Felietonoj
Koninda Pollando: Unika ligna sanktejo en Olesno
Hodiaŭ ni volas konduki vin al loko, kiu de pli ol jarcentduono ravas pro sia historio kaj eksterordinara klimato. Temas pri la arkitektura perlo de Opole-regiono troviĝanta en la loko Olesno, la suda Pollando, per la radikoj de pramalnova pino fundamentinta la preĝejon de sankta Anna. Oni taksas ĝin kiel unu el la plej belaj ĉi-specaj konstruaĵoj. Ĝia karakteriza trajto estas formo konsistanta el tradicia preĝejo kaj originala baroka stelforma parto de alkonstritaj kapeloj. La kreiĝo de la kapelo ligiĝas kun legendo pri mirakla saviĝo de junulino, kiu fuĝante antaŭ rabistoj kaŝiĝis ĉe pino, sur kiu – la veturanta ducent jarojn pli frue sankta Jadwiga – pendigis bildon de sankta Anna kun Maria kaj Jesueto. Post tiu evento, kaj ankaŭ pro la ripetiĝantaj miraklaj resaniĝoj, la burĝoj de Olesno decidis elkonstrui tie kapelon dediĉitan al sankta Anna kun Maria kaj Jesueto. En 1444 la ligna kapelo – kun la grandeco de aktuala presbiterio – ĉirkaŭis la pintrunkon, de kiu estis forhakita pinto kaj branĉoj kaj ĝi mem subtenis la ĉefaltaron. Pro la kreskanta nombro de la pilgrimantoj el Silezio, Ĉeĥio kaj Moravio en 1518 la kapelo estis grandigita ĝis la dimensio de la nuna preĝejo. En la preĝejo troviĝas barokaj altaroj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj, malfrurenesanca altaro el la 17-a jarcento kaj 18-jarcenta en la stilo de francregantoj. Neptitakseble valora estas la ligna skulptaĵo de s-ta Anna kun Maria kaj Jesueto el la limo de la 15-a kaj 16 jarcentoj. La sankejo en Olecko havas grandegan nematerian valoron por la pilgrimantoj, religiuloj kaj loĝantoj, samtempe estante unu el la plej gravaj preĝejoj de Opole-diocezo. Ekde la komenco ĝi estas taksata kiel miraklofara loko, la kultoloko de s-ta Anna. La originala formo de la ligna preĝejo referencas al la kvinpetala rozo kiel simbolo bildiganta la Dipatrinon. Ekde la komenco de la preĝejo en la ĉefaltaro troviĝis triptiko el 1517 prezentanta Grandan Sanktan Familion, kiun faris majstro Jakobo, la disĉiplo de Wit Stwosz. En la jaroj 1669-1670 ĉarpentisto Marcin Snopek alkonstruis al la ĉefa navo la centran stelforman parton de la preĝejo. Ĝi fariĝis la simbolo de la preĝejo difinata kiel „rozo ensorĉita en lignon”. La ĝisfundan rekonstruon de la preĝejo en 1873 okazigis paroĥestro Walentu Morawietz. Renovigita estis tiam la ĉefaltaro, kolorigitaj muroj, estis ŝanĝita funkcieco de la ĉeftriptiko kaj ĉe ĝiaj flankoj kreiĝis du altaroj – de sankta Josefo kaj de s-ta Walenty. Bedaŭrinde la altaro estis priŝtelita en 1992 kaj ĝis nun oni sukcesis reakiri nur du el 32 ĝiaj figuroj. Bonŝance dum la 2-a mondmilito la preĝejo ne suferis damaĝojn malgraŭ tio, ke en 1945 ĝi rolis kiel riuĝejo por la loĝantoj de Olesno kaŝiĝantaj antaŭ soldatoj de la Ruĝa Armeo. La preĝejo de s-ta Anna troviĝante en la distanco de 2 kilomentroj norden de la urbocentro de Olesno estas ĉirkaŭita de la surkreskita per arboj tombejo. Sur ĝia tereno troviĝas la novgotika sepulta kapelo el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj kaj stacioj de la Krucovojo. En 2018 ĝi estis enmetita en la liston de la polaj Historionumentoj. Por la fino ni aldonu, ke la basreliefo de la preĝejo situanta nun ĉe la Itinero de la Lignaj Religiaj Kontruaĵoj siatempe (1939) estis prezentita en la Monda Ekspozicio en Novjorko.
El la elsendo 28.02.2020. Legas Barbara – 5’25”
La Pordo de Ale Cosabela kaj Vinilkosmo
Antaŭ 10 tagoj aperis ĉe Vinilkosmo la muzikvideaĵo de Ale Kosabela videoregistrita kun internacia kunlaboro fare de Rogener Pawinski “La Pordo”. Temas pri Esperanta popmuzika unuopaĵo kun instrumenta kaj kantita versio plenumita de internaciaj gekantistoj: Ale (Argentino), Mireille (Benino), Amir (Bosnio/Danio), Flavio, Rogener (Brazilo), Linda, Françoise, Anne, JoMo, Flo, Jean-Claude (Francio/Okcitanio), Jonny M (Germanio), Kjara (Italio), Ĵomart kaj Nataŝa (Svedio). Estas bela suprizo vidi en ĝi la kunkantantan Flo Martorell.
La muzikon kaj poeziecajn vortojn por tiu pop muzika videaĵo verkis Ale Kosabela:
La Pordo
Vere grandas distanco inter dirko kaj ŝlosil´
Sed proksimas já la pordo senserura de l´anim´
Se iu malsatas, kiel povas manĝi mi?
Ĉu ni estas gefratoj, aŭ estas nura fantazi´, fantazi´
Sur tiu ĉi vojo, malmultaj promenas
Ankaŭ mi ne kuraĝas kaj subite svenas
Kia son´ nin liberigos? Kia lum´ vidivigos nin?
Kies kor´ ne malfermiĝos kiam am´ kreskos en ĝi?
Ĉu ni estas gefratoj aŭ estas nura fantazi´, fantazi´?
