Novaĵoj
Mallonge_19.04.2016
Prezidento Andrzej Duda lunde vespere revenis post la dutaga vizito en Bulgario. La lundaj interparoloj i.a. kun la prezidento de Bulgario, Rosen Plewneliew koncernis proksimiĝantan pintrenkonton de NATO en Varsovio, firmigon de la duflanka kaj regiona kunlaboro, firmigon de la infrastrukturaj kaj energetikaj ligoj kadre de la kunlaboro de la ŝtatoj de Adriatiko, Baltiko kaj la Nigra Maro. La interparoloj koncernis ankaŭ migrokrizon. Dum la dimanĉa renkontiĝo kun la pola kolonio en la pola ambasado prezidento Duda distingis ses personojn pro elstaraj meritoj en la popularigado de la pola kulturo inter poloj loĝantaj en Bulgario.
Investaĵo Baltic Pipe
Post la lunda renkontiĝo de la pola ĉefministro kun la ĉefministro de Danlando, Lars Lokke Rasmussen Beata Szydło reliefigis la strategian signifon de la investaĵo Baltic Pipe, kiun realigas kune polaj kaj danaj firmaoj. Ĝi ligos danan kaj polan gasosistemojn, laŭ kiu estos transportata i.a. gaso el norvegaj provizoj. Oni parolis ankaŭ pri la problemo de enmigrantoj kaj pri la afero de la regiona sekureco post la incidentoj super Baltiko kun partopreno de rusaj aviadiloj. Lars Lokke Rasmussen donis la atenton al la reciprokaj polaj-danaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj koncerne kiujn ekzistas eblo de intimigo.
El la elsendo 19.04.2016. Legas Krystyna – 1’39”
Ĉiu kvara eŭropano vivas rande de mizero
La unia Eurostat publikigis la raporton, en kiu ĝi elmontras, ke eĉ 122 milionoj da eŭropanoj estas minacitaj de mizero aŭ socia ekskludo. Tio signifas malpli ol ĉiun kvaran loĝanton de la Unio. La plej malbone la situacio aspektas en Rumanio kaj Bulgario. Pollando troviĝas en la mezo de la listo kaj havas la rezulton je unu procento pli bonan ol elmontris tion la antaŭa raporto, sed daŭre ĝi foras disde skandinaviaj landoj kaj eĉ Ĉeĥio, en kiu tiu problemo koncernas 14 procentojn de la loĝantoj. En Pollando 24,7 procentoj de personoj estas minacitaj de mizero aŭ ekskludo. En plimulto de la landoj la plej multe endanĝerigitaj estas infanoj, nome en la tuta unio tiu problemo rilatas al preskaŭ 28 procentoj de infanoj kaj nur al 17 procentoj de plenkreskuloj. 122 milionoj da uniaj loĝantoj vivantaj rande de mizero aŭ ekskludo signifas 24,4 procentojn de la socio. Ĉiuj donitaĵoj el la raporto devenas el esploro pri enspezoj kaj vivkondiĉoj en la eŭropuniaj landoj, okazigata ĉiujare inter ĉiuj membraj ŝtatoj.
El la elsendo 12.04.2016. LegasTomek – 1’18”
La unua paŝo por reaktivigi la ŝipkonstruan industrion
La Ministrokonsilantaro akceptis projekton de la ŝipkonstrurilata leĝo, kiu la laŭ la registaro estos la unua paŝo reaktivigonta grandan ŝipkonstruan industrion en Pollando. La registara leĝpropono – konforme al la antaŭbalotaj promesoj – antaŭvidas avantaĝajn impostoproponojn por entreprenistoj kaj kreon de specialaj ekonomiaj sferoj. Ĝi estas unu el la elementoj de la prezentita de la registaro Plano favore al Respondeca Evoluo, konforme al kiu la ŝiponkonstrua industro denove fariĝos unu el la fundamentoj de la pola mastrumao. En ŝipfarejoj kaj kunlaborantaj kun ili firmaoj laboron trovos ĉirkaŭ 3 mil personoj.
