Felietonoj
El la E-Gazetaro _ 25.03.2025
Post la informo pri la preparataj majaj eventoj en la kunteksto de la libroj pri Mumin-troloj de Tove Jansson mi nun proponas enrigardi la februaran numeron de Esperantolehti. Sur ĝiaj kulturaj paĝoj Jouko Lindstedt raportas, ke ĉiuj sep klasikaj mumin-romanoj de Tove Jansson aperis Esperante en bela vesto, lerte tradukitaj de Sten Johansson, unu el la plej elstaraj Esperantaj verkistoj nuntempaj. Kaj temas pri 1. Kometo en Muminvalo, 2. Ĉapelo de sorĉisto, 3. Memoroj de Muminpatro, 4. Somermeza dramo, 5. Vintro en Muminvalo, 6. La patro kaj la maro 7. Malfrue novembre.
Krom ke indas legi ilin por lerni bonan Esperantan stilon, – skribas Jouko Lindstedt – ili estas ankaŭ bonegaj donacoj al eksterlandaj amikoj. Miaj personaj rekomendoj estas “Ĉapelo de sorĉisto”, “Somermeza dramo” kaj “Vintro en Muminvalo”, kiuj neforgeseble kaptas la etoson kaj magion de la finnaj somero kaj vintro. “La patro kaj la maro”, kaj precipe “Malfrue novembre”, estas verkitaj egale multe por plenkreskuloj kiel por infanoj. Por konanto de la muminoj estas interesa ankaŭ tio, ke Johansson tradukis ĉiujn librojn laŭ la lasta aŭtora versio, ne laŭ tiuj pli fruaj versioj, sur kiuj baziĝas ekzemple la finnaj tradukoj. Do, se vi legis la librojn finne, precipe “Kometo en Muminvalo” kaj “Memoroj de Muminpatro” proponas al vi parte novan rakonton. La librojn eldonis (kun subteno de Fondumo Esperanto) Esperanto-Asocio de Britio (EAB), kiu nuntempe estas, apud Mondial, la plej aktiva Esperanto-eldonejo. Indas konatiĝi kun ties tuta sortimento por infanoj kaj plenkreskuloj
Bedaŭrinde ekzemple la libroservo de UEA ne vendas librojn de EAB. Oni povas mendi rekte de Britio, sed tiam oni en EU devas pagi iom da dogano. Pli facile estas mendi tra la retaj librovendejoj Adlibris aŭ Amazon. Tion skribis Jouko Lindstedt.
Lian informon sekvas aldona teksto, tiu de EAF-sekretario Tiina Oittinen, kiu aldonas, ke – mi citas: En la jaro 1984 aperis la unua traduko de Muminvalo- libroj en Esperanto fare de la tradukisto Eckhard Bick. La dua eldono estas de 1993, kiam aperis teknike pli bona kaj pli moderna versio kiel diras la tradukanto en la antaŭparolo. Li dankas ankaŭ Esperanto-Asocion de Finnlando, kiu iniciatis, organizis kaj financis la duan eldonon. Speciale Bick dankas s-inon Paula Harju pro lingvaj plibonigoj kaj s-ron Urho Rantanen pro komentoj kaj praktika helpo koncerne diversajn laborojn dum la verkado de tiu eldono. La libro baziĝas sur la verko de Tove Jansson. La originala titolo de la libro […] en Esperanto-priskribo estas estas „La nevidebla infano kaj aliaj rakontoj”. La libron eblas mendi ĉe EAF. Ĝia prezo estas 10 eŭroj aldone al poŝtaj kostoj. Kaj por ekhavi la libron sufiĉas sendi retmesaĝon al eafmendoj@esperanto.fi, kaj la kontaktulo estas Päivi Saarinen.
Eble mi aldonu, ke nun la en la varsoviaj trafikiloj la ekranoj jen kaj jen disbildigas la foton de la aŭtorino de Muminvalaj historioj kun ŝia penso valora prezenton, nome „Traktu ĉiun tagon kiel donacon”. Ĝi valoras ne sole enpensiĝon, sed evidente la enpr aktikadon.
Sur la kulturaj pagoj de la februara Esperantolehti i trovas krome artikolon de Saliko proksimigante la laŭreaton de la nunjara eldono de la ITE-artisto, tio estas amatora artisto, artisto kiu ne akiris formalan edukitecon. Kiel tiu ĉi estis elektita de Asocio por Antaŭenigi Kamparan Kulturon, lige kun la 25-jariĝo de la arta laboro, Markku Sarastamo, artisto kies ŝatokupo estas ankaŭ Esperanto. Kiel ni ekscias el aparte kadrita teksto Markku Sarastamo estas popolartisto kaj fabelverkisto. Lia verkoj estis ekspoziciitaj i.a. en 2007 dum la arta evento Festivalo Arta Lumo, organizita de la Esperanto-Asocio de Finnlando. La verkaro de Sarastamo inkluzivas la fabeltrilogion „Karbujo”, kiu parte aperis ankaŭ en Esperanto. El la unua parto de la trilogio estis presita esperantlingva brajla versio. Saliko aldonas, ke „Li prezentas sin ekzemple kiel verkisto, magiisto, fotisto, faristo de perkomputilaj “pentraĵoj”. Kaj nunjare li prezentos sian arton dum kelkaj diversaj eventoj, i.a. en Hyvinkää dum la t.n. somera artopado. El la redakcia noto ni ekscias, ke „en Esperantolehti 4b/2025 (la PDF-forma kolora numero) aperis multaj artaĵoj de Markku Sarastamo kaj Esperanto-Asocio de Finnlando ricevis ekskluzivan rajton publiki ilin. Kelkaj el la verkoj estas tiaj, kiujn oni povas vidi nur en cifereca formo, ĉar surpapere ili perdas sian efikon (redakta aldono)”. Kaj ni specimene konatiĝas kun la arto de Markku Sarastamo per reta foto de iu el liaj verkoj”. Sed finante nian enrigardon en la februaran numeron de Esperanolehti ni citu lian penson. „Ĉiu tago estos pli bona ol atendite, ĉar kiam mi vekiĝas matene, mi nenion atendas.”
El la elsendo 25.03.2025. Legas Barbara – 07′ 42″
Koninda Pollando_ Staniątki
La vilaĝo Staniątki (sta-njon-tki) troviĝas en la regiono de Krakovo ĉirkaŭ 20 kilometrojn sudoriente de la urbo. Ĝia nomo refrencas al la vortoj de s-ta Wojciech (Adalberto), kiu en la 997-a jaro pasis tra ĝi al Krakovo kaj poste norden kun la religia misio al prusoj. Li haltigis ripozcele tiuloke sian akompanantaron per la vortoj „udielamy tady staniatky”. La alia versio laŭ lingva analizo derivas la nomon de la vilaĝo de la persona nomo – Stanimir, Stanisław aŭ Stanibor. Antaŭ 5 jaroj troviĝanta en ĝi la Benediktanina Abatejo de s-ta Wojciech (Adalberto) estis agnoskita kiel plia pola Historimonumento.
Ĝi estis fondita en 1228 fare de Klemens el Brześnica, de la grifita gento – unu el la plej signifaj grandsinjoroj de la Piast-dinastia Pollando kaj lia edzino Racława. Ilia filino Wisenna fariĝis la unua abatino de la klostro. La abatejo en Staniątki estas la plej malnova en Pollando benediktanina klostro distigiĝanta per kontinua 800-jara funkciado, atestanta pri la pola religia vivo, pri la traiĝado de laika kun la abateja kulturoj. Ĝia konstruaĵo mem estas valora dokumento videbliganta la evoluon de la gotika kaj baroka arkitekturo en Pollando.
