Ĉi-semajne ni deziras gvidi vin gesinjoroj al Opatów, pitoreska urbeto en la suda Pollando. La komenco de la setlado sur la nuna tereno de la urbo estas difinata je la limperiodo de la 10-a kaj 11-a jarcentoj. La setlejo kaj defenda burgo plej verŝajne kreiĝis fone de la formiĝado de la ŝtata administra-ekonomia strukturo de la unuaj Piast-dinastiaj regantoj. Ĝi situis sur la altaĵo ĉirkaŭ la bernardena klostro en la norda parto de la nuna urbo. La nomo Opatów la unuan fojon aperis en dokumento de princo Kazimierz Sprawiedliwy (Kazimiro la Justa) en 1189. La mencio en i.a. kroniko de Jan Długosz aludas, ke en Opatów troviĝis la unua Templo-ordena rezideja klostro establita de princo Henryk Sandomierski, kiu partoprenis krucmilitojn en la Sankta Tero. Ondire ĝi transformiĝis poste en kolegiatan preĝejon de s-ta Marteno. Post la morto de lia patro reĝo Bolesław Krzywousty (Boleslao la Kurbobuŝa) la urbo ektroviĝis administracie en Sandomierz-provinco. Tio estis momento de ĝia notinda ekonomia kaj demografia evoluo. Opatów troviĝis ĉe la grava komerca itinero kondukanta de la Nigra Maro tra Sandomierz, Opatów direkte al Krakovo. Tra la urbo gvidis ankaŭ komencaj vojoj al Rutenio kaj Hungario. Tio favoris disfloron de metioj, gildoj, tio favoris bazarojn, foirojn en kies sekvo Opatów bonstatiĝis. En 1502 post la laŭvica invado kaj urbodetruo fare de tataroj la urbon kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj aĉetis kanceliero Krzysztof Szydłowiecki, grava figuro en la urbohistorio. Sub lia regado Opatów denove spertis prosperan disfloron. La urbo estis ĉirkaŭita de la muro kun kvar pordegoj, oni elkonstruis la urbodomon, la urbajn akvoduktojn kaj banejojn. Ekde la 15-a jarcento eĉ ĝis la 18-jarcentoj dispartigoj Opatów estis loko de vojevodiaj administraj debatoj, kio plie gravis por la dinamika evoluo de la loka komerco kaj metioj. Tio finiĝis lige kun la tria dispartigo de Pollando sekve de kio Opatów ektroviĝis en la aŭstra aneksoperiodo, pliaj historiaj kirliĝoj, en kies rezulto la urbo troviĝis jen en la Varsovia Princolando, jen en la Pola Reĝolando kiel parto de cara Rusio. La definitivan malkreskon de ĝia signifo influis la malsukcesaj kontraŭcaraj insurekcioj, aparte la Januara 1863. Post la regajnita suvereeco en 1918 la ekonomian signifon transprenis alia loko Ostrowiec Świętokrzyski, en kiu estis lokalizita vigla industria centro. Nun la urbo rolas kiel administra-ekonomia centro en kiu dominas agrikultta produktado, servoj kaj malgrada industrio. Sed Opatów, nun distrikta urbo, fieras aparte pro sia Kolegiata Preĝejo, mencita jam pli frue, unu el la plej valoraj historiaj objektoj de la romanika arkitekturo kaj unu el la plej bone konserviĝintaj 12-jarcentaj bazilikoj en Pollando. Komence de februaro ĝia Kolegiata Preĝejo de s-ta Marteno fariĝis plia objekto en la listo de la polaj Historiaj Monumentoj. La kolegiata preĝejo enhavas valorajn gotikajn, renesancajn, barokajn artverkojn. Apartan artan kaj sciencan signifon havas spuroj el la romanika periodo. Aparte rigardeblan elementon de ĝia interno konsistigas la nekropola komplekso, kiun formas la tomboŝtonoj de kanceliero Krzysztof Szydłowiecki kaj liaj tri infanoj. Domina estas la tomboŝtono de la kanceliero, unu el la plej bonaj ekzemploj de la renesanca sepulta arto en Pollando. Apartan signifon havas la muraj polikromiaĵoj kreiĝintaj inter la 16-a kaj 18 jarcentoj. La plej karakterizaj estas la granddimensiaj scenoj pri la venkaj bataloj sur Psie Pole (hunda kampo) kontraŭ germanoj, Grunwald – kontraŭ teŭtonoj kaj Vieno – kontraŭ turkoj. Ene de la kolegiataj muroj estas gardata la 16-jarcenta dokumento, la tiel nomata Opatów-privilegio, en kiu kanceliero Krzysztof Szydłowiecki konfirmas la materialan protekton por la kolegiato kaj por la urbo. La dokumento estas valora ekzemplo de la miniatura arto en la pola renesanca epoko. La Kolegiato de Opatów kiel atestanto de esencaj eventoj kaj loko ligita kun gravaj figuroj estas historia objekto kun aparta signifo en la skalo de la tuta lando. Ĝia genezo daŭre estas objekto de historiaj studoj, kiujn ligas la kompreno pri escepta rango de la sanktejo en la unuaj jarcentoj de ĝia funkciado. Kun pitoreska Opatów ligiĝas ankaŭ multaj legendoj kaj anekdotoj. Ni ankaŭ en la referencu al ili, tute aparte al tiu, kiu ligiĝas kun la loka bernardena klostro. Ĉirkaŭas ĝin, la fruktoĝardenon kaj tombejon defenda muro kun pafaperturoj. En la klostra kripto kaj en la tombejo eterne ripozas multaj bernardanoj. Inter ili estas la sepultita en la komenco de la 18-a jarcento Karol Lezienkiewicz, fama predikanto kaj teologo, kies teraj restaĵoj ne malkomponiĝis kaj ŝajnas esti balzamitaj. Laŭ onidiroj tiu ĉi monako per sola krucosigno kapablis estingi la eksplodintan en la klostro incendion. Sed li estis monako sentema ankaŭ pri muziktonoj. Kiam monakoj kunveninte por ĉante preĝi kelkajn jarojn post lia morto, okazis, ke ilia ĉantado sonis falsatone. Je tio en la ĥorejo aŭdiĝis subite – kvazaŭ el sub la planko – frapbruo kvazaŭ la fulmotondro. Kio okazis? Montriĝis, ke la ĉerkokovrilo de la pia Karol Lezienkiewicz falis teren kaj krome lia mano leviĝis minacadmone por averti la fratularon. Neniu kapablis malgraŭ pluaj provoj remeti lian manon al la antaŭa pozicio. Tio tamen ŝangiĝis kiam la abato alvokante la monakan obeemon ordonis al la minacsignanta monako la manon mallevi. Tiel do ankaŭ okazis.

El la elsendo 25.03.2023. Legas Barbara – 08′ 24″