Novaĵoj
Distingitaj per Benemerenti
La Fondaĵo de Ewa Błaszczyk „Akogo” kaj Reprezenta Artensemblo de la Polaj Armeaj Fortoj fariĝis laŭreatoj de la ĉiujara premio de la Militista Diocezo Benemerenti. La fondaĵo „Akogo” estis honorita pro oferplena servo favore al homoj post neŭrologiaj lezoj kaj favore al iliaj familioj kaj proksimuloj, pro persista batalo por rajto vivi al infanoj en la stato de la postleza komato, pro nobla agado de specializa medicina centro kaj rekapabliga kliniko „Budzik” (vekhorloĝo). La reprezenta Artensemblo de la Polaj Armeaj Fortoj estis premiita pro valora kontribuo al la nacia kulturo, pro la popularigado de patriotaj kaj kristanaj valoroj, pro la flegado de glora memoro de la polaj militistaj fortoj. La premioj Benemerenti (Bone Meritiĝintaj) estas atribuataj de la Militista Diocezo de la Polaj Armeaj Fortoj ekde 1995 al personoj kaj institucioj, kiuj per sia agado donas la ateston pri la plej superaj valoroj, kiuj en la vivo de individuoj kaj socio estas vero kaj justeco. La nunjaran solenaĵon de la enmanigo de la premioj Benemerenti finis koncerto de la kristnaskaj kantoj en la plenumo de la Reprezenta Artensemblo de la Polaj Armeaj Fortoj.
El la elsendo 27.01.2017. Legas Maciek – 1’27”
Libroproponoj por la komuna pola legado
Prezidento Andrzej Duda prezentis proponon de libroj el inter kiuj inaternaŭtoj elektos tiun, kiu estos legita dum la tradicia jam tago de la Nacia Legado 2017. La listo de la gravaj verkoj de la pola literaturo kreiĝis sekve de konsultoj kun la altlernejaj fakultatoj de la pola filologioa, Nacia Biblioteko kaj Instituto pri Literaturaj Esploroj de la Pola Sciencakademio. La interreta plebiscito daŭras ĝis la 15-a de februaro, la rezultoj estos anoncitaj la 21-an. Inter la proponoj troviĝas „Przedwiośnie” (Antaŭprintempo) de Stefan Żeromski, „Pamiętniki Soplicy” (La memorliro de Soplica) de Henryk Rzewuski, „Beniowski” de Juliusz Słowacki kaj „Wesele” (La nupto) de Stanisław Wyspiański. La unua Nacia Legado okazis en 2012, kiam la tuta Pollando legis la epikan poemon de Adam Mickiewicz „Sinjoro Tadeo”; Pasintjare temis pri „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz.
El la elsendo 24.01.2017. Legas Barbara – 1’15”
Cele al rekonstruo de la pola ŝipkonstrua industrio
La Investa Fonduso Mars aĉetis la ŝipfarejon de Szczecin (la nord-okcidenta Pollando), kio estas la unua paŝo al la rekonstruo de la pola ŝipkonstrua industrio. Tiel apud Baltiko povas kreiĝi la plej granda kaj unu el la plej grandaj ŝipkonstruaj grupoj en Eŭropo. Tio alportos mezureblajn avantaĝojn al la tuta pola ŝipkonstrua industrio, kiu denove fariĝos grava piliero de la pola mastrumado. En Szczecin krom ŝipoj civilaj povos estonte esti konstruitaj la subakvaj ŝipoj por la Polaj Armeaj Fortoj, kun kio ligiĝos kreo de novaj laborlokoj. La aŭtoritatoj de la regiono substrekas aldone, ke dank’ al ĉi tiu investaĵo la Okcidenta Pomerio akiras gravan merkatistan partneron.
El la elsendo 24.01.2017. Legas Milada – 1’o1″
Sano en la ĉefa rolo. 2017 – La Zamenhof-Jaro
Lastlunde en la Varsovia Centro de la Edukaj-Sociaj Novumoj okazis konferenco de oftalmologoj kaj specialistoj pri la problemoj de okulmalsanoj kaj viddifektoj „Sano en la ĉefa rolo. La 2017-a – la Zamenhofjaro. Kion vidis Zamenhof?”. Ĉiuj prelegoj estis dediĉitaj al la vidproblemoj de lernejanoj, kiuj problemoj sekvas el naturaj kaŭzoj aŭ estas sekvo de malsanoj kaj lezoj. Specialistoj el diversaj varsoviaj altlernejoj kaj institutoj parolis ankaŭ pri la rilataj terapioj, modernaj metodoj forigantaj la viddifektojn, trejnadoj plibonigantaj la vidkvaliton, pri la dependecoj inter dieto kaj vidkapablo. La enkondukan prelegon pri D-ro Zamenhof kiel lingvisto kaj okulisto prezentis d-ro Maciej Jaskot, adjunkto en Fakultato de Humanismaj kaj Sociaj Sciencoj en la varsovia SWPS-Universitato.