Vere etas distanco inter sonĝo kaj vekiĝ´
La bela surprizo estas, ke la muzikvideaĵo kantita en Esperanto estas subtekstigita jam per 10 lingvoj, inkluzive de la pola. Bedaŭrinde la traduko atestas, ke ĝia farinto ne finkomprenis la originalan tekston. Kvar fuŝtradukoj, en tiu malgranda teksto ŝajnas tro, eble la plej ŝoka estas ne rimako de la diferenco inter vekiĝo kaj ellitiĝo. Espereble tiaj riproĉetoj ne rilatas al aliaj lingvoversioj. La oficiala muzikvideaĵo jam de pli ol unu semajno troviĝas en jutubo kaj rikoltis multajn pozitivajn kaj entuziasmajn reagojn. Cetere troviĝas en ĝi ankaŭ la originala teksto de la poemo kaj substkstigoj en 10 lingvojn, kiuj eblas laŭplaĉe ŝangi. El inter la komentoj ni referencu al la vortoj de Ursula Grattapaglia, kiu sendante la tradukaĵon de la poemo skribis „volonte mi sendas al vi en germana lingvo vian emocian poemon. Ke ghi disvastighu tra la verda kaj alikolora mondo….!” La muzikvideaĵo La Pordo kiel bita unuopaĵo en diversaj formatoj kaj kiel muzikvideaĵo estas disponigita ĉe la retejo de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop… El ĝi ni kun plezuro ekscias krome, ke jam ĉi-jare Ale Kosabela partoprenis interesan projekton en la stilo de Playing for Change, kiu iamaniere plenumas la deziron de Ursula Grattapaglia. Temas pri nova versio de lia kanto La Pordo, ĉifoje prezentita per la voĉoj de internacia teamo.
El la elsendo 28.02.2020. Legas Barbara – 2’53”
Monumento de la Pola Grensemanto en Kuritibo
La 15-an de februaro 2020 pasis 95 jaroj post la solena lanĉo de la monumento de la pola Grensemanto en Kuritibo, Brazilo, kiu omaĝis – kaj daŭre omaĝas – la kontribuon de la enmigrantoj el la polaj teritorioj al la kulturo de Brazilo. Kvankam la polaj enmigrantoj aperis en Brazilo jam pli frue la apogeo de ilia alveno datiĝas al la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Trans la oceanon celis ĉefe la kampara loĝantaro kun la espero pri pli bona estonteco atingota dank’ al la strebo primastrumi la tieajn, ofte neamikajn terenojn. Brazilo estis tiam la dua migrocelo post Usono de poloj kaj oni taksas, ke ĝis la eksplodo de la 1-a modmilito 1914 temis pri ĉirkaŭ 115 mil polaj elmigrintoj. Brazilo serĉis tiam aktive en Europo setliĝontojn por primastrumi la plej malmulte enloĝatajn terenojn de sia lando. Post la enhaveniĝo en la brazilaj havenoj la enmigrantojn atendis plia longa kaj pena vojo. De la supre situantaj terenoj la marbordon celis la plej granda brazila riĉaĵo – kafo. Redirekten estis transportataj setiliĝontoj kun la havaĵo. De la marbordo laŭ krutaj, malfacile paseblaj vojoj ili grimpis sur altebenaĵon ĉe la alteco de 800-900 metroj super la marnivelo. Depende de sia bonstato kaj kunportitaj instrimentoj ili diversmanire atingadis la celon. Plej mizeraj perpiede, pli riĉaj disponis pri ĉaroj. Nur fine de la 19-a jarcento estis elkonstruita la fervoja linio inter Kuritibo kaj la apudatlantika haveno Paranagua. Poloj plej ofte trafis al la sudaj ŝtatoj – Santa Catarina, Rio Grande do Sul kaj Paraná. Regis tie tute malsamaj klimataj kaj geologiaj kondiĉoj ol en la hejmlando. La virgajn brazilajn terenojn, surkreskitajn de praarbarego necesis primastrumi propramane. Verdire konsiderante la polan realon la setliĝontoj estis ricevantaj enormajn terpercojn kun la areo de 25 hektaroj. Tamen kutime sukresikitajn de densa kaj nepenetrebla praarbaro. Do post la alveno anstataŭ okupiĝi pri la tipaj farmistaj laboroj necesis unue entrepreni penan arboelhokadon. La plej granda malamiko – krom la klimato – estis la naturo, densaj tropikaj arbaroj, mikroskopaj moskitoj, veneaj rampuloj, pumoj. Nur post jaroj eblis ĝui la unuan rikolton. La lignaj domoj konstruataj de polaj enmigrantoj similas al tiuj, en kiuj ili loĝis en Pollando. Kun la tempofluo ilia plej granda aglomerejo elformiĝis ĉirkaŭ la ĉefa urbo de la ŝtato Paraná, Kuritibo. La socia vivo de la t.n. „Nova Polonia” organiziĝis ĉirkaŭ kreiĝantaj polkoloniaj societoj kaj gazetaro. La lanĉita antaŭ 95 jaroj en la centro de Kuritibo monumento prezentas sur la soklo figuron de pola senŝua kaj brustonuda kamparano paŝanta kun mano plena de semata greno. La monumento celis omaĝi la 100-jariĝon de la sendependeco de Brazilo, pri kio informas bronza informtabulo en la lingvoj portugala kaj la pola. En ĝia supro videliĝas la blazono de Brazilo kaj la pola aglo kaj sube la surskribo „Al Brazilo omaĝe al la unua jarcento de la sendependiĝo – la Pola Kolonio”. La monumento simbolas milojn da anonimaj polaj setliĝintoj, kiuj entreprenis la penon primastrumi la brazilan teron kaj ilian dankemon rilate al la nova patrolando. Ni nepre meniciu pri la aŭtoro de la monumento. Temas pri Jan Żak, kiu elmigris kun la gepatroj el Pollando al Brazilo en 1896 havante 12 jarojn. Ekde la infanaĝo interesiĝante pri arto li lernis komence en la artindustria lernejo en Kuritibo, sekve dank’ al stipendio de la aŭtoritatoj de Parana li studis en la Belarta Akademio de Rio de Janeiro kaj en la Akademio de la Belartoj en Bruselo. Al Brazilo Jan Żak revenis en 1921 ĝuste kiam oni frontis la monumentkonstruon. La tasko estis konfidita al li. La monumento de la Grensemanto alportis al Jan Żak famon kaj renomon. Du jarojn poste li akceptis la brazilan civitanecon kaj ekde tiam komencis uzi la kromnomon João Zaco Paraná, laŭ kiu li estas konata en Brazilo. En 1940 li fariĝis profesoro de la Belarta Akademio en Rio de Janeiro, kie li studis antaŭ jaroj kaj tiun ĉi postenon li plenumis ĝi 1960. En daŭro de sia skulptista kariero João Zaco Paraná kreis plurajn bustojn, statutojn, skulptistajn grupojn, kiu troviĝas en diversaj lokoj de la tuta Brazilo. Li mortis baldaŭ post la emeritiĝo en junio 1961 kaj eterne ekripozis en la tombejo Caju de Rio de Janeiro.