La konstruigita meze de la 13-a jarcento preĝejo de la Plej Sankta Maria-Virgulino estas opiniata la plej malnova gotika, ununava preĝejo en Pollando. La klostra komplekso kreiĝanta ekde la 13-a jarcentro ĝis la limperiodo inter la 14-a kaj 15-a jarcentoj – malgraŭ alikonstruo en la 17-a jarcento – konservis la mezepokan formon kaj proporciojn. La celo de alikonstruo estis certigi severan fermitecon al la monakinoj konforme al la reformita regulo de benediktaninoj. Dank’ al tio ĉiu fratulino disponis pri aparta ĉelo, apartaj lokoj estis destinitaj por noviculinoj kaj por lernantinoj de laika lernejo; estis aranĝita interna malsanulejo. La funkciadon de tiuj alikonstruoj konfirmis per sia vizito kardinalo Jerzy Radziwiłł en la 16-a jarcento. Staniątki estis ankaŭ dum jarcentoj grava edukcentro de virinoj kiel trezorejo de historiaj memoraĵoj, kiel medio kultivanta la memoron pri la fondintoj el la piastdinastia epoko, kiel viva organismo emananta per naciaj kaj patrioraj tradicioj je laŭvicaj generacioj. Post la 1-a dispartigo de Pollando en 1772 en Staniątki trovi rifuĝejon benediktaninoj el likvidita klostro en la loko Jarosław. Fratulinojn en Staniątki kontraŭ likvido protektis la gvidata de ili lernejo por knabinoj, kiu en 1784 estis transformita en registaran lernejon en la aŭstra aneksoparto de Pollando, Galicio. Dank’ al la alta intelekta kaj kultura nivelo de benediktaninoj ĝi distingiĝis per tre alta instrunivelo. La vizitinta klostron kaj lernejon en 1787 imperiestro atribuis al ĝi subvencion. La klostro kaj la lernejo akiris grandan renomnon en la tuta Galicio. Ekde 1836 la klostro gvidis misiojn, kredofirmigajn semajnojn por la loka loĝantaro. La fratulinoj subtenadis insurgentojn dum la kontraŭcara januara insurekcio en 1861. Dum la 19-a jarento daŭre evoluis la klostra lernejo. Estis establitaj klasoj por kamparanaj infanoj, kreiĝis klaso por knaboj. Oni senĉese zorgis pri la riĉiĝo de la instruporgramoj kaj malgraŭ tio, ke en 1869 lernejo perdis la statuson de lernejo publika la instrunivelo daŭre altis kaj ĝia famo ne malkreskis. La 1-a mondmilito bonŝance ne aparte damaĝis la abatejon. Dum la 2-a modmilito la monakinoj gvidis tie sekretan instruadon, kaj en 1944 ili organizis en la klostro rifuĝejon por infanoj el la damaĝita de la Insturekcio Varsovio. Postmilite la klostro suferis plurajn reprezaliojn flanke de la komunistaj aŭtoritatoj. Estis likvidita lernejo kaj poste la monakinoj estis eksloĝigitaj al la loko Alwernia. Nur post 1956-a jaro, „tiel nomata degelo” – post la Juniaj Eventoj en Poznano, monakinoj povis reveni al Staniątki.
En la klostro kaj en la muzeo en la apuda preĝejo troviĝas pluraj artverkoj, valoraj arkivaĵoj kaj eksterordinare riĉa laŭ la landa skalo kolekto de muziknotoj ligitaj kun la liturgia kantarto. Inter la fino de la 14-a jarcento ĝis la fino de la 16-a jarcento floris en ĝi riĉa religia, muzika kuturo. Al la mezepokaj verkoj de la plej supera klaso apartenas tabula bildo de Dipatrino Doloranta, figuro de Kristo Zorgoplena. El pli postaj epokoj devenas la 16-18-jarcentaj polikromiaĵoj, 15-18-jarcentaj fajne ilustritaj muzikaj manuskriptoj, kolekto de la 16-jarcentaj lignaj formoj por aranĝado de monakinaj kapkovriloj, kolekto de vaksaj figuroj (17-19 jarcentoj), i.a. ilustrantaj la klostra historion, riĉa kolekto de la pola pantroarto el la 16-20 jarcentoj. En tiu kolekto aparte elstaras baroka bildociklo pri la historio de piastdinastia princo, la reganto de Pollando Kazimierz Odnowiciel devenanta el la la Benediktana Abatejo en Tyniec.
Tio ne estas ĉiuj vidindaĵoj, kiuj meritas viziton en la apudkrakova Staniątki. Unuavice logu tien la fakto, ke ĝuste tie ĉi de pli ol 800 jaroj batas koro de la plej malnova en Pollando Benediktanina Abatejo.
El la elsendo 05.03.2025. Legas Barbara – 07′ 45″
El la E-gazetaro_25.02.2025
Hieraŭ la redakcion atingis la papera versio de la februara numero de la revuo „Esperanto”. Ĝi jam delonge en pdf-versio estas elŝutebla ĉe uea.org, sed la papera revuversio fariĝis la okazo relegi kelkajn artikolojn, i.a. raporton de Federico Gobbo kaj Iris Marijke Koelewijn pri la esplorrezultoj inter la duolinganoj pri iliaj motivoj lerni Esperanto. La esplorgrupo ne estis tre granda, nur 12-persona, sed kiel skribas la aŭtoroj la akiritaj rezultoj valoras kiel startopunkto. Aparte tial, kiel fine la aŭtoroj konstatas, ke post la analizo de la esplorrezultoj „..la kerna demando, kiamaniere konvinki la retumantajn lernantojn eniri la E-komunumon, restas senresponda sed nepre grava, almenaŭ en la kunteksto de Duolingo” – fino de la citaĵo. Ne eblas kaŝi, ke la demando ne estas nova, kaj se rilate al la menciita esploro ĝi koncernas duolinganojn ĝi daŭre devas troviĝi en la atentofokuso sur la baza nivelo de grupoj en diversaj urboj kaj landoj. Entute en la atentofokuso de UEA.
Interesajn temojn, ne ligitajn kun la movado, sed kun ĝiaj membroj mi trovis en la 10-a kaj la 11-a numeroj de „La Revuo Orienta” el Japanio, kiuj lastatempe atingis la redakcion/
Verdire ĉe la titolo „Ĉu eblas areopologii pri Esperantujo” en la oktobra numero e la japana revuo mi stumblis. Ne tuj mi komprenis la uzitan terminon >areopologii<, sed rapide evidentiĝis klare, ke temas pri terenaj, spacaj esploroj realigataj rekte en la loĝloko de socia grupo, kiu estas la eplorsubjekto”. Iŝiuĉi Joŝiki el Tokia Universitato doktoriĝas pri ĉi tiu temo farinte siajn esporojn en Butano. Dum sia preskaŭ dujara estado tie, en la senhejmiĝanta butana kamparo, ŝi lernis lokajn lingvojn por kompreni la propran vidmanieron de butananoj pri sia kulturo kaj socio”. La aŭtorino eksplikas samteme – ni citu: „esence ĉiu lingvo en la mondo havas areon al kiu ĝi estas asociita. Ekzemple se temas pri la japana lingvo ĝia areo estas Japanio, kaj se temas pri la tŝangla lingvo (kiun ŝi i.a. lernis) estas Orienta Himalajo. Ni, areopologoj uzas lingvojn kiel ŝlosilon por deĉifri areojn, kaj foje provas malkonstrui establitajn kadrojn pri tiuj areoj”, fino de la citaĵo. Iŝiuĉi Joŝiki estas ankaŭ esperantistino kaj do logike ŝi alrigardis Esperantujon laŭ la prismo de siaj esploroj kaj interesokampo. Ŝi do konkludas, denove mi citas:… „aeropologio, kiu premisas la ekziston de areo, havas alian aspekton ol Esperanto. Sed mi kredas, ke ĝuste tio estas la vidpunkto, kiu kreas ligitecon inter Esperanto kaj areopologio. Esperantujo montras al ni ne nur ke estas neeble pensi pri ĝi kiel areo, sed samtempe ke ne plu ekzistas areoj en la mondo en la ideala senco. Krome, tiusence Esperantujo havas kritikan kaj aktivan signifon, kiu ebligas al ni rekonsideri la tradiciajn konceptojn ligitajn al areoj, kiujn areopologio premisas” – fino de la citaĵo. Certe interesa temo, eble por iuj niaj legantoj tute nova same kiel por mi.
La ĵus traktita artikolo aperis en la rubriko „Akrevide, akreklare – kiel ni fosas nian sulkon”. En la novembra numero de „La Revuo Orienta” en la sama rubriko Umihotaru proponas al la leganto konatiĝi kun li kiel skribamanto – admiranto de skribsistemoj. Ĝenerale ni esperantisoj pli bone scias kiom da lingvoj ekzistas kaj kiom da ili estas minacitaj, sed verŝajne ne multaj el ni kapablus respondi kiom da skribsistemoj ekzistas. La aŭtoro do informas i.a., ke kvanam malfacilas respondi la demandon precize, sed „en la plej freŝa versio de la tutmonda signokodo Unikodo 16.0, nuntempe troviĝas 168 skribsistemoj difinitaj. La normo ISO 15924, kiu donas mallongigojn al skirbsistemoj en la mondo enlistigas 214 nomojn de skriboj, inkluzive ĉiujn en Unikodo”.