El la elsendo 24.01.2017. Legas Milada – 1’16”
Pola prezidenta paro en Israelo
Prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino lastlunde komencis kelktagan oficialan viziton en Israelo kaj Palestino. La prezidento de Pollando renkontiĝas kun la prezidento kaj ĉefministro de Israelo kaj aliaj gravaj israelaj politikistoj. Andrzej Duda merkede vizitos Bet Leĥem kaj renkontiĝos ankaŭ kun la prezidento de Palestino. Dum sia vizito en Israelo prezidento Duda havos du gravajn elpaŝojn. La unua en la Centro de Menachem Begin koncernos la polajn-judajn rilatojn historiajn kaj nuntempajn. Pri geopolitiko, minacoj kaj defioj por sekureco kaj paco la pola prezidento kiel honora gasto parolos dum konferenco en Israela Konsilio por la Internaciaj Rilatoj, kiun ĝi organizas kune kun la Pola Instituto pri Internaciaj Rilatoj. Marde la pola prezidenta paro vizitis antaŭtagmeze Institon Yad Vashem. Posttagmeze prezidento Andrzej Duda distingis la eksan prezidanton de la Kneseto kaj eksan mabasadoron de Israelo en Pollando per Ordeno de la Blanka Aglo.
El la elsendo 17.01.2017. Legas Milada – 1’23”
Ne, por senlegalizo de la germana NPD
La germana Konstitucia Tribunalo ne konsentis marde, ke estu senlegalizita Nacia-Demokrata Partio de Germanio (NPD). Juĝistoj en Karsruhe rifuzis hodiaŭ la petpostulon de la dua ĉambro de la germana parlamento Bundesrat pri agadmalpermeso de ĉi tiu ekstrema partio. Pravigante la decidon la prezidanto de la germana Konstitucia Tribunalo diris, ke kvankam NPD gvidas agadon malamikan rilate la germanan konstitucion, tamen mankas konkretaj premisoj elmontrantaj, ke ĝia agado povus alkonduki al sukceso en batalo kontraŭ la reganta reĝimo. La tribunalo konfirmis, ke en unuopaj kazoj membroj kaj simpatiantoj de NPD uzas perforton, kio povas maltrankvligi, sed ne estas sufica argumento por la senlegalizo. La establita en 1964 NPD glorigas la 3-an Regnon kaj dubigas la postmilitajn limojn en Europo, inkluzive de la pola-germana. La plej grandan popularecon ĝi ĝuas en la orienta Germanio en la regionoj limantaj kun Pollando kaj Ĉeĥio. NPD havanta pli ol 5 mil membrojn ricevas por sia agado el la ŝtata buĝeto 1,4 milionojn da eŭroj jare.
El la elsendo 17.01.2017. Legas Milada – 1’38”
Rimedoj por la plukontruo de la varsovia metroo
Preskaŭ 1,9 miliardojn da zlotoj (pli ol 390 milionojn da eŭroj) ricevis Varsovio el la uniaj rimedoj por plukonstruo de la metroo. Ili estos destinitaj por elkonstruo de tri laŭvicaj stacioj al la okicdenta direkto kaj de aliaj tri al la nordo. El ili estos aĉetitaj krome 13 novaj vagonaroj, kiuj priservos ambaŭ metrooliniojn, okazos plukonstruo de la infrastrukturo kaj projektado de novaj metroosegmentoj. La konstruado de la ses menciitaj stacioj jam daŭras. La metroo estas en Varsovio la plej rapida trafikilo. La unuan linion, kiu funkcias en la nuna formo ekde oktobro 2008 ĉiutage utiligas ĉirkaŭ 500 mil pasaĝeroj. La duan linion, kiu komencis funkcii en 2015 uzas ĉirkaŭ 100 mil pasaĝeroj tage. Ambaŭ metroolinioj kruciĝas ĉe la stacio Świętokrzyska.
