Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Radom – ĝia hostorimonumento kaj legendo

Antaŭ kelkaj tagoj, la 18-an de marto 2022 la listo de la Historiaj Monumentoj de Pollando riĉiĝis je la 115-a objekto. Kiel ni jam informis la listo estas unu el la protektoformoj de firmlokaj, t.e. nemoveblaj historiaj objektoj kun aparta valoro historia, scienca kaj arta kun granda signifo por la kultura heredaĵo de Pollando. Ĉi-foje temas pri franciskana klostra komplekso de fratuloj Bernardanoj en Radom. En la konsiston de la klostra komplekso eniras la klostra konstruaĵo mem, preĝejo de s-ta Katarina Aleksandria, mastruma kontruaĵoj kun kuirejo, pordego-kapelo, ĉirkaŭklostra murego kaj ĝardeno”. La decido de la prezidento en kies kompetentoj troviĝas aprobo de la peto kronas kelkajarajn klopodojn de la monakoj kaj la kelkcentjaran historion de franciskanoj en Radom. La objekto ekde la komenco mem servis kiel la kultoloko. Ĝiaj radikoj referencas al la 2-a duono de la 15-a jarcento, kiam la monakojn venigis al Pollando reĝo Kazimiro la 4-a Jagelonido. La konstruplacon oni difinis en 1468 kaj la sekvan jaron ĝi estis aprobita de episkopo de Krakovo. Komence la preĝejo kaj klostro elkonstruitaj nur en la daŭro de unu jaro estis lignaj. Ĉar ĝi troviĝis ekster la muroj de la urbo, ĉe la publika vojo ĝi ricevis formon de fortreso ĉirkaŭita per murego. Tio ebligis defendon kaze de malamika atako. La klostra komplekso kreiĝis en la jaroj 1468-1516, plukonstruo de la preĝejo de s-ta Katerina Aleksandria okazis en la jaroj 1911-1914. En la lastaj jaroj en la klostra komplekso okazis ĝisfundaj renovigaj-konservistaj laboroj. Interalie oni renovigis la gotikan klostran fornelan konstruaĵon, kiu estas la unusola ĉi-speca objekto en Pollando. Se ni jam parolas pri la unua Historimonumento en Radom ĵus metita en la oficialan liston ni aldonu, ke la unua mencio pri la urbo troviĝas jam en la bulao de papo Hadrian la 4-a el la 1155-a jaro. Hodiaŭ tamen ne al historiaj faktoj mi referencu, sed mi proponas legendon pri tio, kiel la urbonomo Radom kreiĝis. Onidire antaŭ multaj, multaj jaroj la regionon surkreskis densa arbaro kun la abundo de ĉasbestoj. Iufoje juna ĉasisto dum tagoj vagadis tra ĝi ne povas renkonti leporon aŭ cervon. La arbaro ŝajnis esti senbesta kaj tiam rimarkis la junulon la arĝentpluma birdo. Ĝi rekonis en li homon kun bona koro kaj decidis al li helpi. Ĝi rakonti al li pri iu regiono riĉa kaj bonstata, kaj kiel diradas maljunuloj „plena da fluanta lakto kaj mielo”. Eb ĝi la bestoj estas en abundo, la rivero Mleczna (la lakta) plenas je fiŝoj kaj de ĉiu loko etendiĝas belegaj panoramoj. La junulo senhezite ekiris por trovi ĉi tiun lokon. Dum la irado gvidis lin la arĝentpluma aglo, kiu rakontis al juna ĉasisto, ke iam la loĝantoj ĉe la rivero Mleczna vivis en plena harmonio kun belegaj riverspiritoj, difinataj rusalkoj. Tagoj pasadis trankvile kaj naturo invitis al ripozo. Bedaŭrinde kun la tempopaso homoj fariĝis ĉiam pli akaparemaj dezirante ekposedi arbarojn, riverojn kaj aliajn valorojn. Fine ili elpelis rusalkojn kaj senigis la regionon je la magia ĉarmo, kie dank’ al ili tie regis. Puno venis rapide al la ŝtonkotaj homoj, kiuj falis en eternan dormon. Librigi ilin de ĉi tiu stato de ensorĉiteco estis povonta sole persono kun bona koro, impresiĝema, amanta la naturon. Tiu, kiu kapablas kompreni la birdokantojn kaj arbarsusuron. Ĝuste tien alkondukis la junulon la arĝentpluma aglo. Ravis lin la verdosuka verdaĵo, kristala akvo, misteraj akvoterenoj, la reganta trankvilo, birdotriloj kaj muziko de la fluanta akvo. Enpensiĝinte li diris, kompreneble en la pola lingvo „Rad dom, bym tutaj zbudował”. „Mi feliĉus, domon ĉi tie elkonstrui”. Je tiu parolo ĉiuj vekiĝis kaj la vilaĝo repulsis per la vivo. Dankeme pro la forprenita punensorĉo oni proponis al la junulo estri la vilaĝon kaj la arĝentpluma aglo gvidis ĉiujn al la Lakta rivero. Ekde tiam ĉiuj vivis konkorde kaj pace en la loko >Rad dom…<, Radom.