Umihotaru evidentiĝas esti ne sole admiranto de skribsistemoj, sed ankaŭ komencis okupiĝi pri tiparoj kiel ŝatokupo. Kaj kiel aldone li konfesas, mi citu: „Principe, mi senĉese prilaboras unu tiparon kiel mian vivverkon, kun la celo desegni propramane ĉiajn literojn kaj simbolojn en la mondo kiel eble plej multe, inkluzive de tiuj kiuj ne ekzistas eĉ en Unikodo” . Tiel ni ekscias sekve, ke lia tiparo Nishiki-teki havas jam ol 28 mil diversajn signojn. Eblas sole gratuli al la aŭtoro, skribsistema amanto kaj scivoleme atendi liajn pliajn artikolojn pri la temo.
Cetere la informo pri tio, ke ekzistas interkonsento inter kvar tjurkaj ŝtatoj ekuzi komununan alfabeton povas veki lian scivolemon. Kaj ĝuste tiu informo, pri kiu ni informis siatempe en la elsendo dank’ al Edmond Ludwig aperis en la papera, lastperioda eldono 2024 de „La Informilo”, la bulteno de Orienta Francio. Ĝi venis ĝidate kaj jarkomence ĝi surprize varmigis niajn korojn per la kovrilbilda foto de nia redakcia paĝo kun la repreno de la ĵus menciita informo. Tradicie la dulingva informbulteno el la Orienta Francio abundas je pluraj raportoj kun koloraj fotoj pri e-istaj renkontoj kaj eventoj. Jarfine i.a. temis pri la beatiga ceremonio de pastro Max Josef Metzger kaj transdono de Aalen-premio al Chiara. Ne ĉiuj kontribuoj rilatas al la eventoj pasintaj, kion reliefe pruvas la artikolo pri Vigy, la vilaĝo de la printempa staĝo en majo 2025.
Do tiom en nia hodiaŭa trarigaro kaj samtempe ni danke konfirmas la lastatempan ricevon de la retaj versioj de la februaraj „Esperantolehti” el Finnlando kaj „Novaĵoj Tamtamas” el Japanio.
El la elsendo 25.02.2025. Legas Barbara – 08′ 42″
Koninda Pollando – Międzygórze
En iu momento mi lasis min al scivolema esploro pri la plej sude troviĝanta loko en Pollando, se mi rektavoje – sur la mapo – ŝatus atingi la nunjaran kongresurbon Brno. Iom surprize mi trovis i.a. la lokon Międzygórze (mjenĝiguĵe). Neniam mi estis tie, sed ja fojfoje interparolante kun iuj malnovaj esperantistoj mi aŭdis pri tio, ke oni estis tie, renkontiĝis, enamiĝis, geedziĝis… Kaj eble eĉ se iuj el ni sciis pri la E-feriado en Miedzygórze, verŝaje por plimulto la lokon Międzygórze kaj la tiean E-feriadon kovris polvo de forgeso.
Do, kiel ĉio ĉi okazis? Edulo Wojtakowski en sia historio pri Esperanto en Silezio informas, ke en la jaro 1962 komenciĝis periodo de kontaktoj kun eksterlandaj esperantistoj, post kiam 60-persona grupo de sileziaj esperantistoj partoprenis la Universalan Kongreson en Budapeŝto. Kaj la sekvan jaron 1963 same multnombra grupo partoprenis la Universalan Kongreson en Sofio kaj junularan TEJO-kongreson en Vraca. Poste, lime de 1964 kaj 1965 en la loko Karpacz okazis internacia esperantista junulara seminario, kiun organizis PEJ, Pola Esperanto-Junularo, kiun krom vroclavanoj partoprenis gejunuloj el Bulgario kaj Hungario. Tiun seminarion en Karpacz partoprenis ankaŭ Edward Wojtakowski kun sia tiam fianĉino Wanda Knobloch. Ili eksciis de la partoprenantoj el Bulgario kaj Hungario pri la eblecoj vojaĝi al Pollando el iliaj landoj. Post la finiĝo de la evento Edward Wojtakowski prezentis la ideon organizi internacian esperantistan feriadon en la montaro Sudetoj. Wanda Knobloch proponis la lokon Międzygórze, kiun ŝi jam konis, ĉar antaŭ kelkaj jaroj ŝi partoprenis tie tendaron por skoltaj aktivuloj. La unua feriado okazis komence de oktobro 1965, ĉar nur tiun periodon, jam post la turisma sezono, proponis al ni Direkcio de Fonduso de Laborula Feriado (FWP) en Lądek-Zdrój, kiu administris la fericentron en Międzygórze. Neatendite por ĉiuj, tiu unua feriado estis tre sukcesa. Partoprenis 160 personoj el 8 landoj kaj tio ekplaĉis al la adminisrantoj kaj E-feriado porkonstante ekgastis en la ĉarma Międzygórze. Feriadoj organizataj de la Fonduso de Laborula Feriado, sindikata feria entrepreno estis volonte subvenciataj de laborentreprenoj. Emeritoj kaj pensiuloj povis ĝui unufoje jare kelkprocentan rabaton. Tiutempe estis malfacie polaj esperantistoj vojaĝi eksterlanden tial la feriado en Międzygórze estis/fariĝis la sola okazo por senperaj kontaktoj kun eksterlandaj esperantistoj.”
Inter 1965-1989 okazis 34 dusemajnaj ferioskipoj kun la nomo „La Ora Pola Aŭtuno” kaj „Esperanto hejme”, ĉi-lasta destinita por la gepatroj kun infanoj. Entute E-feriadon dum la jarkvarono partoprenis pli ol 10 mil personoj esperantistoj, kvankam ne ĉiam el kelkdek nacioj. En la lasta feriado en 1989, tiam jubilea ĉar ĝuste solenanta la 25-jariĝon partoprenis 1500 personoj en tri apartaj feriestadoj.
Tio pasis, sed Międzygórze restis kaj daŭre estas loga vizitloko, ripozloko pro sia pitoreska situo kaj proksimeco de la Nacia Parko Góry Stołowe (Tablaj Montoj). La Tablomontoj estas eble la plej unika parto de Sudetoj. Kvankam iuj pejzaĝoj povas esti trovitaj ankaŭ en aliaj partoj de la montaro, la Tablomontoj estas en Eŭropo malofta ekzemplo de platmontoj kun aparta geologio. Tial ĝi estas ideala loko por la naturŝatantoj, kiujn logas kaj kiuj povas admiri tie unikajn rokformaciojn, densajn arbarojn kaj kristale purajn rojojn.
La komencon de Międzygórze oni devas serĉi en la loĝsetlejoj el la 16-a jarcento establataj de arboharistoj kaj homoj produktantaj lignan karbon dum la ĉirkaŭa loĝantaro okupiĝis pri arbarmastrumado kaj teksado. Komence de la 17-a jarcento oni fosis tie ferercojn, kio tamen falis post la 30-jara milito (1618-1648). En la 19-a jarcento dank’ al princino Marianna, la edzino de la prusa princo Albrecht Hohenzollern Międzygórze fariĝs populara klimata restadejo kun karakterizaj svisstilaj konstruaĵoj. La princino iniciatis konstruadon de pluraj vilaoj kaj pensionoj en la tirola stilo. Temas pri altaj konstruaĵoj kun pluraj terasoj, balkonoj, riĉe ornamitaj lignoĉizitaj fasadoj sur ŝtonfundamentoj karakterizaj por svisstilaj kontruaĵoj. Międzygórze estas konata krome en la tuta regiono kiel kuracloko. Ĉirkaŭas ĝin fabaj, piceaj arbaroj kaj pluraj grimpaj rokpostenoj, tute aparte por sportemaj turistoj. Unu el la plej ĉefaj atrakciaĵoj estas la akvofalo „Wilczki” (lupetoj), la dua en Sudetoj skvofalo havanta 22 metrojn, unu la plej volonte vizitataj lokoj ne nur pro sia naturbeleco, sed nkaŭ pitoreska ĉirkaŭaĵo. Antaŭ kelkaj jaroj la tuta tereno ĉirkaŭ la akvofalo fariĝis facile alirebla kaj sekura. Oni difinis kaj belstile indikis promenvojojn al la panoramaj alrigardejoj. Super la akvofalo troviĝas historia ponto ankoraŭ el la epoko de princino Marianna, kiu enamiĝis al ĉi tiu loko. Laŭ ŝia komisio okazis tie la unuaj laboroj ebligantaj ĝui la terenon laŭ la turisma vidpunkto. Ŝi mem havis apude sian restaddometon.
