Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Unicef Pollando pri mortemo de novnaskitoj

Unicef Pollando komencis kampanjon „Pli ol unu tagon” atentigante, ke la mortemo de la novnaskitoj, aparte en la plej mizeraj landoj estas tre alta. La celo de la kampanjo estas akiro de rimedoj por savi infanojn kaj helpi al patrinoj. Ĉiujare unu miliono da infanoj en la mondo mortas dum sia naskiĝotago. Kvankam dum la lastaj dudek jaroj estis atingita grandega progreso en la savado de infanoj  malpli ol kvinjaraj simila progreso ne okazis en la savado de la vivo de la novnaskitoj. Laŭ Unicef eĉ 46 procentoj de la mortoj de infanoj malpli ol kvinjaraj okazas en la unua monato de la vivo. Plej multaj infanoj mortas en la tago de sia naskiĝo, ĉiutage mortas 7 mil novnaskitoj. Pli ol 80 procentoj de la mortoj estis kaŭzitaj de trofrua akuŝo, komplikaĵoj dum akuŝo aŭ infektiĝoj. Plimulton de ili eblus preventi. Tial la kampanjo gvidas sin per la ideo donaci al la novnaskitoj pli ol unu tagon de la vivo, pli ol unu monaton, pli ol solan transvivon. Unicef memorigas,ke infanoj naskiĝintaj en la plej riĉaj landoj havas eĉ 50-oble pli grandajn ŝancojn transvivi la unuan monaton de la vivo ol infanoj el la plej malriĉaj regionoj de la mondo.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Maciek – 1’27”

Polaj patrinoj kun ĉiam pli alta klereco

Marĝene de la Tago de la Patrino, en Pollando solenita la 26-an de majo, la Ĉefa Statistika Oficejo publikigis komparajn donitaĵojn pri la klereco de polaj patrinoj en la jaroj 1990 kaj 2017. Evidentiĝas, ke preskaŭ 52 procentoj de polinoj, kiuj fariĝis patrinoj en 2017 havis altlernejan diplomon. En 1990 havis ĝin nur 6,1 procentoj. Laŭ la Ĉefa Statitsika Oficejo tiom da junaj polaj patrinoj, do 6,1 procentoj  pasintjare havis nur mezan aŭ bazan klerecon. En tiu periodo okazis ankaŭ aliaj ŝanĝoj. 33, 6 procentoj de la akuŝantaj pasintjare polinoj havis inter 30 kaj 34 jarojn, en 1990 temis pri 17, 4 procentoj. Signife ŝanĝigis la nombro de patrinoj 20-24-jaraĝaj. En 1990 temis pri 36, 4 procentoj, pasintjare pri 13,9. Malkreskis la kvanto de junulaj patrinoj. En 2017 nur 2,5 procentoj de polinoj havis malpli ol 19 jarojn, en 1990 tiu procento egalis al  8 procentoj. Je pli ol 1 procento kreskis la nombro de polinoj fariĝintaj patrinoj pli ol 40-jaraj. Pasintjare temis pri 2,6 procentoj de polinoj. Je 3,7 kreskis en 2017 kompare al 1990 la nombro de polinoj patriniĝintaj en la aĝo de 25-29 jaroj. La Ĉefa Statistika Oficejo komparis ankaŭ la fekundecoindicon en 17 polaj vojevodioj en la jaroj 2000 kaj 2017. Ĝi kreskis de 1,37 ĝis 1,45 procentoj. Plej alta ĝi estas en la Pomeria Vojevodio (la nordokcidenta Pollando), kie ĝi egalas al 1,63.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Gabi – 2’22”

La nova registaro de Katalunio ĵurenoficigita

Lastsabate en Barcelono estis ĵurenoficigita la nova registaro de Katalunio, kio finis la periodon de rekta kontrolo de Hispanio super la regiono post la pasintjara referendumo pri apartigo de la regiono disde la cetera parto de la lando.  La nova ĉefministro de Katalunio Quim Torra akceptis la ĵurpromeson de la membroj de nova kabineto, ses virinoj kaj sep viroj. Torra deklaris, ke li daŭrigos klopodojn favore al la sendependeco de la regiono.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Krystyna – 0’35”

