Kulturkroniko
Dek plej bonaj polaj romanoj laŭ Goodreads
Povas ŝajni, ke la pola literaturo priskribanta la lokajn realaĵojn malfacile povas akiri la rekonon sur la internacia areno. Kaj tamen eksterlandaj legantoj volonte prenas en la manojn librojn kreiĝintajn apud Vistulo rimarkante en ili ion pli ol sole malfacile prononceblajn nomojn kaj ekzotikan historion de la lando.
Antaŭneloge la rangoliston de la plej bonaj polaj libroj publikigs la informcentro Goodreads. Ĝi reliefe respondas la demandon ĉu poloj verkas mondnivelan literaturon.
La unuan lokon en la rangolisto de Goodreads okupis „La Pupo” de Bolesław Prus. La aŭtoro skizas en ĝi la bildon de 19-jarcenta Varsovio kaj samtempe rakontas universalan historion pri nerealigita amo, disreviĝo kaj sociaj tranfromiĝoj. Tiu ĉi romano troviĝas ankaŭ en la E-versio same kiel du aliaj konataj al E-legantoj romanoj de polaj verkistoj – „Solaris” de Stanisław Lem kaj „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz. Krome la rangolisto de Goodreads listigas romanojn de Bruno Szulz, Aleksander Kamiński, Andrzej Sapkowski kaj Stanisław Mrożek.
El la elsendo 25.08.2025. Legas Maciek – 01′ 17″
Interreta monumento omaĝe al infanaj viktimoj en Hiroŝima kaj Nagasaki
La kontraŭnuklea organizaĵo honorita per Paca Nobelpremio kreis interretan monumenton dediĉitan al 38 mil infanoj mortintaj sekve de la atombomba atako de Usono kontraŭ Hiroŝimon kaj Nagasaki antaŭ 80 jaroj. Ĝia interreta paĝo (Childrenspeacememorial.org) enhavas profilojn de 426 infanoj, inter kiuj 132 estas provizitaj per fotoj. Ĝi priskribas ilian vivon kaj doloron de la transvivintaj proksimuloj. Oni esprimis tiuokaze la konvinkon, ke kundividante ĉi tiujn korskuajn historiojn oni ne sole omaĝas ilian memoron, sed samtempe instigos al agadoj por plene likvidi la nuklean armilaron, kio en la kuntesto de kreskantaj streĉitecoj en la mondo estas ĉiam pli urĝa tasko. Tiel tekstas la deklaro de Internacia Kampanjo por Forigi la Nuklean Armilaon ICAN, kiu en 2017 ricevis Pacan Nobel-premion.
Usono faligis la atombombon sur Hiroŝimon la 6-an de aŭgusto 1945 kaj tiam pereis ĉirkaŭ 140 mil personoj. Tri tagojn poste Usono ripetis la atombomban atakon kontraŭ Nagasaki, tiam pereis ĉirkaŭ 74 mil personoj. Multaj personoj transvivis la atomeksplodojn, sed poste mortis pro la postradiadaj sekvoj.
Pasintjare Nihon Hidankyo, Japana Konfederacio de Organizaĵoj de la Viktimoj de la Atoma kaj Hidrogena Bombo ricevis Pacan Nobelpremion.
El la elsendo 07.08.2025. Legas Gabi – 01′ 58″
La Nacia Legado, la poezio de Jan Kochanowski
En la 2025-a jaro la 6-an de septembro okazos en Pollando jam la 13-an fojon la Nacia Legado. En sia porokaza mesaĝo la pola prezidenta paro informis, ke ĉi foje temos pri poezio de la pola renesanca poeto Jan Kochanowski. Li estis tradukisto, la kortega poeto de reĝo Stefan Batory, reĝa sekretario de ĉi tiu reĝo kaj ankaŭ de la reĝo Sigismundo la 2-a Aŭgusto. Jan Kochanowski estas taksata kiel unu el la plej elstaraj reprezentantoj de Renesanco en Eŭropo kaj poeto, kiu en la plej signifa grado kontribuis al evoluo de la pola literatura lingvo. Aldonendas, ke la aplikata de li lingvaĵo estas plene komprenebla por la nuntempa leganto.
La poeziaĵoj de Jan Kochanowski reflektas profundan enpensiĝon pri la mondo ne sen humora nuanco kaj reflektas la humanismajn ideojn kun matura civitana enzorgiĝo pri la Patrolando. Lia poezio emanas universalajn emociojn kaj travivaĵojn, dank’ al kio ĝi proksimas ankaŭ al nuntempuloj. Verkita per bela lingvaĵo, riĉa je saĝaj konsiloj Kochanowski-poezio formas enorman kronikon de pensoj kaj tradicioj de la iama Respubliko, kiu ligas la generaciojn kaj daŭre estas aktuala.
