POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Caritas organizas la feriadon
Pli ol 100 mil personoj ĝuas ĉi-somere diversspecajn ripozformojn – tendarojn, somerumadojn, lingvokursojn kaj aliajn – organizatajn de katolikaj komunumoj, societoj aŭ karitataj organizoj. Entute en efektivigon de la nunjara feriado estas engaĝitaj ĉirkaŭ du kaj duona milionoj da personoj. Kadre de la ripoza oferto kreiĝas ĉiam pli da internaciaj iniciatoj, kiuj estas aparta okazo evoluigi volontuladon. La gvida iniciato de Caritas Polska estas ĝia Somera Kampanjo, kiu ĉirkaŭprenas ĉirkaŭ 30 mil personojn celente unuavice infanojn kaj gejunulojn el familioj kun ekonomiaj problemoj. Kadre de la kampanjo estas aranĝataj dusemajnaj ripozskipoj en Mazuria Regiono, en la montoj kaj en aliaj turisme allogaj lokoj de la lando. Caritas disponigas al ili 52 proprajn kaj 97 luitajn ripozcentrojn en la tuta lando. Kunlaborante kun la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj Caritas organizas ankaŭ la feriadon en Pollando por preskaŭ 1700 poldevenaj infanoj el Ukrainio, Belorusio, Litovio kaj Rumanio. La ĉefa celo estas aktiva lernado de la pola lingvo en la kunligo kun ilia integriĝo kun polaj infanoj.
El la elsendo 12.08.2014. Legas Milada
Feriado kun Caritas
Ekstremaj krucovojoj – praktiko ĉiam pli populara
Jam pli ol 24 lokoj en Pollando kaj 4 eksterlande (du en Britio, Svislando kaj Spicbergo) aliĝis al la adresita al la junularo Ekstrema Krucovojo 2014, kies celo estas pli profunde sperti la Karesmotempon. Ĝi estas iom eksterordinara formo konsideri la Pasionon dum la nokta kelkdekkilometra marŝa pilgrimado al elektita sanktejo. Plej multaj grupoj de Ekstremaj Krucojovoj (de kelkdekpersonaj ĝis 300-personaj) praktikos ĉi tiun karesman preĝoformon la 11-an de aprilo. Kelkaj entreprenis la Ekstreman Kurovojon 2014 jam lastvendrede, tio estas la 4-an de aprilo. Plej frue sian Ekstreman Krucovojon havis grupo en la brita Nottingham. La Ekstrema Krucovojo estas praktikata ekde 2009, nunjare oni antaŭvidas 7 mil partoprenantojn.
El la elsendo 08.04.2014. Legas Milada
Ekstremaj Kkrucovojoj _ praktiko cxiam pli polulara
La plej granda sunpanela elektrejo baldaŭ kreiĝos en Pollando
En la regiono de Lublin (la orienta Pollando) kreiĝos aŭtune la unua en ĝi sunelektrejo kun la povo de 1,4 megavattoj. Elkonstruos ĝin la komunuma kompanio Energio de Zielawa-Valo. La valoro de la projekto egalas al ĉ. 9 kaj duona milionoj da zlotoj. Pli ol 3, 7 milionoj devenos el la uniaj rimedoj. La sunelektrejo funkcios en la loko Bordziłówka en la komunumo Rossosz. Sur ĉirkaŭ tri kaj duonhektara surfaco estos dislokitaj kvin kaj duona mil de la sunpaneloj, transformantaj la sunenergion en la energion elektran. Laŭ la pritaksoj tio estos la plej granda sunpanela elektrejo en Pollando. Ĝian kreiĝon favoras la naturaj kondiĉoj – tre multaj jare suntagoj, vasta kaj plata tereno. Laŭ komunumagantoj la enspezoj pro la disvendo de la elektra energio al la landa reto dum 7 jaroj ebligos repagi kreditojn kaj poste financos komunumajn elektrofakturojn. La kompanion Energio de Zielawa-Valo establis kvin komunumoj Rossosz, Wisznice, Sosnówka, Jabłoń kaj Podedwórze, situantaj apud la rivero Zielawa. De kelkaj jaroj kiel formalaj partneroj ili komune klopodas pri subvencioj el la uniaj fondusoj.