Nova hispana ĉefministro

La gvidanto de la hispanaj socialistoj, Pedro Sanchez estis lastsabata ĵurenoficigita  kiel estro de la kabineto post la mafidesprimo de la Kongreso de Deputitoj rilate al la ĉefministo Mariano Rajoy kaj prezidanto de la Popola Partio. La estro de la Socialista Laborista Partio devas nomumi nun membrojn de sia registaro. Pedro Sanchez venkis super Rajoy, post kiam lia partio en la dua duono de majo prezentis postulon en la Kongreso de Deputitoj pri konstrua malfidesprimo rilate la eksan ĉefministron.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Krystyna – 0’39”

Nova registaro en Italio

La nova registaro de Italio, kiun gvidas juristo Giuseppe Conte estis ĵurneoficigita de prezidento Sergio Mattarella. Formas ĝin post longdaŭra polityka stagno Movado de Kvin Steloj kaj la dekstrula Ligo. Hodiaŭ la itala Senato deklaris fidesprimon por la 65-a registaro en la historio de la Itala Respubliko, difinata kiel „kabineto de ŝanĝoj”. Morgaŭ fidesprimon traktos la Deputita Ĉambro.

El la elsendo 05.06.2018. Legas Krystyna – 0’32”

Fiasko de la italaj koaliciaj interparoloj

La prezidento de Italio Sergio Mattarella malebligis al la venkintoj de la lastaj balotoj el la 4-a de marto elformon de la registaro, i.a. rifuzante la kanidatecon de ekonomikiisto Paolo Savone por la ministro de matrumado kiel tro eŭroskeptika kaj kritika rilate Germanion.  La mision establi teknikan registaron, kiu laboros ĝis la akcelitaj balotoj ricevis de la itala prezidento ekonomiikisto Carlo Cottarelli. La unia komisaro por buĝeto kaj homaj provizoj, germano Günther Oettinger estis dirinta en intervjuo por la germana  „Deutsche Welle”, ke „la financaj merkatoj skuos balotontojn apud Tibro kaj kaŭzos, ke ili faros ĝustan elekton ĉe la balotujoj”. Korespondisto de la agentejo Bernd Riegert kelkajn horojn poste anstataŭis ĉe tvitero la ĵus menciitan eldiron de Oettinger per la vortumo „merkatoj kaj mornaj ekonomiaj perspektivoj instruos italojn ne voĉdoni por populistoj en sekvaj balotoj. Mi esperas, ke tio rolos en la balotkampanjo”.

El la elsendo 29.05.2018. Legas Barbara – 1’19”

La Jagelona Universitato en la rangolisto de Reuters

La Jagelona Universitato en Krakovo, kiel la unusola altlernejo el Pollando kaj el la centraorientaj eŭropaj landoj troviĝas en la rangolisto de la Plej Inventemaj Eŭropaj Universitatoj. La rangoliston jam la trian fojon pretigis la agentejo Thomson Reuters. La Jagelona Universitato konservis sian 90-an lokon.  La listo estas kreata baze de analizo de la sciencaj publikaĵoj kaj patentumaj donitaĵoj el la jaroj 2010-2016. La venkan pozicion denove akiris la belga Katolika Universitato en Loveno. Sekvajn lokojn okupis britaj altlernejoj, Imperial College London kaj Kembriĝa Universitato. Antaŭ la publikigo de la rangolisto oni analizis unuopajn altlernejojn laŭ indikoj difinantaj inventemon de koncerna institucio. Temis i.a. pri kvanto de patentoj registritaj en la Monda Organizo de Intelekta Propreco, pri rilato de anoncitaj patentoj al la subvencioj, pri procento de patentoj kun interacia signifo, pri kvanto da citaĵoj ligitaj kun patentoj. Gravan rolon ludas ankaŭ la suma kvanto de artikoloj pri inventaĵoj en rilataj revuoj,  aŭ de sciencaj artikoloj de koncerna altlernejo kreiĝintaj  kunlabore kun industrio.