El la elsendo 21.02.2020. Legas Barbara – 6’45”
La 100-jariĝo de la reveno apud Baltikon
De jarcentoj la pola ŝtato estis ligita kun Pomerio kaj Baltiko. Situante en la riverbranĉaro de Vistulo kaj Odra en maniero evidenta ĝi gravitis al la maro klopodante sub sian regadon transpreni la riverbuŝojn de ambaŭ riveroj. Jam unuaj polaj historiaj regantoj Mieszek 1 (Mjeŝko la 1-a) kaj Bolesław Chrobry (Boleslao la Brava) agnoskis tion, inaŭgurante sian maran politikon per la klopodoj enkorpigi en la novkreiĝantan ŝtaton la tutan Pomerion inter la riverbuŝoj de ĵus menciitaj riveroj. La fama pola renesanca poeto Jan Kochanowski en sia verko el 1564 glorigis Pollandon, ke ĝiaj limoj etendiĝas de maro ĝis maro, komprenigante du marojn – Baltikon kaj la Nigran Maron. Laŭ historiistoj tio ne plene konformas al vero. Veras aliflanke, ke la riverbranĉaro de Vistulo ekde la 14-a jarcento rolis kiel la eŭropa grenujo. La riĉon de la agrikulturaj produktoj, kiujn oni transportis laŭ Vistulo eblas ĝis nun rimarki vizitante ĝiajn laŭbordajn urbojn komencante de Krakovo, tra Sandomierz, Kazimierz Dolny, Warszawa, Płock, Włocławek, Toruń, Bydgoszcz, Grudziądz, Tczew kaj Gdańsk mem. Rapide kreskanta bezonateco je greno en la okcidenta Eŭropo kaj ĝia manko devigis la niderlandajn komercistojn serĉi novajn liverantojn. Jam ekde la 14-a jarcento iliaj ŝipoj transportis grenon el Gdansko ĝis Amsterdamo. Kaj de tie ĝi estis eksportata al pli foraj lokoj, grave kontribuante al la bonstatiĝo de niderlandanoj. Ekde la 15-a jarcento centoj da ŝipoj jare ankris en Gdansko kaj aliaj baltikaj havenoj por reporti bonkvalitan kaj malmultekostan polan grenon. En la 17-a jarcento ĉefe el Gdansko al Amsterdamo ĉiujare oni venigadis 150 mil tunojn da greno, sed ja ne sole ĝi estis atendata varo, ja ankaŭ i.a. ligno, kiun oni povis transporti dum la tuta jaro. Polaj komercistoj, polaj nobeloj ĝuis reciproke venigatajn multekostajn drapojn, sudajn fruktojn, vinon, spicaĵojn, porcelanaĵojn kaj aliajn luksajn produktojn. La vastan aliron al Baltiko la unuiĝinta – post ĉirkaŭ 200 jara provinca diserigo en la 12-a/13-a jarcento – la Pola Reĝolando akiris post la tn. Toruna Pactraktato kun Teŭtonoj en 1466, sed perdis ĝin sekve de la unua dispartigo de Pollando inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio en 1772. Tiu situacio, manko de aliro al la maro daŭris dum la tuta 19-jarcento. Sojle do de la regajnata suvereneco komence de la 20-a jarcento Pollando, konstruante la vizion de la reakirota sendependeco, la aliron al la maro agnoskis kiel kondiĉon nepran („sine qua non”) de sia ŝtatrekonstruo. La necedebla starpunkto de la polaj intertraktantoj en diskutoj ĉirkaŭ la decidoj de la Versajla Traktato alportis al Pollando sendepndecon kaj revenon al la bordo de Baltiko. Tiun jubileon ne eblas subtaksi. Aŭtune de la pasinta jaro la pola Sejmo proklamis rezolucion pri la solenado de la tn. Nupto de Pollando kun la Maro en la loko Puck. Tio ligiĝis kun la proksimiĝanta tiam 100-jariĝo de ĉi tiu evento. La preciza datreveno pasis en la ĵusaj tagoj, la 10-an de februaro. Tiutage en la 1920-a jaro generalo Józef Haller simbole transprenis la regadon super la maro. Li venis kun la akompanaj personoj, inkluzive de polaj soldatoj al la loko Władysławowo sur la ferdeko de la kutro Seestern farante la unuan ralion tra la pola maro. Tiu ralio havis simbolan dimension. Similan havis la famiĝinta enĵeto de la finaĉoringo en la marajn akvojn, kio okazis unu tagon pli frue en la loko Puck. La unuan fojon tiam post la 18/19-jarcentaj dispartigoj apud Baltiko aperis reprezentantoj de la pola ŝtato kaj de ĝiaj militistaj fortoj. La ĵus pasinta 100-jariĝo fariĝis la okazo por retrorigarda pritakso, kiel bone Pollando utiligis la liberecon regajnitan baze de la Versajla Traktato garntiinta al Pollando kaj sendependecon kaj revenon al Baltiko. Neniu dubas, ke ĉi tiu evento de antaŭ 100 jaroj estis enorme grava por la rekonstruo de la pola ŝtato laŭ la ekonomia vidpunkto. En la intermilita jardudeko la rekonstruon de Pollando fundamentis Gdynia, la haveno kies elkonstruo komenciĝis tuj post kiam Pollando revenis apud Baltikon. Tio ebligis pluevoluigon de la ŝtato, de la eksporto. La reveno apud Baltikon malfermis antaŭ polaj navigantoj, la pola floto, maritoj, pola marino oceanojn kaj marojn de la tuta mondo. La situo de Pollando ĉe Baltiko daŭre favoras ekonomian evoluon de la lando, floradon de ĝia mara mastrumado. Ĝi koncernas ŝipkonstruadon kaj ŝiprenovigadon, maran transporton, fiŝkaptadon kaj fiŝalifaradon, maran turismon. Malgraŭ malvama akvo kaj ne ĉiam favora vetero la pola Baltiko logas, aparte somere amason da turistoj. Atendas ilin ne sole sabloriĉaj plaĝoj, sed ankaŭ interesaj havenurboj al kiuj i.a. kalkuliĝas Gdańsk, Sopot, Hel, Kołobrzeg kaj Międzyzdroje. Post la 2-a mondmilito la pola marbordo egalas al 528 kilometroj formante naturan, nordan limon de Pollando.
