Kulturkroniko
Pola Jaro en Turkio
La programon de la nunjare solenata en Turkio Pola Jaro konsistigos trarigardoj de la polaj filmoj, muzikkoncertoj, prezento de la plej nova arto kaj trarigardo de la turka arto en Pollando. La jaro ligiĝas kun la 600-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter ambaŭ landoj. Ili estis starigitaj en 1414-a jaro, kiam sultano Mehmed la 1-a Çelebi akceptis la unuan polan diplomatian mision en la tiama ĉefurbo de la Otomana Imperio, Bursa. Oni ne forgesas, ke ĝi kiel la unusola lando en la epoko de la 18-jarcentaj dispartioj defendis la polan suverenecon atendante senditon el Leĥistano, alivorte Pollando. La Polan Jaron en Turkio inaŭguros ekspozicio “Pollando-Turkio. 600 jaroj de la politikaj kaj kulturaj rilatoj”. Ĝi funkcios inter la 6-a de marto kaj la mezo de junio en Sakip Sabanci-Muzeo en Istambulo. Preskaŭ 400 eksponaĵoj, polaj kaj turkaj artverkoj devenas el 34 kulturcentroj de la tuta Pollando. En aparta maniero speguliĝos la rolo de Bursa kaj Krakovo kiel centroj de la politika vivo kaj kulturo. Bursa estos krome prezentita kiel centro produktanta kaj ekspetanta teksaĵojn, i.a. al Pollando. La ekspozicion akompanos filmprezentoj kaj prelegoj.
El la elsendo 28.02.2014. Legas Barbara
Pola libro distingita en Bologna Ragazzi Award
“Majn Alef Bejs”, libro kun ilustraĵoj de Urszula Palusińska kaj teksto de Jehousza Kamiński ricevis la ĉefan premion en la konkurso Bologna Ragazzi Award en la kategorio non-fiction. Bologna Ragazzi Award estas la plej prestiĝa distingo rilate la ilustraĵojn por infanlibroj, kiun organizas ĉiujare la Librofoiro por infanoj en Bolonjo. La internacia ĵurio pritaksas unuavice grafikajn kaj editorajn valorojn de publikaĵoj en kvin kategorioj: Fiction, Non Fiction, Opera Prima (por debutantoj, novaj talentoj), New Horizons (libroj el la arabaj landoj, Suda Ameriko, Azio kaj Afriko) kaj en la kategorio Digital (aplikaĵoj). Polaj libroj regule estas dum la konkurso premiataj. La distingita nunjare pola libro „Majn Alef Bejs” ligas tradicion kun moderneco. Konsistigas ĝin jidaj rimaĵoj de juda verkisto Jehoshua Kamiński grafike ilustritaj de Urszula Palusińska. La polajn versiojn de la versaĵetoj aŭtoras Wojciech Wilczyk. Nunjare al BolognaRagazzi Award estis anoncitaj unu mil libroj el 42 landoj. La premioj estos enmanigitaj la 24-an de marto.
El la elsendo 28.02.2014. Legas Barbara
La 204-a naskiĝdatreveno de Chopin
En la proksimaj tagoj pasas la 204-a naskiĝdatreveno de Frederiko Chopin, kvankam daŭre oni mencias du malsamajn datojn, la 22-an de februaro kaj la 1-an de marto.
Jam morgaŭ, t.e. la 22-an de februaro estos inaŭgurita ekspozicio en la Muzeo de Frederiko Chopin en Varsovio „Diru dankon al Kolberg pro lia pena laboro. Oskar Kolberg: etnografo, muzikologo, „chopinologo”. Ekde la 1-a de marto samloke aldoniĝos ekspozicio de la plej interesaj plastikistaj laboraĵoj de infanoj kaj gejunuloj inspiritaj per la figuro de Frederiko Chopin. La 1-an de marto estos inaŭgurita ankaŭ aldona ekspozicio dediĉita al la popolaj instrumentoj sur la polaj teritorioj en la tempo de Freeriko Chopin. Ĝi funkcios en la naskiĝdomo de la komponisto en Żelazowa Wola, prezentante popolajn instrumentojn konatajn al Chopin el liaj pluraj vojaĝoj. Temos ankaŭ pri la plej karakterizaj kaj plej interesaj objektoj el la regionoj de li vizititaj eĉ se mallonge.