El la elsendo 29.05.2018. Legas Tomek – 1’19”

Krakovo inter atrakciaj kaj samtempe favorprezaj vizitlokoj

En la rangolisto de City Costs Barometer publikigita en la paĝo  de Post Office Travel Money la pola Krakovo evidentiĝis la plej malmultekosta urbo inter atrakciaj, vizitindaj lokoj en Eŭropo. En la esplorado estis konsideritaj pritaksaj kostoj el vojaĝoficejoj kaj meza kosto de hotelrestado por du personoj. Sekve estis difinita kosto de la semajnfina ripozo en 36 eŭropaj urboj. En la finkalkulo estis prenitaj en konsideron ankaŭ prezoj de  i.a. triplada manĝo por du personoj, kafotaso, biero, dutaga trafikbileto, muzeaj biletoj. Konsiderante prezon kompare al la kvalito de la servoj la plej bona estis Krakovo. Sekvis Vilno kaj Rigo. La kvaran lokon okupis Varsovio,  post kiu laŭvicajn lokojn okupis Budapeŝto, Moskvo kaj Prago. Nur la 8-an lokon okupis Ateno antaŭante Lisbonon kaj Lilon. 

El la elsendo 29.05.2018. Legas Maciek – 1’01”

Scienca konferenco pri la ekstermado de poloj 1939-1945

Dum du tagoj historiistoj kaj esploristoj el Pollando kaj diversaj eŭropaj landoj partoprenis la sciencan konferencon en Lodzo organizitan de la Instituto pri la Nacia Memoro. Ĝi estis dediĉita  al la temo „Germana kaj sovetunia leĝaro rilate polojn kaj polajn civitanojn 1939-1945”. La partoprenantoj interŝanĝis esplorrezultojn pri la eksterma leĝsistemo, precize difinanta la kadron de la funkciado de poloj kaj polaj civitanoj, en la kondiĉoj de la germana kaj sovetunia okupacio, elmontrante grandajn similecojn kaj celojn de „leĝmekanismoj” de ambaŭ ŝtatoj.  Ilia leĝsistemo unuavice celis ekstermon de la pola inteligentularo por superregi la tutan nacion. La honora gasto de la konferenco estis la germana esploristo de la germanaj militkrimoj, Dieter Schenk, kiu difinis la ekstermadon de la pola inteligentularo kiel hombuĉadon. Laŭ liaj donitaĵoj la germana okupaciinto elmurdis 28 procentojn de la pola sacerdotaro, 56,9 procentojn de advokatoj kaj notarioj, 45,2 procentojn de kuracistoj, 40 procentojn de akademiaj lekciantoj, 34 procentojn de teknikistoj kaj inĝenteroj. La rezultoj de la konferenco aperos kiel scienca publikaĵo venontjare.

El la elsendo 23.05.2018. Legas Barbara – 1’41”

Monda Sanorganizo favore al forigo de acidaj grasoj-trans

La 14-an de majo 2018 la Monda Sanorganizo oficiale deklaris batalon kontraŭ la industridevenaj acidaj grasoj-trans en la nutraĵoj. Ĝi alvokis la registarojn en la tuta mondo rezigni pri ilia uzo. Ĝi anoncis ankaŭ 6-punktan planon de la eliminado de ĉi tiuj grasoj el la nutraĵoj kun la finrealiga dato 2023. Tiam ili devus malaperi de sur la vendejaj bretoj. La industridevenaj grasoj-trans troviĝas i.a. en kelkiuj margarinoj, dolĉaĵoj, frititaj legomflokoj, kukoj, pretaj nutraĵoj kiel pico, majonezo kaj eĉ pano. La produktantoj volonte aplikas ilin, ĉar la graso-trans fajnigas la guston kaj longigas la konsumeblecon de iliaj produktoj. La Monda Sanorganizo avertas, ke la grasoj-trans en ĉiu ajn kvanto grandigas riskon de obezeco, kormalsanoj, diabeto, ili ankaŭ povas kreskigi agreson. La unua lando, kiu jam en 2003 envivigis la malpermeson vendi alifaritajn nutroproduktojn kun la konsisto de la acidaj grasoj-trans estis Danlando.