El la elsendo 15.02.2020. Legas Barbara – 7’41”
Koninda Pollando: La kastela-parka komplekso en Krasiczyn
Hodiaŭ ni invitas vin gesinjoroj al la loko Krasiczyn, en la sud-orienta Pollando por konatiĝi kun la kastela-parka komplekso, kiu ekde 2018 estas kalkulita kiel plia Historimonumento de Pollando. Temas pri unu el la plej belaj trezoroj de la renesanca-manierisma arkitekturo en Eŭropo. Ĝian konstruon lime de la 16-a kaj 17-a jarcentoj komencis grafo Stanisław Krasicki, la kastelestro de Przemyśl. Tiun verkon daŭrigis lia filo Marcin, unu el la plej elstaraj tiam artmecenatoj en Pollando, transfominte la krudan defendokonstruaĵon en imponan rezidejon. Ĝiaj flankoj levitaj sur la kvadrata plano estas orientitaj al kvar flankoj de la mondo. Ĉe la anguloj elstaras kvar diversaj turoj: Dia, Papa, Reĝa kaj Nobela aŭ Kavalira spegulante la mondokierarkion observatan de la fondintoj. Krom la ĵus menciitaj turoj estas ankoraŭ la 49-a metra Horloĝa ĉe kiu tra pordego kaj levponto – poste ŝtona – kondukis la vojo el la ekzistinta urbo. Ekde kelkaj jaroj ĝi estis disponigita al turistoj, kiuj de ĝia supro povas rigardi la vastan ravan panoramon. De la kastela korto ĉirkaŭita per subarkadaj pasejoj eblas admiri aliflanke tre malofte renkontatajn, belegajn sgrafitartajn dekoraĵojn prezentantajn la bibliajn scenojn kaj medalionojn kun la bustoj de romiaj imperiestroj, kun bildoj de la polaj reĝoj kaj ĉasistaj scenoj. Ilia plena surfaco egalas al ĉirkaŭ 3500 kvadrataj metroj. La alikonstrulaboroj okazis sub la gvido de la italaj arkitektoj, sed la ornamajn kaj dekorajn laborojn plenumis lokaj artistoj. Pri la signifo kaj brilo de la kastelo en sia epoko atestas la fakto, ke ĝi gastigis ankaŭ polajn reĝojn i.a. Sigismundon la 3-an Vasa, Vladislavon la 4-an, Johanon Kazimiron. Post la senhereda morto de Krasicki-familio la kastelon kaj apartenantaj al ĝi havaĵoj transprenis reprezentantoj de aliaj magnataj familioj. Fine, en 1835 aĉetis ĝin princo Leon Ludwik Sapieha kaj ĝuste al ĉi tiu princa familio la kastela-parka rezidejo plufloris dum pli ol 100 jaroj. Ili restaŭris la kastelon, establis segejon, bierfarejon kaj fabrikon de agrikulturaj maŝinoj samtempe aktivante favore al la ekonomia kaj socia evoluo de la regiono. Sapieha-familio inaŭguris belan tradicion planti en la kastela parko arbon ĉiukaze post la naskiĝo de siaj infanoj. Kverkon, kiu simbolas forton kaj potencon honore al filo, titlion – kiu simbolas fekundecon kaj amon honore al filino. La kastelo malgraŭ pluraj incendioj kaj militoj konservis neŝanĝitan konstrubulon el la komenco de la 17-a jarcento. Tamen la 2-a mondmilito signis ĝian finon. Ĝis hodiaŭ oni rakontas pri la detrauj sekvoj, per kiuj frapis ĝin sovetuniaj trupoj, kiuj eniris tien en septembro 1939. Dum pli ol unu kaj duona semajnoj sur la kastela korto brulis ĉiuj dokumentoj, memoraĵoj, pentraĵoj, libroj, mebloj, kiujn la posedintoj ne sukcesis forveturigi el la kastelaj ĉambregoj. La riĉe ornamita sarkofago de la 16-jara princino Zofia el la karara marmoro estis frakasita. Bonŝance la sarkofagon, kiel ankaŭ la kastelan kapelon – unu el la plej elstaraj arkitekturaj elementoj de la kastelo en la Dia Turo komparata al la Sigismunda Kapelo en la krakova reĝa Wawel-kastelo – oni sukcesis restaŭri. La kastelon ĉirkaŭas sur la areo de 14 kaj duona hektaroj unu el la plej belaj en Pollando panoramaj parkoj, kies origino ankaŭ devenas el la 17-a jarcento. La nuna plano kaj aranĝo de la kreskaĵoj ligiĝas kun inventemo kaj vojaĝpasio de Sapieha-familio. La malnovaj plantoj estis riĉigitaj per novaj kreskaĵoj. La riĉo de la plantoj – pli ol 200 arbo- kaj arbustospecioj, ravantaj en ĉiu jarsezono, inkluzive de ekzotikaj kaj zorge protektataj – estas aldona atuto de la kastelo en Krasiczyn. Aktuale en la kastelo troviĝas hotelo kun la konferenca centro. La gastoj havas la ŝancon viziti la kastelon kaj parkon kun gvidanto. Aparta atrakciaĵo estas la nokta vizitado de la kastelaj ĉambroj kun lakeo, dum kiu onidire eblas renkonti la spiriton de la Blanka Damo, onidire la junaĝe mortinta Zofia.
El la elsendo 31.01.2020. Legas Barbara – 6’09”
„Povus esti simple” de Persone
La rok-bando „Persone”, kiel unu el la plej famaj muzikensembloj en Esperantujo, ne bezonas prezentadon. Plimulton de sia repertuaro la grupo registris en 5 albumoj, kiuj eldoniĝis inter la jaroj 1987 kaj 2002. Dum ĉi tiu periodo „Persone” sukcesis krei kaj evoluigi sian individuan kaj tuj rekoneblan stilon. En la mallonga recenzo mi tamen dezirus fokusiĝi pri nur unu iliaj KDoj, pri tiu, kiun mi opinias la plej matura kaj interesa – Povus esti simple. Kiel oni scias, 100-elcente objektiva taksado de la muzikaĵoj ne estas ebla. En niaj opinioj, konforme al cirkonstancoj, speguliĝas diversaj faktoroj: gusto, antaŭjuĝoj (pozitivaj aŭ negativaj) kaj scio. Krom tio indas rimarki, ke ĉiu muzikstilo aŭ ĝenro funkcias fakte kiel iom aparta lingvo, kiun la aŭskultanto devas ekkoni, se li volas kompreni kaj ĝui la nuancojn de la konsiderata verko. Rilate al la perspektivo, en kiu mi vidas la kanzonojn de „Persone”, tutcerte influis ĝin miaj personaj muzikaj spertoj de akademia teoriisto kaj flutisto, kaj miaj inklinoj al verkoj de renesancaj kaj barokaj komponistoj. En ĉi tiu momento la aŭskultantoj sendube komencos mediti pri tio, kiajn aspektojn de la priparolataj verkoj tia „klasika” muzikisto kiel mi trovas interesaj. La albumo Povus esti simple konsistas el 13 kanzonoj. La unua afero, kiu altiris mian atenton, estis kvalito kaj diverseco de la tekstoj. Tiun sferon mi traktas kiel aparte gravan por vokalaj verkoj. Se poeziaĵon mi trovas banala kaj naiva, mi tuj ĉesas interesiĝi pri la kanzono, kaj eĉ la plej rafina muzika prilaboraĵo ne helpas. Feliĉe, tio ne estas la kazo de la albumo Povus esti simple. Sendepende de tio, ĉu la verko pritraktas amon aŭ aliajn aferojn, la teksto de ĉiu registrita kanzono enhavas en si iun interesan problemon aŭ enigmon (aŭ ambaŭ). Mi eĉ riskus la tezon, ke super la poezio de la tuta albumo ŝvebas certa melankolia ero kaj etoso de Weltschmerz. Tiel estas eĉ en la kazoj de kanzonoj kun tre vigla muzikstilo. Amo okazas afero tre komplika, kiu igas homojn suferi pro dubo, honto, soleco aŭ malebleco konstrui „pontojn inter kor’ kaj kor’”. Vivo devigas nin kaŝi siajn emociojn en