POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Tatry-montara Nacia Parko inter 30 plej bonaj en la mondo
Tatry-montara Nacia Parko okupis la 12-an lokon en la rangolisto de 30 plej bonaj naciaj parkoj de la mondo de CNN, kiu ne konsideras Usonon. Prilaborante la rangoliston oni i.a. konsideris iliajn naturajn kaj panoramajn valorojn, sekurecon kaj gastamon de lokaj loĝantoj. La unuan lokon okupis la argentina Iguazu, sur kies tereno troviĝas tropika arbarego kaj spektaklecaj akvofaloj. La unuajn 9 lokojn okupis naciaj parkoj en la suda Ameriko. Antaŭ la pola parko troviĝis i.a. Tikal en Gvatemalo, Galapagos w Ekvadoro, Cairngorms en Skotlando, Goreme en Turkio. Tatry-montara Nacia Parko estis establita en 1954 kaj ĝi etendiĝas sur la surfaco de pli ol 21 mil hektaroj. Ĉirkaŭ 70 procentojn de la surfaco okupas arbaroj kaj montaj pinoj, la ceterajn 30 procentojn almontaj herbejoj, rokoj kaj rojoj. Per la strikta protekto estas ĉirkaŭprenitaj ĉ. 11 kaj duona mil hektaroj, i.a. zono de altmontaj herbejoj kaj akrapintaj rokoj.
El la elsendo 09.09.2014. Legas Tomek
Tatry-montara Nacia Parko inter 30 la plej bonaj
La 75-jara datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito
La 1-an de septembro pasis la 75-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. Apartaj solenaĵoj okazis ĉe la promontoro Westerplatte, kiun kiel la unuan en 1939 atakis Germanio. Partoprenis ilin i.a. la prezidentoj de Pollando, Bronisław Komorowski kaj de Germanio, Joachim Gauk. Laŭ la pola prezidento la spertoj de la 2-a mondmilito havas signifon ankaŭ hodiaŭ, kiam ni frontas minacojn oriente for de la teritorio de la Eŭropa Unio kaj NATO. La germana prezidento memorigis rilate polajn militspertojn, ke neniu alia nacio ol la pola laŭ tioma skalo kaj tiom longe rezistis la germanan invadon, la strebadon de Hitler plene neniigi la ŝtaton, ekstermi ĝiajn elitojn kaj ekspluati la ceteran loĝantaron. Gauk memorigis, ke kiam antaŭ kvin jaroj sur Westerplatte kunvenis estroj de 20 eŭropaj ŝtatoj kaj registaroj ĉiuj kredis, volis kredi, ke ankaŭ Rusio povus fariĝi parto de komuna Eŭropo. La germana prezidento reliefigis ŝokon, kiun travivas Eŭropo lige kun tio, ke ĉe ĝiaj randoj daŭras militista konflikto favore al novaj limoj kaj nova ordo. Endanĝerigitaj estas stabileco kaj paco sur nia kontinento.
El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara
Novaj politikistoj en la Eŭropa Konsilio
Konforme al la prezentitaj lastvendrede spekulativadoj la gvidantoj de la Eŭropa Unio decidis konfidi la postenon de la estro de la Eŭropa Konsilio al la pola ĉefministro Donald Tusk. La estro de la unia diplomataro fariĝis la itala ministro por la eksterlandaj aferoj, Federica Mogherini. Ŝi transprenos la oficadon la 1-an de novembro kiam la nova Eŭropa Komisiono komencos sian oficperiodon. Donald Tusk transprenos novan funkcion por du kaj duona jaroj la 1-an de decembro. Nun li devas rezigini pri la posteno de la pola ĉefministro. Lastlunde la germana kancelieto Angela Merkel diris en Bundestag, ke la elekto de polo por la posteno de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio 25 jarojn post la paca revolucio en la Centra kaj Orienta Eŭropo havas grandan simbolan signifon.
El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara
Novaj politikistoj en la Europa Konsilio
Novaj politikistoj en la Eŭropa Konsilio
Konforme al la prezentitaj lastvendrede spekulativadoj la gvidantoj de la Eŭropa Unio decidis konfidi la postenon de la estro de la Eŭropa Konsilio al la pola ĉefministro Donald Tusk. La estro de la unia diplomataro fariĝis la itala ministro por la eksterlandaj aferoj, Federica Mogherini. Ŝi transprenos la oficadon la 1-an de novembro kiam la nova Eŭropa Komisiono komencos sian oficperiodon. Donald Tusk transprenos novan funkcion por du kaj duona jaroj la 1-an de decembro. Nun li devas rezigini pri la posteno de la pola ĉefministro. Lastlunde la germana kancelieto Angela Merkel diris en Bundestag, ke la elekto de polo por la posteno de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio 25 jarojn post la paca revolucio en la Centra kaj Orienta Eŭropo havas grandan simbolan signifon.
El la elsendo 02.09.2014. Legas Barbara
Novaj politikistoj en la Europa Konsilio
Lisbono, la plej gastama urbo en Eŭropo
Lisbono laŭ la enketo de Trip Advisor estis rekonita kiel la plej gastama urbo sur la malnova kontinento. En la monda skalo ĝi akiris la 3-an lokon post Tokio kaj Kapŝtado. La rezulto rezultis el opinio esprimita de 54 mil personoj ofte vojaĝantaj eksterlanden. La plej malamikaj por turistoj estis taksitaj Moskvo, Pekino kaj Marakeŝo. Lisbono – laŭ la usona televidstacio CNN – troviĝas krome inter 10 nesufiĉe aprecitaj urboj de la mondo. Inter vidindaĵoj de Lisbono la ekspertoj de CNN menciis aparte la muzeon de Calouste Gulbenkian kaj la turon Torre de Belem.