El la elsendo 23.05.2018. Legas Maciek – 1’12”

500 kverkoj de sendependeco

Per la planto de „Kverko de Sendependeco” ĉe la Vojevodia Oficejo en Lublin (la orienta Pollando) komenciĝis la kampanjo planti en la vojevodio,  unuavice ĉe lernejoj pli ol 500 kverojn. Ili omaĝas la 100-an datrevenon de la reakiro de suvereneco fare de Pollando. La ĉi-rilatan informtabuleton ĉe la plantita kverko akompanas la teksto: „Ĝi kresku estante la evoluoatesto de suverena, libera kaj justa Respubliko”. La plantataj kveroj estas la simbola dankesprimo kaj omaĝo al la samlandanoj, kiuj laboris por la sukceso de suverenec-reakiro. En la inaŭgura solenaĵo ĉeestis partoprenantoj de la konferenco „Lernejo – komunumo edukanta kaj formanta por la Suverena Pollando. Ĝi estis dediĉita al la rolo de patriota edukado kaj rolo de lernejo en la formado de nacia identeco ĉe infanoj kaj junularo, en la formado de sinteno emfazanta interesiĝon kaj respekton por la patrolanda kulturo kaj historio.

El la elsendo 23.05.2018. Legas Milada – 1’25”

La postbalota krizo en Italio daŭras

Lastlunde la prezidento de Italio Sergio Mattarella anoncis, ke aŭ en Italio kreiĝos neŭtrala registaro aŭ en la plej proksimaj monatoj estos necesaj novaj balotoj. La tria raŭndo de la konsultoj gviditaj de Mattarella pri supervenko de la kabineta krizo post la balotoj el la 4-a de marto finiĝis per fiasko. La proponojn de la itala prezidento tuj rifuzis la centrodekstrularo kaj Movado de Kvin Steloj, la plej granda partio en la parlamento, subtenante sian posulon, ke jam somere estu anoncitaj novaj  balotoj. La subenon deklaris Demokrata Partio.

El la elsendo 15.05.2018. Legas Milada – 0’49”

Viktor Orban vizite en Varsovio

Pollando estis la unua lando, kiun lastlunde vizitis la ĵurenoficigita pasintemajne estro de la hungara registaro Viktor Orban. La hungara ĉefministro renkontiĝis i.a. kun la pola samrangulo, Mateusz Mazowiecki kaj kun la pola prezidento Andrzej Duda. Dum la komuna gazetara konferenco la ĉefministroj de Pollando kaj Hungario rilatigante sin al la unia buĝeto substrekis, ke koncerne la politikon de kohereco kaj agrikulturo ilia starpunkto estas identa. Simile Pollando kaj Hungario havas unusignifan starpunkton pri migrado kaj rifuĝintoj. La interparoloj de la hungara gasto kun la prezidento de Pollando koncentriĝis pri du temoj. Tio estas  regiona kunlaboro kaj aparte infrastrukturaj demandoj, ligoj transportaj kaj energetikaj. La alia temo ligiĝis kun la geopolitikaj problemoj, la maniero en kiu ili perceptas sian pozicion en la eŭropa geopolitiko.

El la elsendo 15.05.2018. Legas Barbara – 1’12”

La plej alta arbo en Pollando

Laŭ informoj de la baza administracia strukturo de la Polaj Ŝtataj Arbaroj en Bielsko (la suda Pollando) la plej alta arbo en Pollando havanta 57 metrojn estas marborda duglaso, pinaca pseŭdocugo. Temas pri specio, origine kreskanta en la okcidenta parto de la Norda Ameriko, laŭplane enkondukita en la polan biocenozon. Ĝi kreskas en la montoĉeno Klimczok (klimĉok) en la Silezia Beskidy-montaro inter arboj ne multe malpli altaj, ĉar ĉiu superas 45 metrojn kaj almenaŭ kvar havas inter 53 kaj 55 metrojn. Ĝis nun kiel la plej altajn oni taksis du abiojn, kiuj estis tamen je kvin kaj duona metroj malpli altaj. La novan rekordulon oni malkovris helpe de la aviadila lasera skanado farita de la Centro pri Geodezia kaj Kartografia Dokumentado. Ĝia aĝo estas taksata je 115 jaroj.