eterna maskerado, kaj la veran memon oni povas malkaŝi nur post „la leviĝo de la lun’”. „Revoj” ne realigeblas kaj finfine ĉio „glitas el la man’”. Inter falantaj bomboj kaj malracia homkonduto naskiĝas nur demando, kiu freneziĝis: „ĉu la mondo, ĉu ni”. Ĉu tio ne estas komuna dilemo de la Esperantistaro? Sed la kanzonoj ne estus kanzonoj sen kantado kaj sonoj de instrumentoj. La ĝeneralan muzikstilon de la albumo oni povas priskribi kiej dura, intensa kaj eĉ iom intence kruda, kun intensaj gitarsono kaj akompano de la perkutinstrumentoj. Ĝi estas ankaŭ tre vigla kaj samtempe bone korespondanta kun karaktero de la tekstoj. En kelkaj kantoj la muziko eĉ ilustras la tekston kvazaŭ retorike, emfazante specifajn frazojn aŭ vortojn. Ekzemple en la fama „Revoj” la gitarakompano ŝajnas imiti pluverojn menciitaj en la unua frazo de la poeziaĵo („pluva aprilo”), kaj en la refreno revoj falas surteren ne nur tekste sed ankaŭ melodie. Tiaj frandaĵoj estas multe pli, kaj ĉiu atenta aŭskultanto sendube kapablos trovi ilin mem. Kvankam plimulton de la kanzonoj karakterizas ĵus menciita vigleco, en la KD estas ankaŭ kelkajn molajn kaj lirikajn komponaĵojn, kiel „Ili venos”, „Kiam amo regas” aŭ „Nun mallumas ekstere”. Tio donas al la aŭskultantoj momenton de mildigo kaj faras la albumon interne diferenciga. Indas ankaŭ konsideri la harmonian lingvon, sampemte simplan kaj rafinitan, kun interesa uzado de diskretaj disonancoj en la formo de diversaranĝitaj pasnotoj kaj sest- kaj septakordoj. Tiuj ĉi lastaj abundas, kiel oni povas ekspekti, ĉefe en la lirikaj kanzonoj, sed ne nur. Finfine oni devas diri kelkajn vortojn pri la prezentado. La sonkvalito estas tre klara, kaj ĉiujn tavolojn de la muzika strukturo oni facile perceptas. Martin Wiese kantas kun granda esprimpleneco kaj imagpovo. Lia prononco estas bona, sed en kelkaj frazoj, precipe kiam gitaroj tre laŭte akompanas aŭ ludas en alta registro, ĝi povintus esti iom pli klara. Mi devas konfesi, ke de tempo al tempo mi necesis kontroli la skribitan tekston, ĉar ne ĉiam mi certis pri unuopaj vortoj. Indas ankaŭ rimarki bonan akordon kaj agordon de la bando. Tio gravas precipe rilate al la kantado, ĉar, bedaŭrinde, ne ĉiam Esperantistaj vokalistoj disponas korektan intonacion, kaj mistrafitaj sonaltoj estas dolorego por aŭdo kaj malreklamo por nia muzikkulturo. Resume: Povus esti simple estas tre bela kaj matura albumo, vera klasikaĵo, pri kiu ni vere povas fieri.
El la elsendo 31.01.2020. Legas Marek – 6’06”
Koninda pola arkitekto: Henryk Marconi
La ĉefheroo de nia hodiaŭa felietono estas Henryk Marconi, unu el la plej elstaraj arkitektoj sur la polaj teritorioj en la 19-a jarcento. Li aŭtoris plurajn reprezentajn konstruaĵojn en la novrenesanca, klasikisma kaj novgotika stiloj en diversaj polaj urboj. Plimulto troviĝas en Varsovio. Temas i.a. pri la Hoteloj Europejski kaj Bristol, pri palacoj de Branicki-familio kaj de Andrzej Zamoyski, pri preĝejoj de Ĉiuj Sanktuloj, de s-ta Karolo Boromeo, de s-ta Anna en la varsovia Wilanów. Li prilaboris krome la projekton de la unua varsovia akvodukto, kiu komencis funkcii en 1855. Entute li aŭtoras pli ol 40 arkitekturajn projektojn. Tiuj malpli grandaj aŭ tiuj, kiujn li administris aŭ korektis estis pli ol 50. Malgraŭ la militdetruoj – la du mondmilitoj – daŭre eblas admiri en Pollando konstruaĵojn kreiĝintajn laŭ lia projekto, detale kaj zorgeme rekonstruitajn post la 2-a mondmilito. Enrice Marconi naskiĝis en januaro 1792 en Romo en la familio de arkitekto, profesoro de la roma Belarta Akademio. Li edukiĝis sub la gvido de sia patro, sekve en la bolonja universitato kaj la tiea Belarta Akademio. Poste li laboris kiel desegnoinstruisto en Lugo. Samtempe li komencis laborojn pri arkitekturaj projektoj, kiuj rapide alportis al Enrice ĉiam pli da premioj en arkitekturaj konkursoj. Havante jam 30 jarojn li venis al Pollando laŭ invito de generalo Ludwik Michał Pac, por finkonstrui lian palacon en la loko Dowspuda en la podlaĥia regiono. Post la brila plenumo de la tasko Pac tuj konfidis al li la elkonstruon de Pac-Palaco en Varsovio. Henryk Marconi rapide radikiĝis en Pollando. Lia edzino fariĝis Małgorzta familie Heiton, la filino de la palaca ĝardenisto. Kun ŝi Marconi havis ses geinfanojn, kiuj en plimulto lasis spuron en la kultura vivo de la lando. Karol fariĝis pentristo, Władysław – pentristo kaj artkonservisto, Leandro – arkitekto. Eleonora edziniĝinte al Antoni Kolberg estis la patrino de i.a. Henryk Wilhelm – la pioniro de la optika industrio en Pollando. La aliaj filoj de Henryk estis Jan – inĝeniero, Henryk – industriisto. Ties filo Bogdan fariĝis konata pola pentrarta konservisto, profesoro de la varsovia Belarta Akademio. Sed ni lasu tiun flankvefton. Kvar jarojn post sia alveno al Pollando Henryk Marconi en 1826 transprenis la oficon de la konstrukonsilisto. Unu jaron poste li komencis labori en la Fako de la Industrio kaj Komerco de la registara komisiono por la Internaj kaj Religiaj Aferoj kaj por la Publika Klerigo. Henryk Marconi kreis pli ol grandegan kvanton de la konstruaĵojn. Li metis la bazon por la polaj arkitekturaj studoj. En la jaroj 1851-58 Henryk Marconi estis profesoro en la varsovia Belarta Akademio. Ankoraŭ post la fermo de la altlernejo li lekciis almenaŭ dum 10 pliaj jaroj. Tie li instruis arkitekturon ekde la fundamentoj kaj komplekse. Dank’ al li arkitekturo ĉesis esti nur unu el la artbranĉoj kaj al kelkdek siaj disĉiploj Marconi transdonis plenon de siaj konoj pri la fako. Marconi lekciis ankaŭ en la inĝenieria lernejo de vojoj kaj pontoj ĉe la Varsovia Universitato. Krome li estis membro de multaj altlernejoj – i.a. de la Akademio de s-ta Luko en Romo, de la Belartaj Akademioj en Bolonjo kaj Florenco, de la Cara Akademio de la Belartoj en Petersburgo. Li membris ankaŭ en la Filantropa Societo, el la konstrukomitato de la varsovia Teatro la Granda kaj en la komitato por la alikonstruo de la Saksa Palaco. Henryk Marconi apartenas al la plej fekundaj arkitektoj de sia epoko. Pollandon li traktis kiel sian duan hejmlandon. Fontoj mencias lian partoprenon en la kontraŭca novembra insurekcio 1831, kaj financan subtenon vivfine por la januara kontraŭcara insurekcio 1863. Li mortis la 21-an de februaro 1863 kaj eterne ripozas en la varsovia nekropolo Malnova Powązki.