El la elsendo 12.04.2016. Legas Milada – 0’55”
La 6-a datreveno de la katastrofo apud Smolensko
Hodiaŭ pasas 6 jaroj post la plej tragedia katastrofo en la postmilita Pollando, kiam apud Smlensko la 10-an de aprilo 2010 pereis 96 membroj de la pola delegacio omaĝonta la viktimojn de Katyń krimo. En la katastrofo pereis i.a. prezidento Lech Kaczyński, lia edzino Maria, la lasta pola prezidento en elmigrejo Ryszard Kaczorowski. La saman tagon posttagmeze antaŭ la prezidenta palaco en Varsovio komencis kolektiĝi poloj por unuiĝi en funebro kaj omaĝi la memoron de prezidento Kaczyński. Lige kun la hodiaŭa datreveno sur la Prezidenta Palaco estas malkovrita tabulo omaĝanta prezidenton Kaczyński. La solenaĵoj memorigantaj la pereintajn reprezentantojn de la pola elito okazas en kelkcent lokoj en Pollando kaj eksterlande. Sur la sidejo de la Komandantaro de la Garnizono Varsovio estis muntita instalaĵo kun nigraj-blankaj fotoj de ĉiuj 96 viktimoj de la katastrofo. La nunjara solenaĵo okazas en nova situacio. Pro la laboro de la novestablita komisiono esploranta la katastrofon apud Smolensko la publika opinio estas informata pri prisilentata vero, mensogoj aj falsadoj ĉi-rilataj de la antaŭe reganta skipo.
El la elsendo 10.04.2016. Legas Barbara – 1’41”
Skanalo ĉirkaŭ donitaĵoj el Mossack Fonseca
El dokumentoj, kiuj traiĝis el la panama kancelario Mossack Fonseca rezultas, ke ne sole korporacioj, sed ankaŭ politikistoj kaj privataj personoj laŭ giganta skalo evitas la impostopagadon. Internacia Konsorcio de Esplorĵurnalistoj analizis 11, 5 milionojn da domkumentoj, kiuj koncernas la periodon de la lastaj 40 jaroj. Inter la klientoj de la kancelario troviĝas 143 politikistoj kaj iliaj proksimuloj. Inter ili estas 12 eksaj kaj aktualaj estroj de la ŝtatoj kaj registaroj. Ĵurnalistoj taksas ekzemple la aktivojn de Vladimir Putin en la impostparadizoj je du miliardoj da dolaroj. La servojn de Mossack Fonseca estis utiligontaj i.a. prezidento de Ukrainio aŭ ĉefministro de Islando, la plej gravaj membroj de ĉina komunista partio. En la skandalo difinita kiel „Panama Papers” aperas nomoj de homoj el la mondo de sporto, aperas ankaŭ nomoj de poloj.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Milada – 1’20”
Pliboniĝo sur la pola labormerkato
En la lasta jarkvarono de 2015 sur la pola labormerkato estis notita videbla pliboniĝo. Laŭ raporto de la Nacia Pola Banko senlaboreco proksimis al la historia minimumo dum kreskanta profesia aktiveco. Samtempe ĉiam pli da personoj estis enlaborigitaj baze de kontraktoj tempe ne limigitaj. Denove kreskis bezonateco je laboro, ĉefe pro pli alta profesia aktivco de personoj antaŭ la emerita aĝo. Pliboniĝo de la situacio ligiĝas kun la progresanta ekonomia vigliĝo kaj konstanta kresko de merkata bezonateco je laborantoj. Laŭ la donitaĵoj de la Oficejo de Investaĵoj kaj Ekonomiaj Cikloj (BIEC) daŭre malkresos senlaboreco. Elmontras tion tendencoj sur la labormerkato notitaj en la lasta jaro.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Milada – 1’02”
Usono grandigos siajn kontinentajn fortojn en Eŭropo
La usona armea komandantaro en Eŭropo – EUCOM informis, ke Usono en februaro 2017 komencos firmigi siajn kontinetajn fortojn en Eŭropo per kontinua, rotacia alidirektado de blendbrigadoj, sekve de kio ili kreskos ĝis tri blendbrigadoj. Estis ankaŭ decidite, ke la kontinentaj trupoj de Usono komencos ankaŭ stapladi militistajn akcesoraĵojn en siaj ekstrmsituantak staplejoj en Eŭropo por la uzo kaze de neceso. La aferprezentanto de la Pentagono, Laura Seal deklaris, ke tio signfas kontinuan ĉeeston de blendbrigado en la Orienta Eŭropo. La partoprenontaj en la 9-monataj rotaciaj brigadoj estos ekipitaj per propra moderna ekipaĵaro. Tiu plano emfazas firman kaj ekvilibran rilaton de Usono al la demando pri garantioj por ĝiaj aliancanoj.