El la elsendo 25.03.2022. Legas Barbara – 6′ 14″

El la E-Gazetaro_22.03.2022

Hodiaŭ ni komencu nian foliumadon de E-gazetoj per la marta numero de la revuo „Esperanto”. Ne senkaŭze. Nome ĝiaj unuaj paĝoj estas amplekse dediĉitaj al la 100-jariĝo de la E-radiofonio kaj tiukaze mi esprimas dankvortojn al la revuredaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pro la atento al la temo dediĉita. En ampleksa artikolo, kiun mi aŭtoris kadre de „Malferme – Faka Agado”, mi klopdis observi kronologion de la 100-jara fenomeno radio en la E-komunumo. Ne ĉiujn fontojn mi tamen sukcesis aliri tial manko de informoj pri multaj E-elsendoj ankoraŭ antaŭmilitaj, ekzemple en Brazilo, Japanio kaj ankaŭ manko de mencioj pri pluraj jam la postmilitaj, kaj dekoj da efemeraj t.n. „radioj” el la jam interreta epoko. Tio sole pruvas, ke sen skribita historio, sen arkivaĵoj, sen registritaj atestoj de radiokulaborantoj, aŭtoroj, parolistoj la kultura valoro, kiun en nia E-komunumo reprezentas E-radio falos en la forgeson. Antaŭ multaj jaroj oni uzis la difinon „sur la ondoj, per la ondoj de etero”. Necesas zorgi, ke tiu ĉi nia kulturvaloraĵo ne malaperu kun la ondoj de etero. Sur du pliaj paĝoj „Esperanto” kunmetis respondojn de reprezentantoj de tiaj nun funkciantaj E-radioj, kiel Radio Havano Kubo, Pola retRadio kaj Muzaiko. Ni enrigardu ilin. Je la peto mencii ion aparte interesan por koncerna radio Ariadna Garcia Gutierrez menciis la ebecon nur voĉe komuniki kun la tuta mondo, kio dank’ al Esperanto estas aparte interesa kaj speciala. Ŝia patrino Maritza reliefigis la fakton, ke en la intereta epoko la radio fariĝis multmedia. Veronika Poor reliegis la flekseblan strukturon de la programoj kaj malfermitecon je kunlaboro. Mi mem kiel reprezentanto de Pola RetRadio menciis la fakton, ke la kreiĝo de la profesia E-Redakcio la 4-an de apilo 1959 okazis ja iom hazarde en la datreveno de la 1-a Konferenco rekomendanta uzon de Esperanto en Radio. Alia aparta karakterizaĵo de la varsoviaj E-elsendoj estis viglaj kaj tre riĉaj kontaktoj kun aŭskultantoj. Responde pri la avantaĝoj kaj defioj por E- radiofonio koleginoj el Havano Kubo menciis la neceson de daŭra zorgo esti alloga amaskomunikilo kaj adapteblon. Mi mem kiel avantaĝon menciis geografian vastiĝon de nia aŭditorio, kaj kiel defion la zorgon pri konkurenca elsendoenhavo rilate al la amasa reta informproduktado en la sociaj portaloj. Plia demando rilatis al la aparta maniero noti la 100-jariĝon de E-Radio. Verdire sole Pola RetRadio informis pri serio da ripetaj kaj novaj programeroj ligitaj kun la E-Radio. La lasta demando ebligas fine al la leganto konatiĝi kun la retepoka evoluo de la E-elsendoj el Havano, Varsovio kaj de Muzaiko. Kvin plenaj paĝoj vere bela omaĝas la 100-jariĝon de la E-Radiofonio. Espereble ili spronos plivastskalan kolektadon de forgesitaj dokumentoj, folimadon de malnovaj gazetoj kaj verkadon de artikoloj rilatantaj al la E-radiofonia historio kaj nuno. La marta „Esperanto” okupiĝas ne sole pri la radio prezentante interesan intervjuon kun la ĉefredaktoro de „Panoramo de la Granda Insulo” el Malagasio. Kiel konfesis en la inervjuo Henriel Fidilalao la celo de lia periodaĵo estas diskonigi Malagasion al tutmonda eperantistaro. Aliflanke „ĝi estas modelo de praktika uzebleco de Esperanto por konkrete enspezi monon”. En la organo de UEA ni legas pripensojn de la prezidanto Duncan Charters koncerne Strategian Planadon pliaj paŝoj. Li i.a. instigas, ke laŭeble vaste la asocia membraro aktiviĝu por opiniinterŝanĝo en la Forumo de UEA kaj pri la planado kaj pri nun kreiĝantaj projektoj. Mark Fettes, kiel la nunjara reĝisoro de la kongresa temo „Lingvo, vivo, tero” prezentas siajn invitideojn al profundigotaj diskutoj dumkongresaj. Kiel li atentigas „nia kongresa temo en Montrealo invitas al diskutoj ne nur pri lingvaj demandoj, sed pri la rilatoj inter lingvo, vivmaniero, ekologia scio, pasinteco kaj etonteco”. Aparte kortuŝaj en la marta „Esperanto” estas paĝoj destinitaj al la forpasinta en februaro eksa Ĝenerala Direktoro Simo Molojevic, kiun rememoras la iamaj stabanoj, Stefan MacGill, Rob Moerbeek, Diccon Masterman, Anna Lowenstein, Francois Lo Jacomo, Istvan Ertl, Wim Jensen kaj Ionel Onet. Semajnon pli frue ol „Esperanto”-revuo atingis nin „La Revuo Orienta”. La 12-a pasintjara numero kovrilpaĝe kvazaŭ jam aludas al printemo per la bildo de la blua rokturdo. En la numeon enkondukas la rubriko „Esperanto kaj Mi”. Kun plezuro kaj intereso mi konatiĝs kun E-spertoj de plurfoje renkontita diversokaze Elisabeth Le Dru el Francio. En ŝia aktivado iel aparte kaptis mian atenton la organizado de E-teatraĵoj – unuhoraj – por la ekstera publiko. Kun intereso mi sekvis ankaŭ la artikolon de Aoyama Tooru pri spertoj, inkluzive teknikajn ligitajn kun la voĉlegado de „La Revuo Orienta” i.a. por blinduloj, kiuj la voĉan version de la revuo ricevas senpage. Sen ligo al Esperanto tre interese pri la ebla rolo de Artefarita Inteligenteco/ Intelekto en X-radia diagnozado skribis Toru Mori. Okito Kazumi i.a. priskribas la praktikon de iuj firmaoj, kiuj en la epoko de distanca laboro provikita de la kronvirusa pandemio diversmaniere instigas siajn laborantoj al korpa ekzercado. Ili logis siajn distancajn dungitojn ekzemple per pluspago aŭ organizante rivaladojn. Kiel ĉiam kun scivolemo mi legis la trilingvajn paĝojn el la ciklo „Kun la ajnuoj”, kun la tekstoj en ajunua, japana kaj Esperanto. La 12-a numero de „La Revuo Orienta” adiaŭas la japanan akademianon Saka Tadasi pri kiu nekrologas Renato Corsetti. La japanlingva nekrologo apudpaĝa forte skuis mian koron. Nur nun pere de ĝi ni eksciis pri la forpaso de nia aktiva siatempe aŭskultantino Aida Yayoi. En niaj koroj – aparte de Gabi kaj mi – restas niaj renkontiĝoj en Jokohamo, kie Gabi dum la UK estis la gasto de ge-roj Yayoj, kaj poste ni kore rememoras niajn renkontiĝojn en Varsovio. La periodaĵo de Japana E-Instituto prezentas plenmanon da esperantigitaj de Aida Yayoi utaoj de Wakayama Bokusi. Ni citu unu el ili memoromaĝe al kara Yayoi-san:
Du nuboj kuniĝontaj
dividiĝis denove kaj malaperis foren
restas la blua ĉielo printempa