Miedzygórze nun estas ankaŭ bonega startoloko por montaj ekskursoj laŭ kelkaj turismaj itineroj. Komencante de facilaj montopromenejoj projektitaj por familioj kun infanoj ĝis tiuj destinitaj por spertoplenaj, sportemaj turistoj. Unu el la plej famaj cellokoj estas Masivo de Śnieżnik, montoriĉa montetaro sur la ĉelimejo de Kłodzko, Bohemio kaj Moravio. La alteco de la masivo egalas al 1425 metroj super la marnivelo. Aparta atrakciaĵo ĝia Trimara Pinto, la unusola pola monto de sur kiu fluas akvoj al… tri maroj. La rivero Nysa Kłodzka celas Baltikon, Lipovski Potok fluas al la Norda Maro kaj la rivero Morawa celas la Nigran Maron. Sur la Trimara pinto de tri jaroj estas disponigita al turistoj panorama turo
Al diversaj gustoj kaj eblecoj estas adaptita la tranokta bazo en Międzygórze ofertante same luksajn kondiĉojn kiel ankaŭ kondiĉojn por modestaj naturŝatantoj en 30 ripozdomoj kaj disponigante al la turistoj du skiliftojn. En registrio de la historiaj objektoj de Międzygórze troviĝas la historia urboplano el la periodo inter la 16-a kaj 20-a jarcentoj, ligna paroĥa barokstila preĝejo de s-ta Josefo el la 18-a jarcento. Atenton kaptas la pilgrimpreĝejo de Dipatrino la Neĝa sur la monto Igliczna el 1781, kun ekspozicio prezentanta interne la historion de la sanktejo kaj prezentante lignan funkciantan dum la tuta jaro moviĝantan kristnaskan kripeton.
Międzygórze kaj la regiono meritas la viziton ne nur aŭtune, ne nur vintre, sed ankaŭ printempe kaj somere. Do eble la Universala Kongreso en Brno fariĝos por iuj la okazo por viziti aŭ reviziti iam bone konatan en Esperantujo lokon, Międzygórze.
El la elsendo 10.02.2025. Legas Barbara – 10′ 38″
Marysieńka, la amata edzino de Jan III Sobieski
Ĝuste hodiaŭ pasas la 309-a mortodatreveno de la amata edzino de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski, karesnome konata kiel Marysieńka. Kvankam ŝi naskiĝis kaj mortis en Francio preskaŭ la tutan vivon ŝi pasigis en Pollando kaj cetere tie ĉi ŝi estis fine sepultita kune kun la amata edzo.
La edzeco de Maria Kazimiera d’Arquien kun Johano Sobieski en la pola historio eble estas la unusola ekzemplo de tiom granda ampasia rilato inter la polaj regantoj. En la komuna vivo ili ne sole reciproke sin arde amis, sed ankaŭ apogis senrezerve. Atestas pri tio lasita de ili riĉa amplena leterkolekto. Ili estis verkitaj ĉefe dum iliaj disiĝoj jen pro nobelkunvenoj, partopreno de Johano sur diversaj batalkampoj interalie dum fama batalo kontraŭ turkoj apud Vieno en 1683. La leteroj bilidigas aŭtentojn emociojn de la reĝa paro, kaj krome malfacilaĵojn kaj problemojn de la tiama mondo.
Marysieńka, Maria Kazimiera d’Arquien naskiĝis la 28-an de junio 1641 en Nevers, Burgundio. Ŝiaj geaptroj estis markizo Henri Albert de La Grange d’Arquien el familio kun plurjarcenta historio, sed sen plu granda influo. La patrino, Françoise de La Châtre, devenis el aristokrata familio kaj estis honordamo de reĝino Ludovika Maria Gonzaga. La gepatroj zorgis pri sia filino, kiu tre frue estis sendita al la kortego de la reĝino. Maria Kazimiera apenaŭ kvar- aŭ kvinjara venis al Pollando kun la kortego de la reĝino, kiu fariĝis la edzino de du sinsekvaj polaj reĝoj. Marysieńka rapide alproprigis la polan lingvon kaj kulturon. Tamen en 1648 pro la malfacila situacio en la lando kaj la morto de reĝo Vladislavo la 4-a la vidviĝinta Ludovika Maria Gonzaga resendis la sepjaran knabinon al Francio. Tie en la familia Nevers dum ĉ. 4 jaroj ŝi kompletigis edukon en la klostra ursulanina lernejo. Reveninte al Pollando Marysieńka apartenis al la plej ŝatataj honordamoj de Ludovika Maria Gonzaga, kiu dume fariĝis la duon fojon la reĝino de Pollando edziniĝinte al Johano II Kazimiro Vasa. Marysieńka enirante la mondanan vivon perfektiĝis pri politikaj aferoj, ekregis la epistolan arton kaj en la perspektivo estis edziniĝi al bonstata pola magnato, kiu iĝu pledanto ĉe la reĝina alo. Marysieńka akiris apartan pozicion inter la ceteraj damoj kaj fariĝis ne sole atestanto, sed ankaŭ partoprenanto de gravaj politikaj kaj kortegaj eventoj de la Pola Respubliko. Kiel skribis pri la 13-jaraĝa tiam knabino pola politikisto kaj poeto, Jan Andrzej Morsztyn ŝia anĝeleska korpo harmoniigis en si spritecon kaj racion.
La unua renkontiĝo de Jan Sobieski kun Maria Kazimiera d’ Arquien okazis ĉirkaŭ 1655 kaj sendube temis pri la fulmenamiĝo. Maria Kazimiera kvankam junaĝa logis la atenton per sia gracio kaj inteligenteco. Logis ŝia viglo, energio, sed samtempe subtileco. Jan devenanta el bonstata kaj influpova magnata familio estis tiam juna oficiro distingiĝanta per karieraŭguraj trajtoj. Lia familio tenis proksimajn rilatojn kun la reĝa kortego.
La reĝino Ludovika Maria Gonzaga sciis pri la profunda sentimento de ambaŭ. Jan ne kaŝis sian afekcion kaj la deziron de la edziĝo. La reĝino favoris ilin, sed… sed Jan faris paŝon nepardoneblan. Dum la invado de svedoj kontraŭ la Polan Reĝolandon li deklaris sin flanke de Karolo la 10-a Gustavo. Eĉ se nur por tri monatoj tio eĥis negative kaj vaste. La forlaso de la reĝo Johano Kazimiro sekvis per la reĝina malfavoro. Ŝi decidis do, ke Maria Kazimiera d’Arquien edziniĝu al Jan Sobiepan Zamoyski, unu el la plej riĉaj kaj influpovaj mangantoj de la Respubliko. Marysieńka fariĝis lia edzino havante 17 jarojn. Ne temis pri feliĉa geedzeco eĉ se la paro havis kvar infanojn, el kiuj tamen neniu ĝisatendis maturan aĝon. Juna kaj ambicia Marysieńka ne kontentis pri la komuna vivo. La morto de Jan Zamoyski 7 jarojn post la geedziĝo ebligis la edziniĝon al la unua amo, la atendanta ŝin Jan Sobieski. Aldonendas, ke tiu ĉi neniam ĉesis direkti al ŝi epistolojn kun amcertigoj. Ili eĉ elpensis specialan amlingvaĵon, kiun ili praktis dum la tuta vivo ŝi verkane la leterojn en Varsovio, li sendante ilin de la batalkampoj. La leteroj forte impresas pro nevelkanta tra jaroj reciproka raviĝo kaj sopiro. Ilia nupto, malgraŭ funebroperiodo post la forpaso de Jan Zamoyski okazis la 14-an de julio 1665. Pli frue ili jam sekrete ĵuris amon ankoraŭ antaŭ la sepultaj solenaĵoj.
Marysieńka fariĝis la edzino de unu el la plej gravaj militistoj de la Pola Reĝolando kaj baldaŭ reĝino de Pollando. Jan Sobieski estis elektita kiel la pola reĝo en 1674. Marysieńska kiel la reĝa edzino havis signifan infuon je la politikaj aferoj de la reĝa Respubliko. Ŝiaj ambicioj kaj forta personeco kaŭzis, ke ŝi estis agnoskita kiel unu el la plej gravaj virinoj de sia epoko. Ŝi viglis por firmigi la pozicion de la edzo, ofte engaĝiĝate en komplikajn politikajn intrigojn. Kiel la reĝino ŝi gvidis politikon, kiu celis polan-francan prokimiĝon.