El la elsendo 15.05.2018. Legas Maciek – 1’02”

Sangoverŝa lundo en la Sfero de Gazo

Kelkdek palestinanoj pereis lunde en la interbataloj kontraŭ la israelaj fortoj en la Sfero de Gazo ĉe la limo kun Israelo. Ekde mateno daŭris tie protestoj kontraŭ la transloko de la ambasado de Usono el Telavivo al Jerusalemo. Temas pri la plej sangoverŝa tago post la milito en la Sfero de Gazo en 2014. La usona prezidento, Donald Trump la usonan decidon pri agnosko de Jerusalemo la ĉefubo de la juda ŝtato anoncis la 6-an de decembro 2017. Baldaŭ poste la Ĝenerala UNO-Asembleo proklamis rezolucion, per kiu ĝi postulis revoki tiun ĉi decidon. La internacia socio ne agnoskas Jerusalemon la ĉefurbo de Israelo.

El la elsendo 15.05.2018. Legas Milada – 0’57”

Omaĝo al la dummilita martirologio de polaj infanoj

La unuan fojon lastlunde okazis la centraj solenaĵoj omaĝantaj la dummilitan martirologion de polaj infanoj. Antaŭ la monumento de Infana Martirologio, difinata ankaŭ Monumento de la Krevinta Koro en Lodzo, en la loko kie dum la milito troviĝis germana infana koncentrejo, estis omaĝita la memoro de la plej junaj viktimoj de la 2-a mondmilito. La funkcianta en la jaroj 1942-45 koncentrejo estis destinita por polaj infanoj kaj junuloj ekde la 6-a ĝis la 16-a vivojaroj. Troviĝis en ĝi ankaŭ infanoj kelkmonataj. Tra tiu ĉi unusola en Eŭropo labortendaro dummilite trapasis dek kelaj mil infanoj, kiuj estis regule pribatataj, subnutrataj kaj severe punataj. Fine de la germana okupacio en Lodzo, la 19-an de januaro 1945, estadis en ĝi 800 junulaj malliberigitoj.

El la elsendo 08.05.2018. Legas Barbara – 1’11”

Internacia konferenco en Varsovio

Pri rekonstruo de la monda heredaĵo ekde lundo debatas en la varsovia Reĝa Kastelo internacia konferenco. La dutagan eventon, organizitan de la pola kulturministerio kaj Nacia Instituto pri la Heredaĵo partoprenas reprezentantoj de ĉiuj Unesko-regionoj. Estis planitaj 20 prelegoj de reprezentantoj de i.a. Sirio, Bahrajno, Irako, Malio, Haitio, Japanio, Hinda Unio, Italio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Usono, Biritio kaj ankaŭ de Barbadoso, Ekvadoro, Nepalo, Pollando kaj Ukrainio. La konferenco referencas al la deklaroj de la Komitato de la Monda Heredaĵo el 2017 dum la sesioj en Instambulo kaj Krakovo. Ĝi respondas al la defioj de nia tempo, en kiu militkonfiltoj aŭ naturaj katastrofoj, en diversaj mondpartoj, kaŭzas damaĝojn en lokoj kun eksterordinara signifo por la tuta homaro. La varsovia konferenco sumigas la ĝisnunajn diskutojn kaj prilaboras universalajn indikojn pri la traktado de la lokoj de la monda heredaĵo, kiuj estis detruitaj. La loko de la konferenco ne estis elektita hazarde. Kiel substrekis la organizantoj dum la 2-a mondmilito Pollando, kaj aparte Varsovio troviĝanta sur Unesko-listo, spertis la konscian, laŭplanan detruadon de la urba substanco.

El la elsendo 08.05.2018. Legas Milada – 1’56”

Kielce premiita per Honora Distingo de la Konsilio de Eŭropo

Kielce,  kiel la unusola pola urbo estis en 2018 premiita per Honora Distingo de la Konsilio de Eŭropo. Tiun distingon ricevas lokoj plenumantaj restrikatajn kondiĉojn rilate la medioprotektadon, infrastrukturon, utiligon de la uniaj rimedoj kaj vivkvaliton de la loĝantoj. Inter 33 eŭropaj urboj rivalantaj pri la distingo ricevis ĝin nur 7. Unu el la atribukriterioj estis la internacia kunlaboro. Kielce ne tenas nur formalajn kontaktojn, sed realigas konkretaajn kunlaborajn projektojn kun la urboj Gotha en Germanio, Winnica en Ukrainio kaj Orange en Francio. Honora Distingo de la Konsilio de Eŭropo estas atribuata de Eŭropa Komitato por la Sociaj Aferoj, Sanko kaj Ekvilibra Evoluo. Kielce jam pli frue ricevis Eŭropan Diplom kaj Flagon de Eŭropo.