El la elsendo 22.03.2022. Legas Barbara – 09′ 32″

Koninda Pollando_ Polaj Mariavitoj-esperantistoj

Ne ĉiuj esperantistoj scias pri la agado de mariavitoj rilate al Esperanto, dum ĝi merita la atenton, ĉar tiu movado estis sufiĉe forta. Pri tio atentigis nin nia aŭsultantino el Lublin kaj ŝian kontribuon ni nun prezentas: Mi loĝas proksime al Lublin – skribas Anna Laskowska, do mi devas mencii pri unu el la pioniroj de Esperanto en ĉi tiu urbo. Li estis Adam Furmanik, kiu, kiel lernanto de gimnazio, eklernis Esperanton jam en 1888. Poste, kiel kleriko de la Malnovkatolika Mariavita Eklezio, li vigle propagandis Esperanton inter la mariavita pastraro. Adam Furmanik, kiel la vikario de la romkatolika paroĥejo de la Naskiĝo de St. Johano Baptisto en Leszno apud Varsovio, en 1906, kune kun kelkmilo da kredantoj, decidis transiri al la Mariavita Eklezio. La mariavitoj devis forlasi la ekzistantan preĝejon kaj starigi kapelon en la vilaĝo Grądy (hodiaŭ parto de Leszno), kaj la unua parokestro estis ĝuste Adam Furmanik. Poste la mariavitoj el Leszno konstruis propran preĝejon. En 1909, la paroĥo havis pli ol mil mariavitojn. En 1920 en la mariavita paroĥo en Leszno okazis kongreso de esperantistoj, prezidata de Feliks Zamenhof – la frato de la kreinto de la lingvo Esperanto. La dokumento, kiu montras la interesskalon de la mariavita pastraro pri Esperanto estas Adreslibro de Polaj Esperantistoj de Jan Zawada el 1931, en kiu oni povas vidi nomojn de multaj esperantistoj-mariavitoj. La frato Adam Maria Bazyli Furmanik, kiu estis membro de la Universala Esperanta Asocio kaj ankaŭ delegito en sia regiono, havis grandan influon al popularigo de la lingvo Esperanto inter la mariavita pastraro. En sia paroĥo en Leszno li organizis rondon de Pola Esperanto-Asocio. La mariavitoj trovis en la ideo de Zamenhof multajn elementojn de sia propra socia programo. Li estis vidita kiel la vojo al universala paco kaj frateco. En 1931 estis fondita Mariavita Esperantista Ligo – MEL. En oktobro 1931 aperis en Płock la unua numero de la dulingva, pola-esperanta revuo „Renkonte Al La Suno”. La intenco de la mariavita pastraro estis enkonduki Esperanton kiel la duan, apud la nacia, lingvon konatan de ĉiu kredanto. La instruado de Esperanto koncernis precipe junulojn. Esperanto estis instruata en mariavitaj lernejoj, en la klasoj inter la 4a kaj 7a. En 1929 en Leszno estis fondita la organizo Juna Esperantisto Mariavito kaj en Płock – Mariavita Junularo. La Esperanto-kurso estis prezentita ankaŭ en la ĉiumonata revuo Templaro. Bedaŭrinde – kiel skribas Anna Laskowska – post la dua mondmilito la mariavita Esperanto-movado nur iomete reviviĝis. Nur kelkaj pastroj revenis al tiu ĉi ideo. Inter ili estis la frato pastro Adam Furmanik, kiu dum la Universala Esperanto-Kongreso en Varsovio, oficiale bonvenigis ĉiujn partoprenantojn nome de la Mariavianoj. La frato Adam Bazyli Furmanik estis aktiva esperantisto ĝis sia morto. Li mortis en 1959 en la aĝo de 88 jaroj. Unu el la plej aktivaj esperantistoj de la mariavita movado en la postmilita periodo estis pastro frato Wawrzyniec Rostworowski. Li kunlaboris pri traduko de la teksto de la mariavita Meso al Esperanto, kiu estis celebrita dum la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1959. La frato Wawrzyniec Rostworowski estis membro de Pola Esperanta Asocio kaj ankaŭ de Universala Esperanta Asocio. Kiam en 1964 en Pola Esperanto Asocio aperis la ebleco de dumviva membreco, la frato Wawrzyniec Rostworowski uzis tion kaj fariĝis dumviva membro de PEA kun la membrokarto numero 4. Dankante al Anna Laskowska pro ĉi tiuj gravaj laŭ la historia vidpunkto de nia E-komuumo informoj mi aldonu, ke la mariavita frato Wawrzyniec Rostworowski estis ankaŭ kelkfoje la gasto de nia redakcio, kiun li estis vizitanta kun varsovia esperantisto, Bolesław Staszczak kaj mi tenas lin en la memoro kiel gajan kaj afablan esperantiston.

El la elsendo 04.03.2022. Legas Barbara – 6′ 17″

Mariavitoj el Pollando

Felicjanów estas malgranda komunumo en Mazovio, en la centra Pollando. Ĝi eĉ ne estas vilaĝo, sed iu parto de eta vilaĝo Miszewko (miŝefko), kie loĝas ne pli ol 90 homoj. Malgraŭ sia geografia sengraveco, Felicjanów estas la religia ĉefloko por almenaŭ 2 mil kredantoj de la Katolika Mariavita Eklezio. Kiel komencon de mariavitismo oni konsideras la 2-an de aŭgusto 1893, kiam la superulino de sekreta katolika kongregacio Maria Franciszka Kozłowska, preĝante ĉe altaro de Dipatrino en Płock ricevis de Jesuo Kristo revelacion. Difinita, kiel Ago de Granda Kompato ĝi kritikis pekojn de pastroj kaj admonis al pento kaj la adorado de la Eŭkaristio. Laŭ tiu revelacio fratulino Maria Franciszka establis Ordenon de Mariavitaj Pastroj. La nomo mariavitoj devenis de la latina frazo Mariae vitam (imitantes) –  La vivon de Maria imitantaj. Ĝiaj unuaj membroj apartenis al la kremo de pola pastraro, vidinta la bezonon reformi kaj revivigi la religian vivon de la amasoj. Ekde la 1907-a jaro ĉiuj ritoj inkluzive de mesoj estas celebritaj en la pola lingvo. Komence oni ne celis al iuj ajn dogmaj ŝanĝoj, sed emfazis la rolon de Dipatrino kaj la ofta, sincera adorado de la Eŭkaristio. Por montri sian respekton al Maria Dipatrino, ĉiuj novordenitaj pastroj akceptis la duan nomon – Maria. Multaj kredantoj alte taksis, ke mariavitoj laŭvorte traktis la frazon “donace vi ricevis, donace donu” kaj ĉiuj iliaj servoj kaj ritoj estis senpagaj. La informojn pri dia inspiro de la mariavita revelacio en 1906 malakceptis la Rom-Katolika Eklezio kaj papo ordonis ĉesigi la dian fonton de la mariavita revelacio kaj ordonis ĉesigi la aktivecon de tiu ordeno. Laŭ mariavitoj tio okazis surbaze de malveraj informoj de polaj katolikaj pastroj. Post kiam tiu decido atingis mariavitojn, Maria Kozłowska difinata kiel la Panjo decidis ke ŝia ordeno devas fariĝi sendependa. Post ŝia morto en 1921, la ĉefpastro de la eklezio fariĝis Jan Maria Kowalski, la plej proksima kunlaboranto de Panjo Kozłowska. Li estis ege laborema viro, kiu tradukis en la pola la tutan Sanktan Skribon, verkis multajn religiajn kantojn kaj poemojn, aŭtoris la unuan plenan mariavitan Kateĥismon. Krome dum la sekvaj jaroj post la morto de la Panjo li prilaboris kaj enkondukis multajn religiajn kaj organizajn reformojn. La plejmulton de pastroj enzorgigis la vasteco de la ŝanĝoj kaj en 1934 mariavitoj dividiĝis en du grupojn. Unu kvinono subtenis la episkopon Kowalski kaj estis devigita forlasi la centron de mariavitoj en Płock kaj translokiĝis al Felicjanów, kie ekzistis la mariavita monaĥinejo. La nova religia grupo akceptis la nomon Katolika Mariavita Eklezio, por distingiĝi disde pli granda mariavita grupo, Malnova Katolika Mariavita Eklezio. La ŝanĝoj de Jan Maria Kowalski koncerne dogmojn kaj religian vivon estis vere impetaj kaj aŭdacaj, precipe en la antaŭmilita mondo. Tio rilatas al ekzisto de pastroj kaj pastrinoj, kun samaj funkcioj kaj rajtoj. Pastroj kaj pastrinoj povas geedziĝi kaj laŭ la mariavita kredo iliaj gefiloj naskiĝas sen origina peko. Mariavitioj estis entute la unuaj episkopinoj kaj mariavitino estis ilia ĉefepiskopino. Hodiaŭ la eklezio ne havas iun ajn pastron aŭ episkopon, nur pastrinojn kaj episkopinojn. Ekzistas du tipoj de la pastraro – servanta pastraro, konsistanta el edukitaj kaj ordenitaj personoj. La popola pastraro signifas, ke ĉiuj kredantoj povas celebri meson kaj ĉiujn aliajn ritojn.  Ĉiutaga mallonga meso estas unu el la mariavitaj devoj. Mariavitoj de Felicjanów kredas, ke la tuta Triunuo enkarniĝis kaj vivis inter la homoj – la Filo de Dio estis Jesuo Kristo, Dio la Patro fariĝis Maria, patrino de Jesuo, kaj la Sankta Spirito enkarniĝis kiel Maria Franciszka Kozłowska. Ĉefepiskopo Jan Maria Kowalski estis enkarniĝita ĉefanĝelo Miĥaelo. Sendube indas viziti trankvilan kaj belegan lokon Felicjanów. La okdeksepjara ĉefpastrino Damiana Szulgowicz malgraŭ sia aĝo kaj multaj religiaj devoj bonvenigas ĉiujn vizitantojn kaj volonte rakontas pri sia religio. Mariavitoj estas tre malfermaj kaj permesas ĉeesti kaj partopreni siajn ritojn al ĉiuj kristanoj.