Marysieńka estis ankaŭ granda mecenato de la arto kaj literaturo. Laŭ ŝia iniciato kreiĝis multaj konataj konstruaĵoj kaj unu el la plej brilaj, plej gravaj estas la barokstila palaco en la apudvarsovia Wilanów, la rezidejo de Sobieski-familio. La reĝino Marysieńka famiĝis ankaŭ per sia karitata agado subtenente multajn ekzeziajn fondaĵojn kaj kreante novajn hospitalojn. Ŝia vivo plena de amo, sed ankaŭ politiko vaste eĥis en la historio de Eŭropo. El inter 8 infanoj de la geedza paro kvar atingis la maturan aĝon. Kune kun Jan Marysieńka esperis, ke ilia plej aĝa filo Jakobo estos elektita kiel reĝo de Pollando kaj eblos denove instali en Pollando la heredan monarkon. Tio ne okazis.
Post la morto de Johano III Sobieski en 1696 Marysieńka ne plu edziniĝis. Tri jarojn post la forpaso de la amata edzo ŝi forveturis al Romo, kie ŝi vivis dum kelkaj jaroj. Fine de la vivo ŝi translokiĝis al Francio kaj la lastajn unu kaj duonan jarojn ŝi pasigs en la kastelo de Blois. Tie ŝi mortis la 30-an de januraro 1716. La ĉerko kun ŝia korpo unu jaron poste estis venigita al la varsovia kapucena preĝejo kaj metita apud tiu de Johano la 3-a Sobieski. De tie en 1733 kune kun la teraj restaĵoj de la reĝo ŝi estis transportita al la Wawel-kastela katedralo en Krakovo. Marysieńka kaj Johano la 3-a Sobieski estis sepultitaj unu apud la alia en la kripto de s-ta Leonardo.
El la elsendo 30.01.2025. Legas Barbara – 09′ 32″
Koninda Pollando_ Chełmno
En niaj radiaj vojaĝoj tra Pollando ni volas inviti vin al la urbo Chełmno, kiu dum pluraj jaroj rolis kiel imitmodelo por la aliaj. Al la urbo opiniata unu el la plej belaj urboj en la pola Pomerio. Ĝia nomo rilatas al la geografia situo. Chełmno devenas el la pola vorto „Chełm” , kio signifas nun kaskon, sed iam oni tiamaniere difinis ankaŭ altaĵon. Saman signifon havas la vortoj latina „Culmen” kaj germana „Kulm”, sub kiuj ankaŭ la urbo estis konata. Do, la plej malnova parto de la urbo konservita preskaŭ senŝanĝe ĝis hodiaŭ troviĝas sur la altaĵo.
La historio de Chełmno estas relative malnova, ĝi jam en la frua mezepoko estis grava urbo, kion konfirmis laste la malkovro de la restaĵoj de la granda romanika baziliko el la 11- a jarcento. Sed verdire impona disfloro de Chełmno ligiĝas kun la Teŭtona Ordeno. Kiel ni jam menciis lastsemajne en la l3-a jarcento laŭ la peto de la pola princo Konrad la Mazovia Teŭtonoj setliĝis en Pollando, oficiale por kristantigi Prusujon, sed kun sekreta intenco establi en tiu regiono sian propran ŝtaton. Jam la 28-an de decembro de la 1233-a jaro la granda landa majstro de Teŭtonoj, Hermann von Salza prezentis la dokumenton atribuantan la urborajtojn al Chełmno, konatan kiel Chełmno–privilegio. Ĝi premisis ia., ke Chełmno fariĝos la ĉefurbo de la teŭtona ŝtato. Temis pri tre noveca leĝo, ĝi rolis kiel specifa konstitucio reguliganta ĉiujn sferojn de la socia, politika kaj ekonomia vivo. Ĝi kreis bonegajn kondiĉojn por la evoluo de la urbo. Dank’ al ĝi la loĝantoj de Chełmno riĉiĝis, brile disvolviĝis metiarto, arkitekturo kaj komerco. La privilegio liberigis Chełmno-regionon de impostoj, atribuis al ĝi la rajton elekti juĝiston kaj eĉ difinis principojn emisii proprajn monerojn. Ĝi ankaŭ permesis heredigi propraĵojn de la gepatroj al la infanoj sendepende de la sekso. En la ceteraj regionoj de Pollando – same kiel en multaj lokoj en Eŭropo – tiam povis heredi sole filoj.
Laŭ Chełmno-privilegio kreiĝis pluraj lokoj. Ekde la mezopoko ĝis la 18-a jarcento oni fondis baze de ĝi 1364 vilaĝojn, setlejojn kaj 225 urbojn, inkluzive de Varsovio. La dokumento el la 1233-a jaro forbrulis 10 jarojn pli poste dum granda incendio. Ĝia laŭvica versio estis prilaborita la 1-an de oktobro de la 1251-a jaro kaj en ĝi oni krome difinis Chełmno kiel urbon ĉefa kaj pli atentinda ol la ceteraj. Tiu dokumento troviĝas aktuale en Berlino.
La Teŭtona Ordeno havis pluajn planojn ligitajn kun la urbo, en kiu oni volis ia. situigi universitaton, kio malsukcesis pro ĉiam malpli bona internacia situacio de teŭtonoj. Pri la planoj atestas la konserviĝinta ĝis hodiaŭ fondo-akto subskribita de papo Urbano la 6-a. Pri la iama graveco de la urbo en Chełmno atestas pluraj malnovaj konstruaĵoj. Ili ravas des pli, ke ene de la defendomuregoj ili ĝisatendis la nuntempon en preskaŭ ne ŝanĝita ekde la mezepoko stato. Unu el la plej grandaj fierindaĵoj kaj samtempe la plej karakterizaj konstruaĵoj de la urbo estas la ĉefparoĥa preĝejo de la Ĉielpreno de la Dipatrino. Oni konstruis ĝin en la jaroj 1280-1320, en la loko de pli frua ligna sanktejo. La preĝejo estas ankaŭ unu el la plej grandaj religiaj konstraĵoj en la teŭtona ŝtato. Valoras aldoni, ke ankaŭ la troviĝanta en Kaliningrado (la iama Królewiec aŭ Konigsberg) katedralo estas ĝuste ĝiaj imitaĵoj. Karakterizas ĝin la malsimetriaj turoj. La deksta estas signife pli alta ol la maldekstra. Laŭ la legendo la konstru-laboroj senĉese longiĝis kaj fine konstrustoj decidis labori ankaŭ dimanĉe kaj dum la festoj. Ilia konduto elvokis firman malaprobon de Dio kaj kiam oni finis la konstruadon la turon trafis fulmtondro, kiu parte ĝin detruis.
Tamen serioze dirante la turon oni ne finis aŭ pro la menciita jam granda incendio aŭ pro la ruiniĝo de ĝia parto aŭ simpla monomanko. Ĝis la 14-a jarcento Chełmno rolis kiel loko de diverslanda komerco pro Vistulo, apud kiu ĝi situas. Oni vendis ĉi tie varojn ia. el Rusujo kaj Hungario. Sed kun laŭvicaj jardekoj la ĉefan lokon ĉi koncerne transprenis Toruno pro sia pli bona situo. Malgraŭ tio, ke post la mezepoko Chełmno neniam plu estis same pova urbo, ĝiaj loĝantoj ne devas honti pri ĝia historio. En la urbo dum jarcentoj setliĝis multaj eksterlandanoj, rifuĝintoj persekutataj en siaj patrujoj ia. pro religiaj kialoj. En Chełmno plej multnombre setliĝis skotoj, nomataj en multaj dokumentoj ”szotoj”. Unue ili okupiĝis ĉefe pri la komerco, sed pluraj familoj post la paso de la jaroj firme enradikiĝis en la lokan medion, okupante eĉ la plej signifajn urbajn postenojn. En la menciita ĉefparoĥa preĝejo de la Ĉielpreno de la Dipatrino troviĝas eĉ portreto de skota Walter-familio en tradiciaj vestoj de la pola nobelaro.
El la elsendo 20.01.2025. Legas Maciek – 06′ 25″
La unua reĝo de Pollando, Bolesław Chrobry
La unua reĝo de Pollando, Bolesław Chrobry (Boleslao la Brava) eniris la historion kiel brila batalanto kaj estas simbolo de forta Pollando, en liaepoka Eŭropo. La malnovpola vorto >chrobry< signifis iam homon kuraĝan, bravan kaj netimigeblan. Per ĉi tiuj trajtoj distingiĝis la unua pola reĝo – konsidrante la epokon en kiu li vivis kaj regis.