El la elsendo 17.01.2017. Legas Tomek – 0’53”
Usonaj solatoj firmigas la orientan NATO-alon
La unuaj grupoj de usonaj soldatoj venis lastsabate al la ekzercokampo proksime al la loka Żagań (la okcidenta Pollando). Temas pri parto de blendbrigado firmigonta la orientan alon de NATO. La 14-an de januaro okazos oficiala bonvenigo de la usonaj soldatoj. La aliancana fortigo de la regiono, konfirmita dum la varsovia pintrenkonto de NATO premisas, ke ekde aprilo 2017 en Pollando kaj en la regiono troviĝos plurnacia bataliona batalgrupo subalterna al NATO-komandantaro. Lastvendrede en la germana Bremenhaven komenciĝis la elkargado de la aranĝaĵoj de la usona Grupo direktitaj al Pollando al Żagań kaj Drawsko Pomorskie. Ekde februaro la soldatoj kaj aranĝaĵoj estos dislokataj en la regiono por partopreni batalekzercojn kun eŭropaj aliancanoj. La brigada batalgrupo konsistas el ĉ. tri kaj duona mil homoj, pli ol 400 raŭpveturiloj, pli ol 900 radaj veturiloj.
El la elsendo 10.01.2017. Legas Barbara – 1’08”
Raporto pri ukrainanoj laborantaj en Pollando
La 12-an de decembro 2016 la Nacia Pola Banko publikigis la rezultojn de raporto pri esploroj koncerne ukrainajn enmigrantojn, laborantajn en Pollando. Ĝi analizas la situacion de enmigrantoj sur la pola labormerkato, la monfluon ligitan kun laboro de eksterlandanoj en Pollando kaj proksimigas la fenomenon de la nova ondo de enmigrantoj. Per sia strukturo ĝi malsimilas disde tiu, kiu ligiĝis kun la alveno de ukrainanoj al Pollando antaŭ la 2014-a jaro. Aktuale en plimulto temas pri junaj viroj. En pli signifa grado ili devenas el la orienta Ukrainio, inter ili estas malpli da personoj posedantaj infanojn. En plimulto ukrainaj civitanoj plenumas en Pollando simplajn fizikajn laborojn, kiuj ne postulas kvalifikojn. Ili laboras ĉefe en agrikulturo, hejmaj mastrumejoj, sur konstruplacoj, ili okupiĝas pri renovigaj-finpretigaj domlaboroj. Ukrainanoj laboras meze 54 horojn semajne kaj ilia monata enspezo nete egalas al ĉ. 2100 zlotoj. Plimulto de iliaj enspezoj estas perata al Ukrainio. En 2015 ukrainanoj perlaboris 8 miliardojn da zlotoj, el kio 5 miliardoj trafis al ilia hejmlando. Plej ofte ili persone peras mononon revenante al sia lando ĉiun 2-3-an monaton. La perlaboritaj en Pollando rimedoj estas unuavice destinataj por kurantaj bezonoj kaj plibonigo de la loĝeja situacio. Apartan grupon de enmigrantoj el Ukrainio konsistigas studentoj, kies nombro signife kreskas. En plimulto ili intencas estonte labori en Pollando aŭ almenaŭ esti kun Pollando ligitaj profesie.
El la elsendo 10.01.2017. Legas Maciek – 1’52”
Pli da flugoj de LOT al Ĉikago kaj Seulo
La pola flugkompanio LOT ekde julio 2017 grandigos la kvanton de siaj flugoj al la Suda Koreio kaj revenigos rektan flugkonekton el Krakovo al Ĉikago. La revenigo de ĉi-lasta flugkonekto respondas al la bezonoj de pasaĝeroj, kiuj pro familiaj motivoj de jaroj flugas laŭ ĉi tiu itinero. Ĉiujare temas pri pli ol 90 mil ĉi-specaj pasaĝeroj. Ilia nombro kreskas. LOT reagas ankaŭ je la kreskanta bezonateco de pasaĝeroj flugantaj al Azio. Post la paso de la unuaj 4 monatoj la pola flugkompanio decidis grandigi la nombron de la flugoj al Seulo. La konekto inter Varsovio kaj Seulo ĝuas popularecon ne sole inter la loĝantoj de la Suda Koreio kaj Pollando. La flugojn kun LOT al Seuo elektas ĉiam pli da pasaĝeroj el aliaj eŭropaj urboj. Grandigo de la flugkonektoj al Seulo kaj restarigo de la fluoj el Krakovo al Ĉikago apartenas al la strategio dinamike evoluigi la longdistancajn konektojn, kiujn LOT planas por la nuna jaro. En aprilo aldoniĝos ĝiaj du tute novaj flugitineroj al Los Angelos kaj al Newark.