El la elsendo 05.04.2016. Legas Tomek – 0’49”
Post atencoj en Bruselo
La urbestro de Bruselo Yvan Mayeur deklaris hodiaŭ, ke post la lastaj teroristaj atencoj la ĉefurbo de Belgio povas ne reveni al. normaleco. Li interparolis kun la prezidanto de Parizo Anne Hidalgo pri enteprenitaj agadoj post la pasintjaraj islamistaj atencoj en la franca ĉefurbo, sekve de kiu pereis 130 personoj. La interparolon antaŭmis minuto de silento omaĝanta la viktimojn de la bruselaj atencoj el la 22-a de marto, sekve de kiuj mortis 35 personoj kaj ĉ. 340 estis vunditaj. Estis omaĝitaj la viktimoj de la lastdimanĉa terorista atenco en Pakistano.
El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada – 0’54”
Forigita rajto forpenadi infanojn pro mizero
Prezidento Andrzej Duda subskribis leĝon, prilaboritan en la Justicministerio, kiu koncernas ŝanĝojn en la Familia kaj Protekta Kodo. La amendo enkondukis malpermeson forprenadi infanojn de familioj ekskluzive pro ilia materiala situacio. Tiu ĉi decido apud la programo „Familio 500+” estis i.a. menciita en la ekspozeo de ĉefministro Beata Szydło. La menciita amendo estas la unua projekto prilaborita de la justicministerio kun la celo plibonigi la situacion de polaj familioj. La kolektivo por Protekto de la Familiaŭtonomio kaj famila vivo laboras pri laŭvicaj ŝanĝoj, kiuj celas forigi patologiojn, kiuj kaŭzas fidoperdon de la polaj familioj al la ŝato.
El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada
Pliaj atakoj de ekstremaj islamistoj
Dum la Paska Dimanĉo rezulte de la terorista atako en Pakistano pereis pli ol 70 personoj kaj pli ol 300 estis vunditaj, ĉefe virinoj kaj infanoj. Islamaj ekstremistoj deklaris, ke ilia celo estis mortigo de laŭeble multaj kristanoj. La kondolencajn depeŝojn al la pakistanaj aŭtoritatoj sendis la prezidento de Pollando, Andrzej Duda kaj la ministro por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski. Ambaŭ politikistoj forte kondamnis ĉiujn formojn de terorismo, kies viktimoj estas senkulpaj kaj senpovaj homoj.
El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada – 0’45”
Mallonge
Minaco de pliaj atencoj
La t.n. islama ŝtato intencas serion da atencoj en Eŭropo. Laŭ la agentejo AP tiucele estis instrukciitaj almenaŭ 400 teroristoj. Ilia celo estas elvoki maksimuman kaoson. Unu el tiaj teroragoj estis malebligita de francaj servoj. Laŭ laborantoj de la eŭropaj kaj irakaj invigilservoj en Eŭropo funkcias kelkaj sendependaj ĉeloj de la islama ŝtato. Iliaj estroj estas personoj uzantaj la francan lingvon, ligitaj kun la landoj de la Norda Afriko, Francio kaj Belgio.