El la elsendo 24.01.2020. Legas Barbara – 5’55”
Karnavalo
Karnavalo verŝajne por ĉiuj signifas la periodon de amuziĝo, distro kaj senbrido. Laŭ iuj ĝi komenciĝas kune kun la Nova Jaro, laŭ aliaj ekde la Festo de la Tri Reĝoj, Epifanio. Ĝia fina dato ne elvokas tiomajn hezitojn. Nome ĝi ligiĝas kun la moviĝanta en la kalendaro Pasko kaj la antaŭanta ĝin karesma periodo. Nunjare la karnavalo finiĝos la 25-an de februaro. Do, en 2020 la amuzo intensiĝos dum 7 semajnfinoj, kiuj povas signifi tempon de eĉ bruaj eventoj, amuziĝoj kaj baloj. La plej konataj kaj samtempe la plej spektaklecaj estas la karnavaloj en Rio de Janeiro kaj en Venecio, sed atenton meritas ankaŭ karnavalo sur la Kanariaj Insuloj aŭ en Germanio. La karnavalo originas en Italio. La unua mencio pri ĝi troviĝas en la dokumento de Vitale Faliero el 1094, sed onidire ĝi estis konata jam en la mezo de la 10-a jarcento. Kelkaj elmontras la originon de la karnavalo en la antikvaj vintraj solenadoj omaĝe al la diino de fekundeco. En la mezepoko preskaŭ en la tuta Eŭropo la karnavalo estis solenata kun granda pompo, plej brue en Venecio kaj Romo. La nomo karnavalo deriviĝanta el latino aŭ la itala lingvo aludis al la baldaŭ komenciĝanta granda fasto, karesmo, em kiu oni draste limigis la viandokonsumadon. Temis do pri tio, ke antaŭ ĝi oni manĝu kaj frandu ĝissate. La esenco de la karnavala amuzo estis certigi al ĝiaj partoprenantoj plenan anonimecon. Servis por tio maskoj kaj kostumoj kaŝantaj diferencojn inter la partoprenantoj i.a. deriviĝantaj el diversaj sociaj klasoj. Karnavalo relative rapide hejmiĝis en Pollando, la unuaj mencioj devenas el la 17-a jarcento, kvankam la jarŝanĝaj kutimoj ekzistis pli frue kaj havis alian karakteron. La bonvenigo de la Nova Jaron kaj la silvestra nokto distingiĝadis per aŭguroj pri geedziĝoj, bonaj rikoltoj, venontjara vetero. La jarŝanĝon oni kutime festis en la kvietejo de la propraj domoj, bienoj, dum bankedoj kun punĉo, dum ĉasadoj. Ja la vintroj iam estis longaj, la vivo en la biendomoj kaj en la kamparo monotona. Ne mirige, ke la novaj kutimoj ekplaĉis, eĉ se ricevis propajn trajtojn kaj emfazon. Al la plej popularaj karnavalaj amuzoj de la pola nobelaro kaj magnataro apartenis la gaja, senbrida promena rapidrajdado tra neĝkovrita vojo per sledoj jungitaj de ĉevaloj, kiu povis daŭri eĉ kelkajn tagojn kun mallongaj paŭzoj por dormo. La veturilaro en la lumo de torĉoj kaj en la akompano de muziko kutime venadis vespere al la celita bieno. Tie oni – post la veturado en frosta aŭro varmigadis sin – satmanĝis, satdrinkis, senlace dancis, iom dormis por preskaŭ tuj poste celi la alian gastigonton. La gastigantoj zorgis pri digna bonvenigo, abunde provizitaj tabloj sur kiuj gravan lokon okupis bigoso (kuirita acida braskio kun variaj viandaĵoj), bakita viando de arbaraj bestoj, kolbasoj, vianda galanterio, pasteĉoj, fiŝoj en ĵeleo. Abundis variaj dolĉbakaĵoj – inter ili tortoj, mielkukoj, fruktoj en mielo. Oni tostis per vino, medo kaj biero. Ankaŭ burĝoj kaj kamparanoj en karnavalo ofte organizadis buntajn amuziĝojn subĉiele, kelkfoje uzante maskojn por ĝuste gardi anonimecon. La alian karakteron havis redutoj, maskobaloj organizataj laŭ la itala modo. La nepra akcesoraĵo estis masko, la vesto malpli gravis. Dum ili oni multe dancis, kartludis, ĝuis rafinitan bufedon, klaĉis. Redutoj logis la geamorantojn, por aliaj estis la okazo por sekretaj rendevuoj. Dum iuj redutoj oni kvestis favore al mizeruloj. Pli pompaj baloj dum la karnavalo estis organizataj en riĉaj domoj de la aritokrataro. La baloj kaj la karnavalaj eventoj havis ja ankaŭ svatan karakteron, kio favoris brilajn balojn aŭ dancvesperojn en salonoj, teatroj, restoracioj. La balojn tradicie estis inaŭguranta polonezo. La plej brue solenataj estis la lastaj tagoj de la karnavalo kaj la apogean komencon al la adiauo estis kaj estas donanta la Grasa Ĵaudo kaj finis mardo antaŭ la Cindra Merkredo. Dum la tuta semajno la dancado, manĝosenbrido kaj drinkemo estis senĉesa, ĉar tiel oni volis kontentigi ĉiajn karnajn plezurojn antaŭ la severa fastperiodo. Grasa menuo estis certigonta prosperon kaj fortunon sendepende ĉu temis pri la ĉefpladoj aŭ pri la dolaĉaĵoj. Iam la organizo de karnavalaj amuzoj kaj bankedoj postulis longajn preparojn. Nun multaj el la iamaj kutimoj forgesiĝis. Tamen en la periodo inter la du mondmilitoj la karnavalaj kutimoj konforme al la financaj ebloj de la organizantoj daŭris. Post la 2-a mondmilito oni ne forgesis pri la novjara amuzo, sed plej pompe ĝi estis organizata en la partiaj medioj, kulturdomoj. Ankaŭ unuopaj laborentreprenoj organizis la karnavalan amuzon por siaj laborantoj. Oni zorgis pri festa menuo servante viandaĵojn, ĵeleojn, barĉon, bigoson. Firmiĝis la tradicio de la porinfanaj baloj de alivestitoj dum kiuj ili estis pridonacataj per pakaĵoj kun variaj frandaĵoj. Nun la Silvestran Nokton, Novan Jaron kaj Karnavalon oni ne plu solenas same brue kiel iam. Ŝanĝiĝas pladoj kaj iliaj kvantoj. La tradician polan menuon variigas manĝaĵoj el aliaj aliaj landoj kaj el aliaj mondopartoj. La lisito de drinkaĵoj ankaŭ internaciiĝis. Sed kiel ĉiam plej gravas bona kompanio, bona muziko, amikeca etoso.