Li naskiĝis en la 966-a aŭ 967-a jaro (la unua dato estas konsiderata kiel la baptojaro, la jaro de kristanigo de Pollando) kiel la unua filo de princo Mieszko la 1-a kaj lia edzino Dobrawa el Ĉeĥio. La junaĝon li pasigis en la germana kortego, konforme al la decido farita dum la konsilio en Kvedlinburgo en 973, kiun partoprenis la imperiestro Otton la 1-a, la ĉeĥa princo Boleslao la 1-a kaj la princo de Pollando, Mieszko la 1-a. Boleslao la Brava transprenis la regadon en 992 forpelinte la pretendantajn al la pola trono la duan edzinon e la patro, vicpatrinon Oda kaj ŝiajn filojn kaj kontraŭbatalinte internajn aliancanojn de Oda.
Boleslao la Brava estis pledanto por kristanigaj misioj, i.a. sur la teritorioj de prusoj, vidante en tio la okazon konkeri ilin. Komence la ĉeĥa episkopo, Wojciech (Adalberto) estis sendita norden por kristanigi la slvanan tribon veletoj, sekve li kun la sama misio direktiĝis al la ĉirkaŭaĵoj de Elbląg (latine Elbinga) por konverti prusojn. Tie li estis murdita. Boleslao la Brava elaĉetis la korpon de la episkopo paginte tiom da oro kiom pezis lia korpo. La episkopo Wojciech estis sepultita en la Katederalo de Gniezno – la unua ĉefurbo de Pollando – kaj baldaŭ poste kanonizita, t.e. proklamita kiel sanktulo. Tio estis tre prestiĝa evento por la juna kristana ŝtato.
En la 1000-a jaro al Gniezno, al la tombo de la sanktulo venis pilgrime la germana imperiesto Otton la 3-a. Dum la okazinta tie solena konsilio li simbole enmanigis al Boleslao la Brava siajn imperiestrajn insignojn kiel esprimon de la favoro por la kronceremonio de la pola princo. Otton la 3-a intencis ankaŭ investi Boleslaon superulo de Slavio, unu el la regionoj, kiu laŭ la vizio de la imperiestro estis formonta kun Italio, Galio kaj Germanio koheran universalan imperion. Dum Gniezno-koncilio estis deciditaj tri novaj episkopejoj en Wrocław, Kołobrzeg kaj Kraków. Krome oni decidis pri la geedziĝo de la filo de Boleslao la Brava, Mieszko kaj la nevino de la imperiestro, Rycheza.
Post la baldaŭa morto de Otton la 3-a (1003) la polaj-germanaj rilatoj ŝanĝiĝis. La nova imperiestro estis kontraŭulo de Boleslao la Brava, kiu ankoraŭ pli frue konkeris Luzacion. La konflikto eksplodis, kiam Chrobry estis atakita de soldatoj de Henriko, la novelektita germana imeriestro. Unu jaron poste Boleslao konkeris Ĉeĥion kaj revenĝe Henriko alianĉiĝinte kun ĉeĥoj kaj paganaj veletoj sturms Poznanon. La bataloj daŭris 15 jarojn. Oni subskribis tri pactraktatojn kaj ĉiam ilia objekto estis Luzacio kaj Milsko. Komence forrabitaj de Pollando teritorioj revenis al ĝi kiel vasala tero, por fine en 1018 baze de pactraktato en Budziszyn ili fariĝis parto de la pola ŝtato.
Post la milito kontraŭ germana imperio Boleslao la Brava organizis batalekspedicion kontraŭ Kievon por helpi al sia bofilo Świętopełek en ties batalo por la trono kun la frato Jarosław. La unua ekspedicio ne sukcesis, sed rezulte de la dua Świętopełek transprenis la regadon, tiel vastigante sur ĉi tiuj teritorioj la polajn influojn. La decida fariĝis la batalo apud Wołyń en kiu Boleslao la Brava disbatis la kievajn trupojn. Revenvoje Boleslao reakiris ankaŭ la teritorion Grody Czerwieńskie (ruĝaj burgoj) perditaj ankoraŭ de lia patro Mieszko la 1-a.
La regado de Boleslao la Brava daŭris pli ol tri jardekojn ĝis lia morto la 17-an de junio 1025. La reĝo estis sepultita en la Ora Kapelo de la Katedralo en Poznano. La kronceremonio okazis laŭ iuj hiotezoj mallonge antaŭ lia morto en aprilo. Tamen aliaj asertas, ke Boleslao la Brava estis kronita kiel la reĝo jam en la 1000-a jaro kaj 25 jarojn poste la ceremnio estis nur renovigita.
El la elsendo 10.01.2025. Legas Barbara – 06′ 17″
Koninda Pollando – Świeradów-Zdrój
Świeradów-Zdrój estas ne tre granda kuracurbo en la koro de Izera-montoj, en la plej okcidente troviĝanta parto de Sudety-montoĉeno proksime al la limo kun Ĉeĥio. Sed ĝi prave fieras pri la difino perlo inter la polaj kuraclokoj. Ĝia tre pitoreska situo kaj enorme belaj panoramoj, la mikroklimato, abundaj provizoj de salubra kuracŝlimo kaj mineralaj akvoj de kelkaj jarcentoj logas tien turistojn kaj malsanulojn. Multaj difinas la regionon de Izera-montoj (la nomo deriviĝas de la fluanta tie rivera Izera) kiel plej belan lokon en la tuta Eŭropo.
Jam en la 12-jarcentaj skribaĵoj estis retorvitaj la unuaj informoj pri la troviĝanta tie arbara setlejo kaj pri la magiaj proprecoj de akvoj en la supra fluo de Kwisa-rivero. Laŭ legendo la slava tribo Milczanie kreis tie en la 12-a jarcento paganan kultocentron. Ili adoris la oran leonon, kiu staris proksime al mirakla fonto. La ekziston de sankta fonto konfirmis kelkajn jarcentojn poste Leonard Thurneyssen, berlina kuracisto kiu dum iu el la promenoj trafis en iu el la fontoj mortan ranon. Kiam dum la sekva promeno li konstatis, ke la rano ne malkomponiĝas li konkludis, ke la akvo devas havi kuracproprecojn. Pri tio li menciis en sia libro en la 1572-a jaro. Tiun fakton konfirmis en 1600 Kasper Schwenckfeld en sia publikaĵo “Stirpium et fossilium silasiae catalogus…” kaj poste ĉi-specaj konfirmoj en pliaj dokumentoj multiĝis. En la 1739-a jaro speciala komisiono aplikante sciencajn metodojn konstatis la kuracan/salubran efikadon de la regionaj fontoj. Ne mirige, ke baldaŭ estis establita tie la unua kuracdomo. Difinata nun kiel „Malnova kuracloka domo” ĝi enhavis 14 ĉambrojn por kuracatoj. En 1770 estis inaŭgurita la kuracloka librego. Pliaj esploroj en la jaro 1783-a ebligis deklari, ke la kuracakvoj de Świeradów efikas sanige je vico da malsanoj. I.a. stimulas apetiton, bremsas vomadon, kuracas timstatojn, malsanojn de stomako kaj hepato.
Grava por la evoluo de turismo estis la starigo de la fervoja trafiko. En la 1846-66 ĝi ligis la kuraclokon kun Vroclavo kaj Gorlitz, kun Jelenia Góra. En la periodo 1920-30 Świeradów famis pro kelkaj famaj establoj de la natura kuracado, ĝi disponis pri 23 restoracioj, gastejoj, kafejoj, 128 ludomoj, 9 aŭtoparkoj, aŭtomobilaj luprenejoj, poŝtoficejo, sportaj-ripozigaj objektoj, komercaj centroj. En la 1935-a jaro kuracistoj, industriistoj, posedantoj de sanatoriaj domoj, hoteloj kaj pensionoj establis societon por zorgi pri la evoluo de turismo kaj en la sekvo estis elkonstruita aŭtovojo al Szklarska Poręba. La urbo ĝis la fino de la 1944-a jaro funkciis – aparte pro sia situo – tute senĝene.
Post la milito Świeradów transiris sub la polan administracion. Jam en 1946-a ĝi akiris urborajtojn. Kun ĝi ligiĝas la civilizacia evoluo de ĉi tiu parto de Izera-montoj. Świradów i.a. fariĝis startoloko por pioniraj montaraj esplorekspedicioj.