El la elsendo 18.02.2022. Legas Maciek – 5′ 37″

El la E-Gazetaro_08.02.2022

Kelka tempo pasis post mia promeso retrorigardi al la somera numero de „le monde de l’ESPERANTO”. Iom optimisme mi atendis pliajn fizikajn E-periodaĵojn. Kaj efektive ĵus venis fizike la januara „Esperanto” revuo, kvankam ĝia elektronika versio, same kiel tiu fabruara estas elŝuteblaj ĉe uea.org. En la januaran numeron enkondukas ampleksa mesaĝo de UEA-prezidanto Duncan Charters „Kia estas progreso por UEA”. El tiu mesaĝo mi ŝatus citi hodiaŭ en la komenco la vortojn de la prezidanto „Kion faris la estraro de UEA por plifortigi la Asocion”. Duncan Charters elkalkulas: >Ni nutris kaj komencas havi financan stabilecon per forta redukto de kostoj; Ni samtempe zorgis pri financaj sekvoj por niaj fidelaj oficistoj; Ni klopodis kaj grandparte sukcesis reteni la antaŭajn servojn de la Asocio; Ni planas por estontaj plibonigoj de pluraj el tiuj servoj per elekto de novaj vojoj; Per la kostoreduktoj ni povas garantii la pluvivadon de la Asocio kaj ĝiaj servoj; Ni samtempe zorgis pri kreskigo de rimedoj per strategia varbado de donacoj kaj aliĝoj, propono de novaj servoj kiel la Virtuala Kongreso kaj sukceso ĉe du subvencipetoj kun partneroj; Ni havos pro tio la eblon disvastigi la lingvon per pli diversaj rimedoj; Ni havos Asocion orientitan al evoluo kaj agnosko de nia kapablo kontribui al nia mondo; Ni rekonceptis la strukturon de la Asocio por plej efike utiligi niajn rimedojn; Ni ne hezitis proponi historiajn ŝanĝojn pri la Centra Oficejo por pli efike servi; Ni ekzempligis kunlaboremon inter la Estraranoj kaj niaj diversaj asocioj kaj grupoj; Ni komunikis per oftaj Gazetaraj Komunikoj kaj aliaj rimedoj. En decembro la nombro de Gazetaraj Komunikoj atingis la mejloŝtonan ciferon de 1000; Ni donis al niaj redaktoroj maksimuman liberecon por plibonigi la revuon; Ni subtenis aldonan kaj pli neformalan komunikadon en la Reta Revuo de UEA; Ni okazigis pli da kunsidoj kaj informkunvenoj por la gvida Komitato ol iam antaŭe; Ni dediĉis specifan tempon kaj klopodojn por Unesko-rilataj eldonaj projektoj; Ni atentis la situacion de la Landaj Asocioj kaj la neceson plifortigi ilian agadon; Ni dediĉis tempon al la malfacila demando de kopirajto de la nomo “Esperanto”. Tiom el la fragmento de la raporto de Duncan Charters pri aferoj, kiujn li kalkulis kiel la pasitjarajn atingaĵoj de UEA-estraro. Amaso da pozitivaĵoj. Kiujn konkretajn fruktojn kaj evoluojn ili alportos en la 2022-a jaro, kiu devintus fariĝi la elektojaro, tion sendube E-komunumo sekvos atente. Sed kiel menciite enkonduke apudas min la veninta ankoraŭ en decembro somera numero de la revuo de francaj esperantistoj. Mi ne estu harfenda, la numero en la lerta maniero kunmetas temojn, kiuj rilatas al la movada aktivado de francaj esperantisoj tra la jaro, en la situacio, kiam apenaŭ post la pandemio denove povis okazi fizikaj renkontiĝoj. Do kvankam iuj raportoj ne estas freŝdataj – sume ili kovras multajn interesajn eventojn kaj iniciatojn, kiel la informon pri lanĉita en 2021 nova retbutiko, pere de kiu eblas aĉeti ne nur librojn, sed ankaŭ varbmaterialojn. La prezidanto de Espéranto-France Bruno Flochan alvokas utiligi „la modernajn kaj kvalitajn materialojn, kiujn la asocio disponigas por la loka agado”. Sed mi koncentriĝu pri ampleksa artikolo rilata al la lingvoinstruado de profesia lingvoinstruisto, Edmond Ludwig, artikolo titolita „Kiam juna instruisto pri fremda lingvo lernis ankaŭ Esperanton”. Kiel mi jam atentigis lastfoje temas pri aŭtobiografia artikolo, en kiu la aŭtoro prokimigas sian vivovojon – en kiu la knabo kreskanta en la etoso de plurlingvaj dialektoj en la orienta Francio la francan lernis nur en lernejo, kaj en la favora etoso de la familia hejmo malferma je frateca kunlaboro de eŭropaj popoloj, fariĝis finfine instruisto de la germana lingvo. Tiu laboro i.a. ligiĝigis kun apliko de la aperintaj novaj instrumetodoj, audovidaj metodoj, kiuj ebligas dum la lingvoinstruado peri al la lernantoj ĝustan akĉenton kaj plibonigi al ili aŭdokapablon. Edmond Ludwig, la aŭtoro de la artikolo ne volis fariĝis pasiva peranto de la nova metodo, sed proprahaŭte deziris sperti kiel li mem lernas novan lingvon. Kaj tiu lingvo fariĝis Esperanto. Kiel skribas Edmond Ludwig li lernis la lingvon, tamen sen la aŭdohelpiloj kaj prononckontrolo. Por mi la plej atentokaptaj konkludoj de la aŭtoro estas, ke „akiro de ĝusta prononcado de Esperanto eblas, eĉ kiam oni ne disponas pri registritaj teksto kaj ekzercoj, post nura apliko de prononcoreguloj, almenaŭ por eŭropano”; Kaj sekve – „ankaŭ per tradicia laŭtraduka metodo, skribas Edmond Ludwig […] eblas lerni Esperanton kaj ĝin flue paroli, kondiĉe ke oni majstru la gramatikon de sia denaska lingvo kaj apliku la vortkonstruajn regulojn de la Internacia Lingvo”. Laŭ la vidpunkto de nia radia laboro gravas por ni la konkludoj de Edmond Ludwig pri la tamena utilo aŭskulti radioelsendojn kaj aliajn registraĵojn por kompreni rapidan parolon, por utiligi la aŭdovidan materialon por aŭskulti la lingvon. La aŭtoro pravas, ke daŭre la plej granda parto de instruistoj pri Esperanto daŭre estas neprofesiaj instruistoj. Tial apartan atenton meritas lia instigo sekvi la konsilojn en la gvidlibroj de la diversaj metodoj. Tiel regula studado parola kaj skriba grantios al lernantoj rapidajn progresojn.