El la elsendo 22.07.2014. Legas Gabi
Somera Kurso en la Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kulturo
La 8-an de julio en la Katolika Universitato de Lublino komenciĝis la 41-a somera kurso de la Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kulturo. Partoprenos ĝin ĝis la fino de aŭgusto 130 personoj el 22 landoj de la mondo. Inter la studantoj estas personoj el tiaj usonaj akademiaj centroj kiel Columbia University, Harvard University, Oxford University aŭ The University of North Carolina. Kutime ĉirkaŭ 20 procentoj de la studantoj havas la polajn radikojn, la ceteraj interesiĝas pri la pola kulturo kaj lingvo, estas studentoj de slava filologio, de internaciaj rilatoj aŭ politologio. En 2014 venis studentoj – kiel tradicie – ĉefe el Usono kaj Kanado, sed krome el la okcidenta Europo, Japanio, Tajlando, Bolivio. Inter la lekciantoj estas profesoroj de la Lublina Katolika Universitato kaj aliaj polaj altlernejoj, ankaŭ eksterlandaj lekciantoj. Krom la tradicia lingvoinstruato studantoj povas elekti prelegojn pri la pola histrio, literaturo, muziko aŭ filmo. En la programo estas ankaŭ dancokursoj kaj renkontiĝo kun la pola folkloro. Semajnfine la studantoj havas la okazon konatiĝi kun la vidindaĵoj de Pollando vizitante tiajn urbojn kiel Krakovo, Varsovio, Sandomierz (sandomieĵ), Zamość kaj Kozłówka [kozŭuwka]. Por plimulto de la lernantoj la kurso estas la unua kontakto kun Pollando, al kiu ili ofte revenas en postaj jaroj evoluigante kontaktojn profesiajn, sciencajn kaj personajn.
El la elsendo 22.07.2o14. Legas Milada
Somera Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kuluro
Konvencio kontraŭ la komercado per homorganoj
Konsilio de Eŭropo proklamis konvencion kontraŭ la komercado per la homorganoj. Ĝi celas protekti viktimojn kaj faciligi la internacian kunlaboron por pli efike punsekvi homojn respondecajn pro ĉi tiu agado. La konvencio baldaŭ estos disponigita por subskribo al 47 membro-ŝtatoj kaj al landoj ne apartenantaj al la Konsilio. Por ke ĝi enviviĝu ĝiaj sigelintoj devas fariĝi almenaŭ 5 ŝtatoj inkluzive de 3, kiuj estas membroj de la Kondilio. La subskribado estos ebla ĝis la fino de 2014 aŭ komenco de 2015.
La dokumento antaŭvidas, ke la sigenlintaj landoj traktos kiel delikton la forprenadon de homorganoj sen unusignifa konsento de organdonanto – mortinta aŭ vivanta aŭ se tio kaŭzus profiton al la donanto aŭ al la tria persono. Samtempe ŝtatoj sigelintoj povos mem decidi ĉu respondecigi la organdonanojn kaj ĉu trakti ilin kiel kunkulpulojn. La konvencio antaŭvidas kompensomonon por la viktimoj, ilian protekton kaj enkondukon de preventorimedoj, kies celo estas garantio de egala aliro al transplantoj. Konsilio de Eŭropo elmontras, ke „manko de homorganoj firmigita de krizo, ekonomiaj malegalecoj, malsimilecoj en la sanprotektaj sistemoj kaj avidemo de senskrupulaj komercistoj de homorganoj alkondukis al disvolviĝo de transplantologia turismo kaj komercado per la homorganoj. Laŭ donitaĵoj cititaj en komuniko malgraŭ granda kresko de transplantoj en 2012 pli ol 68 mil homoj en Eŭropo atendis tranplanton de reno kaj ĉiun tagon pro manko de organoj mortas 12 personoj troviĝantaj sur la atendolisto.
En iu pli frua raporto, al kiu ni referencis en niaj elsendoj, estis reliefe atentigite, ke inter la kaŭzoj de homforkondukoj aŭ perdiĝintaj homoj en Eŭropo estas komercado per iliaj organoj fare de deliktaj grupoj.
El la elsendo 15.07.2014. Legas Barbara
Koncencio per malpermeso komerci per homorganoj
Ryszard Czarnecki unu el la vicprezidantoj de EP
La eŭropdeputito de Juro kaj Justeco,Ryszard Czarnecki estis elektita la 1-an de julio 2014 kiel unu el 14 vicprezidantoj de la Eŭropa Parlamento en la nova oficperiodo. Kandidatigis lin la frakcio de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformantoj. La fundamenta rolo de la vicprezidantoj estas subtenado de la estro de la Eŭropa Parlamento kaj anstataŭigado en situacioj antaŭviditaj leĝe. Ili eniras la konsiston de la Prezidumo de la Eŭropa Parlamento. Ryszard Czarnecki laboras en la Eŭropa Parlamento jam dum la tria oficperiodo kaj kiel li deklaris i.a. post sia elekto li reprezentos kiel vicprezdanto de la Eŭropa Parlamento la interesojn de Eŭropo kaj Pollando. Li volas krome okupiĝi pri la la orientaj najbaroj de la Unio.