Okaze de la 204-a naskiĝdatreveo de la komponisto okazos ankaŭ koncertoj. En Żelazowa Wola la 1-an de marto tagmeze koncertos Akiko Ebi, elstara japana pianistino, laŭreatino de la 5-a loko dum Chopin-konkurso en 1980, nun ĵurianino de plej gravaj muzikaj konkursoj en la mondo. Samtage en la varsovia Nacia Filharmonio koncertos vespere Yundi Li, la venkinto de Chopin-Festivalo en 2000 kaj la laŭreato de speciala premio pro la plej bona plenumo de polonezo.
El la elsendo 21.02.2014. Legas Milada
Nova eldonaĵo pri la Nacia Muzeo en Varsovio
“La artveroj. La Nacia Muzeo en Varsovio” eldonita de Arkady estis elektita en januaro la Libro de la Monato. La distingita de la Literatura Magazino LIBROJ albumo, en la unua jarduono de 2014 aperos anglalingve. Ĝi prezentas al la leganto krom verkoj de la pentroarto, skulptarto, desegnaĵo kaj grafiko ankaŭ artverkojn de la pola dezajno kaj fotoarto proksimigante amplekson de la muzeaj kolektoj. Dum la prilaborado de la albumo la Muzeo reakiris kelkajn perditajn dum la lasta mondmilito verkojn. Ĝi aĉetis krome tre interesan portreton pentritan de Józef Mehoffer, kiun sendube eblas kalkuli al la trezoroj de la varsovia Nacia Muzeo. La 150-an jaron de sia ekzisto la ĉefurba Nacia Muzeo eniris kiel plursegmenta institucio kolektanta, konservanta kaj disponiganta artverkojn de multaj generacioj ekde la antikva epoko ĝis la nuntempo. Al aparte menciindaj apartenas kolektoj de la pola kaj eŭropa pentroarto, desegnaĵo, grafiko kaj artmetio. Ĝi fieras pri eksterordinare interesaj kolektoj de la malfrumezepoka eklezia arto, de la antikva arto inkluzive de unikaj laŭ la monda skalo antikvaĵoj el la nubia katedralo en Faras. Menciindaj estas ĝiaj kabineto de numismataĵoj kaj medaloj, kaj artkolekto rilatanta al la Fora Oriento.
El la elsendo 14.02.2014. Legas Milada
Laŭvica rabita dummilite artverko revenis al Pollando
Komence de februaro en la pola konsulejo en Novjorko estis transdonita al Pollando la ŝtelita dum la 2-a mondmilito pentraĵo „Sankta Filipo baptas servon de la reĝino Kandaki” de la germana pentristo Johann Conrad Seekatz. Temas pri la 17-jarcenta pentraĵo sur la kupra lado kun motivo el la Nova Testamento. La pentraĵo ŝtelita plej verŝajne dum la Varsovia Insurekcio 1944 revenos al la Nacia Muzeo en Varsovio. Dum la solenaĵo la ĉeestanta kulturministro, Bogdan Zdrojewski memorigis, ke dum la 2-a mondmilito Pollando perdis grandegan parton de la kultura nacia heredaĵo. Laŭ lia pritakso el la muzeoj mem malaperis ĉ. 70 mil artverkojn. Pollando ne ĉesigos klopodojn por reakiri la ŝtelitajn dummilite aŭ perditajn kulturtrezorojn.
El la elsendo 14.02.2014. Legas Tomek
100-jariĝo de Andrzej Panufnik
Lastmerkrede, t.e. la 5-an de februaro per koncerto en la londona Barbican Hall komenciĝis la solenaĵoj de la 100-a naskiĝdatreveno de Andrzej Panufnik. La Londona Simfonia Orkestro sub la direkto de Michael Francis plenumis du liajn komponaĵojn – la 3-an Simfonion “Sinfonia Sacra” el 1963 kaj Lulkanton por 29 arĉinstrumentoj kaj du harpoj el 1947. Panufnik plimulton de sia vivo pasigis en Britio. Lia “Sinfonia Sacra” komponita por la miljariĝo de la pola ŝtato enhavas citaĵojn el la plej malnova konserviĝinta religia pola kanto kaj poezia teksto “Dipatrino”, kiu en la Mezepoko rolis kiel – laŭ nunaj konceptoj – ŝtata himno. Krome ĝi citas la favorpetan liturgian preĝon al Dipatrino. La Sinfonio Sacra entute emfazas la patriotajn kaj religiajn sentojn de komponisto. En “Lulkanto” Panufnik kombinis siajn du tendencojn al eksperimentado kaj al tradicifideleco.