El la elsendo 10.01.2017. Legas Milada – 1’33”
Sep Kultutinstitucioj en Bjalistoko
En Bjalistoko 2017 funkcias sep kulturinstitucioj, por kiuj en la buĝeto de la urbo estas rezervitaj 22 milionoj da zlotoj. Ekde la 1-a de januaro la agadon inaŭguris du novaj kulturinstitucioj: Bjalistoka Kulturcentro kreiĝinta el la samnoma institucio kaj Zamenhof-Centro, por kiu en la buĝeto estas destinitaj 5,6 milionoj da zlotoj kaj Muzeo de Memoro pri Siberio, apartigita el la Muzeo de la Polaj Militaraj Fortoj. Por ĝi estas destinitaj 1,8 milionoj da zlotoj. Zamenhof-Centro establita en 2009 lige kun la okazanta tiam 94-a Universala Kongreso de Esperanto, kiel la filio de Bjalistoka Kulturcentro, celis prezenti kaj popularigi la kulturan, naciecan kaj religian variecon de la regiono. Unu jaron poste ĝi memstariĝis. Laŭ la ideo de la urboaŭtoritatoj la denova kunigo de ambaŭ institucioj ebligos pli racie uzi la potencialon de ambaŭ centroj kaj alportos financan ŝparon en la alteco de 500 mil zlotoj jare. La novstruktura Bjalistoka Kulturcentro okupiĝos pri la popularigado de la kultura kaj historia heredaĵo de la urbo ligita kun ĝia plurkultureco, pri la disvastigado de la ideo de toleremo, la formado de platformo por kultura dialogo, popularigado de la figuro kaj la verko de Ludoviko Zamenhof. La urbo jam havas riĉan planon, realigotan kun lokaj esperantistoj, ligitan kun la solenado de la 100-a mortodatreveno de la naskiĝinta en ĝi Ludoviko Zamenhof. Ĝia direktorino fariĝis Grażyna Dworakowska. La Muzeo de la Memoro pri Sibiro en konstruado fariĝos tutlanda centro okupiĝanta pri i.a. la fortransportado de poloj orienten. La kolektado de eksponaĵoj por la kreata institucio daŭras de kelkaj jaroj – temas pri memoraĵoj transdonataj de Sibiri-ekzilitoj aŭ akiritaj aĉetovoje, dokumentoj bildigantaj la sortojn de la polaj ekzilitoj. Ĝia direktoro fariĝis historiisto Wojciech Śleszyński, profesoro de la Bjalistoka Universitato.
El la elsendo 03.01.2017. Legas Milada – 2’53”
Post 10 jaroj la plej malalta deficito en la polaj publikaj financoj
Kvankam la pola financministerio ne publikigis ankoraŭ donitaĵojn ligitajn kun decembro 2016 jam nun eblas konstati, ke la deficito de la tuta sektoro de la publikaj financoj pro 2016 estos la plej malalta ekde 2007 kaj ne superos 2,4 procentojn de la Malneta Landa Produkto. En la periodo januaro-novembro 2016 la buĝetaj enspezoj estis plenumitaj en 93,8 procentoj, la elspezoj en la alteco de 87,4 procentoj rilate al la premisitaj. Sekve de tio, la buĝeta deficito egalas al 50,4 procentoj de la planita.
El la elsendo 03.01.2017. Legas Krystyna – 0’49”
Aldonaj rimedoj por la Centro de Polaj Studoj en Cambridge
La pola Ministerio por la Scienco kaj Supera Klerigo destinis pli ol 15 milionojn da zlotoj por subteni la evoluigon de la Centro de la Polaj Studoj en la Universitato en Cambridge. La kromaj rimedoj ebligos al la pola katedro en Cambridge unuavice gvidi studojn pri konoj rilate Pollandon en la sfero de humanismaj kaj sociaj sciencoj. Krome ili ebligos efektivigon de la polaj-britaj sciencaj esploroj formante la bildon de Pollando kiel lando kun grandaj sciencaj kaj kulturaj ebloj.