El la elsendo 08.07.2014. Legas Milada
M Robert Czarnecki unu el la vicpreyidantoj de EP
Malfrugotika eksponaĵo en Frombork
La Muzeo de Mikołaj Kopernik en Frombork (la norda Pollando) aĉetis la malfrugotikan liton kun baldakeno el la komenco de la 16-a jarcento. La unika meblo riĉigos ekspozicion pri historio de medicino.
La meblo kreiĝis en la jaroj 1520-1530 en la regiono de Tirolo, kion sugestas la karakteriza dekoraĵo de la speco “plata tranĉo” (Flachschnitt). Temas pri plata basreliefo bildiganta la kapon de cervo inter kies kornoj trovigas krucifikso. La lita apogtabulo estas riĉigita per motivo de karduo kaj platplektaĵo. Laŭ muzeaj ekspertoj la lito estas unikaĵo ne sole en la skalo de Pollando. Oni aĉetis ĝin de privata kolektanto dank’ al la subvencio de la pola kulturministerio kaj komunumaj aŭtoritatoj. Dum la plej proksimaj semajnoj la valoran meblon eblas rigardi en la ekspozicio „Mors ianua vitae” (morto – la vivopordo) bildiganta la kistanajn sepultokutimojn. Poste kiel “lito de mortanto” la gotika meblo riĉigos la konstantan ekspozicion pri historio de medicino en Frombork.
El la elsendo 04.07.2014. Legas Milada
mezepoka lito
Varsovio gajnis la Eŭropan Biciklan Rivaladon
Varsovio gajnis la Eŭropan Biciklan Rivaladon 2014. Ĝi okazis en majo kaj partoprenis ĝin 32 eŭropaj urboj. La biciklistoj kadre de la kampanjo per plurfunkcia poŝtelefono aŭ la retejo endomondo.com povis registri siajn biciklajn traveturojn. La varsoviaj biciklistoj traveturis 300 mil kilometrojn, la duan lokon okupis Lodzo. La tieaj biciklistoj traveturis dum la monato 170 mil kilometrojn. Preskaŭ samtiom traveturis biciklistoj de Romo. Kadre de la tuta rivalado per biciklo oni traveturis en Eŭropo unu milionon 600 mil kilometrojn.
El la elsendo 01.07.2014. Legas Milada
Varsoviaj biciklistoj gajnis la rivaladon
Nederlandanoj avanas inter aĉetantoj de polaj grundoj
Inter la plej grandaj aĉetantoj de polaj grundoj troviĝas nederlandanoj, francoj kaj germanoj. Inter la eldonitaj permesoj fare de la ministerio por la internaj aferoj en 2013 temis pri grundoj agrikulturaj kaj arbaraj kun la surfaco de 697 hektaroj, aparte en la okcidenta Pollando. Eksterlandanoj akiris en pasinta jaro 320 permesojn, kiuj krom grundoj rilatis ankaŭ al aĉeto de loĝejoj, lokaloj de ĝenerala uzo, akcioj kaj kompanipaperoj. Dezirante aĉeti firmhavaĵojn (nemoveblaĵojn) eksterlandano devas elmontri firmajn kaj fortajn ligojn kun Pollando pere de geedziĝo, laboro en la estra personalo de entrepreno kun la eksterlanada kapitalo aŭ ekonomia agado realigata konforme al koncerna leĝo. En la jaroj 1990-2013 eksterlandanoj ricevis pli ol 24 mil permesojn por aĉeto de grundaj firmhavaĵoj kun la suma areo de 50 mil hektaroj.
El la elsendo 01.07.2014. Legas Milada
Nederlandanoj avanas inter acxetantoj de polaj grundoj
Polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj
Lunde en Gdansko okazis polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj kun la partopreno de la ĉefministroj Donald Tusk kaj Mariano Rajoy. Ili koncernis situacion en Ukrainio, ekonomian kunlaboron kaj energetikan sekurecon. Dum la konsultoj estis akceptitaj du dokumentoj. Komuna deklaracio pri kunlaboro rilate laboron kaj socian plitikon kaj intencoletero pri firmigo de kunlaboro koncerne defendon. Kadre de la konsultoj inter la ĉefministraj interparoloj okazis renkontiĝo de reprezentantoj de unuopaj ministerioj: pri laboro kaj socia politiko, regiona evoluo, nacia defendo, medio kaj mastrumado. La polaj-hispanaj konsultoj estis inaŭguritaj en 2003. La lastaj okazis en julio 2013 en Madrido.
El la elsendo 24.06.2014. Legas Milada
Polaj-hispanaj interregistaraj konsultoj