POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Malkreskas la eŭropa bierproduktado
Laŭ la datumoj de Eurostat el la fino de aŭgusto 2026 en Eŭropo malkreskas la bierproduktado. En 2025 la uniaj landoj produktis 34,4 miliardojn da litroj da biero, je sep dekonoj de procento malpli ol en 2024. Plej multe da biero en la uniaj landoj produktis Germanio – 7,4 miliardojn da litroj kaj Hispanio – 5,3 miliardojn da litroj. Pollando plasiĝis je la tria loko kun 3,5 miliardoj da litroj. Sekve, la kvoto de Germanio en la totala unia bierproduktado egalis al 21,6 procentoj, de Hispanio al 15,5 procentoj kaj de Pollando al 10,2 procentoj. Malantaŭ Pollando lokiĝis Nederlando kun la bierproduktado egala al 2,4 miliardoj da litroj kaj Francio, kiu produktis 2,1 miliardojn da litroj da biero.
Laŭ Eurostat la kvin plej grandaj bierproduktantoj en la Unio – ĵus menciitaj – liveris preskaŭ 60 procentojn de la totala bierproduktado en la Unio en 2025. En la ĝenerala bierproduktado, 32,3 miliardojn da litroj da biero konsistigis drinkaĵoj pli ol 5-procentaj. La kvanto de biero malaltalkohola aŭ senalkohola egalis al 2,1 miliardoj da litroj.
El la elsendo 20.10.2026. Legas Maciek – 01′ 29″
Diplomatoj vizite en Bjalistoko
Inter la 9-a kaj la 11-a de oktobro 2026 Bjalistokon kaj la tutan podlaĥian vojevodion vizitis 31 ambasadoroj el la tuta mondo por konatiĝi kun la ekonomia potencialo de la urbo, ĝia akademia oferto kaj turismaj atrakciaĵoj. Inter la partoprenintoj estis i.a. ambasadoroj de Bosnio kaj Hercegovino, Meksiko, Angolo kaj Italio. La antaŭa simila renkontiĝo okazis en 2014, la nuna ebligis al gastoj el diversaj mondopartoj ĝisdate alrigardi kiel evoluas Bjalistoko kaj la vojevodio.
Unu el la gravaj punktoj de la vizito estis proksimigo de la eduka oferto de la bjalistokaj altlernejoj. Oni prezentis, kion la urbo ofertas al la eksterlandaj studentoj. Dilpomatoj vizitis ankaŭ Epi-Centro de la Scienco, kie ili konatiĝis kun la loka mastrumado, ĝiaj novumecaj solvoj kaj kun la ekonomia potencialo de la regiono. La komuna promeno tra Bjalistoko kun la urbogvidanto estis la okazo prezenti la historion de la urbo kaj ĝian plurkulturan heredaĵon.
Laŭ la urboaŭtotitatoj la vizito permesis ne sole prezenti la atutojn de la regiono, sed servis kiel spaco por estonta internacia kunlaboro de Bjalistoko kun partneroj el la mondo koncerne mastrumadon, edukadon kaj kulturon.
El la elsendo 20.10.2026. Legas Maciek – 01′ 28″
Eurostat pri la tropezo de la uniaj loĝantoj 2025
Komence de septembro Eurostat publikigis donitaĵojn rilate al la 2025-a jaro pri la obezeco de ĝiaj loĝantoj, kies BMI, tio estas indico pri la korpomaso atingis la nivelon 30. BMI estas mezuro, kiu rilatigas la korpan pezon al la alteco de homo.
La nivelon 30 en la pasinta jaro havis 16,3 procentoj de la uniaj loĝantoj ekde la 18-a vivojaro. Krome 35 procentoj de la populacio troviĝis en la antaŭobeza kategorio, tio signifas, ke ilia BMI-indico variis inter 25 kaj 30. Post la sumigo de la donitaĵoj pri obezeco kaj superpezo evidentiĝas, ke pli ol la duono de la plenkreska populacio de la Unio frontas la pezoproblemojn. Samtempe la problemo de superpezo kaj obezeco rilatas unuavice al viroj kaj egalas al 59,3 procentoj, sekve al virinoj. Temas pri 44, 6 procentoj.
La unuan lokon en ĉi tiu listo okupis Malto, en kiu obezecon suferis 26,6 procentoj de la populacio, Latvio – 24,6 procentoj, Finnlando – 23,2 procentoj. La plej malaltan nivelon de BMI oni notis en Italio – 7 procentoj, Greklando – 12,8 kaj Rumanio – 12,9.
En Pollando – laŭ Eurostat – al obezuloj kalkuliĝis 19,4 procentoj de la loĝantoj. En ambaŭ kategorioj la superpezo kaj obezeco – same kiel en la tuta Unio – en pli multo koncernis virojn. 17,4 procentoj da viroj suferis superpezon kaj 41,9 procentoj obezecon. Rilate virinojn tiuj indicoj egalis al 15,3 respektive al 29,3 procentoj.
Same en Pollando, kiel la tuta Unio – kompare al la lastaj esploradoj – tiuj indicoj bedaŭrinde kreskis.