El la elsendo 08.05.2018. Legas Maciek – 1’56”

Varsoviaj Kavalariaj Tagoj

Ekde hodiaŭ ĝis la 6-a de majo i.a. en la varsovia Reĝa Łazienki-Parko la ŝatantoj de la kavaleriaj tradicioj povas partopreni porokazajn eventojn lige kun la 5-a eldono de la Varsoviaj Tagoj de Kavalerio. En la jaro de la 100-jariĝo de la reakiro de suvereneco fare de Pollando ili havas apartan karakteron. I.a. la historiamantoj povas kunĝui la klimaton de la antaŭmilita Varsovio kaj emociojn ligitajn kun la rajdista rivalado. La kavalerio post la 2-a mondmilito cedis lokon al la mekanikigitaj militistaj unuoj, sed daŭre havas gravan lokon en la tradicio de la Polaj Armeaj Fortoj. Aktuale ĝi plenumas reprezentajn kaj edukajn funkciojn atestante pri la historio de la pola rajdistaro.

El la elsendo 01.05.2018. Legas Tomek – 0’49”

10 novaj Historimonumentoj

La valida ekde 1994 titolo historimonumento estas en Pollando unu el la protektoformoj de historiaj objektoj kun escepta signifo por la nacia historio kaj kulturo. Ĝis nun troviĝis sur ĝi 81 objektoj i.a. Krakovo kiel historia urbokomplekso, Biskupin kiel la arkeologia rezervejo, Częstochowa kun la paŭlena klostrokomplekso sur la Hela Monto, Wieliczka kun fama salminejo. Nun laŭ la rekomendo de la Nacia Instituto pri la Kultura Heredaĵo aldoniĝis sur ĝi 10 objektoj. La gdanska fortreso Wisłoujście, la palaca-parka komplekso Koszuty, la kastela-parka komplekso en Krasiczyn, kastelo de varmiaj episkopoj en Lidzbark Warmiński, katedrala altaĵo en Płock, la palaca komplekso kun ĝardeno kaj parko en Rogalin, komplekso de la iama klostro de norbertulinoj en Strzelno, pilgrimsanktejo en Święta Lipka kaj ruino de la kastelo Krzyżtopór. La ideo estas, ke lige kun la solenata nunjare 100-jariĝo de la reakirita suvereneco de Pollando sur la listo ektroviĝu entute 100 historiaj monumentoj.

El la elsendo 01.05.2018. Legas Tomek – 1’10”

20 edukaj historitemaj filmoj por polaj lernejoj

Kadre de plurjara registara programo „Sendependa Pollando” al la polaj lernejoj estis disponigitaj 20 historitemaj filmoj. Temas pri la verko de la Produktejo de Dokumentaj kaj Beletraj Filmoj, kiu pere de ĉirkaŭ 15-minutaj filmoj prezentas la historion de Pollando baze de tolaĵoj de Jan Matejko. La mapli granda projekto enhavanta 10 filmojn traktas la polan historion pere de pentrajoj de aliaj polaj artistoj. Ilia komuna titolo estas „La sendependa Pollando – historio laŭ vivigitaj pentraĵoj”. La filmoj celas atrakciigi la historilecionojn gvidatajn de historiistoj, instruistoj de la pola lingvo, de la kulturanimantoj, amantoj de la  historio kaj kulturo. Ĉiu el la filmoj estas vivigita bildo disvolviĝanta laŭ la scenaro rilata al la historia evento, kiun finas la prezento de la koncerna tolaĵo. La prezentociklon inaŭguris filmo „La ĵuro de Kościuszko sur la krakova foirplaco 1794” baze de la samtitola tolaĵo de Wojciech Kossak. Dum la porokaza leciono en la varsovia Ĝeneralkleriga Liceo de Reĝo Vladislavo la 4-a oni diskutis pri la genezo de la insurekcio, socia situacio sur la polaj teritorioj fine de la 18-a jarcento kaj pri elementoj de la materia kulturo el la fino de la 17-a jarcento.