El la elsendo 03.01.2017. Legas Krystyna – 0’41”
Amendita leĝo pri la Konstitucia Tribunalo
Prezidento Andrzej Duda subskribis lastlunde amendon de leĝo pri la Konstitucia Tribunalo akceptinte ĝin sen korektoj, post kiam voĉdonis por ĝi la Sejmo kaj la Senato. La nova leĝo ekvalidis en la tago de la prezidenta subskribo kaj estis publikigita lunde posttagmeze en la Oficiala Leĝoĵurnalo. La amendo konsistas i.a. en tio, ke la Konstitucia Tribunalo devas laŭprincipe verdikti en plena konsisto kun almenaŭ 13 je 15 juĝistoj (ĝis nun temis pri 9). En la konsisto de 7 juĝistoj estos ekzamenataj i.a. konstituciaj plendoj kaj juraj demandoj de juĝistoj. La verdiktoj en la plena konsisto bezonas du trionojn de la voĉoj (ĝis nun sufiĉis plimulto). Datoj de la konsiderataj demandoj en la Konstitucia Tribunalo estos decidataj laŭ la sekvo de ilia alveno. Kontraŭ la amendo protestis la opozicio. Lastĵaŭde ministro por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski direktis peton al la Venecia Komisiono pri opinio rilate la jurajn solvojn en la amendita leĝo, pravigante, ke la Konstitucia Tribunalo estas unu el la gravaj elementoj de la institucia ordo de la Respubliko kaj necesas laŭeble rapide meti finon al aperintaj kontraŭdiroj. Eŭropa Komisiono favore al Demokratio pere de leĝobservo estas la konsila organo de Konsilio de Eŭropo.
El la elsendo 29.12.2015. Legas Milada – 1’54”
40-jariĝo de Muzeo en Tykocin
La 40-jarĝon de sia funkciado solenas nunjare la Muzeo en Tykocin en la nordorienta Pollando. Ĝi troviĝas en antikveca 17-jarcenta sinagogo okupiĝante i.a. pri kolektado de memoraĵoj ligitaj kun la vivintaj tie judoj. La konstruaĵo devenas el 1642 kaj estas unu en malmultaj ĉi-specaj objektoj en Pollando. Ĝi famas pro masonita predikejo kun malfrurenesancaj gipsaj ornamaĵoj kaj pentraĵoj. Dum la jubileaj solenaĵoj estis malfermita la restaŭrita salono de la granda sinagogo. La dujaraj modernigaj laboroj revenigis la aspekton de la ĉefa preĝosalono el la intermilita periodo. La rekreo de la historia interno estis ebla dank’ al konserviĝinta fotomaterialo. La Muzeo en Tykocin kiel unu el la unuaj en la lando komencis prezenti kulturon kaj tradicion de la juda socio. En ĝiaj kolektoj troviĝas ĉirkaŭ 4 mil muzeaj objektoj i.a. ligitaj kun la historio de Tykocin, kun elstara etnografo Zygmunt Gloger, kiu loĝis proskime de la urbo. Turistojn unuavice tamen logas la historia sinagogo kaj objektoj ligitaj kun la juda socio. Temas unuavice pri objektoj ligitaj kun la kutimoj de ŝabato kaj ĉiujaraj festoj: Pesaĥo, Sukoto, Ĥanuko, Purimo kaj pri ornamaĵoj de Torao. De jaroj la muzeo memorigas tradiciojn ligitajn kun ĉi tiuj festoj. Ĉiujare vizitas ĝin ĉ. 80 mil personoj. La Muzeo en Tykocin estas la filio de la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko.
El la elsendo 27.12.2016. Legas Tomek – 1’38”
Pola cidroproduktado
La tradicio de cidroproduktado radikas en Pollando en la 16-17-a jarcentoj. Ĝi malaperis en la postmilita periodo, sed de kelkaj jaroj ĝia produktado renaskiĝas. Post la milito la tuta produktado de hejmaj, tradiciaj alkoholaĵoj estis malpermesita kaj monopolizita de la ŝtato. Tio alkondukis al la forgeso de la produktado floranta iam en nobelaj bienoj kaj en klostroj. Nun oni revenas al tio, kio estis farata iam, sed kvazaŭ de la komenco rekreante la polan cidromarkon. Laŭ pritaksoj poloj konsumis en 2015 18 milionojn da litroj da cidro, duoble pli ol en la pli frua jaro. Laŭ la Pola Konsilio de Vinproduktado reala estas la vendo egala al 80 milionoj da litroj jare. Lastnovembre la iniciato de la Societo de Cidroamantoj el la regiono de Lublino (la orienta Pollando) estis establita la unua modela, imitinda cidroproduktejo. Oni intencas instigi la lokajn hortikulturistojn, ke en la plej proksimaj jaroj la regiono imitu la italan Toskanion, se temas pri la cidroproduktado.