El la elsendo 20.10.2026. Legas Milada – 03′ 09″
Pollando la plej granda unia produktanto de kukurboj
Unuavice en la polaj bazaroj, sed ankaŭ en amasvendejoj de kelka tempo aŭtune la rigardon logas pompaj kukurboj, alivorte melopepoj. Ekde 2020 Pollando fariĝis la plej granda produktanto de kukurboj en la Unio, kvankam la pola eksporto ne estas granda kaj varias de tri ĝis kvin mil tunoj jare.
Samtempe en 2025 la pola rikolto kovris 35 procentojn de la unia produktado de kukurboj. Malantaŭ Pollando la plej grandaj produktantoj de ĉi tiu legomo estas Francio, Hispanio, Germanio kaj Portugalio. Ili kune respondecis pri 86 procentoj de la unia produktado de kukurboj/melopepoj.
Kvankam Pollando ne eksportas multkvante kukurbojn, ĝiaj plej grandaj klientoj estas Italio kaj Germanio, sekve Slovakio kaj Ĉeĥio.
Laŭ Eurostat la surfaco de kukurbokultivado en Pollando en la jaroj 2015-2025 kreskis okoble – de 1,3 mil hektaroj ĝis 10,5 mil. La Landa Registro de kultivataj plantospecioj notas 36 diversajn kukurbovariantojn.
La populareco de kukurboj/melopepoj kreskas ne nur pro iliaj gustovaloroj, sed ankaŭ pro estetikaj valoroj, dekoraj valoroj. Sendube influas ĝin la populariĝinta en Pollando haloveno.
El la elsendo 10.10.2026. Legas Maciek – 01′ 33″
Nobel-pacpremio 2026 por Navanethem „Navi” Pillay
La norvega Nobel-komitato atribuis la nunjaran Pac-premion al la sudafrika juristino Navanethem „Navi” Pillay pro agado favore al paco kaj internacia leĝaro.
La 85-jara Navanethem „Navi” Pillay kontraŭbatalis apartismon en la Sudafrika Respubliko, ŝi estis juĝisto de Internacia Pun-kortumo kaj Alta Komisar o de la Unuiĝintaj Naioj por la Homaj Rajtoj. Plej laste ŝi prezidis la Esplorkomisionon de la Unuiĝintaj Naciojn pri la okupaciitaj palestinaj teritorioj, kiu pasintjare, t.e. en 2025 konstatis, ke Israelo en Gazao efektivigis genocidon.
La paca Nobel-premio estas unu el la plej gravaj distingoj en la mondo. Nunjare la Norvega Nobel-komitato elektis ŝin el inter 287 kandidatoj, inter kiuj duonon konsistigis organizaĵoj.
El la elsendo 10.10.2026. Legas Milada – 01′ 26″
2027, la Jaro de Kazimiera Bujwid
La pola parlamento deklaris, ke unu el la patronoj de 2027 estos Kazimiera Bujwid, la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis kreintino de la unua sur la polaj teritorioj knabina gimnazio, pretiganta junajn virinojn al superaj studoj. Ŝia 160-a naskiĝdatreveno pasos venontjare.
Pravigante la decidon pri ŝia elekto oni konstatis, ke dank’ al la agado de tiaj virinoj kiel Kazimiera Bujwid eblis konstrui la fundamentojn de moderna socio en Pollando. Dank’ al iliaj klopodoj post la regajno de la sendependeco en 1918 polinoj kiel la unuaj en Eŭropo povis aktive kaj pasive partopreni la balotojn – voĉdoni kaj kandidatiĝi.
Krom esti feministino kaj socia agantino Kazimiera Bujwid estis ankaŭ esperantistino kiel la edzino de Odo Bujwid, elstara bakteriologo kaj unu el la plej aktivaj membroj de la E-movado en Pollando. Dum la Universala Kongreso en Esperanto en Krakovo en 1912 la domo de la geedzoj Bujwid funkciis kiel organiza oficejo. Kazimiera Bujwid kunordigis la akceptadon de la venantaj por la Kongreso esperantistoj kaj gvidis loĝistikajn taskojn ligitajn kun ĉi tiu evento.
El la elsendo 10.10.2026. Legas Pamela – 01′ 41″
Pasejo por piedirantoj ĉe la pola-ceĥa limo
Komence de junio komencis funkcii nova piedira ponto ĉe la Olza-rivero en la suda Pollando. Tio signifas revenigon de la trafiko inter la pola loko Pogwizdów kaj la ĉeĥa Karwina-Łąki, post la paso de 70 jaroj, kiam pro la inundo estis detruita ligna piedira ponto. La 69-metra pasejo por piedirantoj kaj biciklistoj vasta je tri kaj duona metroj troviĝas jam en la reto de la internaciaj biciklaj trakoj. Estonte ĝi ligos la biciklan vojon de la ĉeĥa Cieszyn kun Jastrzębie-Zdrój en Pollando.