La kulimina momento de la Tago de la Nacia Legado estos la subĉiela evento, dum kiu same la prezidenta paro, kiel ankaŭ profesiaj parolistoj prezentas tiuokaze speciale preparitajn tekstojn. Similaj eventoj lige kun la Tago de la Nacia Legado estas organizataj en la tuta Pollando kaj en la mondo, aparte en centroj flegantaj la polan tradicion. Ekde la komenco al la kampanjo de la Nacia Legado aliĝis esperantistoj tra la mondo, legantaj en organizita maniero, E-tradukojn de la ĉi-rilataj literaturaĵoj.
El la elsendo 07.08.2025. Legas Gabi – 02′ 23″
Konstanta ekspozicio de polaj poŝtmarkoj
La Muzeo de Poŝto kaj Telekomunikado en Vroclavo estas la unusola en Pollando centro kolektanta kaj protektanta historiajn polajn poŝtmarkojn. Ili atestas pri la funkciado de poŝto sur la polaj teritorioj, inkluzive de Pola Poŝto establita de reĝo Sigismundo Aŭgusto en 1558. La Muzeo de Poŝto kaj Telekomunikado estis establita en 1921 en Varsovio. Ekde 1956 ĝi troviĝas en la historia konstruaĵo de la Ĉefa Poŝtoficejo en Vroclavo.
Ekde fino de junio funkcias tie konstanta ekspozicio „Kataloga Kolekto de polaj poŝtmarkoj”. Ĝi prezentas pli ol 5500 poŝtmarkojn, ekde la unua emisiita en 1860. La eksponaĵoj estas grupigitaj kronologie sur albumfolioj en speciale projektitaj vertikalaj ŝrankoj. Apartan lokon havas poŝtmarkoj, kiuj diversmotive neniam estis cirkuligitaj, ekzemple pro preseraroj aŭ faritaj de falsigintoj.
La muzeaj kolektoj estas prezentitaj en du fakoj: Filatela kaj dediĉita al la Historio de Poŝto kaj Telekomunikado. En la Muzea Biblioteko troviĝas pola kaj fremda literaturo pri la temo, polaj kaj eksterlandaj revuoj kaj specializaj katalogoj, malnovpresaĵoj kaj manuskriptoj.
El la elsendo 07.08.2025. Legas Maciek – 01′ 33″
Renesancaj kopioj de Ptolemeo-mapoj
En la varsovia Palaco de Krasiński-familio la Nacia Biblioteko prezentas manuskriptojn de la kreiĝintaj en la 2-a duono de la 15-a jarcento unikaj mapoj de la mondo. Ĝis la 10-a de aŭgusto la vizitantoj povas konatiĝi kun la kolekto de 30 renesancaj mapoj baziĝantaj sur la traktato „Geografio” de Klaudio Ptolemeo el la 2-a jarcento. Ptolemeo, elstara matematikisto, astronomo kaj geografo el Aleksandrio en sia verko „Geographike hyphegesis” (Enkonduko al desegnado de mapoj) prezentis priskribon de la konataj tiam mondregionoj kaj la metodon de ilia kartografia bildigo.
Ĉeokaze oni memorigis, ke unu el la plej gravaj kreantoj de la Ptolemeaj mapoj en la 15-a jarcento estis Nicolaus Germanus aktivanta en Italio. Li estis aŭtoro de luksaj manuskriptoj kun kolorriĉe ornamitaj inicialliteroj, kiuj enhavas i.a. mapojn de la tuta konata tiam mondo kaj 29 detalajn mapojn de Eŭropo, Azio kaj Afriko. Unu el ĉi tiuj nepritakseble valoraj kopioj dediĉitaj al papo Paŭlo la 2-a trafis al Pollando, plej verŝajne kiel donaco por grafo Jan Zamoyski. Ĝi saviĝis dum la milittempesto kaj nun troviĝas en la kolekto de la Nacia Biblioteko kiel parto de la aĉetita Biblioteko de Zamoyski-familio.
El la elsendo 25.07.2025. Legas Gabi – 01′ 44″
Skulptaĵo de Monika Sosnowska en Stokholmo
Betona sulptaĵo de pola artistino Monika Sosnowska titolita „Muzeo” estis lanĉita de la sveda reĝa familio en parko sur la insulo Djurgarden, populara ripozloko de stokholmanoj.