El la elsendo 01.05.2018. Legas Milada – 1’56”

Antaŭenpaŝo en la rilatoj inter ambaŭ Koreioj

Vendrede matene la gvidanto de la Suda Koreio Mun Dze In bonvenigis ĉe la limo de senmilitarigita sfero la gvidanton de la Norda Koreio Kim Dzong Un. Ambaŭ politikistoj dum preskaŭ du horoj interparolis malantaŭ la fermita pordo en la Pacodoomo en Panmundżom. En la fino de la pintrenkonto ili deklaris komenciĝon de nova erao, la erao de paco inter la du koreaj ŝtatoj.  Posttagmeze ili partoprenis la plantadon de piceo simbolonta pacon kaj bonstaton sur la Korea Duoninsulo. Kiel estas skribite en la koncerna dokumento la Suda kaj Norda Koreioj konfirmis la komunan celon, kiu estas libera de la atoma armilaro Korea Duoninsulo atingota pere de plena sennukleigo. Ambaŭ ŝtatoj devontiĝis al aktiva strebado al triflankaj interparoloj kun Usono kaj kvarflankaj kun la partopreno de Ĉinio por deklari finon de la korea  milito kaj konstrui longdaŭran kaj firman pacon. La koreaj gvidantoj devontiĝis al klopodoj favore al solvo de humanecaj problemoj rezultintaj el la divido de la lando, inkluzive ebligon de renkontiĝoj al dividitaj parencoj okaze de la tago de liberigo, la 15-an de aŭgusto nunjare. Kim kaj Mun decidis „gvidi oftajn kaj sincerajn diskutojn pri la ŝlosilaj problemoj por la korea nacio” pere de „regulaj renkontoj kaj rektaj telefoninterparoloj”. Tio celas firmigi reciprokan fidon kaj helpi klopodojn plibonigi la duflankajn rilatojn, kiel ankaŭ pacon, bonstaton kaj unuiĝon de la Korea Duoninsulo. En tiu kunteksto prezidento Mun Dze In vizitos ĉi-aŭtune Pjongjang.

El la elsendo 27.04.2018. Legas Barbara – 2’10”

Marek Suski pri rifuĝintoj en Pollando

Lastvendrede en la Pola Instituto en Vieno okazis renkontiĝo de ministro Marek Suski, la estro de la politika kabineto de la pola ĉefministro, kun la diplomatia korpuso, aŭstraj parlamentanoj, amaskomunikilaj reprezentantoj, lokaj institucioj. Ministro Suski parolis i.a. pri la migropolitiko de Pollando. Kiel li atentigis Pollando akceptas la plej grandan kvanton da rifuĝintoj serĉantaj laboron baze de laborpermesoj eldonataj la unuan fojon. En 2016 Pollando eldonis 585 mil permesojn por la estado kaj portempa laboro. Germanio 505 mil, Francio 235 mil, Italio 222 mil. Plej multajn eldonis Britio, entute 865 mil. Ministro Suski prezentis vicon da solvoj proponataj de la pola registaro, kiuj –  se enkondukotaj en la tuta Unio –  solvus la nunajn uniajn problemojn ĉi-koncerne. Kiel la plej gravan solvon la pola ministro prezentis legalan enmigradon kun la helpo surloka, kie aperas problemoj, kompatigon de la limoj kaj strikatan kontrolon de personoj el aliaj mondpartoj celantaj la Union. Ministro Suski substrekis, ke Pollando  rolas kiel stabiliganto de la situacio en la Centra-Orienta Europo, ĉar ĝis nun Pollando akceptis grandajn kvantojn  da militrifuĝintoj ĉefe el Kartvelio kaj Ĉeĉenio kaj lastatempe el Ukrainio. Li ankaŭ akcentis, ke la ĉefa strebo de la pola registaro estas certigi sekurecon al civitanoj de nia lando. Liaopinie la zorgo pri la sekureco de la civitanoj devas esti ankaŭ la supera celo de la Eŭropa Unio.