El la elsendo 27.12.2016. Legas Tomek – 1’12”
Murdita la rusa ambasadoro en Turkio
Andriej Karłow, la ambasadoro de Rusio mortis lastlunde pro la pafvundoj, kiujn li ricevis dum la parolado en la artgalerio en Ankaro lige kun la fotoekspozicio „Rusio vidata de turkoj”. Lia atencinto, la turka policisto laboranta en la ĉefurbo de Turkio laŭte pravigis la motivon de sia ago kiel venĝon pro rusa engaĝiĝo kaj la eventoj en Sirio kaj Aleppo.
El la elsendo 20.12.2016. Legas Krystyna – 0’31”
Terorista atenco en Berlino
Lunde vespere okazis laŭvica terorista atako, nun en Berlino. Ĉi-foje estis uzita kamiono kun la pola registroŝildo. Ĝi masakirs partoprenatojn de la tiea Adeventa Bazaro. Pereis 12 personoj, 48 estas vunditaj, inkluzive de 18 personoj grave. Malsame al antaŭaj ĉi-specaj atencoj la kaŭzinto de la atako ne sinmortigis. Germanoj marde posttagmeze deklaris, ke ne temas pri la suspektita komence pakistanano haltigita pro civitana denunco, sed pri alia persono daŭre (kiam ni informas) troviĝanta libere, plej verŝajne armita. En la stirkabino de la kamiono estis retrovita la kadavro de la masakrita kaj pafmortigita pola stiristo.
El la elsendo 20.12.2016. Legas Krystyna – 0’52”
Wieliczka-bis en Antaŭkarpatio
Milojn da fragmentoj de ujoj, servantaj por la produktado de salo de antaŭ ĉ. du kaj duona, tri miljaroj estis malkovritaj en la loko Tyrawa Solna en la suda Pollando. La aliaj spuroj de salakirado en tiu regiono troviĝas en la fama salminejo Wieliczka. Kvankam jam de preskaŭ 30 jaroj arkeologoj scias, ke en Tyrawa Solna subtere troviĝas spuroj ligitaj kun la iama funkciado de homo, tamen nur en la nuna jaro komenciĝis tie foresploroj. Dum ili estis malkovritaj salproduktaj instalaĵoj. Ilia konstruo estis malkomplika. Akvo el proksima saloza fonto estis enverŝata en grandajn ceramikajn vazojn kun speciale formita bazo, iuj konusformaj, kiuj sekve estis metataj sur specialaj fornoj, kies restaĵoj konserviĝis. Bruligita sub ili fajro vaporigis la akvon dum sur la fundo de la ujo restis salbulo. Sufiĉis frakasi la vazojn kaj sekigi salon, por ke ĝi taŭgu por konsumado aŭ komerco. Arkeologoj atendas rezultojn de specializaj analizoj por pli precize difini la aĝon de la fosaĵoj, sed enkondukaj esploroj elmontras, ke temas pri la limo de la bronza kaj fera epokoj. Unusolaj ĝis nun konataj salproduktaj instalaĵoj en ĉi tu regiono de Pollando troviĝas en la regiono de Wieliczka. Tie salo estis produktita jam en neolito, do antaŭ ĉ. 6 mil jaroj. Laŭvicaj esploroj en Tyrawa Solna okazos venontjare.