El la elsendo 17.01.2020. Legas Barbara – 7’50”
Koninda Pollando: Kvar novaj urboj de Pollando
La unuan de januaro 2020 la listo de la polaj urboj grandiĝis je kvar pliaj. Nun do Pollando entute havas 944 urbojn. Kvar novaj–malnovaj, oni ŝatus diri, ĉar ĉiuj verdire reakiris la urbostatuson, perditan pro la caraj (rusaj) reprezalioj post la januara insurekcio 1863. Ni dediĉu kelkan atenton al ili, kvankam ne pri ĉiuj informoj estas same abundaj. La unua el inter ili Czerwińsk apud Vistulo troviĝas en la centra Pollando, en la regiono Mazovio. Dum jarcentoj ĝia historio estis ligita kun la historio de la tiea klostro, kreiĝinta en la 12-a jarcento. La unua dokumento mencianta la urbon devenas el 1155. Tio estas buleo de papo Hadriano la 4-a rilatanta al la tiea klostro de kanonikoj vivantaj laŭ la aŭgustena regulo. Czwerwińsk disfloris ne sole pro ilia agado. Situante ĉe Vistulo ĝi estis grava grentransporta haveno ĉe la komerca itinero inter Pomerio en la nordo kaj Mazovio en la centra Pollando. Czerwińsk rolis krome kiel grava defendopunkto dum la invadoj i.a. de prusoj kaj litovoj. En 1410 proksime de Czerwińsk la polaj trupoj de la pola reĝo Jagielo unuiĝis kun litovaj por komune lanĉi Vistulon kaj batalfrapi la ŝtaton de la teŭtonaj kavaliroj. Sed Czerwiński, kiu duetape estis ricevinta la urborajtojn gravis krome kiel administra centro: tie kunsidis reprezentantoj de la mazovia nobelaro, tie estis eldonita kodo de la mazoviaj principoj. En 1526 Czerwińsk eniris la konsiston de la Pola Reĝolando. Sed la abatejo iom post iom perdis sian signifon malgraŭ la miraklofara Dipatrino de Czerwińsk loganta multajn pilgrimantojn. La urbo ne plu kapablis cetere bone uzi avantaĝojn de la grentransportado laŭ Vistulo, multiĝis incendioj kaj inundoj. Post la sveda atako (difinata kiel la sveda inundo) en la urbo kun 500 domoj restis nur la duono. Fine de la 18-a estis tie sole 40 kaj loĝantaro ne superis 300 personojn. Post la 18-jarcentaj dispartigoj Czerwińsk troviĝis en la prusa aneksoparto, sekve eniris la konsiston de la Varsovia Princilando kaj Pola Reĝolando dependa de Rusio. Fine laŭ la cara decido en 1870 la urbo oficiale estis senigita je la urborajtoj. Samjare je la urborajtoj estis senigita Klimontów en la sanktakruca vojevodio. Kiel vilaĝo ĝi kreiĝis meze de la 13-a jarcento. En 1604-a establis ĝin kiel urbon – baze de la reĝa privilegio – magnato kaj politikisto Jan Zbigniew Ossoliński. Baldaŭ la urbo ricevis la komercoprivilegiojn semajnan kaj jarajn. Kreiĝis en ĝi la dominikana klostro, poste kolegiato. La loka loĝantaro okupiĝis pri la agrikulturo kaj pri la produktado de drapo. En la 18-a jarcento kreiĝis eĉ la drapfara manufakturo. Dum la novembra kontraŭcara insurekcio (1830) aktivis en Klimontów bataliono de la 12 Infanteria Regimento. Piątek (en la lodza vojevodio, en kiu troviĝas nun geometria centro de Pollando) la urborajtojn havis dum 530 jaroj, inter la 1339-a kaj la 1869-a. Komence ĝi estis komerca setlejo. Jam kiel urbo ĝi transformiĝis en fortan metiistan-komercan centron. Meze de la 17-a jarcento ĝi famiĝis pro la bierproduktado. Pli frue ĝi estis ankaŭ religia centro, kiel urbo subalterna al la arkiepiskopo de Gniezno. La urboevoluon bremsis la sveda invado, kvankam la definivan frapon kaŭzis incendio, kiu konsumis preskaŭ la tutan urbon. La urborajtojn Piątek perdis pro la partopreno de siaj loĝantaj en la januara insurekcio. Lututów – ankaŭ en la lodza vojevodio – dufoje estis akiranta la urborajtojn. En 1406 (senigita je ili antaŭ 1714) kaj en 1843. La 15-an de junio 1863 dum la Januara Insurekcio okazis en ĝia proksimeco la batalo de ĉirkaŭ 250-inurgenta trupo en plimulto armita per herbofalĉiloj, kontraŭ kiuj atakis 1630 rusaj soldatoj. La trihora batalo transformiĝis en masakron de la grupeto de polaj inurgentoj, dum kiu elmurditaj estis ankaŭ ostaĝoj. Verŝajne baldaŭ ĉi tiuj kvar urboj, dum la lastaj 150 jaroj senigitaj je la urborajtoj kompletigos en la publikaj paĝoj informojn pri sia evoluo kaj disfloro, kio kondukis al la reakiro de ilia urbostatuso. Tiam ankaŭ ni volonte konigos tiujn informojn al niaj aŭskultantoj.