El la elsendo 08.02.2022. Legas Barbara – 7′ 53″

Koninda Pollando_Karkonoŝo

Karkonosze, esperantlingve Karkonoŝo estas la plej alta montoĉeno de Sudetoj. Kvankam dirante senpartie ĝi ne estas tre alta montaro, tamen pro sia izoliteco ĝi ŝajnas esti vere grandega. Eĉ la germana nomo implicas ĝian monumentecon – das Riesengebirge, signifante la Gigantmontaron. Ĝia plej alta montpinto estas Śnieżka, kiel Neĝulino el la klasila fabelo, ĉar tiel eblas traduki la polan nomon. Iam Śnieżka estis konsiderata unu la plej altaj eŭropaj montoj, post kiam loka profesoro kalkulis en la jaro 1565, ke ĝia alteco atingas 5500 metrojn super la ternivelo! Nun ĉiuj mapoj indikas la altecon de Śnieżka je 1602 metroj super la marnivelo, tamen laŭ la plej novaj mezuroj ĝi estas je unu metro pli alta. La diferenco inter la montobazo kaj ĝia pinto, estas tre granda kaj egalas al ĉirkaŭ 1200 metroj. Kiam la veterkondiĉoj estas favoroj kaj la proksima urbo Jelenia Góra ne vualas la panoramon per fumnebuloj, videbleco vastiĝas je preskaŭ 200 kilometroj.  Ne pravas tiuj lokaj ĉiĉeronoj kiuj asertas, ke Śnieżka estas estingita vulkano klarigante tion per ĝia konusformo. Fakte, la monto formiĝis el tre malmolaj kaj duraj metamorfaj rokoj difinataj kiel hornfelso aŭ alie korna roko formiĝinta el pli malnovaj skistoj sub la influo de alta temperaturo de la ĉirkaŭa magmo. En la komenco de kenozoiko, antaŭ 65 milionoj da jaroj, Śnieżka estis malalta monteto, sed dum la alpa orogenezo ĝi iĝis la plej alta pinto de la novkreiĝinta montoĉeno. Dank’ al sia izoliteco Śnieżka havas klimaton, kiu similas prefere al tiu ĉe la arkta polusa cirklo ol al la centro de Eŭropo. La meza jara temperaturo oscilas ĉirkaŭ 0 celsiaj gradoj, la neĝtavolo aperas sur ĝiaj deklivoj en oktobro kaj malaperas en majo aŭ kelkfoje en junio. La meza taga temperature preskaŭ neniam kreskas super 10 gradojn. La ventoj blovantaj tie apartenas al la plej fortaj en Pollando atingante ĝis 288 kilometroj je unu horo, kaj blovas tie dum pli ol 210 tagoj de la jaro. La deklivojn kovras milionoj da granitaj rokoj, produktoj de la lasta glaĉero, same kiel du cirkoj, kio estas la scienca difino por krutaj valrandoj en la norda flanko de la monto. Ĉe la pola flanko de la montopinto staras du interesaj konstruaĵoj. La motivo por konstrui la kapelon de sankta Laŭrenco en la jaro 1665 ne estis tre religia. Iu el lokaj grafoj, kiu kostruigis ĝin verdire kiel voton samtempe volis konfirmi tiel sian posedorajton al la monto. Rapide tamen la kapelo fariĝis populara kiel la pilgrima celloko. La alia konstruaĵo, multe pli nova per sia formo memoriganta nifojn estas la sidejo de la altmonta meteologia observatorio. Maria Adlerin estis la unua virino kiu surgrimpis Śnieżka, kio okazis en 1696, kaj kiel apartan kuriozaĵon ni aldonu, ke ses tagojn poste ŝi naskis sanan knabinon… En 1715 inter la grimpantaj turistoj estis okdektrijaraĝa viro, kaj en 1795 la pinton surgrimpis John Quincy Adams, estonta usona prezidento, kiu ne nur rakontis pri sia aventuro, sed ankaŭ verkis poemojn pri Śniezka, la Neĝulino, baldaŭ tradukitajn en la francan kaj germanan. En 2006 Jarosław Rola, paralimpika sportisto, fariĝis la unua handikapita persono kiu atingis la pinton uzante la triradan manbiciklon.  La hazarde vagantaj turistoj ne scias, ke en la monta profundo troviĝas loĝejo de la fabela spirita posedanto de la montoj, nomata Karkonoŝo, aŭ kelkfoje Rapokalkulanto, kiun nomon li mem ege malamas. Iun tagon li rimarkis belegan virgulinon, filinon de la loka princo, kaj laŭ sia neregebla kaj perforta karaktero decidis forkapti la belulinon kaj meti ŝin en sian ŝtonan kastelon. Li turniĝis en la vento, alvenis nerimarkeble al la princa palaco, kie ĉiuj familianoj kaj gastoj vespermanĝis, inter ili la princino kun sia fianĉo, kaj li forkaptis la knabinon. Antaŭ ol la gastoj, do, la princino mem, ekkonsciis, kio okazis, ŝi staris ĉe la sojlo de la monta rezidejo. Karkonoŝo diris: Ĉi tie estos via nova loĝejo! Vi restos kun mi! La knabino ne ektimis, subite komencis grumbli: Via domo estas malplena! Ĝi estas malhela! Malgaja! Vi ne havas iun ajn serviston por zorgi pri mia komforto! Karkonoŝo ne pensas longe kaj foriris por kolekti rapojn, kiujn li intencis helpe de magiaĵoj transformi en la servistojn. Sed kiam li laboris sur la rapokampo, la princino vokis la kolombon kaj pere de ĝi sendis al sia fianĉo leteron, kie ŝi priskribis Karkonoŝon kaj lian montan domon. La kuraĝa junulo ekrajdis tuj per ĉevalo kaj atendis la malbonan spiriton en la montvalo. Kiam Karkonoŝo rimarkis la malaltan, maldikan kaj ege junan kavaliron, li profunde ridegis, pensante ke la batalo estos mallonga kaj facila. Sed la amo fortigis la knabon kaj neniu el la rivaloj sukcesis venki en la interpuŝiĝo. Vidante tion, la princino diris: Venku la pli saĝa. Mia fianĉo kalkulos ĉiujn riĉaĵojn en mia palaco, kaj Karkonoŝo kalkulos ĉiujn alportitajn rapojn. Kies kalkulo estos pli rapida kaj pli ekzakta, tiu venkos kaj mi restos kun tiu. Kiam Karkonoŝo komencis kalkuli la rapojn, la gejunuloj rapide forkuris al la plej proksima preĝejo, geedziĝis kaj alvenis al sia palaco. Ekde tiu aventuro Karkonoŝo ege koleras aŭdante iun, kiu nomas lin la Rapokalkulanto…