El la elsendo 13.12.2016. Legas Tomek – 1’41”
La 35-a datreveno de la proklamo de la milita stato
La 35-a datreveno de la milita stato estas hodiaŭ la okazo por manifesi la korligiĝon al la suverena Pollando kaj por manifesti la memoron pri komunistaj viktimoj. Instituto pri la Nacia Memoro pretigis multajn solenaĵojn kaj eventojn en la tuta lando por omaĝi la viktimojn de la milita stato kaj memorigi la prezon, kiun pagis poloj pro la decido de la dependa de Moskvo skipo de Wojciech Jaruzelski. Hodiaŭ laŭvican fojon okazas la eldono de la soci-eduka kampanjo „Al la viktimoj de la milita stato. Briligu la lumon de Libereco”. Ĝia nunjara eldono sub la patroneco de la pola prezidento Andrzej Duda, unuigas centojn da miloj da poloj, kiuj je la 19.30 laŭ la mezeŭropa tempo lumigas ĉe la fenestro la kandelon honore al tiuj, kiuj pro la reprezalioj de la „decembra nokto” ne ĝisatendis liberan Pollandon. Multaj gravaj konstruaĵoj kaj objektoj en la lando tiaj, kiel la Nacia Stadiono en Varsovio, Spodek en Katowice, la Monumento de Pereintaj Ŝipfaristoj en Gdansko aŭ Tauron Arena kaj Teatro Bagatela en Krakovo estos aparte prilumitaj kun surskriboj referencantaj al la 35-a datreveno de la proklamo de la milita stato. La datreveno estas la okazo por porokazaj konferencoj kaj debatoj, historiaj lecionoj, publikaj instalaĵoj kaj koncertoj. En Gdansko estis senvualigita Monumento de la Viktimoj de la Milita Stato. La viktimo de la proklamita la 13-an de decembro antaŭ 35 jaroj milita stato fariĝis ankaŭ la E-Redakcio de Pola Radio, kies elsendoj – same kiel de kelkaj aliaj redakcioj de la Eksterlanda Programo de Pola Radio estis ĉesigitaj. E-Redakcio rekomencis funkcii komence de marto 1982.
El la elsendo 13.12.2016. Legas Milada – 2’51”
Bialistoko en la 100-a mortodareveno de Zamenhof
Kiel informis lastlunde (la 5-an de decembro) dum la gazetara konferenco en Bialistoko ĝia prezidanto Tadeusz Truskolaski dum la decembra sesio de la urbokonsilio estos prezentita la propono, ke la urbo solenu la 2017-an jaron kiel la Jaron de Zamenhof. Bialistoko jam proklamis la 2017-an kiel la jaron de Józef Piłsudzki. La praktikon de la Patronoj de la Jaro aplikas i.a. la pola Sejmo. Kiel diris la prezidanto de Biaistoko „Zamenhof meritas memoron” aldonante en Esperanto la vortojn „Ni, bjalistokanoj fieras, ke en Bialistoko naskiĝis la kreinto de la internacia lingvo”. Inter agadoj planatoj por la 2017-a jaro troviĝas la spektaklo de Bjalistoka Pupteratro en Esperanto, eldono de la esperantigita poemvolumo de la bialistoka poeto Wiesław Kazanecki, la patrono de la ĉiujara literatura premio de la prezidanto de Bialistoko, muzika evento, en kiu aŭdiĝos kantoj en Esperanto. En la preparlaboroj partoprenas urbaj kulturinstitucioj kaj Bialistoka E-Societo. En 2017 pasos ankaŭ la 130-a naskiĝdatreveno de Jakub Szapiro, la establinto de la loka E-societo. Tiuokaze oni reprintos la unuan E-lingvan gvidlibron tra Bialistoko, kiun li prilaboris. En la urbo funkcias ekde 2009 Centro de Ludoviko Zamenhof realiganta projektojn prezentantajn kaj diskonigantajn kulturan, naciecan kaj religian variecon de la regiono. Ĉe ĝi ekzistas E-biblioteko kiel filio de la Podlaĥia Libraro, enhavanta pli ol 3 mil librojn kaj periodaĵojn – i.a. lernolibrojn, vortarojn, librojn por infanoj kaj junularo, bildstriojn.
El la elsendo 09.12.2016. Legas Gabi – 2’22”
Demisioj en Italio kaj Francio
La ĉefministro de Italio Matteo Renzi prezentis lunde sian demision post la malsukcesa dimanĉa referendumo. Sergio Mattarella, la itala prezidento ne akceptis ĝin petante frostigi ĝin ĝis momento kiam la parlamento akceptos novan buĝeton, kio estas okazonta ankoraŭ nunsemajne. Matteo Renzi antaŭanoncis sian demision, se li malgajnos la dimanĉan konstitucian referendumon. La registarajn proponojn de ŝanĝoj en la fundamenta leĝo rifuzis 60 procentoj de italoj. Hodiaŭ forlasis la postenon la franca ĉefministro Manuel Valss, kiu decidis kandidatiĝi en la prezidentaj balotoj, kiujn ne partoprenos la aktuala franca prezidento François Holland. Li povas kalkuli ne nur je la voĉoj de la maldekstrularo. La unua balotraŭndo okazos la 23-an de aprilo 2017. Partoprenos ĝin ankaŭ Mariane Le Pen el la Nacia Fronto kaj François Fillon. Kiel la nova ĉefministro de Francio estis nomumita Bernard Cazeneuve, la ĝisnuna ministro por la internaj aferoj.