Uniaj landoj debatis en Bruselo
Du tagojn post la sangoverŝaj atencoj en Bruselo la belga polico okazigis laŭvicajn kontraŭteroristajn operacojn. Ĵaŭde en Bruselo la estro de la pola ministerio por la internaj aferoj, Mariusz Błaszczak partoprenis la eksterordinaran renkontiĝon de la estroj de la unilandaj ministerioj por la internaj aferoj. Ĝia celo estis priparoli la konsekvencojn de la mardaj atencoj. Pollando, kiel informis ministro Błaszczak estas por rapida envivigo de la eŭropa sistemo de interŝanĝo de pasaĝerdonitaĵoj kaj por firmigo de la kunlaboro de la invigilservoj en batalo kontraŭ terorismon.
El la elsendo 25.03.2016. Legas Krystyna – 1’30”
Kontraŭ la malŝparado de nutraĵoj
La registaro prilaboras leĝon, kiu ebligos al produktantoj kaj vendistoj transdonadi troajn nutraĵprovizojn al organizoj helpantaj al mizeruloj kaj homoj bezonantaj. Aktuale daŭras pri ĝi la preparlaboroj. Kiel informis la ĉefministro Beata Szydło ili referencas al solvoj aplikataj en multaj eŭropaj landoj. Nova leĝo ebligos al produktantoj de nutraĵoj kaj iliaj vendistoj transdonadon de nutraĵsuperaĵoj al eksterregistaraj organizoj, institucioj de la socia helo kaj komunumoj, kiuj okupiĝos pri plia distribuado. Aktuale ĉi-specaj nutraĵoj estas ofte malŝparataj kaj detruataj.
El la elsendo 22.03.2016. Legas Milada – 0’54”
Terorista atako en Brukselo
Bruselo marde matene fariĝis celo de teroristaj atakoj. En du sinsekvaj atencoj en la flughaveno Zaventem kaj ĉe la metroo-stacio Maelbeek, proksime al la uniaj institucioj, pereis 34 personoj kaj pli ol 200 (inter kiuj tri poloj) estas vunditaj. Belga policio traserĉas domojn kaj serĉas personojn, kiuj povus esti ligitaj kun la atencoj. Estis anoncita la plej supera nivelo de la terorista alerto, estis fermitaj limoj kun Francio kaj Nederlando. Sian respondecon pro ambaŭ atencoj deklaris la t.n. islama ŝtato. El la tuta Eŭropo, el la mondo direktiĝas al la belgaj aŭtoritatoj kondolencaj vortoj. Prezidento Andrzej Duda metis florojn antaŭ la belga ambasado en Varsovio. En sia kondolenca mesaĝo al la Reĝo de belgoj, Filipo la 1-a en sia propra nomo kaj en la nomo de la pola nacio Andrzej Duda skribis i.a., ke „teroroagoj celitaj kontraŭ senkulpaj viktimoj kaj fundamenaj valoroj, sur kiuj estas konstruita Eŭropo postulas komunan reagon. Fronte al neniel pravigita perforto ni devas defendi nian civiizacion”. La uniaj ŝtatestroj kaj registarestroj certigis en komuna deklaro, ke la Eŭropa Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj staras solidare ĉe Belgio. Ili esprimis la decidfirmecon fronti la minacon per ĉiaj necesaj rimedoj. Reprezentantoj de la plej superaj polaj aŭtoritatoj certigas, ke ne ekzistas informoj pri endanĝerigo de Pollando aŭ argumentoj por altigi la nivelon de la terorisma alarmo. En Varsovio debatis Registara Sekureccentro. Pli intensaj kontroloj estis tamen enkondukitaj en stacidomoj kaj flughavenoj.
El la elsendo 22.03.2016. Legas Barbara – 2’07”
Obama sur Kubo
La kuba gvidanto Raul Castro alvokis lastlunde la usonan prezidenton Barak Obama forigi la embargon rilate Kubon. Ambaŭ gvidantoj dum la renkontiĝo en Hvano deklaris la deziron de plia normaligo de la rilatoj inter siaj landoj. La malakorda punkto koncernis la homajn rajtojn. Usono ŝiris la diplomatiajn rilatojn kun Kubo dum la prezidenta oficado de Dwight Eisenhower en 1961-a jaro, kio ligiĝis kun kresko de tensioj kun la revolucia registaro de Fidel Castro. La nuna vizito de Obama estis la unua vizito de la usona prezidento post 88 jaroj. Ĝi konformas al la usona politiko de malfermiĝo rilate al la landoj de la Latina Ameriko.
