoj de la diplomitoj, kiuj establis propran firmaon aŭ laboras kontrakte. Rilate tiujn personoj mankas donitaĵoj pri iliaj enspezoj. La ĵus menciitaj rezultoj estis formulitaj baze de analizo de donitaĵoj el la Instituto pri la Sociaj Asekuroj pri la periodo 2007-2011.
El la elsendo 18.02.2014. Legas Krystyna
Monitorado de enlaborigitaj diplomitoj
Postuloj de islamanoj en Germanio
La loĝantaj en Germanio turkoj postulas enkondukon de leĝe agnoskita muzulmana festo kaj enlaborigon de islamaj religiuloj en la germanaj militistaj fortoj, hospitaloj kaj malliberejoj. Laŭ Kenan Kolat, la prezidanto de la turka komunumo kiel leĝe agnoskita festo konforma estus Festo de Ofero. Ĝi estas la plej grava muzulmana festo. En Germanio loĝas nun ĉirkaŭ 4 milionoj da muzulmanoj. En plimulto ili devenas el Turkio, la sekvan lokon okupas islamanoj el la Sud-Orienta Eŭropo.
El la elsendo 11.02.2014. Legas Krystyna
Postuloj de la turka malplimulto en Germanio
Senlaboreco en la eŭropunia eŭrosfero en 2013
Laŭ Eurostat en decembro 2013 en la eŭropunia eŭrosfero estis senlaboraj 12 procentoj de la civitanoj, same kiel en novembro kaj oktobro. En la tuta Unio tiu indico iom malkreskis kaj egalis al 10, 7 procentoj. La fenomeno rilatis al 26 milionoj da civitanoj. Kompare kun la sama periodo de 2012 la nombro de senlaboruloj kreskis je 130 mil personoj. Plej malgrandan senlaborecon oni notis en Aŭstrio, kie ĝi koncernis ne plenajn 5 procentojn de la civitanoj, sekve en Germanio kaj Luksemburgio. Plej malbone la situacio aspektis en Greklando kaj Hispanio. En tiu ĉi lasta lando la senlaboreco trafis pli ol 25 procentojn de peronoj. Kompare al 2012 la senlaboreco kreskis en 14 membrolandoj, malkreskis en 13, en Svedio ĝi restis sur la sama nivelo. En la tuta Unio senlaboraj estis pli ol 23 procentoj de junaj personoj. Laŭ Eŭrostat la senlaboreco en Pollando en decembro 2013 egalis al pli ol 10 procentoj, dum laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo ĝi estis je 3, 4 procentoj pli alta.
El la elsendo 11.02.2014. Legas Krystyna
Senlaboreco en la eurosfero 2013