La naturriĉajoj kun kiuj ligiĝas la pli ol 200-jara tradicio de la kuracloko Świeradów estas – kiel jam menciite – la provizoj de la mineralaj akvoj, radono, ŝlimo kaj piceoj. La mineralaj akvoj kurace stimulas la hormonan sistemon, radono en la loka aero favore influas la ĉelajn transformiĝojn kaj enzimajn procezojn. Piceo salubre influas la spirsietmon, ŝlimon oni aplikas unuavice en la posttraŭma kuracado.
Krom sanigaj por la homo faktoroj ĉiuj vizitantoj trovas en Świeradów kaj en ĝia regiono bonegan ripozetoson. Tiuj, kiuj preferas pasivan tempopasigadon ĝuas en la urbo la belacon de la iama arkitekturo propra por ĉi specaj kuraclokoj. Multaj el ili troviĝas cetere en la registro de la Nacia Instituto de la Kultheredajo. La aliaj vizitantoj preferantaj ripozon aktivan povas utiligi bonajn kondiĉojn sur la skideklivejoj. Por ili estas preparitaj ankaŭ multaj itineroj de marŝskiado. Aparta atrakciaĵo estas Diabla Muelejo el ĉirkaŭ 1890-a jaro funkcianta ĝis hodiaŭ, kun eksponaĵoj referencantaj al la tempo de ĝia elkonstruo. Ĉiarkaŭas ĉion ĉi ĝardenoj kun riĉaj plantoj. La proksimeco de montoj kaj arbaroj, aero saturita per balzamo de la mineralaj akvoj al ĉiu garantias la eblecon de brila ripozo.
El la elsendo 30.12.2024. Legas Barbara – 06′ 38″
Polaj sciencistinoj- astronomoj
Kiam mi skribas ĉi tiujn vortojn nur unu tago dividas nin en la norda hemisfero disde la vintra solstico, kiam ni spertos la plej mallongan tagon kaj la plej longan nokton de la jaro. La 21-an de decembro komenciĝas ĉi tie la astronomia vintro. Laŭ la popola diraĵo la tagtempo longiĝos je la ŝafa salto kaj tion multaj el inter ni atendegis, kaj ĝojegas pro tio. Ĉi tiuj fenomenoj troviĝas en la intereskampo de astronomoj. Ne nur viroj, ankaŭ virinoj.
Onidire astrolabon, instrumenton por mezuri la situon de la ĉielaj korpoj inventis sciencistino el Aleksandrio, Hypatia, kiu interesiĝis pri matematiko, filozofio kaj astronomio. Inter menciindaj mondkonataj sciencistinoj-astronomoj troviĝas i.a. Maria Winkelmann Kirch, Caroline Herschel, Mary Somerville, Williamina Fleming, Henrietta Swan Leavitt, Cecilia Payne-Gaposchkin, Ruby Payne-Scott, Carolyn Shoemaker.
Sed ni enrigardu la ĉapitron ligitan kun sciencistinoj-astronomoj aktivantaj sur la polaj teritorioj. Unu el la unuaj estis la edzino de la fama astronomo Jan Hewelliusz el Gdansko, kiu en ĉi tiu urbo havas eĉ tri monumentojn, tamen lia edzino Elżbieta familie Koopman ne estas tiom agnoskita. Unuavice oni memoras pri ŝi kiel helpantino de sia multe pli aĝa (vidviĝita pli frue) edzo. Sed ŝi mam ankoraŭ antaŭ la geedziĝo manifestis amon al astronomio kaj kiel bone edukita filino de riĉa komercista familio disponis pri necesaj kapabloj. Kaj fine evidentiĝis, ke ŝi ne estis sole helpantino, sed aktiva partoprenantino de iuj el la astronomiaj observadoj. Tial do post la morto de la edzo Jan Heweliusz en 1690 Elżbieta Koopman finprilaboris kaj eldonis – dank’ al la materia helpo de la reĝo Johano la 3-a Sobieski ilian komunan verkon. Temis pri la stelkatalogo “Prodromus astronomiae” kun notoj pri pli ol 1500 stelobservadoj. Unu el popularaj skizoj aŭtoritaj de la baroka pentristo kaj desegnistro Andreas Stech prezentas la geedzan paron de atronomoj en laboratio, dum ili komune uzas la kupran sekstancon.
Per la difino „Silezia Hypatia” oni epitetis alian virinon-astronom on, Maria Kunic (Cunitz, Cunitia). Ŝi naskiĝis en 1610 en la familio de kuracisto en Legnica, kiu mem devenis el la familio de sciencistoj kaj esploristoj. Li ankaŭ gvidis astronomiajn observadojn, i.a. apud la dana astronomo Tycho Brahe, instruisto de Johannes Kepler. La scienca etoso de la familia domo influis la edukitecon de Maria. Ŝi ekregis sep lingvojn, lertis pri muziko kaj pentrado, sed unuavice ŝi flegis sian interesiĝon pri la ekzaktaj sciencoj. Poste ankaŭ kun sia edzo Eliasz Kreczmar, la aŭtoro de la astrolgia verko “Horologium zodiacale” en loko Świeradów.
La geedzoj korespondis kun Jan Hewelisz, kies samaĝulino estis Maria. La konatiĝo okazis en la tempo, kiam Maria Kunic laboris pri sia plej granda verko “Urania propitia”, kiu aperis en 1650. La aŭtorino dediĉis ĝin al imperiestro Ferdinando la 3-a. Temis pri perfektigitaj (korektitaj kaj simpligitaj) famaj Kepler-tabuloj. Baziĝante sur la heliocentra modelo ŝiaj tabuloj ebligis pli precizan, ol ĝis tiam, difinon de planedsituo. Maria Kunic prilaboris sian verkon en latino kaj en la germana, kio firmigis la popularigan valoron de la verko, agnoskita unu el la plej fruaj en la historio de la scienco presitaj verkoj venintaj el sub la plumo de virino. Świdnia aĉetis aŭkcie la 2-an frakfurtan eldonon de ŝia verko, kiu ekde tiam trovigas en a Muzeo de la Iama Komerco de la urbo. Antaŭ ĝi sur la foriplaco de Świdnica troviĝas benko kun la figuro de Maria Kunic, kiu tenas en la manoj sian verkon kaj astrolabon. Ŝian nomon portas kretero sur la Venuso kaj la planedoido malkovrita en 1960 Mariacunitia.
Sed inter sciencistinoj-astronomoj ne mankas virinoj pli nuntempaj. Al ili apartenas Wilhelmina Iwanowska naskiĝinta en 1905 en la familio de paŭperiĝinta nobelaro en Vilno. Ŝia komenca edukado ne aŭguris ke baldaŭ ŝi famiĝos kiel mondkonata astronomo kaj aŭtorino de la nova distanskalo en la Universo. En la privata gimnazio en Vilno, kiun ŝi frekventis la atenton oni donis unuavice al humanismaj lernobjektoj – latino, religio, filozofio, arthistorio. Spite ĉies atendojn ŝi decidis studi matematkon, poste konfesinte en sia biografio la ĉiaman amon al astronomio kaj al la ekzaktaj sciencoj. La elekto de la studobjekto, kaze de Wilhelmina Iwanowska estis subita kaj – kiel ŝi konfesis – diktita de la interna imperativo. Necesis tamen kompletigi la bazajn konojn dum la kontinua studado de astronimio kaj ŝi diplomitiĝis pri matematiko. Kiel la plej feliĉan tagon en la vivo ŝi difinis tiun, en kiu ŝi estis invitita de astronomo kaj matematikisto Wacław Dziewulski iĝi lia asistantin o. Ŝia unua astronomia dsertajo, verkita anglalingve „Pri la difinado de la Sunmovo laŭ la metodo de Bravais” estis dissendita al kelkcent astronomiaj observatorioj en la mondo. En 1933 ŝi doktoriĝis. Tiam ŝi komencis la observadon de cefeidoj, steloj varie pulsantaj, ĉirkaŭ dek milfoje pli helajn ol la Suno, kio daŭris dum la 2-a mondmilito.
Post la milito ŝi kunkreis Universitaton de Nikolao Kopernik en Toruń. Ĝia prorektoro estis la sama profesoro Dziewulski, kiu proponis al ŝi en Vilno la postenon de asistanto. Wilhelmina Iwanowska estis nomumita kiel la eksterordinara proesoro en la katedro de astrofiziko. En 1948 dum la duonjara sciencista staĝo en Usono ŝi konatiĝis kun multaj elstaraj sciencistoj kaj vizitis multajn astronomiajn centrojn. Al Pollano ŝi revenis kun materialoj, kiuj en la 50-aj jaroj iĝis bazo por Iwanowska difini novan distancoskalon en la Universo, kion oni agnoskas la plej granda atingaĵo de la sciencistino. En la 70-aj jaroj ŝi pretigis vicon da prelegoj ligitaj kun la 500-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik, kiujn ŝi sekve prezentis en Kanado, Usono, Francio, Ĉeĥoslovakio kaj Italio, En la jaroj 1973-78 ŝi estis la vicprezidanto de la Internacia Astronomia Unio. Ŝi mortis en Toruń en 1999. Ŝian nomon portas unu el la asteroidoj.