El la elsendo 06.12.2016. Legas Krystyna – 1’13”
En la litova Sejmo Grupo solvonta problemojn de minoritatoj
Grupo de la 3-a de Majo, referencanta per sia nomo al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, t.e. poloj kaj litovoj kreiĝas en la litova Sejmo. Ĝia celo estos solvadi problemojn de la naciaj malplimultoj, inkluzive de la pola. La ideon prezentis la vicprezidanto de la konservativula partio, deputito Andius Kubilius kaj la koncernan petdokumenton subskribis 17 deputitoj el diversaj politikaj opcioj. En la dokumento estis reliefigite, ke Litovio bezonas novan, longperspektivan, ampleksan strategion en sia politiko rilate al la naciaj malplimultoj, ke en la nuntempa Litovio mankas komprenemo por la graveco de komuna historia kaj kultura heredaĵo. La dokumento substrekas, ke la reciprokaj rilatoj de Litovio kaj Pollando estas gravaj ne sole por la duflankaj rilatoj, sed ili aparte gravas pro la geopolitika sekureco. Establo de la parlamenta Grupo de la 3-a de Majo ne estas la unua iniciato de Kubilis, kiu celas solvi la problemojn de Vilno-regiono, en kiu plimulton havas poloj. Li proponis jam pli frue, ke el la ŝtata buĝeto en 2017 estu kovritaj kostoj – en la alteco de 200 mil eŭroj – de la retransmisiado de unu el popularaj polaj televidkanaloj.
El la elsendo 06.12.2016. Legas Maciek – 1’24”
Festo de la pola familio
Kiel la feston de la pola familio ĉefministro Beata Szydło taksis la proklamitan lastĵaŭde – per decida plimulto – leĝon favore al familio. La 500-zlota subvencio (pli ol 100-eŭra) por la dua kaj ĉiu laŭvica infano monate – kaj en pli mizeraj familioj ankaŭ por la unua infano – estas la ĉefaj premisoj de la leĝo pri la ŝtata helpo en la edukado de infanoj. Ĝi ekvalidos en aprilo 2016. La proklamitan leĝon envivigantan la programon „Familio 500 plus” prilaboris Ministerio por la Familio, Laboro kaj Socia Politiko. Ĝi estis anoncita en la antaŭbalota kampanjo de Juro kaj Justeco. Hodiaŭ laboras pri ĝi la Senato. La poredukan monhelpon por ĉiu dua kaj laŭvica familio ricevos ĉiu familio sendepende de sia bonstato. Ĝi estos elpagata ĝis la 18-a vivojaro. Pli frue proklamita leĝo de la nuna registaro rilate al la rajtoj de polaj familioj forigis la adminisracian devon direkti al elementaj lernejoj 6-jarulojn. Pri tio ekde la lernojaro 2016/17 decidos la gepatroj.
El la elsendo 12.02.2016. Legas Milada – 1’31”
Repatrujigo de poloj el la azia parto de eksa Sovetunio
La pola registaro prilaboris projekton de repatrujiga leĝo. Dum la plej proksimaj 9 jaroj al Pollando revenos pli ol 10 mil poloj loĝantaj en la azia parto de la eksa Sovetunio. Dum la lastaj 25 jaroj revenis nur 5 mil personoj. La amendoprojekto de leĝo pri repatrujigo estis direktita nun por interministeriaj intertraktoj kaj sociaj konsultoj. La dokumento havas epokfaran karakteron. La unuan fojon la pola ŝtato intencas komplekse solvi la problemon de la samnacianoj en la azia parto de la eksa Sovetunio. Aparte temas pri Kazaĥio, kie loĝas pli ol 900 mil personoj de la pola nacieco. La leĝo antaŭvidas establon de la rilata Konsilio, kiu fariĝos la centra organo okupiĝonta pri la repatrujiga procezo.
El la elsendo 30.11.2016. Legas Barbara – 1’02”