El la elsendo 24.04.2018. Legas Milada – 2’12”

Rektaj eksterlandaj investaĵoj rekordaj en 2017

Kiel oni informis lastatempe la rektaj eksterlandaj investaĵoj en Pollando en 2017 atinigis la valoron de 12 miliardoj da eŭroj. Laŭ la pritakso de eksterlandaj investantoj en „Konjunktuta Enketo 2018” de la Pola-Germana Industria Ĉambro Pollando estas la dua plej atrakcia lando de Eŭropo. Laŭ la nombro de la kreataj laborlokoj ĝi akiris la unuan lokon, kio konfirmas, ke Pollando estas opiniata de eksterlandaj investantoj kiel tre atrakcia lando por rektaj investaĵoj. Ilian signifan nombron konsisitigas investaĵoj el la aziaj landoj (Japanio, la Suda Koreio), kiuj en siaj evolustrategioj akceptis la principon, ke Pollando funkcias kiel ekspansibazo kadre de la Eŭropa Unio. Signifaj estas ankaŭ investaĵoj el la uniaj landoj, aparte en la financa-asekura sektoro ligitaj kun Brexit. La  ĉefa atuto de Pollando ĉi-rilate estas bonege kvalifikita personalo.

El la elsendo 17.04.2018. Legas Milada – 1’20”

La 8-a datreveno de la katastrofo apud Smolensko, Rusio

En la 8-a datreveno de la aviadila katastrofo apud Smolensko, Rusio dum la tuta tago daŭras en Varsovio oficialaj solenadoj. En la katastrofo apud Smolensko la 10-an de aprilo 2010 pereis 96 personoj, inkluzive de prezidento Lech Kaczyński kun la edzino, la lasta prezidento de Pola Respubliko en Elmigrejo Ryszard Kaczorowski, vicmarŝaloj de la Sejmo kaj Senato, grupo de parlamentanoj, komandantoj de ĉiuj formacioj de la polaj armeaj fortoj.  Kadre de la mardaj solenaĵoj okazas malkovro de la monumento de la Viktimoj de Smoleńsk-tragedio 2010, meto de la fondoŝtono en loko, kie kreiĝos monumento de prezidento Lech Kaczyński, solenaĵoj antaŭ la prezidenta palaco kaj vespera memormarŝo. Antaŭtage de la datreveno la Landa Prokuroraro prezentis novajn donitaĵojn pri la esploroj rilate ĉi tiun hororigan tragedion. La ĝisnunaj difinoj de ekspertoj en Pollando, kiuj laboris pri elterigo de la korpoj kaj iliaj sekcoj estas ŝokaj. En hermete fermitaj ĉerkoj venintaj el Rusio  – kun malpermeso ilin malkovri –  estis trovitaj 69 homaj restaĵoj de 26 personoj en ĉerkoj de aliaj viktimoj de la katastrofo. Okazis ŝanĝo de du korpoj. En multaj ekzamenitaj korporestaĵoj estis retrovitaj tiaj objektoj kiel sekcogantoj, plastaj sakoj, boteloj, ŝnuroj kaj vitrotubetoj post antisepsaj substancoj. Ĝin nun en Pollando okazis 77 elterigoj kaj sekcoj kaj pretigitaj 77 genetikaj raportoj. La kromaj 6 eletrigoj okazos inter la mezo de aprilo kaj majo nunjare. Dum la esplorado estis kontrolitaj krome 800 provaĵoj prenitaj dum sekcoj faritaj en Rusio, kiuj neniam poste estis ekzamenitaj. Nun ili estos ekzamenitaj laŭ la toksikologia kaj histopatologia vidpunktoj. Aldone elektitaj estos subigitaj al. fizikokemiaj esploroj. Ekspertoj konstatis, ke dum sekcoj en Rusio estis priskribitaj lezoj, kiuj ne estis konstatitaj kaj estis lezoj nepriskribitaj, kiujn oni konstatis dum sekcoj en Pollando. La unuaj skandaloj estis konstatitaj jam en la jaroj 2011-2012, kiam laŭ postulo de militista prokuroraro estis konstatitaj ŝanĝoj de 6 korpoj. Ĝis hodiaŭ Rusio ne redonis al Pollando la vrakon de la aviadilo nek la nigrajn kestojn. 

El la elsendo 10.04.2018. Legas Barbara – 2’57”