Kaj nun, aktuale kiel sciencistinoj, astronomoj laboras kaj atingas internaciajn sukcesojn multaj pliaj polinoj, sciencistinoj-astronomoj.
El la elsendo 20.12.2024. Legas Barbara – 09′ 40″
Ora anaso sub la Kastelo de Ostrogski- familio
Unu el la legendecaj lokoj en Varsovio troviĝas iom flanke de la Reĝa Trako kondukanta de la Reĝa Kastelo ĝis la kastelo en Wilanów-kvartalo en la sudo. Sufiĉas kelkaj paŝoj por ektroviĝi ĉe Tamka-strato kondukanta malsupren al la bordo de Vistulo. Kaj ĝia nomo derivigas de la iama eta digo, retena terŝutaĵo konstruigita ĉe la riverbordo.
Enpaŝante Tamka-straton flanke de Nowy Świat-strato subite antaŭ la rigardo aperas impona palaco. Kun ĝi ligiĝas unu el la varsoviaj legendoj, tiu pri la Ora Anaso. Onidire en ĝiaj subterejoj vivis iu reĝidino sorĉita je Ora Anaso, kiun eblis renkonti nur dum la Saktjohana Nokto, la solstica tempo. Laŭ onidiroj, tiu, kiu ĝin renkontos, kiu ĝin kaptos estos bonŝanĉulo fariĝonta ne sole riĉulo, sed rekte magnato.
Kaj tiun ĉi ŝancon ekdeziris uzi malriĉa ŝumetilernanto el la Malnova Urbokvartalo, Lutek. Efektive, tri tagojn post kiam en la metiista kompanio li ekaŭdis tiun ĉi novaĵon li, tamen ne tro kuraĝe, aliris la kastelon. Farinte la krucosignon li enpenetris la subkastelan koridoron kaj bruliginte kandelon enmane li enprofundiĝis en nekonatejon. Subite li ektroviĝis en vasta masonita kelo kun eta lageto en la centro. Sur ĝi, kiel asertis Piedkriplulo-ŝuisto, naĝis ora anaso susurante per oraj plumoj. Lutek kuraĝe logalvokis ĝin kaj subite la ora anaso transformiĝis antaŭ lia rigardo en belegan knabinon kun oraj haroj teron fronantaj, kun frambruĝa buŝo kaj stelbrilantaj okuloj. Ŝi demandis lin pri la deziro, sed Lutek nur promesis, ke li faros ĉion laŭ ŝia volo, forgesante eĉ peti pri io ajn. Ŝi tamen rigardis lin atente kaj deklaris, ke li akiros enormajn ne konatajn al la mondo trezojn kaj fariĝo riĉulo, kondiĉe ke li fidele plenumos ŝian deziron. Kaj ŝi postulis, ke 100 dukatojn en la saketo tenita de la ŝi en la man li elspezos la sekvan tagon nur por la propraj ŝatoj. Lutek ekridetis pensante pri tion bagatela postulo. La junulino ĵetis al li la monujon kaj strange ridente malaperis. Lutek timektremis, embarasite kaj iom nerektpaŝe la kastalan subterejon li tamen sekure forlasis.
Vekiĝinte hejme la sekvan tagon Lutek jam sentis sin riĉulo, sed ĉu elspezi 100 dukatojn nur por la propraj ŝatoj dum unu tago estos bagatela faro? Komence la afero estis senduba. Jen novaj, ŝikaj vestoj! Jen abunda manĝo kun drinkaĵoj en la urba gastejo. Jen veturo per luita kaleŝo kun jungitaj kvar ĉevaloj gvidtaj de koĉero al kastelkomplekso en Wilanów, fine vizito en teatro. La tago baldaŭ estis finiĝonta kaj Lutek elspezis apenaŭ 10 dukatojn. Kion fari….., kiel elspezi la monon… la zorgo premis lian kapon….
Tiel cerbumante li paŝis laŭe de la strato kiam li frontis kurbiĝitan polan soldaton, kiu alparolis lin almozpete, ĉar jam la duan tagon li pasigis senmanĝe… Li, brava soldato batalinta ĉe Samosierra, Smolensko, Moskvo, Lepsiko! Kaj nun sen la brako, sed kun ordenrubandoj ĉebruste de la Honora Legio kaj Virtuti Militario almozpetas! Lutek senpripense elprenis el la poŝo dukatojn.
Dio vin benu grandinjoro – reagis la olda soldato, vi estos feliĉa kaj riĉa!…….. Je tiuj vortoj la fulmo ekbrilis kaj tondro aŭdiĝis. Antaŭ la okuloj de Lutek fulmpasis la bildo de kolera reĝidino: „La promeson vi malobservis, monon ne por vi mem vi destinis”. Sed reale Lutek daŭre staras antaŭ la maljuna soldato, kiu diras al li: „Ne la dukato feliĉon portas, sole laboro kaj sano”.
Lutek revenis hejmen, tamen kontenta kaj gaja. La sekvan matenon li vekiĝis kiel jam malriĉa ulo. Sed ekde tiam lia vivo prosperis, la ŝulernanto baldaŭ avancis je majstro, belan kaj honestan knabinon li edzigis, infanojn por bonaj civitanoj edukis. La familio vivis longe kaj feliĉe.
Kaj la Ora Anaso? Mememorigas ĝin pluraj versioj de ĉi tiu legendo kaj kelkaj belaj monumentoj en la varsovia spaco.
Kaj kio kun la kastelo mem? Ĝia nomo kiel Kastelo de Ostrogski-familio ligas al la figuro de la krakova kaŝtelestro, Janusz Ostrogski, kiu en la fino de la 16-a jarceto posedis ĉi tiujn grundojn kaj decidis elkonstri ĉi tiuloke kastelon. Kiel la unua arkiteto rolis Tylman el Gameron, sed lia projekto pro altaj kostoj restis surpapere. Poste tamen kastelon oni konstruigis, dank’ al aliaj grandsinjroj, kaj plurfoje ĝi estis modifita. Reference al pli freŝa historio ni diru, ke en la tempo de la kontraŭcara Novembra Insurekcio 1830, kies 194-an datrevenon ni ĵus solenis, troviĝis tie militista hospitalo.
Ne plenajn 30 jarojn poste la palaco fariĝis la sidejo de la Varsovia Muzika Instituto daŭrigante tiel la tradicion de la Muzika Konservatorio el 1821. Kun ĝi estas ligitaj pluraj nomoj de la elstaraj figuroj de la pola muzika mondo i.a. Ignacy Jan Paderewski. En la 1914-a jaro al la palaco estis aldonita nova konstruaĵo de la konservatorio. En la intermilita jardudeko , jam post kiam Pollando reakiris suverenecon, troviĝis en la palaco konservatorio kaj teatra lernejo, ne por longe. En septembro 1944 la palacon forbruligis germanoj.
La rekonstrita en 1953 palaco ricevis la eksteran aspekton el la fino de la 17 jarcento laŭ la planoj de Tylman el Gameron. Tiam ĝi fariĝis la sidejo de Chopin-instituto, kaj posta Societo de Frederiko Chopin. Tiuokaza solenaĵo okazis dum la 5-a Internacia Piankonkurso de Chopin en 1955.
La palaca duetaĝa konstruaĵo estas levita sur la ortangula plano kun avankorpo kaj estos kronita per timpano. Ĝi situas sur alta brika platformo formanta de la orienta flanko terason ĉirkaŭitan per sabloŝtona balustrado. La internoj estas rekonstruitaj baze de motivoj de la malfrua baroko, rokoko kaj klasikimo. En la palaco troviĝas aktuale la Muzeo de Frederiko Chopin kun memoraĵoj ligitaj kun la komponisto kaj koncerta salono. Regule en ĉi lasta okazas porokazaj prelegoj dediĉitaj al Frederiko Chopin kaj lia familio, homoj ligitaj kun la pola komponisto en la kunteksto de la epoko en kiu Chopin vivis.
El la elsendo 02.12.2024. Legas Barbara – 09′ 26″