La nova piedira ponto, jam ricevinta la nomon Pasejo de la Najbaroj, estas ŝtala-betona konstruaĵo, kiu per ŝtalaj ŝnuroj estas ligita kun la betonaj pilonoj. Manko de ajnaj pilieroj en la riverfluejo garantias, ke kaze de subita leviĝo de la riverspegulo ĝi restos plene sekura.
El la elsendo 30.09.2026. Legas Gabi – 01′ 19″
Profesoro Arkadiusz Marciniak, nova prezidanto de EAA
Profesoro Arkadiusz Marciniak el Adam Mickiewicz-universitato en Poznano estis elektita kiel la nova prezidanto de la Eŭropa Societo de Arkeologoj. Li specialistiĝas pri la prahistorio, zoo-arkeologio kaj sociaj aspektoj de prahistoriaj agraraj socioj. Li gvidas i.a. multjarajn esplorojn ĉe la neolitika esplortereno Catalhoyuk, Turkio, unu el la plej malnovaj urboj de la mondo, troviĝanta sur la Monda Listo de Unesko.
La elekto okazis dum la antaŭnelonga kongreso de Eŭropa Societo de Arkeologoj, EAA en Ateno. EAA kreiĝinta en 1999 havas 1100 membrojn – arkeologojn kaj specialistojn kunlaborantajn kun arkeologoj – en eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj. Apartenas al ĝi sciencistoj, didaktikistoj, terenaj arkeologoj, konservistoj, muzeaj laborantoj kaj arkeologiaj studentoj. En 1999 EAA akiris la statuson de konsulta korpo de Konsilio de Eŭropo.
Profesoro Arkadiusz Marciniak plenumos la funkcion de EAA-prezidanto ĝis 2030.
El la elsendo 30.09.2026. Legas Maciek – 01′ 20″
Pola leĝo pri Artefarita Intelekto
La plej grava reguligo rilate la Artefaritan Intelekton en la monda skalo estas la unia AI Act el 2024, kiu kiel la unua laŭ la kontinenta perspektivo ordigas la principojn apliki ĉi tiun teknologion. Ĝi validas en ĉiuj uniaj landoj. Samtempe ĉiu el la landoj memstare kreas kontrolstrukturojn por ĝia funkciado en la propraj landoj. Pri ili disponas jam i.a. Danlando, Finnlando, Italio. En Pollando ĉi-somere estis establita tia kontrolorgano, kiu estas Komisiono por Evoluo kaj Sekureco de la Artefarita Intelekto.
La nova organo ne nur rolos kiel gardanto de la reguligoj, sed ankaŭ kiel institucio de dialogo inter teknologio kaj leĝaro, certigonta kompleksan superrigardon pri la tuta reguliga sistemo ligita kun AI-Act. Al ĝiaj taskoj apartenos i.a. akceptado kaj traktado de plendoj, kontroloj kaj proced-iniciato rilate malobservojn, administraciaj decidoj kaj agadoj subtenantaj la evoluon de AI-sistemoj en Pollando.
La pola parlamento en la ĵusaj tagoj nomumis ĝian unuan prezidanton. Pamela Krzypkowska estas eksperto pri AI, specialisto pri ciferecigado kun riĉaj spertoj pri AI kaj novaj teknologioj en la privata kaj publika sektoroj. Aldonendas, ke ŝi estas esperantistino kunlaboranta kun nia redakcio. En la konsisto de la Komisiono troviĝos krome reprezentanoj de landaj reguligaj oficejoj: Oficejo por la Protekto de Konkurenco kaj Konsumantoj, Oficejo por la Elektronika Komunikado, Komisiono por la Financa Kontrolo kaj Landa Konsilio pri Radiofonio kaj Televido.
El la elsendo 30.09.2026. Legas Milada – 02′ 49″
Prof. Aleksander Deptuła, nova eksperto de WHO
D-ro Aleksander Deptuła, profesoro de la toruna Universitato Nikolao Kopernik, kaj la nacia konsultanto pri medicina mikrobiologio, estis invitita al la eksperta-konsulta grupo de la Monda Sanorganizo.
La nomumo rilatas al la projekto Antimikroba Administrado, Infektopreventado kaj Kontrolo (AMS-IPC), realigata kun la subteno de la programo EU4Health. Ĝia celo estas plifortigi agadojn koncerne la respondecan aplikadon de antibiotikoj. Temas ankaŭ pri la antaŭmalhelpado kaj kontrolo de infektiĝoj en sanprotektaj centroj.
Kadre de la projekto, ekspertoj estos vizitantaj eŭropajn hospitalojn kaj observos kiel estas organizita la laboro rilate al la antibiotika terapio kaj al la infektokontrolo. Ilia tasko estos identigi spacojn postulantajn plibonigon kaj sekve doni subtenon al sancentroj en prilaborado kaj envivigo de taŭgaj solvoj.
La konsultanoj interŝanĝos siajn spertojn kaj dividos, kunhavigos sukcesajn praktikojn. Dank’ al tio konoj kaj praktikoj de unuopaj landoj estos utiligitaj por perfektigi la protektadon de pacientoj en pliaj eŭropaj sancentroj.
El la elsendo 20.09.2026. Legas Maciek – 01′ 23″