La instalaĵo enhavas originalajn elementojn el la 19-jarcento, inkluzive de marmoraj kolonoj, por neniam realigita tie artmuzeo. Imponan konstruaĵon ekde 1830 planis konstruigi reĝo Karlo la 14-a Johano, la unua reprezentanto de la reganta ĝis hodiaŭ Bernadotte-dinastio.
Kiel reliefigis en sia porokaza alparolo princo Daniel dank’ al la skulptaĵo de Monika Sosnowska la nuntempo interplektiĝas kun la pasinteco. La laboroj pri la skulptinstalaĵo daŭrantaj tri jarojn ligiĝis i.a. kun penaj purigaj laboroj pri marmoraj ŝtoblokoj kaj kolumnoj el forgesita staplejo.
Monika Sosnowska apartenas al la plej talentaj artistinoj de juna generacio. En 2007 ŝi reprezentis Pollandon dum la venecia Artbienalo. Unu jaron pli frue ŝi havis individuan ekspozicion en la Muzeo de la Nuntempa Arto en Novjokro kaj en 2008 ŝia ekspozicio estis prezentita en la prestiĝa Schaulager en la svisa Bazielo.
El la elsendo 25.07.2025. Legas Maciek – 01′ 25″
Ĉirkaŭ cent folkloraj ensembloj en Pollando
Lime de julio kaj aŭgusto 2025, t.e. inter la 26-a de julio kaj la 3-a de aŭgusto okazos la 62-a Semajno de Beskidy-montara Kulturo en dek kelkaj lokoj de Beskidmontara regiono, en la sudo de Pollando. Ĉi tiun plej malnovan kaj plej grandan en la lando folkloran festivalon partoprenos ĉirkaŭ 100 ensembloj el Eŭropo, Suda Ameriko kaj Azio. Sur la estradoj de la Festivalo prezentiĝos ĉirkaŭ 4 mil dancistoj, muzikistoj, kantistoj, kulturkreantoj, metiistoj kaj individuaj fokloraj majstroj.
Krom koncertoj estis planitaj ekspozicioj, laborrenkontoj, prezento de diversloka kuirarto. Oni komune dancos, okazos folkloraj stratparadoj.
En la unua parto de la festvala semajno en Żywiec okazos unu el la plej prestiĝaj por polaj montaranoj konkurso dediĉita al Folkloro de Polaj Montaranoj kun la partopreno de pli ol 100 kapeloj, kantistaj trupoj kaj solartistoj, kiuj rivalos por akiri Orajn Żywiec-korojn. En la loko Wisła dancistoj kaj muzikistoj el diveraj mondpartoj rivalos por Grand Prix de la 34-aj Internaciaj Folkloraj Renkontiĝoj.
La Semajno de la Beskidmontara Kulturo ligas al la antaŭmilita Festo de Montoj. Post la milito la unuan fojon ĝi estis organizita en 1964 en la loko Wisła ĉefe kun la partopreno de polaj ensembloj el Beskidy-montaro.
El la elsendo 25.07.2025. Legas Maciek – 01′ 44″
La vivo de la Reĝa Ĝardeno
La varsovia Reĝa Łazienki-parko famas ne sole pro la troviĝanta en ĝi Chopin-monumento. Ĝi famas ĉefe pro siaj pli fruaj klasicismaj, historiaj objektoj ĉirkaŭitaj per zorgeme flegataj historiaj ĝardeno – la Reĝa, la Romantika kaj Modernisma. Ili kreiĝis en malsamaj historiaj periodoj kaj diferencas per karaktero kaj stilo. Dank’ al arkivaj fotoj, artverkoj, objektoj de la ĉiutaga uzo kaj artmetio ĝis la 25-a de septembro eblas konvinkiĝi, kiagrade ŝanĝiĝis la ĝardenaj spacoj kaj arkitekturo, dank’ al la ekspozicio „La vivo de la Reĝa Ĝardeno”. Ĝi estas kolorriĉa rakonto pri nekonata ĝis nun historio, socia kaj kultura rolo, ĉiutaga vivo de ĝiaj loĝantoj kaj laborantoj. Tiel do eblas ekscii, kiom grava por la varsovianoj estas la reĝa Łazienki-parko kaj kiel ĝi influis ĝenerale la imagon de poloj.
