Kurioze kaj surprize sonas eĉ por poloj la informoj, ke Limo – la ĉefurbo de Peruo estas urbo, en kiu ĉiupaŝe eblas renkonti spurojn de poleco. Tio estas ne nur stratoj, historiaj konstruaĵoj kaj monumentoj, sed ankaŭ muraloj, t.e. murpentraĵoj. Tiu el 2018 omaĝas la 200-an naskiĝdatrevenon de Ernest Malinowski, dank’ al kiu la lando ricevis fervojon. Ĝi troviĝas proksime de Muzeo de Scienco kaj Tekniko portanta la nomon de Edward Jan Habich kaj estis inaŭgurita laŭ la iniciato de la Nacia Inĝenieria Universitato. Tiun altlernejon establis kaj estis ĝia unua rektoro Edward Jan Habich. Kaj ĝuste Edward Jan Habich estas la heroo de nia hodiaŭa felietono. Li naskiĝis en 1835 en Varsovio en la familio de fiskooficisto de la Pola Reĝolando. La lernadon en la lasta gimnazia klaso ĉesigis la vangofrapo de rusa instruisto, post kio li povis fariĝi sole sacerdoto aŭ lernanto de miliista lernejo. Lia patro direktis lin al Peteburgo, kie en 1954 Edward Jan akiris diplomon de artileria oficiro. Kun la tempofluo li konvinkiĝis, ke ne interesas lin militista kariero en la cara armeo. En 1858 li forveturis al Parizo por studi en la Supera Lernejo de Pontoj kaj Vojoj. En 1863 ne transpreninte ankoraŭ la diplomon li revenis al la lando eksciinte pri la eksplodo de la Januara Insurekcio. Ligita kun la Komitato de la Pola Elmigrintaro Habich ricevis la kolonelan gradon de la insurgentaj trupoj. Post la falo de la insurekcio jam kiel insurgenta komisaro de la Nacia Registaro li ankoraŭ dum kelka tempo kun sindediĉo kaj enorma organiza talento okupiĝis pri la nutraĵprovizoj por saviĝintaj insurgentaj grupoj. Post la definitiva malvenko somere 1964 Habich revenis al Parizo por transpreni la diplomon. Tie li sekve laboris kiel profesoro kaj rektoro de la Supera Pola Lernejo peredukanta multajn talentajn junulojn, kiuj sekve kun sukcesoj estis akirantaj diplomojn de la francaj kaj germanaj altlernejoj. Tiun postenon Edward Jan Habich plenumis ĝis la renkontiĝo kun Ernest Malinowski – genia konstruktoro kaj organizanto de la soci-ekonomia vivo en Peruo, kiu venis al Parizo por serĉi fakulojn por la formiĝanta perua administracio. Ĝuste li sukcesis logi ankaŭ junan polan scienciston por la scienca laboro en Limo. Komence Habich estis la t.n. registara inĝeniero inspektanta diversajn publikajn laborojn. Li i.a. inspektis la rekonstruon post la tertremo de la urbo kaj haveno en Avica, projektis irigacian sistemon en la suda parto de Peruo kaj plukonstruis la urbojn Ilo kaj Moquegua. Sed tio ne estis la solaj okupoj. Jam dum la du unuaj jaroj Edward Jan Habich prezentis al la perua registaro projekton pri Kunordiga Centra Konsilio de la Korpuso de la Registaraj Inĝenieroj. Post ĝia establo li fariĝis ĝia gvidanto. La alia projekto samtempe prezentita de Habich koncernis la unuan en la Latina Ameriko politeknikan altlernejon en Limo. Ambaŭ proponoj estis akceptitaj kaj en 1873 Habich forveturis al Parizo kun la misio venigi al Paruo altklasajn lekciantojn por la altlernejo. Inter ili estis eĉ kvin poloj i.a. Henryk Babiński, geologo. Pli posta aŭtoro de la unua geografia mapo de Brazilo, Władysław Folkierski – inĝeniero kaj matematikisto, specialisto pri mekaniko kaj pontkonstruado, Władysław Kluger – inĝeniero pri mekaniko kaj konstruado, famiĝinta poste kiel konstruinto de kanaloj, vojoj, preĝejoj kaj publikaj civilaj konstruaĵoj. Edward Jan Habich (Eduardo Juan Habich) fariĝis la unua rektoro de la altlernejo dum 33 jaroj ĝis sia morto zorgante, ke la altlernejo rolu kiel grava scienca centro ne nur en Peruo. Al liaj imponaj atingaĵoj kalkuliĝas krome kreiĝo de la Industria Ĉambro kaj Oficejo de Mezuroj kaj Pezoj, Astronomia Observejo kaj Geografia Societo en Limo. Li estis la kunkreinto de la perua minista leĝaro kaj de la projekto de la envivo de metromezura sistemo. Li estis eksperto de la konsilio pri Publikaj Laboroj. Kelkfoje Eduardo Juan Habich reprezentis Peruon dum internaciaj industriaj ekspozicioj. Sed ne sole tekniko absorbis lian atenton. Li interesiĝis pri la historio de Peruo gvidante esplorojn pri la restaĵoj de la historia arkitekturo. Edward Jan Habich postlasis kelkdek sciencajn disertaĵojn unuavice pri matemaiko kaj kinetiko. Li verkis ĉefe france kaj hispane. Aliflanke leterojn al amikoj en Parizo kaj familianoj en Pollano li skribis nur pole. Li edziĝis al peruanino havante jam 50 jaroj kun kiu li havis kvar filojn kaj filinojn. Unu el liaj filoj Edward revenis al Pollando fariĝinte profesoro de la Varsovia Politekniko. Edward Jan Habich mortis antaŭ 111 jaroj la 31-an de oktobro. Liaj sepultaj solenaĵoj fariĝis la evento tutnacia. En 1913 la registraro atribuis al li postmorte la statuson de la honora civitano de Peruo kaj lian nomon ricevis la placo ĉe kiu troviĝas la politekniko. La unua dankesprimo de la perua socio pro la pola kontribuo al la ekonomia evoluo de la lando estis marmora monumento de Habich en la 5-a datreveno de lia morto. Origine ĝi trovĝis en la elita parto de la historia Lima, vid-al-vide al la baziliko kaj klostro de s-ta Aŭgusteno. Tamen en lia 100-a naskiĝdatrevo, kiu koincidis kun la 400-jariĝo de Limo aldoniĝis kroma omaĝloko. Hodiaŭ lia monumento troviĝas proksime al la Pola Ambasado en Limo, en la malnova kvartalo Jesus Maria, enkomponita en monumenton de polaj inĝenieroj laborantaj en Peruo.

El la elsendo 06.11.2020. Legas Barbara – 8′ 19″