El la elsendo 22.03.2016. Legas Milada – 1’31”
Rezolucio de la pola Sejmo omaĝe al poloj savantaj judojn
Lastmerkrede la pola Sejmo omaĝis la memoron de poloj, aparte de tiuj, kiuj savante dum la 2-a mondmilito judojn kondamnitajn je ekstermo revenĝe pereis el la manoj de la germana okupaciinto. La rezolucio estis proklamita per aklamo okazis antaŭtage de la inaŭguro de la muzeo de Poloj savantaj judojn en la loko Markowa. Tie la 24-an de marto 1944 germanaj ĝarndarmoj murdis 8 judojn kun kaŝantaj ilin: Józef Ulm kaj lia edzino en la lasta monato de gravedeco. Estis murditaj 6 iliajn gefiloj, el kiu la plej aĝa havis 8 jarojn. La rezolucio memorigas, ke nun daŭras beatiga procezode Ulm-familio, ke postmorte ili estis distingitaj de Pollando kaj Israelo kaj ke en 2013 sur la paĝoj de la Instituto Yad Vashem aperis teksto „La krimo kontraŭ Ulm, kiam la tuta familio estis murdita kune kun la kaŝataj de ili judoj – fariĝis simbolo de la pola ofero kaj maritreco dum la 2-a mondmilito”. En tiu ĉi kunteksto – oni substrekas en la rezolucio de la Sejmo – „aperantaj mensogaj vortumoj pri „polaj mortotendaroj” aŭ „pola SS” elvokas la plej profundan indignon kaj meritas hontmakuligon”, tial „necesa estas intensigo de batalo kontraŭ negativaj stereotipoj kaj kaluminado de Pollando, en kio helpos la nova Institucio”.
El la elsendo 18.03.2016. Legas Milada – 1’57”
Pli bona prognozo de ekonomia kresko
La Banko Morgan Stanley altigis la prognozon de ekonomia kresko por Pollando ĝis 3,6 procentoj kompare al la origine prognozitaj 3,2 procentoj. Tio ligiĝas i.a. kun la registara demografia programo Familio 500 plus. En la kancelario de la ĉefministro Szydło okazis lastlunde renkontiĝo dediĉita al proksimiĝanta envivigo de la programo (ekde la 1-a de aprilo), kiun partoprenis vojevodoj kaj urbprezidantoj kaj i.a. ministroj por la familio, por la laboro kaj socia politiko kaj por la inernaj aferoj. Nur en la nuna jaro al la polaj familioj trafos pli ol 17 miliardoj da zlotoj. Tiu mono reaperos sur la merkato. Laŭ analizantoj de la banko Morgan Stanley dank’al tio je ĉirkaŭ 1 procento kreskos la Landa Produkto Brutte.
El la elsendo 15.03.2016. Legas Milada – 1’5″
Bona kresko de la pola eksporto
Laŭ informoj de la Ĉefa Statistika Oficejo la supereco de la pola eksporto rilate importon en januaro 2016 egalis al 3,68 miliardoj da eŭroj. Eksporto, kiu en 2015 egalis al 178,71 miliardoj da eŭroj en la jara konsidero kreskis je 7,8 procentoj. Dominadon de eksporto rilate importon Pollando notas kun plej grandaj eksportaj gigantuloj Germanio, Nederlando au Francio. Plej granda kresko de eksporto en 2015 estis notita sur la merkatoj de Hispanio, Nederlando kaj Britio. En la pola eksporto malkreskas la signifo de Rusio. Laŭ prognozoj de KUKE (Asekura Korporacio de Eksportaj Kreditoj) en 2016 la pola eksporto kreskos ĝis la nivelo de 186,1 miliardoj da eŭroj.