La ekspozicio estas adaptita al personoj kun handikapo, akompanas ĝin eduka sektoro en Nova Palmejo, aranĝita kun la penso pri la Reĝa Łazienki-parko kiel spaco favoranta malstreĉiĝon kaj evoluon, pere de kontakto kun arto ĉirkaŭita de la naturo. Riĉaj akompanaj eventoj ligiĝas kun laborrenkontoj, prelegoj, gvidaj promenoj, renkontiĝoj dediĉitaj al Łazienki-parka faŭno kaj flaŭro, panoramarkitekturo kaj verdaj spacoj en moderna urbo.
El la elsendo 15.07.2025. Legas Gabi – 01′ 51″
25.07_La 29-a Internacia Ŝekspir-festivalo
„Vortoj, vortoj, vortoj”, tio ĉi estas la moto de la 29-a Ŝekspirfestivalo, kiu okazos inter la 25-a de julio kaj la 3-a de aŭgusto en la urbokomplekso Gdańsk, Gdynia, Sopot – en la norda Pollando. Ĝi estas internacia platformo por interŝanĝi spertojn, teatrajn praktikojn kaj por la mediaj diskutoj, ligitaj kun la kreado de Ŝekspir’, kaj por diskutoj kun teatroŝatantoj. La Festivalo en Gdansko, kiel la unusola el Pollando kaj unu el inter kvin en Eŭropo, fieras pri la prestiĝa premio EFFE Award, atribuata de la Societo de la Eŭropaj Festivaloj EFA kunlabore kun la Eŭropa Komisiono kaj la Unia Parlamento.
En la nunjara evento, organizata de la Gdanska Ŝekspir-festivalo kaj la fondaĵo Theatrum Gedanense, estos prezentitaj naŭ polaj spektakloj kaj eksterlandaj teatraj kontribuoj.
En la daŭro de 28 jaroj en la festivalo organizata dum la feria periodo prezentiĝis pli ol 250 diversaj teatraj trupoj el pli ol 40 landoj. Siajn spektaklojn prezentis pli ol 250 reĝisoroj el la tuta mondo. En 2010 en Gdansko estis iniciatita Eŭropa Reto de Ŝekspir-festivaloj, kiu ankaŭ en Gdansko havas sian sidejon. Ĝi havas nun partnerojn en Pollando, Germanio, Hungario, Ĉeĥio, Rumanio, Britio, Armenio, Danio, Norda Makedonio, Serbio, Italio, Ukrainio, Hispanio kaj Moldavio.
La spektakloprezentiĝoj dum Ŝekspirfestivalo ligiĝas kun konkurso por la plej bonaj ŝekspirteatraĵoj kaj kun artaj, edukaj, laborrenkontaj aktivadoj kaj renkontiĝoj kun kreantoj el diversaj mondopartoj.
El la elsendo 15.07.2025. Legas Maciek – 01′ 55″
Mumintroloj_pordo ĉiam malfermita
En la Muzeo de Kinematografio en Lodzo jam de kelka tempo funkcias ekspozicio „Mumintroloj: pordo ĉiam malfermita”. Ĝi baziĝas sur la animita filmserio de la loka Studio „Se-Ma-For” el la jaroj 1976-1982 kaj la vizito, kiun en Lodzo faris en 1978 la aŭtorino de la romanserio Tove Jansson.
La scenaroj verkataj en la Studio „Se-Ma-For” tradukataj en la anglan estis unue sendataj por aprobo al Tove Jansson al Helsinki. Dum sia vizito en Lodzo ŝi konatiĝis krome kun filmprojektoj de la pupoj. La animaciherooj fidele rekreis la desegnaĵojn de Tove Jansson. El la planataj 39 serisegmentoj kreiĝis 78 filmepizodoj. La mallongaj filmoj estis faritaj kunprodukte kun la aŭstra firmao Jupiter. La Mumin-serion de „Se-Ma-For” prezentis Pola Televido, rigardis ĝin telespektantoj en Aŭstrio, Germanio, Britio kaj en la nordiaj landoj.
La lodza ekspozicio funkcionta ĝis la 29-a de marto 2026 rakontas ne sole pri filmo, sed ankaŭ pri loko de Mumintroloj en la pola kulturo, ĉar libroj pri Mumintroloj estas konataj al polaj legantoj ekde la unua eldono en 1964.
La ekspozicio, super kiu la honoran patronecon transprenis la Ambasado de Finnlando en Pollando, prezentas pere de Mumontroloj valorojn proksimajn al ĉiuj homoj, senkonsidere al kulturo, religio aŭ geografia loko, en kiu ili vivas.
El la elsendo 15.07.2025. Legas Pamela – 02′ 05″