El la elsendo 07.02.2014. Legas Milada
Omaĝaj koncertoj lige kun 80-jariĝo de K. Penderecki en Israelo
Israela Filharmonia Orkestro kunlabre kun la Pola Instituto en Telavivo omaĝos la 80-jariĝon de Krzysztof Penderecki per serio de koncertoj en Hajfa, Telavivo kaj Jerusalemo, kie la renoma pola komponisto estados inter la 10-a kaj 18-a de februaro. Muzikistoj, The Gary Bertini Israeli Choir kaj solartistoj Melanie Diener – sopranulino, Agnieszka Rehlis (mezosopranulino), Rafał Bartmiński (tenorulo) kaj Robert Jezierski (basulo) prezentos al la israela publiko “Polan Rekviemon”, komponaĵon de Penderecki el la 1981-a jaro. Direktos la komponisto mem. La plej frue komponita parto de la “Pola Rekviemo” estas “Lacrimosa”, baziĝanta sur la sekvenco “Dies Irae”. Ĝi estas dediĉita al Lech Wałęsa, Solidareco kaj omaĝas la memoron de la perintaj ŝipfaristoj en decembro 1970. Lacrimosa estis plenumita dum la senvulao de dediĉitaj al ili Tri Krucoj en Gdansko, la 16-an de decembro 1980.
El la elsendo 07.02.2014. Legas Milada
Grammy-premio por Władek Pawlik
Władek Pawlik estas la unua pola ĵazmuzikisto distingita per Grammy-statueto. La disko “Night in Calisia” surbendigita komune kun Randy Brecker kaj Filharmonio de Kalisz estis agnoskita kiel la plej bona disko de granda ĵazensemblo. La laboroj pri “Night in Calisia” komenciĝis antaŭ 4 jaroj. Tiam la trio de Włodek Pawlik, la usona trumpetisto Randy Brecker kaj la Filharmonio de Kalisz direktita de Adam Klocek prezentiĝis en Kalisz okaze de la 1850-jariĝo (mil-okcent-kvindekjariĝo) de la urbo. La koncerto tiom plaĉis al la publiko, ke la artistoj renkontiĝis du jarojn poste en la studiaj kondiĉoj kaj surbendigis “Night in Calisia”. Unue la disko aperis en Pollando, pasintjare ĝi estis eldonita sur la usona merkato de Summit Records, akirinte popularecon inter la tieaj ĵazŝatantoj. Grammy-statueto por la 55-jara pola pianisto estas la plej alta rekono por lia kreado. Ĝi tuj elvokis plian interesiĝon pri la komponaĵoj de Włodek Pawlik.
El la elsendo 31.01.2014. Legas Gabi
Kultura evento inaŭgure de la 600-jariĝo de la polaj-turkaj diplomatiaj rilatoj
La ekspozicio de grafikajoj de pola artistino Agnieszka Cieślińska inaŭguris en Turkio kulturajn solenadojn de la pasanta en 2014 600-jariĝo de la ligo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Turkio. Dum la tuta januaro ŝian ekspozicion „Agnieszka Cieślińska – FIGURATIO [figuracjo]”, eblis rigardi en la istambula artgalerio Işık Teşvikiye [yŝk teŝvkje – wg google-translatora]. Al la ekspozicio de la grafikaĵoj de profesorino de la varsovia Belarta Akademio akompanis akademia laborstaĝo por turkaj studentoj kunorganizita de la Fondaĵo Feyziye Mektepleri [fejzjemetekplure], Işık-Universitato kaj la Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Istambulo. La aŭtoran elekton de la grafikaĵoj de Agnieszka Cieślińska faris la poldevena profesoro Yurdaer Altintas [jurda eraltintas], avana turka grafikisto, animanto de multaj kulturprezentoj en Turkio.
El la elsendo 31.01.2014. Legas Gabi
Nova Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo en Rumanio
Nova Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo komencis funkcii ĉe la rumana universitato en Krajowa. Ĝi estas adresita al studentoj, merkatistoj kaj ĉiuj interesiĝantoj dezirantaj pli proksime konatiĝi kun Pollando. En la agadproramo de la centro, funkciigita la 22-an de januaro, troviĝos ekspozicioj, filmprezentoj kaj koncertoj. Ĝi helpos al rumanaj merkatistoj ligi kunlaboron kun polaj firmaoj. Laŭ la donitaĵoj de la rumana klerig-ministerio jam 40 superaj instruinstitutoj subskribis kun polaj partneroj duflankajn interkonsentojn pri kunlaboro.
El la elsendo 28.01.2014. Legas Krystyna