El la elsendo 28.01.2022. Legas Barbara – 8′ 04″

Koninda polo – Bogumił Andrzejewski

La heroo de nia nunsemajna felietono estas Bogumił Andrzejewski, kies 100-a naskiĝdatreveno pasos la 1-an de februaro 2022. Verŝajne eĉ poloj apenaŭ scias, ke temas pri elstara lingvisto, literaturisto, la aŭtoro de la moderna somalia lingvo – ĝia alfabeto kaj ortografio. La kreitan de li lingvon uzas milionoj da loĝantoj de kelkaj afrikaj landoj kiel Somalio, Kenjo kaj Etiopio. Bogumił Andrzejewski naskiĝis en Poznano en komercista familio kaj tie li komencis la lernadon. La lastajn gimnaziajn jarojn ĝis 1939 li pasigis en Zakopane. En aŭgusto 1939 el Poznano li translokiĝis al Varsovio. Sed jam en februaro de la sekva jaro tra Hungario li atingis Palestinon en 1941. Tie li rekrutiĝis al la Sendependa Brigado de Karpatiaj Pafistoj – germana militista infanteria formacio de la Polaj Armeaj Fortoj en Francio batalanta kontraŭ germanoj. En la bataloj por la konkero de la fortreso Tobruk li estis vundita. En tiu periodo manifestiĝis lia literatura talento kaj liaj poeziaĵoj kaj prozverkoj pollingve aperis en militistaj periodaĵoj en 1941. Dum la militjaroj li laboris ankaŭ kiel kiel tradukisto en Egiptio kaj Palestino. Tiam iom hazarde venis interesiĝo pri la kuŝidaj lingvoj. Temas pri la familio de afroaziaj lingvoj parolataj en la tiel nomata Korno de Afriko kaj laŭe de la sudaniaj kaj sudegiptaj marbordoj de la Ruĝa Maro en la historia Kuŝlando. Kiel li iam memorigis sian lingvistikan vivovojon li komencis per la libro „La angla en 30 horoj sen instruisto”. Post la milito Andrzejewski edziĝis kaj restis en Britio. En 1947 li diplomitiĝis pri la angla filologio en Oksfordo, kie li studis ankaŭ la malnorvegan lingvon. Li daŭrigis studojn pri lingvistiko kaj la klasika araba lingvo por sekve okupiĝi pri la esplorado de la lingvoj de la norda Afriko, aparte la somalia. En la komencaj 50-aj jaroj en Kleriga Departemento de la brita Somaliland Bogumił Andrzejewski okupiĝis pri laboroj por krei la ortografion de la somalia lingvo. En la jaroj 1952-1964 li estis lekcianto pri lingvoj kaj kuŝida literaturo en la Londona Universitato. Siajn pli ampleksajn lingvistikajn kaj literaturajn esplorojn pri la kuŝidaj lingvoj kaj literaturo Andrzejewski gvidis en Etiopio, Kenjo kaj Somalio. I.a. li moviĝis tra ĉi tiu lasta lando kun diktafono enmane registrante sonatestojn, poeziaĵojn, sekve transskribante kaj traduknte ilin en la anglan. Tiel kreiĝis la fundamentoj de la somalia poezio en la skriba formo. Ja nomada popolo estis analfabeta. Ankoraŭ komence de la 60-aj jaroj analfabetoj konsisitigis 68 procentojn de la socio. Komunikado same kiel poezio estis perataj buŝe. Turna estis lime de la 60-aj/70-aj jaroj kiam en la lando aperis la radio kio favoris disvastiĝon de poezio. Aldona faktoro fariĝis alfabeto de Andrzejewski, kiun la somaliaj aŭtoritatoj enkondukis kadre de la batalo kontraŭ analfabetecon. En la jaroj 1964-1980 Bogumił Andrzejewski laboris en la Londona Universitato kiel docento pri kuŝidaj lingvoj. Kaj en 1980 li estis nomumita profesoro. Andrzejewski kunlaboris kun la Somalia Akademio de la Sciencoj kaj Artoj en Mogadiŝo kaj kun la Sveda Agentejo pri la Scienca Kunlaboro kun la Disvolviĝantaj Landoj. Li aperigadis anglalingve en specializaj periodaĵoj plurajn lingvistikajn disertaciojn kaj artikolojn ĉefe rilate la kuŝidan lingvon kaj buŝan komunikadon en Afriko. Sed li estis ankaŭ la kunaŭtoro de studaĵo kaj antologio de la somalia poezio. Se ne la pola ligvisto la somalia poezio facile malaperus kaj en la la lando plagita de malsato kaj militoj profesoro Bogumił Andrzejewski – perfekte reganta la somalian – estis taksata kiel instruisto de la nacio kaj mecenato de poetoj. Iuj komparas lin kun Joseph Conrad. En 1988 la somalia registaro distingis profesoron Andrzejewski per Ordeno de la Somalia Stelo en komandora grado pro la kontribuo al kreo de oficiala ortografio de la somalia lingvo. En la interlingvistika mondo oni taksas ĝin kiel plej perfektan ortografion kreitan en la 20-a jarcento. Profesoro Andrzejewski emeritiĝis antaŭdate en 1982 por daŭrigi siajn sciencan kaj literaturan laborojn. Krom esti la aŭtoro de la modena somalia lingvo Bogusław Andrzejewski estis ankaŭ pollingva poeto kaj prozverkisto. Kiel jam dirite li komencis verki ankoraŭ en la tempo de la 2-a mondmilito, sed plimutio de liaj tekstoj aperis dise en la periodaĵoj de polaj elmigrintoj. En Pollando nur en la 2000-a jaro aperis liaj 18 verkoj poemoj kaj rakontoj sub la titolo „Vojaĝo al la legendecaj landoj”. Entute Andrzejewski estas aŭtoro de pli ol 80 literaturaĵoj, sed lia kreado daŭre estas malmulte konata. En 2011 en Varsovio okazis sesio dediĉita al lia scienca kaj literaturista laboro. Bogumił Andrzejewski mortis post longa malsano en Londono en 1994. Dum la sepulta solenaĵo oni legis lian adiaŭan mesaĝon al la somalianoj, kiun la sciencisto antaŭmorte diktis al sia edzino Sheila. „Somalinanoj, viroj kaj virinoj, multaĝaj kaj junaj. Mi dediĉas al vi kiel donacon tiujn kelkajn vortojn, kiel heredaĵon pri la somalia skribo, literaturo kaj lingvo. Mi ne dubas, ke tio estas superba bazo de via kulturo pri kiu vi devas zorgi de ĉiuj flankoj, ĉie, kiea ajn vi estas. Vi estas elstara nacio kaj talentaj homoj, pri tio mi certas”.