El la elsendo 15.03.2016. Legas Milada – 1’11”
Spezoj per la polaj grundoj
La Ministrokonsilantaro akceptis la projekton de leĝo pri la grundspezo, kiu premisas la frostigon de vendebleco de la ŝtataj grundoj por la 5-jara periodo. Principe aĉetantoj de la agikulturaj nemoveblaĵoj estos nur indiviuaj agrikulturistoj. La leĝprojekto prilaborita de la ministro por la agruikulturo celas firmigi la protekton de kultiveblaj grundoj kontraŭ spekulacia elaĉetado de ili fare de landaj kaj eksterlandaj, fizikaj kaj juraj personoj kaj ĉesigo de malfavoraj ŝanĝoj en la agrikultura strukturo. Unu el la motivoj de novaj leĝaj reguligoj estas la fakto, ke ekde la 1-a de majo 2016 ĉesas funkci la 12-jara protektoperiodo por aĉetado de kultiveblaj grundoj fare de eksterlandanoj.
El la elsendo 08.03.2016. Legas Tomek – 0’50”
Pintrenkonto pri problemoj de enmigrado
La Eŭropa Unio kaj Turkio ne sukcesis atingi interkompreniĝon dum la 12-hora pintrenkonto en Bruselo. La gvidantoj de 28 ŝtatoj kaj la turka ĉefministro laboros pri la prezentitaj de Turkio proponoj dum la plej proksimaj tagoj. Detalaj solvoj estas ellaborotaj antaŭ la pintrenkonto planita por la 17-a kaj 18-a de marto. Laŭ la pola ĉefministro, Beata Szydło se la detala unia-turka plano estos interkonsentita kaj sekve envivigata estas la espero pri normala funkciado de Schengen-sfero. Laŭ ŝia postulo en la komuna deklaro troviĝas la vortumo, ke la uniaj landoj ne estos devigataj akcepti novajn enmigrantojn dum realigado de estonta interkompreniĝo kun Turkio.
El la elsendo 08.03.2016. Legas Krystyna – 0’54”
Eŭropa Memortago pri Justuloj (2016)
Dum la solenaĵoj de la nunjara Eŭropa Memortago pri Justuloj, organizita de la Domo de Renkontiĝoj kun Historio en Varsovio estis anoncitaj la nomoj de personoj, kies memoro estos omaĝita en la varsovia Ĝardeno de Justuloj. Temas pri Władysław Bartoszewski, kapitano Witold Pilecki kaj pastro Jan Zieja. Konforme al la ideo de la tago temas pri personoj, kiuj riskante la propran vivon savis la vivon de aliaj, defendis la homan dignon en la epoko de la germana nazia kaj komunista totalismoj, en la epoko de la homekstermado kaj amasmurdoj kaj dum ĉiuj krimoj kontraŭ la homaro en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. La koncepto Justulo la unuan fojon aperis en Memorialo de Yad Vashem. Ekde 1963 ĝi atribuas la titolon Justulo inter la Nacioj de la Mondo. Inter 25 mil distingitaj per ĝi eŭropanoj pli ol 6,6 mil estas poloj. La 17-an de marto en la loko Markowa, en la sudorienta Pollando estos inaŭgurita Muzeo omaĝanta la memoron de la polaj justuloj, kiu portas la nomon de 8 persona Ulm-familio – murdita de germanoj kun 8 kaŝataj de ili judoj. En la murdomomento la edzino de Witold Ulm estis en la lasta monato de gravedeco kaj iliaj 6 infanoj aĝis de unu kaj duona ĝis ok jaroj. La solenaĵojn partoprenos prezidento Andrzej Duda kaj delegacioj el Israelo, Usono, Kanado kaj Germanio. Lige kun la Eŭropa Memortago de Justuloj en la Centro de Dialogo de Marek Edelman en Lodzo okazis dutagaj solenaĵoj. Lastlunde estis inaŭgurita edukprojekto „Raporto 2016: Justulo” dediĉita al memoro de poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Temas pri poloj distingitaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo, pri tiuj kiuj ne plenumis postulatajn distingokriteriojn, pri tiuj, kiuj estis forgesitaj. Tiuokaze estis eldonita la unua numero de jarkvaona revuo dediĉita al ili, por kiu tekstojn verkis lernantoj de lodzaj supergimnaziaj lernejoj. Ĝi estos distribuata inter lernejoj kaj institucioj kunlaborantaj kun la Centro. Dum la tuta 2016-a jaro junuloj ligitaj kun la projekto animos kaj kunkreos eventojn ligitajn kun la temo Justuloj. Estas planataj ekspozicioj, filmprezentoj, prelegoj kaj serĉado de Justuloj en la nuntempa mondo.