El la elsendo 26.08.2014. Legas Milada
Perforto rilate virinojn en EU
Ŝokaj konkludoj sekvas el la esploro „Perforto rilate virinojn en la Eŭropa Unio”, ĉar evidentiĝas ke je la seksa perforto estas en plej signifa grado endanĝerigitaj virinoj en la landoj, en kiuj estas envivigita/ata la genra ideologio. La esploro estis prilabrita de la unia Agentejo por la Fundamentaj Rajtoj inter 42 eŭropaj mil virinoj super la 15-a vivojaro. Evidentiĝas, ke en la landoj, en kiuj trude kaj sub la gvido de sociaj inĝenieroj enviviĝas la premisoj de genra edukado virinoj ne povas senti sin sekuraj fariĝante objekto de seksaj atakoj kaj perfortoj. En la landoj ĉi-rilate „malprogresaj”, en kiuj dominas tradiciaj valoroj virino ĝuas pli da respekto. Plej malmultaj virinoj kiuj spertis fizikan kaj seksan perforton troviĝas en Pollando, krome en Bulgario, Rumanio kaj Portugalio. Svedio kaj aliaj skaninaviaj landoj opiniataj, kiel la plej egalrajtaj notas la plej altan elcenton de perforto rilate knabinojn kaj virinoj. En Danlando, Finlando aŭ Svedio preskaŭ la duono de virinoj spertis fizikan kaj seksan perforton flanke de partneroj. Simile estas en Nederlando, Francio, Britio, Germanio kaj Estonio. En Pollando temas pri 19 procentoj.
El la elsendo 26.08.2014. Legas Milada
Varsovia loĝkolonio hejtota kaj provizota de sunpaneloj
La unua en Pollando loĝkolonio hejtata kaj provizata per la elektra energio helpe de sunpaneloj kreiĝos en Varsovio. Laŭ la projektodonintoj loĝante en unu el 155 domoj eblos ŝpari pli ol 6 mil zlotojn jare (pli ol 1400 eŭrojn). La unua preskaŭ memsufiĉa loĝkolonio „Eco Natolin” situanta en rekta najbareco de Natolin- kaj Kanaty-Arbaroj baziĝos sur renovigeblaj energifontoj. Ĝi etendiĝos sur la surfaco de 36 hektaroj. Ĉiu el la domoj disponos ekstere pri sunmodulo certiganta varman akvon somere kaj pri fotovolta modulo funkcianta kiel malgranda elektrejo. Pro la vintra hejtado respondecos modulo de varmopumpilo. La koron de la integrita sistemo funkcianta aŭtomate konsistigos la ĉefhejtejo kolektanta varmon el unuopaj instalaĵoj kaj distribuanta ĝin tra la tuta domo. Dank’ al ĉio ĉi la tuta investaĵo estos medioamika kaj la loĝkolonio emisios je ĉirkaŭ 900 tunoj da karbodioksido malpli ol simila setlejo hejtata per gaso.
El la elsendo 19.08.2014. Legas Tomek
Tomek Sunpanele hejtata logkolonio
Forlasi iluziojn, ke konfliktoj okazas nur ekster Eŭropo
Antaŭ la solena parado en Varsovio – lige kun la Festo de la Polaj Armeaj fortoj, la 15-an de aŭgusto – la pola prezidento Bronislaw Komorowski diris i.a.: “Ni ne povas vivi per iluzioj, ke militkonfliktoj okazas ie for. Ja en Eŭropo Rusio enkorporigis Kriemon. Ja en Eŭropo estis pafkrasxita pasaĝera avaidilo kun infanoj sur la ferdeko. Ni daŭre vivas en la mondo en kiu forto signifas pli ol leĝaro. La pola prezidento akcentis, ke ne povas esti tiel, ke Rusio okoble grandigas elspezojn por la miliaraj celoj dum NATO tiujn elspezojn malgrandigas”.
El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara
Forlasi iluziojn, ke konfliktoj okazas ekster Europo
La agadoj de prezidento Putin endanĝerigas Eŭropon
La ambasadro de Usono Stephen Mull deklaris, ke la agadoj de prezidento Putin endanĝerigas ne nur Pollandon, sed ankaŭ Eŭropon. Tial estas necesaj decidaj paŝoj rilate al la agadoj de Rusio. Se niaj sankcioj ne estas efikaj – diris la usona diplomato – necesos entrepreni pli decidajn paŝojn. Historio laŭ la usona ambasadoro en Pollano elmontras pri neceson de firma reagado.
El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara
Ambasadoro de Usono en Pollando pri sankcioj rilate Rusion
Generalo Polko reage je provokaj vortoj de rusa politikisto
Reference al la provokaj vortoj de rusa politikisto Zyrinowski generalo Roman Polko konfirmis en programo de TVP info, ke la rusaj scenaroj premisas, ke iliaj trupoj ektroviĝos en Pollando forpuŝante de sur la mapo Litovion, Latvion kaj Estonion. Kaj kvankam li deklaris distanciĝon disde la katastrofecaj vizioj li konfirmis, ke tiuj scenaroj estas ekzercataj. Ili celas psikologian efikon ĉe la rusa socio, tamen la manovroj, militistaj ekzercoj de Ruio kaj Belorusio antaŭ la ukraina krizo tian scenaron antaŭvidis. En ilia sekvo estus aplikota nuklea armilaro.
El la elsendo 15.08.2014. Legas Barbara
Gen. Polko reage je provokaj vortoj de rusa politikisto