La 5-an de marto antaŭ 207 jaroj naskiĝis Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski. Temas pri pola kaj kanada inĝeniero, konstruinto de pontoj, vojoj, fervojlinioj kaj havenoj en Kanado, la kunkreinto de la centra kanada transporta sistemo, de la parko Niagara Akvofalo, Inĝenieria Instituto de Kanado, la establinto de la kanada Pafista Societo, entreprenisto, politikisto, juristo, filantropo, socia aganto, administranto de la provinco Ontario, framasono, establinto de Wycliffe College, unu el la plej elstaraj inĝenieroj de la Granda Enmigrantaro. Por kanadanoj li estas sendube pli bone konata kiel  Sir Casimir Gzowski. Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski estis filo de pola randregiona nobelo, kies antaŭulo estis kortegano de la reĝo Sigismundo Augusto. Apenaŭ 9-jaraĝa Kazimierz komencis lerni el la renoma liceo en Krzemień, en kiu lernis reprezentantoj de la pola 19-jarcenta inteligentularo, i.a. elstara pola romantika poeto Juliusz Słowacki. Havante 18 jarojn Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski komencis soldatservi kiel sapeisto en la rusa armeo. Samjare eksplodis la sendpendiga, kontraŭcara novembra insurekcio 1930. Por strangoli ĝin al Pollando, t.e. al la Kongresa Reĝolando estis ekspedita rusa armeo. Gzowski forlasis ĝiajn vicojn transirinte al la pola armeo kiel subleŭtenanto. En tiu rolo li  partoprenis la venkan batalon apud Stoczek, dum defendo de Varsovio li estis vundita. Post la falo de la insurekcio en aprilo 1831 kune kun la 3-a Regimento de Ĉevalpafistoj li transpaŝis la limon de la Kongresa Reĝolando kun Aŭstrio, kie estis internigita kaj mallibergita. En 1834 la aŭstraj aŭtoritatoj devige deportis lin kun 264 aliaj insurgentoj al Usono. Pollandon pro la politikaj reprezalioj forlasis ankaŭ lia plej proksima familio. Gzowski en Usono komence vivtenis sin per lecionoj de skermado, muziko kaj lingvoj. Krom la pola li ja regis la anglan, germanan, italan kaj rusan. En Usono li finis juristajn studojn kaj en Pensilvanio li komencis advokatan praktikon. Sub la influo de la patro – reference al siaj sapeistaj spertoj – li eklaboris kiel inĝeniero ĉe konstruado de la fervojlinio inter Novjorko kaj la regiono de la Grandaj Lagoj. Dum sia estado en Erie, Pensilvanio en 1839 li edziĝis al filino de loka kuracisto – Charlotta Beebe. Pro la edziĝformalaĵoj li ŝanĝis la konfesion je anglikana. La geedzoj havis entute 8 gefilojn, ĉiuj kvin maskloj ricevis la polajn personnomojn. La familio de Kazimierz Stanisław Junosza Gzowski en 1841 translokiĝis al Kanado. Tie li kunordigis la konstruon de la kanalo Welland. Poste li estis ligita kun multaj fervojliniaj projektoj. Li estis pioniro de la fervojo en Kando, kie li konstruis centojn da kilometroj da fervojlinioj. En 1853 li funkciigis en Toronto la propran  konstrufirmon kaj en 1857 la unuan en Kanado fandejon, kiu produktis la fervojajn relojn. Tio estis ege grava investaĵo en la kanadaj klimataj kondiĉoj. Ĝi enlaborigis ĉirkaŭ 300 laboristojn, ĉefe irlandajn enmigrantojn kaj produktis 20 mil tunojn da reloj jare. Tiam tio estis la plej granda produktofirmao ne nur en Toronto, sed en la tuta Kanado.  Necesas noti la gvidan rolon de Casimir Gzowski en la plukonstruo de la haveno en Montrealo kaj ne forgesi ke li estis pledanto por pli plena utiligo de la grandegaj naturriĉaĵoj de Kando. En 1870 li forte plendis por elkonstruo de minista lernejo en Toronto. La apogeo de liaj teknikaj atingaĵoj estis elkonstro de International Bridge, la 1100-metra ponto super Niagaro liganta Kanadon kun Usono. Ĝia projektino estis inĝeniero E.P. Hannaford, kiu ideoriĉe solvis la problemon de la subakvaj fundamentoj. Tamen la munto de la ponto laŭ teknika vidpunkto estis tasko malfacila kaj finance riska. Ĉio estis tamen supervenkita dank’ al la organiza talento de Gzowski. La ponto estis transdonita en oktobro 1873. Ni aldonu, ke la merito de Gzowski estis organizo de la nacia parko super la akvofalo Niagara, li ankaŭ proponis utiligi ĝian akvoenergion por la produktaj celoj. El inter aliaj meritoj de Gzowski ni menciu i.a. , ke li estis unu el la fondintoj de  Kanada Societo de Kontinentaj Inĝenieroj. En 1890 li fondis medalon ĉiujare ĝis nun atribuatan al la plej bona kanada kontintenta inĝeniero koncerne godezion, konstruinĝenierion kaj grandaj konstruaĵoj „Casimir Gzowski Medal”. Gzowski organzis la unuajn kanadajn ĉevalkurojn. Ĝis nun estas atribuata la lanĉita de li premio, argenta plato „Queen’s Plate”, kiu estas la plej malnova sporta premio en la tuta Nirda Ameriko. Casimir Gzowski establis la unuan ĉasistan klubon en Kanado kaj la unuan pafistan klubon en ĉi tiu lando. En aprilo 1873 Gzowski nomumita kiel kolonelo de la kanada milico engaĝiĝis en la establon de la kanada armo estante estro de la Centra Volontula Fako en Toronto. En 1885 Gzowski fondis Casimir Gzowski Cup, pokalon de ĉiujaraj rivaladoj, atribuatan ĝis nun, en kiuj rivalas inĝeniraj taĉmentoj de la Kanada Milico. En 1890 pro la meritoj por Kando li estis distingita per la Oredeno de Sanktaj Mikaelo kaj Georgo fare de la reĝino Viktoria, akirinte tiel la britan nobeltitolon. La reĝino Viktoria nomumis lin kiel la unuan loĝanton de la britaj kolonioj  sia honora adiutanto.   Kiel proksima amiko de John Macdonald, la unua ĉefministro de Kanado, Gzowski fariĝis nenomumita gubernatoro administranto de la provinco Ontario en la jaroj 1896-97. Unu jaron poste, en 1898 Kazimierz Gzowski mortis post trimonata malsano. Lia korpo ekripozis eterne en la familia mauzoleo ĉe la anglikana tombejo en Toronto.

El la elsendo 06.03.2020. Legas Barbara – 8’31”