El la elsendo 08.03.2016. Legas Milada – 3’25”
Poloj favore al la laboro de la registaro
La registaro konvinkis polojn al siaj ideoj. La opinisonda CBOS demandis en februaro, kiuj ŝanĝoj proponitaj de la registaro favoros la mastrumadon kaj socion. La rezultoj estas unusignifaj por la kabineto de Beata Szydło. Eĉ 94 procentoj de la enketitoj subtenas la ideon de senpagaj medikamentoj por personoj pli ol 75-jaraĝaj. 8 je 10 enketitoj deklaras sin por la demografia programo baldaŭ enviviĝonta „Familio 500 +” kaj por malaltigo de emerita aĝo. 75 procentoj estas por altigo de enspezkvoto impostolibera. Malpli, ĉar nur 42 procentoj estas por kroma banka kaj komerca imposto, kio ligiĝas kun timo pri pli altaj prezoj. Tamen la ŝlosilaj projektoj de la registaro estas subtenitaj de pli ol 95 procentoj de la balotintoj.
El la elsendo 04.03.2016. Legas Krystyna – 1’2″
Mallonge: Memortago pri Perfiditaj Soldatoj (1945-56), 2016 – Jaro de la Pola-Hungara Solidareco
La Nacia Memor-Tago pri Soldatoj Perfiditaj
La 1-an de marto okazis la ĉefaj solenaĵoj de la Nacia Memortago pri Soldatoj Perfiditaj, t.e. patriotaj soldatoj, kiuj estis persekutataj kaj mortkondamnataj de la komunistaj aŭtoritatoj. La solenaĵoj okazis ĉe la Tombo de Nekonata Soldato, en la enterigoloko de la murditaj soldatoj fare de sekurecorganoj en la jaroj 1945-56 ĉe la tombomuro de Powązki-tombejo, kaj en la Arĥikatedralo de s-ta Johano en Varsovio.
2016 – Jaro de la Pola-Hungara Solidareco
Omaĝe al la 60-jariĝo de la kontraŭkomunista elano en Poznano en junio 1956 kaj la 60-jariĝo de la insurekcio en Hungario en oktobro/novembro 1956 la Nacia Asembleo de la Pola Respbliko kaj la Nacia Asembleo de Hungario proklamis la 2016-an Jaro de la Pola-Hungara Solidareco. La 19-an de februaro deklaris tion la pola Sejmo, la 29-an de februaro la hungara Nacia Asembleo.
El la elsendo 01.03.2016. Legas Maciek – 1’03”
Naskiĝdatrevenaj koncertoj omaĝe al Frederiko Chopin
Okaze de la 206-a naskiĝdatreveno de Frederiko Chopin, la 1-an kaj 2-an de marto en la Varsovia Filharmonio estis planitaj koncertoj de laŭreatoj de la lasta Internacia Chopin-konkurso, Seong-Jin Cho el Koreio kaj Charles Richard-Hamelin el Kanado. Koncerto de Seong-Jin Cho estis planita por la marda vespero, tiu de Charles Richard Hamelin por la vespero merkreda. La marda koncerto de la korea laŭreato paralelos kun lanĉo de la diskoalbumo, enhavanta liajn konkursajn prezentiĝojn kadre de la t.n. Blua Serio enhavanta portretojn de la plej interesaj figuroj de Chopin-konkursoj. Ankaŭ la konkursa porterta KD de la kanada pianisto estos jam aĉetebla. Pli frue, nome marde tagmeze Chopin-muziko aŭdiĝis en la 2-a programo de la Pola Radio emisianta rekte el la naskiĝloko de Chopin, Żelazowa Wola recitalon de Tobias Koch. La germana pianisto specialistiĝas pri la t.n. historia plenumo. Li ludis la fortepianon de Broadwood el 1853, la plej nova akiraĵo de Chopin-Instituto. La koncerton en Żelazowa Wola partoprenis ankaŭ la pola finalano de la lasta Chopin-konkurso, Szymon Nehring. La martaj koncertoj enkondukas jam al grandaj artaj eventoj de la 12-a Internacia Muzikfestivalo „Chopin kaj lia Eŭropo” en aŭgusto 2016, kiam la publiko denove aŭdos ĉiujn laŭreatojn de la lasta Chopin-konkurso.