El la elsendo 21.01.2022. Legas Barbara – 8′ 08″

El la E-Gazetaro_14.01.2022

Inter la unuaj fizikaj E-gazetoj, kiuj atingis la redakcion jam en 2022 troviĝas la oktobra/novembra/decembra numero de „La informilo” de Orient-Franca E-Asocio. Ĉi tiu numero same kiel ĉiuj antaŭaj riĉas per raportoj pri diversaj E-aranĝoj, kiel la lasta Zamenhof-festo en Bazelo. Kelkaj raportoj rilatas al pli fruaj eventoj, kiel la biciklado en Greziljono en junio 2021. La raporto pri „E@I: Nova oficejo, nova urbo, nova estonteco” – kun kelkaj koboldaj tekstoripetoj – citita el la somera numero de „La Ondo de Esperanto” ankaŭ ne aperigas novaĵojn. Aliflanke ni samtempe ekscias pri evenoj okazontaj baldaŭ, kiel Meditereana E-Semajno ĉe la Lazura Marbordo, pli posta IFEF-kongreso en Ĉehio kaj kelkaj aliaj. Multaj rubrikoj ebligas al la regiona leganto havi bonan superrigardon pri la funkciado de la organizo. Sed mian apartan atenton kaptis en en ĉi tiu lasta numero de la Informilo 2021 la vortoj de la prezidanto. Edmond Ludwig dediĉas kelkan spacon al la temo „Ĉu Esperanto estas facila aŭ malfacila lingvo?” La temo tikla kaj elvokanta multajn reagojn tra la jaroj kaj medioj. Ni tamen citu liajn vortojn. Edmond Ludwig skribas: „Kial tiu demando? La movado ja reklamis de pli ol jarcento pri Esperanto uzante la aserton: Esperanto estas facile lernebla lingvo. Vi ja konsentas kun mi, ĉu? Sed denove legeblas kaj aŭdiĝas asertoj, ke Espranto estas same malfacila kiel la etnaj lingvoj. Mi ne deziras komenci lingvofakan disuton – skribas la aut oro, sed kiel lingvo-lernanto kaj lingvo-instruisto, kiu instruis dum jardekoj, mi ne hezitas aserti, ke Esperanto estas pli facile lernebla ol etnaj lingvoj. Punkto, fino!Kial legeblas de tempo al tempo, ke Esperanto ne estas facila lingvo? Nu, kiam oni sufiĉe bone regas Esperanton kaj ekkapablas verki iom nuanco-riĉajn tekstojn, konstateblas, ke gramatikaj konoj kaj analiz-kapabloj estas necesaj por atingi gramatike korektan tekston. Sed se vi esperantumas de kelkaj jaroj, vi certe jam konstatis, ke ege diversas la esprimkapabloj de la parolantoj kaj skribantoj. Ĉu? Nu, eĉ homoj, kiuj ne vere flue kaj korekte uzas la lingvon, sian pli malpli bonan regadon de Esperanto atingis sufiĉe rapide. Dum lernado de etna lingvo ili bezonintus pli da tempo. Konkludo: ni do nepre daŭre ankaŭ uzu la argumenton de la lernfacileco de Esperanto”, fino de la citaĵo el la vortoj de la prezidanto de la Orient-Franca E-Asocio. Ĉu niaj aŭskultantoj samopinias, eble ne sole retorika demando, eble venos reagoj. Mi kaptu tamen la okazon por atentigi pri ege interesa artikolo – parte aŭtobiografia, eble en plimulto aŭtobiografia de Edmond Ludwig, kiu sub la titolo „Kial juna instruisto pri fremda lingvo lernis ankaŭ Esperanton”, venis en decembro en riĉenhava „le monde de l’ESPERANTO”, al kiu artikolo kaj la revunumero mem ni ŝatos referenci la sekvan fojon.

El la elsendo 14.01.2022. Legas Barbara – 4′ 22″

Koninda Pollando – Złoty Stok (la Ora Deklivo)