El la elsendo 03.01.2020. Legas Barbara – 6’14”
Koninda Polo: Roman Ingarden
Kiel ni jam informis, unu el la patronoj de la 2020-a jaro en Pollando, estis proklamita pasintjare de la Pola Sejmo Roman Ingarden. Temas pri la plej granda pola fenomenologo egalkomparata al klasikaj filozofoj. Lia plej grava verko „Disputo pri la ekzisto de la mondo” estas komparata kun la >biblio de filozofio<, t.e. „Metafiziko” de Aristotelo. Verkante ĉefe en la pola kaj germana lingvoj li publikigis sume 224 verkojn, el inter kiuj multaj estis tradukitaj en pliajn lingvojn. Li prezentis ĉirkaŭ 300 prelegojn en la lando kaj eksterlande kaj liaj filozofiaj verkoj plenigas 13 volumojn. Roman Ingarden naskiĝis la 5-an de februaro 1893 en Krakovo en riĉa burĝa familio. En la gimnazia periodo lia plej granda pasio estis literaturo (li mem praktikis poezion), muziko (li diplomitiĝis en la klaso de violonludo en la Konservatorio de la Pola Muzika Societo en Lvovo) kaj sporto. Elreviĝinta pri la metodoj de literatura kritiko, plena de scivola pasio li proksimiĝis al filozofio kredante, ke ĝi helpos al li ellabori la metodologion de laboro kun literatura teksto kaj kontentigos liajn teoriajn demandojn. Fininte gimnazion en 1911 li komencis filozofiajn studojn sub la gvido de la kreinto de la lvova-varsovia filozofia skolo Kazimierz Twardowski. Jaron poste li forveturis al Getingo, kie li daŭrigis filozofiajn studojn ĉe Edmund Husserl, matematikon ĉe David Hilbert kaj psikologion ĉe Georg Elias Müller. Dum la studoj Roman Ingarden vehiklis el Getingo al Vieno, el Vieno al Lvovo, fine al la germana Friburgo, kie li defendis sian doktorigan disertacion verkitan sun la gvido de la patro de la fenomenologio Husserl. Ingarden jam dum la studoj partoprenis en vigla intekta vivo kaj filozofiaj disputoj pri fenomenologio. Dum tiu periodo li konatiĝis kun multaj disĉiploj de Husserl, i.a. Edyta Stein, kun kiu ligis lin plurjara intelekta amikeco. Cetere ankaŭ dum jaroj li tenis kontaktojn kun Husserl mem. Post la doktoriĝo Roman Ingarden revenis al Pollando komence laborante kiel gimnazia instruisto de filozofio, matematiko kaj la germana lingvo. En tiu periodo li ne rezignis pri siaj sciencaj esploroj, kio fruktis per la origine germanlingva verko „Pri literatura verko – esploroj el la limejo de ontologio, lingvoteorio kaj filozofio de literaturo”. Fariĝinte en 1933 eksterordinara profesoro Ingarden povis rezigni pri la rolo de gimnazia instruisto, sed verdire li estis soleca en la pola medio, en kiu fenomenologio komencis nur dank’ al li rampi. En 1937 aperas lia laŭvica verko „Pri rekono de literatura verko”, en kiu Ingarden evoluigis siajn pli fruajn interesiĝojn pri la esplorado de literaturo. En ĝi li priskribis teorion de strukturo de estetika travivaĵo. Iom post iom en sia rezonado li direktiĝis al ontologia problemaro. Interesis lin tempo, disputo pri realismo kaj idealismo, kritiko de fenomenologio. Siajn ideojn Ingarden entenigis en sia ĉefverko, >opus magnum< – „Disputo pri la ekzisto de la mondo”. Al ĉi tiu verko li dediĉis la jarojn de la 2-a mondimilto en plimulto pasigitajn en Lvoovo, kie komence li laboris en la Katedro de la Germana Filologio. En tiu periodo li laboris en la strukturoj de la konsipra universitato, ĉar liaopinie la didaktika laboro estas emfazo de patriotismo. Kiel li skribis „Laboroj (pri „Disputo pri la ekzisto de la mondo”) ebligis al mi spiritan transdaŭron en la tempo eble plej malfacila. Kaj ĝia kreiĝo en tiuj kondiĉoj povas servi kiel unu el la pruvoj, ke la pola rezistospirito viglis ankaŭ en la sfero de la sciencaj laboroj”. Post la milito Ingarden entreprenis laboron en la krakova universitato, kies ordinara profesoro li estis nomumita, kaj en kiu li estris la 2-an Katedron de Filozofio. Tiuperiode li gvidis viglan didaktikan, akademian, esploran laboron partopreninte multajn eksterlandajn konferencojn. Tamen en 1950 la komunistaj aŭtoritatoj agnoskis liajn sciencajn atingaĵojn kiel malkongruajn kun validaj tiam ideologiaj prioritatoj kaj forigis lin de la posteno. En tiu perioso li tradukis en la polan „Kritikon de pura racio” de Immnuel Kant kaj finverkis la trian volumon de sia „Disputo pri la ekzisto de la mondo”. En 1956 li revenis al la universitato, i.a. kiel estro de la Filozofia Katedro, kie li laboris ĝis sia emeritiĝo en 1963. Tio estis periodo de la plej granda didaktika aktiviĝo de Roman Ingarden, en kiu li lekciis en lando kaj en Usono, en kiu li partoprenis plurajn filozofiajn kongresojn, en kiu li prelegis en la polaj kaj eksterlandaj sciencaj societoj. Ekde 1958 li estis membro de la Pola Scienakademio. Unu jaron pli frue oni komencis vastskalan eldonadon de liaj filozofiaj verkoj. Post la emeritiĝo Roman Ingarden ne ĉeseis sciencan laboron – jen kel lekcianto en la universitato en Oslo, jen kiel membro de la Estetika Sekcio de la Pola Filozofia Societo. Ĉiuj ĉi laborojn ĉesigis lia neatendita morto pro apopleksio la 14-an de junio 1970 post la montara ekskurso farita unu tagon pli frue. En la memoro de la posteuloj Roman Ingarden restis kaj restas kiel persono, kiu dediĉis sin al filozofio en maniero profunda, honesta, krea kaj firma.
El la elsendo 03.01.2020. Legas Barbara – 8′