El la elsendo 01.03.2016. Legas Milada – 2’03”
Rasmussen; minacoj ligitaj kun Nord Stream 2
La eksa NATO-estro, Anders Fogh Rasmussen avertas kontraŭ minacoj ligitaj kun energetika dependeco de Eŭropo de Rusio, elmontrante la konstruadon de la gasokondukilo Nord Stream 2 erara. Laŭ Rasmussen la eŭropaj landoj estas forte dependigitaj de la energiimporto el Rusio, kio i.a. influas la uniajn diskutojn pri sankcioj rilate ĉi tiun landon kaj la unian starpunkton koncerne Ukrainion. Laŭ la eksa ĝenerala sekretario de la Pakto la konstruado de Nord Stream 2 estas projekto, kiu kontraŭas grandigon de la eneregtika sekureco de Eŭropo kaj samtempe elmontras mankon de solidareco inter la uniaj landoj. Liaopinie 60 procentoj de la uniaj rimadoj por importi energetikajn krudaĵojn celas aŭtoritarajn reĝimojn. Estas necese trovi alternativon por la importata energetiko. Ramussen substrekis, ke la Unio devas variigi la liverfontojn unuflanke kaj aliflanke uzi la proprajn provizojn, ekz. biofuelojn.
El la elsendo 01.03.2016. Legas Milada
La 2016a jaro dediĉita al marĉoj en la Nacia Parko de Biebrza-rivero
La 2016-a jaro en la Nacia Parko de Biebrza-rivero protektanta konatajn kaj valorajn humidajn terenojn estas dediĉita al marĉoj. La Parko pretigis edukeventojn pri la signifo de marĉoj, ĝi ankaŭ realigas projektojn, kies sekvo estos pli bona utiligo de akvo en la medio. La tieaj marĉoj apartenas al la plej konataj en Eŭropo kaj en la mondo. La Nacia Parko de Biebrza-rivero estas la plej granda nacia parko en Pollando kaj ekde 1995 troviĝas sur la listo de internacia Ramsar-Konvencio pri la protekto de akvo-kotaj terenoj. Ĉiujare en la datreveno de la konvencio, la 2-an de februaro estas solenata Monda Tago de Marĉoj. La nunjara okazos sub la devizo „Nia estonteco dependas de marĉoj: ekvilibra evoluo”. La Parko preparis plurajn porokazajn aranĝojn. La humidaj terenoj, ofte subtaksataj kaj konsiderataj kiel nefekundaĵoj havas ŝlosilan signifon por la vivo sur la planedo kaj plenumas fundamentan rolon por homo kaj ĝia aktivado. Marĉaj terenoj retenas akvon tiel antaŭmalhelpante inundojn kaj sekajn periodojn, ili rolas en la purigado de akvo. Krome marĉaj terenoj absorbas pli da dikarbonoksido ol arbaroj. Sur la tereno de la pola parko vivas pli da specioj ol en la aliaj ekosistemoj. La valo de Biebrza-rivero rolas kiel la eŭropa rifuĝejo de maloftaj specioj de la akvokotaj birdoj, kiel akvokanbirdo (Acrocephalus), granda galinago, tetro, marĉostrigo aŭ granda kriaglo. Laŭ la donitaĵoj de la Parko la marĉaj terenoj en Pollando okupas 14 procentojn de la landa surfaco.
El la elsendo 26.02.2016. Legas Tomek – 1’47”