La urbo Złoty Stok (la ora deklivo) en la sudokcidenta Pollando difinata kiel la masuprasilezia Eldorado ekde la komenco de sia historio estis ligita kun la orminado. En ĝia preskaŭ unumiljara historio oni elterigis tie ĉirkaŭ 2 milionojn da tunoj da ora erco, el kiu oni akiris pli ol 16 tunojn da pura oro kaj 126 mil tunojn da arseniko. La tiean oron elterigadis onidire jam keltoj, la unuaj spuroj de la ekspluatado devenas el la 10-a jarcento. En la 13-a jarcento temis jam pri signifa minista centro kaj la elterigadon de la orercoj kaj ilian purigdon konfirmas multaj dokumentoj el la jaro 1241. Baldaŭ poste princo Henryk la IV Probus permesis al cistercianoj el la proksima Kamieniec gvidi tie ministajn laborojn. En 1344 la loko havis jam la urborajtojn kaj ricevis la statuson de Libera Minista Urbo kun multaj privilegioj. La regado de la princoj apartenantaj al la pola Piast-dinastio finiĝis tie en 1392, kiam post la morto de Bolek la II ĝi estis per familiaj/heredaj konektoj ligita kun Ĉeĥio. Post kelka ekonomia regreso en la epoko de Hus-militoj la urbo denove reviviĝis, la ekzistantaj minejoj estis plukonstruitaj. Komence de la 1491-a jaro Złoty Stok ricevis blazonon kaj flagon rekirinte samtempe la rangon de Libera Minista Urbo. La apogea disfloro de la orminado kaj fandado de la oro kaj de la urbo mem datiĝas al la komenco de la 16-a jarcento, kiam pri la urboriĉaĵoj venis aparta interesiĝo flanke de la famaj en Eŭropo komercaj domoj kaj min-fandindustriaj kompanioj. Pri la bonstato de la urboposedantoj atestu la fakto, ke inter la jaroj 1507 kaj 1621 la loka monemisiejo produktis kontinue ormonerojn el la elterigataj en Złoty Stok orercoj. En 1511 sekve de trafaj pruntoj la princajn minejojn transprenis Fugger-familio el Augsburg, kiu akiris baldaŭ la ekskluzivan rajton pri la tiea orkomerco. En 1529 en Złoty Stok funkciis 145 minejoj kaj dek kelkaj malgrandaj fanedejoj. Dudek jarojn poste la nombro de minejoj kreskis ĝis 190, la eltrigado de orercoj superis 30 mil tunojn kaj la jara orproduktado egalis al 60 kilogramoj, en la plej bona periodo eĉ 140 kilogramojn, kio egalis meze al 8 procenoj de la tuta eŭropa orminado. La frapa por la urboevoluo estis la 1565-a, kiam en la ŝakto Ora Azeno pereis 59 ministoj. En tiu periodo en la urbo disvolviĝis la produktado de arseniko el arseno troviĝanta el la minrestaĵaj ŝutaĵoj. La familio Fugger ligis sian kapitalon kun la de devenanta el Hungario Turzon-familio kaj ili komune ekregis la silezian orkomercon. Denove venis malfavora periodo. La 30-jara milito efikis damaĝe al la urbo, la malfunkciigitajn minejojn priverŝis akvo. Fine de la 17-a jarcento la orercaj provizoj komencis elĉerpiĝi, kvankam la lastan orfadejon oni fermis nur en 1859. Pli frue en 1742 la urbo kun la tuta Malsuprsilezia regiono trafis sub la prusan administradon. Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj ĝia loĝantaro kreskis ĝis 2064 loĝantoj, en pli multo germanaj katolikoj. En 1939 ĝia loĝantaro egalis al ĉ. 2600 personoj. Post la 2-a milito la urbo baze de internaciaj traktatoj Złoty Stok estis transdonita al Pollando. La ĉefa industria establo estis tiam la entrepreno „La aresena industrio” produktanta arsenon kaj oron. La minejo estis fermita en 1960. En Złoty Stok funkciis tamen multaj aliaj diversnomaj industriaj establoj ligitaj kun la produktado de plasto kaj kolorigiloj. Aktuale Złoty Stok famas pro siaj turismaj valoroj kaj estas konsiderata kiel turisma atrakciaĵo laŭ la eŭropa skalo. En 2015 ĝi estis difinita kiel la plej bona turisma produkto de Pollando. Speciala turisma itinero kondukas al muzeaj atrakciaĵoj en la ŝaktoj „Gertruda” kaj „Czarna”. En la unua i.a. temas pri unika kolekto de geologiaj mapoj, iamaj ministaj intrumentoj kaj spirraba trezorejo kun 1066 oraj ingotoj. En la alia, Czarna, turistoj laŭ mane aranĝitaj postercaj koridoroj konatiĝas kun la ministaj teknikoj tra la jarcentoj, admiras la unusolan en Pollando subteran akvofalon, povas veturi per subtera tramo kaj propamane emisii memormoneron. Alia atrakciaĵo estas mezepoka Minista setlejo. Ne eblas ne mencii laste la ĉirkaŭan lokan naturon. Złoty Stok situanta ĉe la deklivoj de Oraj Montoj en la Sudety-montoĉeno certigas krome al la vizitantoj la ĉarmojn de la montara tereno kun vastaj arbaroj kaj belegaj panoramoj.

El la elsendo 14.01.2022. Legas Barbara – 6′ 58″

Esperanta Radio 100-jara

Kiam en julio 1887 Zamenhof publikigis sian Unuan Libron, nek li, nek la baldaŭaj adeptoj de lia Lingvo Internacia supozis, ke malkovro efektivigota nur dek kelkajn semajnojn poste en septembro fare de juna germana fizikisto, Heinrich Hertz metos fundamentojn por evoluo de radiokomunikado. Ene de 18 jaroj formiĝis la ĝermoj de la E-komunumo, en tiu periodo la komunikado atingis la formon de sendrata telegrafio. El ĝi kreiĝis radiostacioj. La unua estis funkciigita la 21-an de decembro 1920 en la usona Piitsburg. Temis pri 8ZZ konstruita de Western Electric. El Usono do kvazaŭ nature komenciĝis en 1922 la unuaj E-disaŭdigoj elsendataj de la stacio Newark WJZ kun kio estas ligita la nomo de s-ro Sayers. En Eŭropo la unua lando interesiĝanta pri la dissendado pere de la radiostacioj estis Britio. Kaj ĝuste London 2 LO estis la stacio, kiu en la sama 1922 komencis elsendi siajn E-disaŭdigojn. Tiel kreiĝis fenomeno difinata de ni E-Radio, E-Radiofonio. De du radiostacioj em 1922 ili plinombriĝis al 10 la sekvan jaron. 4 jarojn poste en 1927 temis pri 168 radiostacioj elsendantaj E-programojn el 33 landoj. Al la fenomeno de E-Radio – aparte en la kunteksto de la unua profesia radioredakcio tiu de E-Redakcio de Pola Radio – plurfoje mi estis parolanta en niaj E-elsendoj de Pola Radio, kaj ankaŭ en la pollingvaj programoj de Pola Radio kune kun redaktoro Andrzej Pettyn. Poste mi dediĉis min al pliaj esploroj pri la historio de E-elsendoj de Pola Radio antaŭmilite kaj tujpostmilite. Pri tio mi prelegis multfoje dum diversaj E-eventoj. Laste mi okupiĝis pli ĝenerale pri la historio de la Esperanto-radiofonio. Pasintjare mi kompletigis ampleksan artikolon por Interlingvistikaj Studoj kun la iom pli detala konsidero de diverslandaj E-radioelsendoj, kvankam tiu laboro nur fiksas komencon kaj plian etapon de profundigotaj esploroj. Tiuj esploroj ne multas en nia komunumo. La unuan broŝuron pri Esperanto kaj Radio verkis d-ro Walter Doehker, estro de la Komisiono por Radio-statistiko komisiita de Internaca Centra Komitato de la E-movado en Ĝenevo en 1928. (citaĵo el la vortoj de d-ro Walter Doehler el 1928 en la menciita broŝuro). En 2022, en la jubilea jaro de E-radiofonio ni frontas novan realon kaj kunekziston en la interreta mondo. Tio ekzameniĝis. Multaj E-radioprogramoj, adaptiĝis al la nova teknologia rimedo, al la realo de la informadika socio. Kaj tamen malgraŭ sia 100-jariĝo E-Radio estas afero efemera. Iuj elsendoj ekzistas, daŭras. La aliaj malperas, laste kun bedaŭro ni eksciis pri la malapro de la E-elsendoj de Ĉina Radio-Internacia. La Jubilea Jaro estu do la okazo por registri la realon, savi savendon, konservi konservendon. Estu do 2022 la jaro por protekti al estontaj generacioj de la E-komunumo la scion pri la historio kaj nuno de la E-Radiofonio, krom ĝisdata produktado de la E-programoj.

El la elsendo 04.01.2022. Legas Barbara – 7′ 32″